![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Coereba flaveola (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Banana sukerbirdo (Coereba flaveola) estaskantobirdo elfamilioTraŭpedoj. Ĝi estas la solaspecio engenroCerebo (Coereba), do ne estas eraro simple nomi la birdon cerebo.
Banana sukerbirdo, angle „Bananaquit“, vivas entropikaSudameriko norden ĝisMeksiko kaj laKaribaj insuloj. Ĝi estas malofta vizitanto deFlorido,Usono.
Ĝi estas tre malgranda birdo atinganta meznombran longecon de 11 centimetroj. Ĝi havas sveltan, kurban bekon, adaptitan por preninektaron el floroj. Kelkfoje ĝi traboras florojn de flanke, prenante la nektaron sen poleni la planton. Ĝi ne kapablas ŝvebi kielKolibro kaj ĉiam devas eksidi dum manĝo. Ĝi ankaŭ manĝas fruktojn kajinsektojn. Ĝi ofte vizitas ĝardenojn kaj povas fariĝi tre malsovaĝa.
La supraj partoj estas malhele griza kun nigra krono de la kapo kaj flavaj malsupraj partoj kaj trunko. La Cerebo havas atentofrapan blankan strekon je la okuloj. Seksoj estas samkoloraj.
SurGrenado kajSankta Vincento la plej multaj Cereboj havas nigran plumaron, kiu indikas diverĝon disde aliajkaribaj populacioj.
La birdo konstruas globoforman neston kun enirejo tra flanka truo. Ĝi metas ĝis tri ovojn.