Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis889 231 loĝantoj. Laŭ takso de 2005 vivas ĉirkaŭ 684 000 homoj.
La urbo fondiĝis en1889 kaj en1960 iĝis la ĉefurbo de la sendependiĝanta lando. Ĝi situas ĉe riveroUbangi sur loko, kie pluraj rapidfluejoj malhelpas la komercan ŝipveturadon. La rivero Ubangi formas tiuloke limon inter la Centrafrika Respubliko kajDemokratia Respubliko Kongo. Sur la alia bordo de Ubangi troviĝas la urboZongo.
Ĉe la Placo de la Respubliko (Place de la République), urbocentra, troviĝas triumfa arko romostila de la eksa imperiestroJean-Bédel Bokassa, filo de la urbo.