Bangladeŝo (bengaleবাংলাদেশ, Bāṃlādeś) estas lando en sudaAzio, kies najbaroj estasBarato kajBirmo. En la sudo ĝin limigas lagolfo de Bengalo. Bangladeŝo troviĝas en la orienta parto de la historia regionoBengalo, kiu estis disigita de Barato en1947 pro la islama plimulto de la loĝantaro kaj iĝis sub la nomoOrienta Pakistano, nome parto de la ŝtatoPakistano. En1971 sendependiĝis Orienta Pakistano post la liberiga bangladeŝa milito kaj elektis la nomon Bangladeŝo. La nomo de la lando signifaslando de labengaloj.
Ora monero (ĉirkaŭ 670) el la regno de la reĝo Rajabhata de la dinastio Ĥaĝa.
Iloj de laŜtonepoko trovitaj en Bangladeŝo indikas homan setladon dum ĉirkaŭ 20 000 jaroj,[1] kaj restaĵoj el setlejoj de laKuprepoko datas reen el 4 000 jaroj.[1] Antikvaj Bengaloj estis setlitaj deAŭstralazianoj,Tibet-Birmanoj, Dravidianoj kajHind-Arjanoj en sinsekvaj tajdoj de migrado.[1][2]Arkeologia pruvaro konfirmas ke ĉirkaŭ la 2a jarmilo a.K.,rizo-kultivantaj komunumoj loĝis en la regiono. Ĉirkaŭ la 11a jarcento homoj loĝis en sisteme linigitajloĝejoj, entombigis siajn mortintojn, kaj fabrikis elkuprajn ornamaĵojn kaj nigran kaj ruĝanceramikon.[3] La riverojGango,Bramaputro kajMeghna estis naturaj vojoj por komunikado kaj transportado,[3] kaj laestuaroj en la Golfo de Bengalo ebligismaran komercon. Dum la komenco de laFerepoko okazis la disvolvigo de la produktado de metala armilaro, demoneroj,agrikulturo kajirigacio.[3] Ĉefaj urbaj setlejoj formiĝis dum la fino de la Ferepoko, en la mezo de la1-a jarmilo a.K.,[4] kiam disvolviĝis la kulturo de la Norda nigra polurceramiko.[5] En 1879,Alexander Cunningham identigisMahasthangarh kiel la ĉefurbo de laPundra Regno menciita en laRigvedo.[6][7]
Grekaj kaj Romiaj registroj de la antikva regnoGangaridaj, kiu (laŭ la legendo) haltigis la invadon deAleksandro la Granda, estas ligitaj al la fortikaĵa urbo de la ruinoj de Ŭari-Bateŝŭar.[8] La loko estis ankaŭ identigita kun la prospera komerca centro de Souanagoura listita en la mondomapo dePtolemeo.[9] Romiaj geografoj notis grandanmarhavenon en sudorienta Bengalo, koresponda al la nuntempa regionoĈitagongo.[10]
Antikvaj ŝtatojBudhismaj kajHinduismaj kiuj regadis Bangladeŝon inkludis regnojn kiel Vanga, Samatata kaj Pundra, laMaŭrja kajGupta imperioj, la Varma dinastio, la Ŝaŝanka regno, la Ĥadga kaj la Kandra dinastioj, laPala Dinastio, la Sena dinastio, la Harikela regno kaj la Deva dinastio. Tiuj ŝtatoj havis bone disvolvigitajn valutojn, bankadon, ŝipkonstruadon, arkitekturon kaj arton, kaj la antikvajn universitatojn de Bikrampur kaj Mainamati kiuj estis hejmo de fakuloj kaj studentoj el aliaj partoj de Azio.Ŝjuanzango el Ĉinio estis fama fakulo kiu loĝis enSomapura Mahavihara (la plej granda monaĥejo de la antikva Hindio), kaj Atisa veturis el Bengalo alTibeto por prediki Budhismon. La plej antikva formo de laBengala lingvo ekaperis dum la 8a jarcento.
La komencaj islamaj esploristoj kaj misiistoj alvenis en Bengalo fine de launua jarmilo. La islama konkero de Bengalo komencis per la invado en 1204 fare de Baĥtiar Ĥilji; post aligi Bengalon al laDelhia Sultanlando, Ĥilji iniciatis militan kampanjon enTibeton. Bengalo estis regata de la Delhia Sultanlando dum unu jarcento fare de guberniestroj el la Ĥilji, Mamluka, Balbana kaj Tughluka dinastioj. Dum la 14a jarcento, sendependaBengala Sultanlando estis establita fare de ribelaj guberniestroj. Regantaj dinastioj de la sultanlando estis ekzemple Ilĝas Ŝahi, tiuj de Jalaluddin Muhammad Ŝah, Hussain Ŝahi,Suri kaj Karrani, kaj en tiu epoko okazis la enkonduko de diferenca moskea arkitekturo[11] kaj de la valuto taka. La regiono Arakan venis sub Bengala hegemonio. La Bengala Sultanlando estis vizitita de esploristojIbn Batuta,Ĉeng He kajNiccolo de Conti. Dum la fino de la 16a jarcento, la Baro-Bhuĝanoj (konfederacio de islamaj kaj hinduaj aristokratoj) regadis orientan Bengalon; ties estro estis Mansad-e-Ala,[12] titolo tenita de Isa Ĥan kaj de lia filo Musa Ĥan. La dinastio Ĥan estas konsiderata lokaj herooj ĉar rezistis Nord-hindiajn invadojn per siaj riverŝipoj.
LaMogola Imperio kontrolis Bengalon ĉirkaŭ la 17a jarcento. Dum la regado de la imperiestroAkbar, la Bengala agrara kalendaro estis reformita por faciligi la impostkolektado. La Mogoloj establis Dakon kiel fortikaĵa urbo kaj komerca metropolo, kaj ĝi estis la ĉefurbo deMogola Bengalo dum 75 jaroj.[13] En 1666, la Mogoloj elpelis la Arakananojn el Ĉitagong. Mogola Bengalo allogis eksterlandajn komercistojn por iliaj varoj elmuslino kajsilko, kaj laArmenoj estis elstara komerca komunumo. Portugala setlejo enĈitagongo floris en la sudoriento, kaj nederlanda setlejo en Rajŝahi ekzistis en la nordo. Dum la 18a jarcento, laNaŭaboj de Bengalio iĝis lade facto regantoj de la regiono. La Naŭaboj forĝis aliancojn kun eŭropaj koloniaj kompanioj, kio helpis fari la regionon relative prospera en la komenco de la jarcento.
La loĝantaro deBengalaj islamanoj estis produkto de konvertoj kaj religia evoluo,[14] kaj iliaj antaŭ-islamaj kredoj inkludis elementojn deBudhismo kajHinduismo. La konstruo de moskeoj, islamaj lernejoj (madrasoj) kajSufiismajmonaĥejoj (ĥankah-oj) faciligis konverton, kaj la islamakosmologio ludis gravan rolon en la disvolvigo de la Bengalia islama socio. Fakuloj teoriigis ke Bengaloj estis allogitaj al Islamo pro ties egalisma socia ordo, kiu kontrastis kun la kastosistemo de Hinduismo.[15] Ĉirkaŭ la 15a jarcento, islamaj poetoj estis verkantaj enBengala lingvo. Elstaraj mezepokaj Bengalaj islamaj poetoj estis Daulat Kazi, Abdul Hakim kaj Alaol.Sinkretismaj kultoj, kiaj la movado Baul, aperis en la randoj de la Bengala islama socio. Lapersiigita kulturo estis grava en Bengalio, kie urboj kiaj Sonargaon iĝis la plej orientaj centroj de Persia influo.[16][17]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBrita Hindio.
Post laBatalo de Palaŝi de 1757, Bengalio estis la unua regiono de laHindia subkontinento kiu estis konkerita de laBrita Orienthinda Kompanio. Tiu kompanio formis la Prezidentecon de Fort William, kiu administraciis la regionon ĝis 1858. Elstara aspekto de la kompania regado estis la Permanenta Setlejo, kiu establis lafeŭdan sistemon dezamindar. Nombraj malsategoj, kiel tiu de1770, okazis dum la kompania regado. Kelkaj ribeloj eksplodis dum la komenco de la 19a jarcento (inklude unu estrita de Titumir), sed la Britia regado forigis la islaman regantan klason.Konservisma islama kleriko, Haĝi Ŝariatullah, klopodis la forigon de la Britoj propagante la islaman revivismon. Kelkaj urboj de la nuna Bangladeŝo partoprenis en laHindia Ribelo kaj plendis aliancon al la lasta Mogola imperiestro,Bahadur Ŝah Zafar, kiu estis poste ekzilita al la najbara Birmo.
La defio farita al la kompania regado fare de la Hindia Ribelo kondukis al la kreado de laBrita Hindia Imperio kielKronkolonio, kaj la unuafervojo estis konstruita en 1862.[18] Sjed Ahmed Ĥan kaj Ram Mohan Roj stimulis modernan kaj liberalanedukadon en la subkontinento, inspirante la movadon Aligarho kaj la komenco de laBengalia Renesanco. Dum la fino de la 19a jarcento, romanistoj, sociaj reformistoj kaj feministoj aperis en la islama Bengalia socio.Elektro kaj municipaj akvosistemoj estis enkondukitaj en la1890-aj jaroj;kinejoj malfermiĝis en multaj urboj dum la komenco de la 20a jarcento. La ekonomio deplantejoj de Orienta Bengalio estis grava por la Brita Imperio, partikulare tiuj dejuto kajteo. La Britoj establis senimpostajnriverhavenojn, kiaj la Haveno de Naraĝanganj, kaj grandajn marhavenojn kiel tiu deĈitagongo.
Sociaj tensioj pliiĝis ankaŭ sub Britia regado, partikulare inter riĉaj Hinduoj kaj la islam-majoritata loĝantaro. La Permanenta Setlejo faris milionojn da islamaj kamparanoj posedantoj de eks-Hinduaj bienoj, kaj la malkontento de Hinduoj kreskiĝis.[19] Subtenita de la islama aristokrataro, la Britia registaro kreis la provincon deOrienta Bengalio kaj Asamo en 1905; la nova provinco ricevis pliiĝantan investadon en edukado, transporto kaj industrio. Tamen, launua dispartigo de Bengalio kreis skandalon enKalkato kaj en la medio de laBarata Nacia Kongreso. Responde al la kreskanta Hindua naciismo, laTuthindia Islama Ligo formiĝis en Dako dum la Tuthindia Muhammada Edukkonferenco de 1906. La Britia registaro reorganizis la provincojn en 1912, reunuiĝinte Orientan kaj Okcidentan Bengalion kaj faranteAsamon dua provinco.
La Laborkomitato por la Lahora Rezolucio de la Tuthindia Islama Ligo, en kiu Bengalio estis reprezentita de A. K. Fazlul Huk kaj Ĥaŭaĝa Nazimuddin.
Brita Hindio estis malrapida por permesi memregadon en la kolonia subkontinento. Ĝi establis la Bengalan Leĝofaran Konsilantaron en 1862, kaj la konsilantara indiĝena bengalia reprezentado pliiĝis dum la komenco de la 20a jarcento. La Bengalprovinca Islama Ligo estis formita en 1913 por defendi la plenumadon decivilaj rajtoj por la Bengaliaj islamanoj ene de konstitucia kadro. Dum la 1920-aj jaroj, tiu ligo estis dividita en frakcioj kiuj subtenis la Ĥilafatan movadon kaj favoris la kunlaboradon kun la Britoj por plenumi la memregadon. Tavoloj de la Bengalia elito subtenis lasekularajn fortojn deMustafa Kemal Ataturk.[20] En 1929, formiĝis la Tutbengala Asocio de Luantoj en la Bengala Leĝofara Konsilantaro por kontraŭi la influon de la Hinduaj posedantoj, kaj laHindia sendependiga movado kaj laPakistana Movado plifortiĝis dum la komenco de la 20a jarcento. Post la reformoj Morley-Minto kaj la epoko dediarkio en Brita Hindio, la Britia registaro promesis limigitan provincan aŭtonomecon en 1935. La Bengala Leĝofara Asembleo, nome plej granda leĝofara asembleo en Brita Hindio, estis establita en 1937.
Kvankam ĝi atingis majoritaton de sidlokoj en 1937, la Bengala Kongreso bojkotis la regotempon. A. K. Fazlul Huk de la Partio Kriŝak Praja estis elektita kiel unuaĈefministro de Bengalio. En 1940 Huk subtenis la Lahoran Rezolucion, kiu antaŭvidis sendependajn ŝtatojn en la nordokcidentaj kaj orientaj islam-majoritataj regionoj de la subkontinento. La unua regotempo de Huk, kiel koalicio kun la Bengala Provinca Islama Ligo, daŭris ĝis 1941; ĝi estis sekvata de koalicio de Huk kun la Hindua dekstra partio Mahasabha kiu daŭris ĝis 1943. Huk estis sukcedita deĤaŭaĝa Nazimuddin, kiu devis barakti kontraŭ la efikoj de la Birma Kampanjo, lamalsatego de1943 kaj la Hindia Aŭgusta movado. En 1946, la Bengalprovinca Islama Ligo venkis en la provinca balotado, atingante 113 de 250-sidloka asembleo (la plej granda regotempo de la Islama Ligo en Brita Hindio). H. S. Suhraŭardi, kiu faris finan malsukcesan klopodon por Unuiĝinta Bengalio en 1946, estis la lasta ĉefministro de Bengalio.
La 3an de Junio 1947 la Plano Mountbatten skizis la manieron por laDispartigo de Hindio. La 20an de Junio, la Bengala Leĝofara Asembleo decidis la dispartigon de Bengalio. Je la dekomenca kunsido, oni decidis (120 voĉdonoj kontraŭ 90) ke se la provinco restus unuiĝinta ĝi aliĝus al la Konstitucifara Asembleo de Pakistano. Je aparta kunsido de leĝofarantoj elOkcidenta Bengalo, oni decidis (58 voĉdonoj kontraŭ 21) ke la provinco estu dispartigita kaj Okcidenta Bengalo aliĝu al la Konstitucifara Asembleo de Barato. Je alia kunsido de leĝofarantoj elOrienta Bengalo, oni decidis (106 voĉdonoj kontraŭ 35) ke la provinco ne estu dispartigita kaj (107 voĉdonoj kontraŭ 34) ke Orienta Bengalo aliĝu al la Konstitucifara Asembleo de Pakistano se Bengalio estas dispartigita.[21] La 6an de Julio, laSilheta regiono de Asamo voĉdonis perreferendumo aliĝi al Orienta Bengalio.
Cyril Radcliffe ricevis la taskon skizi la landlimojn de Pakistano kaj Barato, kaj la Linio Radcliffe establis ankaŭ la limojn de la nuntempa Bangladeŝo. LaDominio de Pakistano estis kreita la 14an de Aŭgusto 1947.
Orienta Bengalio, kun Dako kiel ĉefurbo, estis la plej loĝata provinco de laPakistana federacio de 1947 (estrita de laĜenerala GuberniestroMuhammad Ali Jinnah, kiu promesis religiliberon kaj nereligian demokration en la nova ŝtato).[22][23] Orienta Bengalio estis ankaŭ la plej kosmopolita provinco de Pakistano, hejmo de popoloj de diferencaj religioj, kulturoj kaj etnaj grupoj. La dispartigo havigis pliiĝantajn ekonomiajn oportunojn al Orientaj Bengalanoj, produktis urban loĝantaron dum la1950-aj jaroj.[24][25]
Ĥaŭaĝa Nazimuddin estis unua ĉefministro de Orienta Bengalio kaj Frederick Chalmers Bourne estis ties guberniestro. La Tutpakistana Aŭami Islama Ligo estis formita en 1949 kiel centra-maldekstra alternativo al la centra-dekstra Tutpakistana Islama Ligo. En 1950, la Orientbengala Leĝofara Asembleo aprobisagraran reformon, abolante la Permanentan Setlejon kaj la sistemon de la aristokrataj terposedantojzamindar-oj.[26] LaMovado por bengala lingvo de 1952 estis la unua signo de malkonsento inter la du geografie separataj branĉoj de la lando. La Aŭami Islama Ligo estis renomita kiel pli nereligia simple Aŭami Ligo en 1953.[27] La unua konstitucifara asembleo estis dissolvita en 1954; tio estis defiita de sia orientbengala proparolanto, Maulvi Tamizuddin Ĥan. La koalicio de la Unuiĝinta Fronto forbalais la eblojn de la Islama Ligo en landoskua venko en la Orientbengala leĝofara balotado de 1954. La posta jaro, Orienta Bengalio estis renomita kiel Orienta Pakistano kiel parto de la programo Unu Unuo kaj la provinco iĝis ŝlosila parto de laSudorientazia Traktatorganizo.
Studentino marŝas defie de la malpermeso de la Sekcio 144 pri asembleoj dum la Bengallingva Movado en la komenco de 1953.
Pakistano adoptis sian unuan konstitucion en 1956. Tri Bengalanoj estis ties ĉefministroj ĝis 1957:Nazimuddin,Mohammad Ali Bogra kajSuhravardi. Neniu el la tri kompletigis siajn regotempojn, kaj rezignis el la posteno. LaPakistana Armeo farismilitistan puĉon en 1958, kajAĝub Ĥan estis la forta estro de la lando dum 11 jaroj. Politika subpremado pliiĝis post la puĉo. Ĥan enkondukis novan konstitucion en 1962, anstataŭante la Pakistanan parlamentan sistemon per prezidenta kaj guberniestra sistemo (bazita sur elektoj laŭ balotejo) konata kiel Baza Demokratio. En 1962 Dako iĝis la sidejo de laNacia Asembleo de Pakistano, faro vidita kiel trankviligo de pliiĝanta Bengalia naciismo.[28] La Pakistana registaro konstruis la polemikigan Akvobaraĵon de Kaptai, kaj forigis laĈakma-ojn el siaj indiĝenaj hejmlandoj en laĈitagongaj Montetareoj.[29] Dum la prezidenta balotado de 1965,Fatima Jinnah malvenkis antaŭ Aĝub Ĥan spite la subtenon el la alianco de la Kombinita Opozicio (kiu inkludis la Aŭami-an Ligon).[30] LaBarat-Pakistana Milito de 1965 blokis la translimajn transportajn ligojn kun la najbara Barato en kio estis priskribita kiel dua dispartigo.[31] En 1966, la estro de laAŭamia Ligo nomeŜeiĥ Muĝibur Rahman anoncissespunktan movadon por federala parlamenta demokratio.
La prezidanto de laSupera Kortumo de Usono nome Earl Warren renkontas Maulvi Tamizuddin Ĥan, la plendinto en la kazo de la Federacio Pakistano kontraŭ Maulvi Tamizuddin Ĥan.
Laŭ iamaj funkciuloj de laMonda Banko, Pakistano praktikis etenda ekonomiandiskriminadon kontraŭ Orienta Pakistano: pli grandaj registaraj elspezoj enOkcidenta Pakistano, financaj transigoj el Orienta al Okcidenta Pakistano, uzado de orientpakistanaj plusoj pro eksterlanda komerco por financigi la importojn de Okcidenta Pakistano, kaj malakcepto fare de la centra registaro liveri fondusojn atrobuitaj al Orienta Pakistano kun ekskuzo antaŭa elspezo subbuĝeta;[32] Orienta Pakistano generis 70 % el la Pakistana proeksporta enspezo eljuto kajteo.[33] Ŝeiĥ Muĝibur Rahman estis arestita pro perfido en la kazo de la Agartala Konspiro, kaj estis liberigita dum la ribelo de 1969 en Orienta Pakistano kiu rezultis en la rezigno de Aĝub Ĥan. La generaloĜahĝa Ĥan surprenis povon, kaj reenmetis lamilitjuron.
