Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri financa institucio. Por aliaj signifoj vidula artikolonbanko (deponejo).
1970

Banko estas aŭ ŝtatainstitucioprivata firmaofinanca institucio por financaj operacioj (pruntoj,kambioj,ĉekoj, vendo kaj aĉeto de valoraĵoj). Homo kiu administras bankon estasbankisto; la profesiulo kiu kolektas kaj eldonas monon estaskasisto.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Sidejo de la Banko Galicia (Galegio) enBonaero.

La unuajn indikojn pri bankoj kajkontoj oni havas por la 2-a jarcento antaŭ Kristo enMezopotamio.

Al la evoluo de bankoj gravan rolon havisItalio. Pro tio la vortobanko kaj diversaj bankaj terminoj (ekz.konto,ĝiro,kambio) venas el laitala lingvo kaj estas nun uzataj pli-malpli internacie.

Ĉefaj taskoj

[redakti |redakti fonton]

Bankoj, kiuj okupiĝas pri ĉiuj sube priskribitaj temoj, nomiĝasuniversalaj bankoj. Ekzistas ankaŭ bankoj, kiuj okupiĝis pri unuopaj aŭ kelkaj el tiuj aferoj, ekzempleinvestaj bankoj, kiuj ĉefe okupiĝas pri komerco privalorpaperoj kaj pri subteno de entreprenoj ĉe akiro dekapitalo ĉeborso.

deponoj kaj kreditoj

[redakti |redakti fonton]

Bankoj akceptasmonon, kiun kliento aktuale ne bezonas, kajpruntas ĝin al aliaj klientoj. Tio por plej multaj bankoj estas la baza tasko. La utiloj estas:

  • La banko ricevas pli altaninterezon de prenanto de prunto ol ĝi donas al la deponanto.
  • La deponanto sekure deponas sian monon kaj ricevas interezon.
  • La prenanto de prunto povas fariinveston pli multekostan ol la alikaze disponebla mono kaj per tio havi utilon. Per tiel enspezata aŭ ŝparata mono eblas repagi la prunton kaj pagi la interezon.

Avantaĝe al rekta prunto, ĉe kiu banko ne interagas aŭ nurmakleras, la sumoj kaj daŭroj de unuopaj deponoj kaj pruntoj ne bezonas kongrui. Krome la banko kutime estas pli fidinda, ke ĝi vere kapablos repagi la monon. Por ankoraŭ pli certigi tion, en multaj landoj ekzistas devigajfondusoj, al kiuj la bankoj pagas kaj kiuj aldone certigas la repagon de deponoj ĝis difinita sumo.

transpago de mono

[redakti |redakti fonton]
Banco de Venezuela enCoro.

Bankoj transdonas monon de unu persono aŭ institucio al alia. La paganto povas rekte taskigi sian bankon (ĝiro) aŭ rajtigi la ricevanton (ekzemple perĉekokreditkarto) siaflanke taskigi la bankon enkasigi la monon. Plej facile tio okzazas, se ambaŭ estas klientoj de la sama banko. Alikaze necesas transpago inter bankoj, ofte perata decentra banko.

komerco pri mono kaj valorpaperoj

[redakti |redakti fonton]

Bankoj aĉetas, vendas kajmakleras

Tio povas okazi pro mendo de kliento aŭ proprainiciate por gajni el lakurzoevoluo.

aldonaj taskoj

[redakti |redakti fonton]

Krome kutime bankoj ankaŭ

  • ŝanĝas kontantan monon al aliajvalutoj,
  • disponigas sekurajn ujojn por deponi valoraĵojn.

Sed institucio, kiu nur faras iun el tiuj aferoj, ne estas nomata banko.

Funkciado

[redakti |redakti fonton]

Banka sekreto, alterne konata kiel financa privateco, banka diskreteco aŭ banka sekureco, estas kondiĉa interkonsento inter banko kaj ĝiaj klientoj, ke ĉiuj antaŭaj agadoj restas sekuraj, konfidencaj kaj privataj.

Gravaj problemoj por la funkciado de banko venas pro monretirado kiu se iĝas amasa rezultas enBankopaniko.

Interregistaraj bankoj

[redakti |redakti fonton]

Listo de kelkaj bankoj

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Banko en Amsterdamo
    Banko en Amsterdamo
  • Sidejo de la Monda Banko
    Sidejo de laMonda Banko
  • Banko de Anglio meze de la 19-a jarcento
    Banko de Anglio meze de la 19-a jarcento

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Banko&oldid=8859697"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp