Bangka-Belitungo (indonezieBangka Belitung, respektive plenformeProvinsi Kepulauan Bangka Belitung, enlande foje mallongigata "Babel") estas unu el la31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distriktoĜakarto konsistigasIndonezion. La provinco kovras areon de 16 424 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insuloSumatro. Laŭ stato de la jaro2011 Bangka-Belitungo havis 1 223 296 loĝantojn, kio rezultigasloĝdenson de po 64 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 6 distriktoj, 43 subdistriktoj kaj 361 vilaĝoj. Administra centro estas la urboPangkal Pinang.
La teritorio konsistas el la du insulojBangka kajBelitung kaj en 2000 estis disigita el la provinco deSuda Sumatro. La insuloj havas gravan ekonomian rolon pro iliaj deponejoj destano.