Etna kaj lingva diskriminacio estis ofta en Pakistanaj civilaj kaj militistaj servoj, en kiuj Bengalanoj estis sub-reprezentitaj. Nur ĉirkaŭ 15 % el la postenoj de la Pakistana centra registaro estis okupitaj de Bengalanoj, kiuj simile formis nur 10 % el militistaro.[34][35] Okazis ankaŭ kultura diskriminacio, kio faris ke Orienta Pakistano formos distingan politikan identecon.[36] Pakistano malpermesis la Bengalajn literaturon kaj muzikon en la ŝtataj amaskomunikiloj, inklude la verkojn de laNobel-premioRabindranath Tagore.[37]ciklono ruinigis la marbordon de Orienta Pakistano en 1970, kaj mortigis ĉirkaŭ 500,000 personojn,[38] kaj la centra registaro estis kritikita pro sia malforta reago.[39] Post la balotado de Decembro 1970, alvokoj por la sendependigo de Orienta Bengalio iĝis pli laŭta;[40] la Bengal-naciisma Avamia Ligo atingis 167 el la sidlokoj el 169 de Orienta Pakistano en la Nacia Asembleo. La Ligo postulis rajton por formi registaron kaj disvolvigi novan konstitucion, sed tio estis forte kontraŭita de la Pakistana militistaro kaj de laPakistana Popola Partio (estrita deZulfikar Ali Bhutto).
La Bengala loĝantaro koleriĝis kiam oni evitis la enpostenigon de la elektita ĉefministroŜeiĥ Muĝibur Rahman.[41]Civila malobeo eksplodis tra tuta Orienta Pakistano, kun alvokoj al sendependigo.[42] Rahman diskursis por sendependeco añ preskaŭ 2 milionoj da perosnoj enDako la 7an de Marto 1971, kiam li diris, "Tiun fojon la lukto estas por nia libereco. Tiun fojon la lukto estas por nia sendependeco." LaFlago de Bangladeŝo estis hisita por la unua fojo la 23an de Marto, kiu estas la Pakistana Respublika Tago.[43] Dum la nokto de la 25a de Marto, la Pakistanamilitista junto estrita deĜahĝa Ĥan lanĉis la OperaconSearchlight aŭreflektoro (konstanta militatako kontraŭ Orienta Pakistano)[44][45][46] kaj metis Rahman en milita aresto.[47][48][49] Ŝeiĥ Muĝibur tamen, antaŭ sia aresto faris la Proklamon de la Bangladeŝa Sendependeco la 26an de Marto. LaPakistana Armeo, kun helpo el subtenaj milicoj, masakris Bengalajn studentojn, intelektulojn, politikistojn, civilservantojn kaj militajn dizertulojn en laBangladeŝa genocido.[50] Kelkaj milionoj da rifuĝintoj fuĝis al la najbara Barato. Ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de mortintoj dum la milito gamas el 300,000 al tri milionoj.[51] La tutmonda publika opinio turniĝis kontraŭ Pakistano kiam la novaĵoj de la masakroj disvastiĝis;[52] la Bangladeŝa movado estis subtenita de elstaraj politikaj kaj kulturaj figuroj en Okcidento, kielTed Kennedy,George Harrison,Bob Dylan,Joan Baez,Victoria Ocampo kajAndre Malraux.[53][54][55] LaKoncerto por Bangladeŝo okazis en laMadison Square Garden en Novjorko por akiri fondusojn por bangladeŝaj rifuĝintoj. La unua ĉefabonfara koncerto en la historio, ĝi estis organizita de Harrison kaj la baratbengala sitaristoRavi Shankar.[56]
Fronta vido de la Nacia Parlamento de BangladeŝoProtestoj de Ŝahbag postulante mortopunon por militkrimuloj de la Bangladeŝa Liberigo-Milito de 1971.
Dum la Bangladeŝa Liberigo-Milito, Bengalaj naciistoj deklaris sendependecon kaj formis laMukti Bahini (nome Bangladeŝa Nacia Liberiga Armeo). La Provizora Registaro de Bangladeŝo estis establita en la 17a de Aprilo 1971, konvertinte la 469 elektitajn membrojn de la Pakistana nacia asembleo kaj de la orientpakistana provinca asembleo en Konstitucifara Asembleo de Bangladeŝo. La provizora registaro publikigis la Proklamon de la Bangladeŝa Sendependeco, kiu estis provizora konstitucio de la lando kaj deklaris "egalecon, homan dignecon kaj socian justicon" kiel fundamentaj principoj. Pro la aresto de Rahman, la fakta prezidento estis Sjed Nazrul Islam. Tajuddin Ahmad estis la unua Bangladeŝa ĉefministro. La militista branĉo de la Provizora Registaro estis laBangladeŝaj Fortoj. Estritaj de la generalo M. A. G. Osmani kaj dekunu sektoraj komandantoj, tiuj fortoj okupis la Bengalan teritorion dum la milito kaj estris la ampleksajngerilajn operacojn kontraŭ la Pakistanaj fortoj. Najbara Barato kaj ties estro,Indira Gandhi (dum longa malamikego de Pakistano), havigis ŝlosilan subtenon al la Bangladeŝaj Fortoj kaj intervenis en apogo de la Provizora Registaro la 3an de Decembro 1971.Sovetunio kaj Usono sendis marfortojn al la Golfo de Bengalo en epizodo de laMalvarma Milito dum laBarat-Pakistana Milito. La naŭ-monata milito finis per la kapitulaco de Pakistano al la Bangladeŝ-Barataj Aliancaj Fortoj la 16an de Decembro 1971.[57][58] Pro internacia premo, Pakistano liberigis Rahman el enprizonigo la 8an de Januaro 1972 kaj li flugis perRoyal Air Force al milion-kvanta bonvenigo en Dako.[59][60] La Barataj trupoj estis retiritaj ĉirkaŭ la 12a de Marto 1972, tri monatojn post la militfino.[61]
La Bangladeŝa memregado estis agnoskita tra la tuta mondo.[52] En la momento de ties akcepto kiel membro deUnuiĝintaj Nacioj en Aŭgusto 1972, la nova ŝtato estis jam agnoskita de 86 landoj.[52] Pakistano agnoskis Bangladeŝon en 1974 post premo el plej el laIslama Mondo.[62]
Bangladeŝo tuŝas la baratajn federaciajn ŝtatojnOkcidentbengalo,Asamo,Meghalajo,Tripura kajMizoramo (horloĝdirekten de la okcidento), kajBirmon kaj lagolfon de Bengalo (parto de laHinda oceano). La longo de la landlimoj mezuras entute 4.246 km, el kiuj 193 km kun Birmo kaj 4.053 km kun Barato. La marbordo estas entute 580 km longa.
