Bandcamp | ||
---|---|---|
![]() | ||
reta muzika butiko • cifereca distribua platformo • music streaming servicevd | ||
Dum | 2007 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | Oakland | |
Lando | Usono | |
Posedata de | Songtradrvd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Bandcamp estasusona firmao kiu malfermis retan muzikbutikon kaj artistan platformon kiu akcelas sendependajn artistojn. En 2013apo estis aldonita al la muzikdistribuejo.
Bandcamp estis akirita de kompanioEpic Games la 2-an de marto 2022 por nekonita sumo. Ĝi daŭre funkcios kiel sendependa firmao sub Epic[1][2].
Artistoj povas krei profilpaĝon kie ili povas senpagealŝuti kaj kunhavigi sian kreitan muzikon. La kantoj povas esti aŭskultataj senpage, sed uzantoj ankaŭ povas aĉeti albumon aŭ kanton. La firmao prenas 15% de la profito sur la vendoj.
Aĉetante muzikon, la uzanto povas elekti el inter diversaj dosierformatoj kiel MP3, FLAC, AAC, Ogg Vorbis, WAV aŭ ALAC.
Ĉefe sendependaj artistoj.
Inter la aliĝintaj bandoj troviĝas ankaŭ ekzemple Vespero, bando elRusio kiu ofertas albumon kun nomo en Esperanto (Sonĝo), la bandon Samadhi kun la albumo 'Mondovojaĝo', sed ankaŭ pli fruaj famaj Esperanto-artistoj kiel Max Roy Carrouges kun la albumo 'Esperanto kaj Libereco'.