La plej granda parto de Bangladeŝo konsistas el ladelto de la riverojBramaputro,Gango kajMeghna; plata regiono kun multegaj riverfluoj, kiun minacas ofteinundoj, ĉar pro lasenarbarigo deHimalajo la riveroj devas enteni pli kaj pli grandajn akvomasojn. La ĉefurboDako situas nur je ses metroj super la marnivelo (normala nulo).Ĉe maraltiĝo de unu metro kaj sen protekto de la marbordoj ĉirkaŭ 25.000 km² da landareo (17 procentoj de la tuta areo de Bangladeŝo) estus subakvigataj.[63]Laŭ la kutimaj scenaroj tamen probablas malpligranda maraltiĝo inter 18 kaj 59 centimetroj, kies sekvoj eviteblas per efika marbordprotektado, kies kosto korespondus al ĉirkaŭ 0,1% de laMalneta enlanda produkto (MEP).[64]Ĉe la marenfluejo de laGango kajBramaputro ekzistas grandajmangrovoj. Pro la plata larĝa bordostrio antaŭ Bangladeŝo lacunamo sekve de latertremo en la Hinda Oceano en 2004 apenaŭ atingis la marbordon.
73 elcentoj de la areo de Bangladeŝo estasplugebla tero.
La plej grandaj urboj estas la ĉefurboDako (9,60 milionoj da loĝantoj) kajĈitagongo (3,35 milionoj) (nombroj el la jaro2000).
Lanacia teritorio de Bangladeŝo estas dividita en sep regionojn, nomatajdividaĵoj:Bengale ili nomiĝas বিভাগ (singularo), latinliterigitebibhag, angle uzatas la terminodivision.[65] Ĉiu el ili havas la nomon de la respektiva regionaĉefurbo:
En 2024 la loĝantaro kreskis ĝis 171,2 milionoj[66].
Ĉirkaŭ 25 elcento de la loĝantoj estasurbanoj. La loĝantaro kreskas je 1,59 elcento jare. Ĉirkaŭ 8,73 el 1.000 homoj mortas ĉiujare. Ĉirkaŭ 71,66 el 1.000 beboj mortas. Virinoj havas mezaveraĝe 2,85 filojn. La meza vivodaŭro estas 60,16 jaroj (60,4 jaroj por viroj, 59,91 jaroj por virinoj). (Indicoj el la jaro2000).
Ĉirkaŭ 98 elcento de la loĝantoj estasbengaloj. Laŭ religio ĉirkaŭ 88,3 elcento apartenas alislamo, 10,5 elcentoj alhinduismo. Laŭ la lingvoj, ĉirkaŭ 3 milionoj da loĝantoj povas paroli laanglan. Nur 38,1 elcento de la loĝantoj (49,4 elcento de la viroj, 26,1 elcentoj de la virinoj) scipovas skribi kaj legi (indico el la jaro1995).
La ĉefurboDako, antaŭ Ĉitagongo kaj Kulno la plej granda urbo, laŭ lapopolnombrado de la22-a de januaro2001 havis en la urbo mem 5.378.023 loĝantojn (9.912.908 en la urbo kaj ĉirkaŭo). Nuntempe oni taksas la nombron de loĝantoj je ĉirkaŭ 12 milionoj.[67]Preskaŭ la duono inter ili loĝas en malriĉulaj kvartaloj. Dako estas unu el la tutmonde plej rapide kreskantaj urboj.
La partia sistemo en Bangladeŝo konsistas el du ĉefaj partioj, la AL kaj BNP. Ambaŭ partioj estas dinastiaj en naturo. AL estas nuntempe gvidita fare de ŝejko Hasina, filino de ŝejko Mujibur Rahman, kiu estis la gvidanto de la sendependecmovado. Kelkajn jarojn post lia atenco en 1975, lia filino Sheikh Hasina ekkontrolis kaj kontrolis la partion iam-ajna poste. La opozicio BNP estis fondita de generalo Ziaur Rahman, kiu iĝis prezidanto en 1977. Li estis mortigita meze de malsukcesa puĉo en 1981. Lia vidvino Begum Khaleda Zia kaj lia filo Tarique Rahman gvidas la partion nun[68].
El 2015 okazis murdaj atakoj fare de ĝihadistoj elAlkaido, laIslama Ŝtato aŭ la loka grupo ABT kontraŭ aktivuloj, bloganoj, intelektuloj kaj profesoroj ĉu laikaj ĉu ne akceptintaj la trudeman ideologion deĝihadismo. Ĝis mezo de 2016 oni kalkulis dekon da tiaj murdoj.[69]
Bangladeŝo havas longan historion de civilsocia aktivismo. Ekzistas forta socia fido ene de la loĝataro. La civilaj asocioj aktive partoprenas agadojn ligitajn al temoj de regado, sano, virinaenpovigo, homaj rajtoj kaj la vivmedio. Pluraj internacie famajNRO-oj, inkluzive de la Nobel-premiitaGrameen Bank kaj BRAC, okupiĝas pri temoj kiel ekzemple mikrokredito,klimata ŝanĝo kaj edukado[68].
Ekde komenco de la 21a jarcento Barato konstruadas perpikdrato sekurigatan limmuregon, por malhelpi la eksterleĝan enmigradon el Bangladeŝo laŭ la 4.000 kilometrojn longa landlimo. En Barato loĝas jam ĉirkaŭ 20 milionoj da bangladeŝanoj.
LaBangladeŝa Sendependeca Tago (bengale স্বাধীনতা দিবস Ŝadhinôta Dibôs), nome la26a de marto, estas nacia ferio. Ĝi rememoras la landan deklaron de sendependeco de Bangladeŝo el Pakistano en la finaj horoj de la25a de marto1971 fare de la "Patro de la Lando" nome Bongobondhu Ŝejĥo Mujibur Rahman antaŭ li estis arestita de fortoj de Pakistano.
Kiel en multaj aliaj malriĉaj nacioj ankaŭ en Bangladeŝo la ekonomio solide kreskas. En la lastaj jaroj la kresko atingis meze 5% kaj en2005 eĉ 6,2%.
Agrikulturo estas daŭre grava, sed laboras por ĝi nur jam 56 procento el ĉiuj laborantoj. Ĝia parto deMEP estas nur 23 %, dum tiu de industrio estas 25 % kaj tiu de la servosektoro 52%. Ĉefaj produktoj de agrikulturo estasrizo kajjuto. Kreskas produktado detritiko,maizo kajlegomoj. Aliaj produktoj estassukerkano,ligno kajteo. Juto estis grava eksportaĵo kaj anstataŭas ĝin kiel pakmaterialo pli kaj pli plastaĵoj.
Grava problemo por la lando estas la sezonajinundoj pro lamusonoj. Tio okazigas grandajn perdojn ĉefe de loĝejoj, aliaj konstruaĵoj kaj servoj, sed ankaŭ malfacilon por agrikulturo,brutobredado kaj aliaj sektoroj. Tamen paradokse, la inundoj ankaŭ kreas ofte favotrajn kondiĉojn por agrikulturo (novaj grundoj,sedimentoj) kajfiŝkaptado. La revuo "Kuriero" deUnesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo deindiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[70] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenajkomunumoj frontas la minacojn de laklimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikoloEn la lando de furiozaj riveroj, kun fotoj de Protick Sarker kaj teksto de Katerina Markelova, temas pri kiel la loĝantoj ĉefe de laGanga Delto kaj aliaj inundeblaj teroj frontas la minacojn de la inundoj.[71]
Bangladeŝo posedastergason kajkarbon. Industrio en Bangladeŝo produktas ĉefeteksaĵojn,juton kaj jutaĵojn,ledaĵojn kajceramikaĵon. La internacie funkcianta flugkompanioBiman Bangladesh Airlines apartenas 100 procente al la ŝtato.
ProMEP de ĉirkaŭ 460 usonaj dolaroj en la jaro2007 Bangladeŝo estas unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĝi tenas la 140-an rangon inter 177 landoj rilate al laindekso de homa disvolviĝo.
En 2016 en vilaĝo Rooppur (Ishwardi Upazila, Pabna distrikto) sur areo je 429,78 hektaroj rusia korporacioRosatom komencis konstruadon de la nuklea elektrostacio pova je 2,4 gigavatoj. La projekto kostas 12,65 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 90% estis pruntedonitaj de la rusia registaro por garantii produktadon de malmultekosta energio surbaze de modelo konstruado-posedado-operaciado. La du elektrogeneratoraj blokoj devos ekfunkcii en 2023-2024. Rusio liveros nuklean fuelon por ilia funkciado. Ĝi konsentis ankaŭ trejni lokajn fakulojn kaj repreni nukleajn rubojn por posta pritraktado[72].
Labengaloj parolas labengalan (ankaŭ nomataBangla), kiu estas skribita en alfabeto simila alnagaria skribo (devanagari). La bengala estas oficiala lingvo de la lando. La angla ankaŭ estas daŭre uzata, ĉefe en trejnaj institutoj kaj en registaro. Krome, la plej multaj ne-bengalaj islamanoj parolas la urduan. Tio ankaŭ estis la lingvo trudita de Okcidenta Pakistano antaŭ la sendependiĝo. De ĉi tiu fono, Bangladeŝo donas grandan gravecon al la lingva libereco. La lando celebras ĉiujare (21-an de februaro) laInternacian Tagon de la Gepatra Lingvo (angle: International Mother Language Day) proklamita deUnesko kaj la koincidanTagon de la Lingva Movado (angle: 'Language Movement Day', bengale: ভাষা আন্দোলন দিবস -Bhasha AndolônDibôs aŭ laTago de la Lingvaj Martiroj (angle:State Language Day of Language Martyrs' Day, bengale: শহীদ দিবস Shôhid Dibôs), estas inkluzivigitaj en la kalendaron de naciaj festotagoj kaj memorceremonioj.
La kuirarto de Bangladeŝo estas tre forte ligata al tiu de Hindujo kaj de la Mezoriento.Rizo kajkareo estas la bazaj ingrediencoj. Bangladeŝanoj preparasdolĉaĵojn ellaktaĵoj; inter la plej konata estas laroŝogola,ĉomĉom,kalojam kajladu.
Labengala lingvo posedas riĉan literaturan heredaĵon, kiun Bangladeŝo dividas kun la barata ŝtatoOkcident-Bengalo. La plej malnova literatura bengala teksto estas laĈarjapada el la7-a jarcento. En lamezepoko la bengala literaturo konsistis el religiaj tekstoj (laĈandidas) aŭ el adaptoj el aliaj lingvoj (Alaol); ĝi vere evoluiĝis nur en la19-a jarcento. Inter la majstroj troviĝas lapoetojRabindranath Tagore kajKazi Nazrul Islam.
Bangladeŝo havas ankaŭ longan tradicion de literaturo popola, inter kiuj troviĝas verkoj kiel laMaimansinga Gitika, laTakurmar Juli aŭ fabeloj priGopal Bar.
La filmindustrio de Bangladeŝo havas sian centron en la ĉefurboDako. Antaŭ la disiĝo deBarato en la jaro1947 filmoj en labengala lingvo estis produktitaj ĉefe enKolkato. La plej multaj bangladeŝaj filmoj estas distraj filmoj en la tipa sudazia stilo kun danco kaj kantopartoj. La filmistoj pleje observataj de kritikistoj estasZahir Raihan,Alamgir Kabir,Humayun Ahmed,Tanvir Mokammel kajTareque Masud. Ekde2003 la lando transdonis filmojn por laOskar-premio en la kategorioplej bona fremdlingva filmo.
↑1,01,11,2Bharadwaj, G. (2003) “The Ancient Period”, Majumdar, RC:History of Bengal. B.R. Publishing Corp.
↑Blood, Peter R.. (1989) “Early History, 1000 B.C.-A.D. 1202”,Bangladesh: A Country Study. Washington, D.C.: Federal Research Division, Library of Congress.
↑Kennedy, Bernard (Decembro 2005). "Ambassador Rezaqul Haider: Mediating for commerce". Diplomat. Ankara, Turkey. "After the First World War when the great leader Mustafa Kemal Atatürk started his war of independence, the people of Bengal were very spontaneous in giving all sorts of support. To the extent that there is evidence that the womenfolk donated their own bangles and gold ornaments, and the funds were used for the establishment of a bank, the construction of the parliament building and the purchase of armaments and ammunitions to help the war of liberation. As you know our national poet, Nazrul Islam, was the first foreigner to write an epic poem about Mustafa Kemal."[2]Arkivigite je 2017-10-10 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 9an de februaro 2018.
↑Bass, Gary Jonathan. (2014)The Blood Telegram: Nixon, Kissinger, and a Forgotten Genocide. Alfred A. Knopf, p. 50.ISBN 978-0-307-70020-9. “That night [25 March] ... The Pakistani military had launched a devastating assault on the Bengalis.”.
↑Sheikh Mujib's Return to Bangladesh – 10a de Januaro, 1972. NBC. 23a de Decembro 2013.[3] Alirita la 10an de februaro 2018 – via Centre for Bangladesh Genocide Research.
↑Robert J. Nicholls kaj Richard Tol:Impacts and responses to sea-level rise: a global analysis of the SRES scenarios over the twenty-first century. En:Phil. Trans. R. Soc. A, volumo 364, numero 1841, aprilo 2006, p. 1073-1095.COI:10.1098/rsta.2006.1754
↑Noton pri la esperantlingva traduko de la termino vidu en la diskutpaĝo.
↑Felipe Sánchez,La yihad del machete atenaza Bangladés,El País,Madrido, 27a de Aprilo 2016,[4] Alirita la 27an de Aprilo 2016.
↑"Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
↑En la lando de furiozaj riveroj, fotoj de Protick Sarker kaj teksto de Katerina Markelova, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 30-37.