La Balta Maro kuŝas en basenego sur la nordeŭropa prarokaĵo. La kavaĵo aĝas minimume 1 200 000 000 jarojn, sed la nuna maro formiĝis iom post iom dum kaj post lalasta glaciepoko (laVistula glacia periodo). Antaŭ 20 000 jaroj enormaglaciamaso, eĉ trikilometrojn dika, ankoraŭ premis larokbazon, sed antaŭ 13 000 jaroj laklimato varmiĝis kaj ekisdegelado. Tiel malpeziĝadis laglacia tavolo kaj laterkrusto komencis malrapide leviĝi kaj ĝi ankoraŭ leviĝas, plej rimarkinde ĉe la mezo kaj nordo de laBotnia Golfo proksimume 7 ĝis 8milimetrojn en unu jaro. En la sudo de la Balta Maro lamarfundo tute ne leviĝas, okazas eĉ malrapida malleviĝo.
La terleviĝo,freŝa akvo el la degelanta glacio kaj mondaj ŝanĝiĝoj en laakvonivelo de la oceanoj kondukis la Baltan pra-akvejon tra diversaj fazoj al la nuna Balta Maro. Antaŭ 11 000 jaroj la areon kovrissensala akvo; tiu fazo de la Balta historio estas nomata la Balta Glacia Lago. Post kiam malfermiĝis vastamarkolo al Atlantiko, la akvo saliĝis, komenciĝis periodo de laJoldia Maro (nomita laŭ scienca nomo de tiama konkoYoldia). Tiun sekvis rea sensaliĝo, ĉar la leviĝanta tero fermis la larĝan akvovojon tra meza Skandinavio al Atlantiko; la periodon oni nomas laAncilusa Lago (laŭ lamoluskoAncylus fluviatilis, tipa ensedimentoj de antaŭ proks. 10 000 jaroj). Ĝin sekvis, antaŭ 8000 jaroj, la salaLitorina Maro (Littorina littorea estaskonkulo vivanta en sala akvo): tiam la markoloj ĉe la nuna Danio estis multe pli profundaj kaj larĝaj ol nun, kaj la maro tiam travivis sian plej salan fazon post laglacia epoko. Antaŭ 4000–2000 jaroj fine komenciĝis la periodo, kiun oni povas proprasence nomi la nuna Balta Maro.
Pli ol 200riveroj verŝadas sensalan akvon en la Baltan Maron. Tio kaj la malvasteco de la markoloj ĉe Danio igas ĝin la plej granda maro kun duonsala akvo. La akvo estas miksaĵo de sala (35 milonoj da salo)oceana akvo kajsensala rivera akvo. En la sudaj partoj lasurfaca akvo povas enhavi 20 milonojn da salo, pli norde nur 6 milonojn. Ĉe labuŝoj de riveroj, ekz. proksime alSankt-Peterburgo, la akvo estas preskaŭ sensala. Se ne okazus, de tempo al tempo, enfluo de oceana akvo el la Norda Maro, la Balta Maro iom post iom iĝus sensala.
Laoceana akvo enportas kromsalo ankaŭoksigenon kaj tiel, ĉar la sala akvo estas pli peza ol la sensala, helpas teni la profundejojn vivotaŭgaj. Tiaj enfluoj deNorda Maro okazas tamen sufiĉe malofte. Dum la 20-a jarcento okazis ses grandaj enfluoj de sala akvo. La pli peza sala akvo tiam fluas antaŭen dum kelkaj semajnoj laŭ la profundoj ne miksiĝante al sensala akvo. Inter tiuj enfluoj la profundejoj povas iĝi tute senvivaj. Estas planoj pliigi tiujn enfluojn sed la metodoj estas tro multekostaj aŭ endanĝerigas la medion pli ol la nuna situacio. Do estas prefereble solvi la problemon deakva poluo, kiu kaŭzas la malaperon de oksigeno, inter la ŝtatoj ĉirkaŭ la Balta Maro.
La Balta Maro naskiĝis kiel lago antaŭ 13 000 jaroj, post la glacia epoko, kaj ĝi travivis alternajn fazojn desaleco kaj sensaleco. La lasta, sala fazo komenciĝis antaŭ 8000 jaroj, post kio la daniaj markoloj iom post iom malvastiĝis kaj la enfluo de oceana akvo malkreskis. Pro la duonsaleco multaj vivaĵoj troviĝas en streĉa situacio: ekz.oceanaj fiŝoj pro malmulteco de salo, riveraj kaj lagaj pro multeco de salo. La malpli ol 10 000 jaroj ne sufiĉis por evoluigiflaŭron kajfaŭnon perfekte adaptitan al la duonsala medio de la maro.
Je la epoko de laRomia Imperio, la Balta Maro estis konata kielMare Suebicum aŭMare Sarmaticum.Tacito en siaj verkoj de la jaro 98 n.e.Agricola kajGermania priskribis la Mare Suebicum, nomata laŭ la triboj deSueboj, dum la printempaj monatoj, kielsaleta maro kie la glacio rompiĝis aparte kaj glacipecojflosis ĉie. La Sueboj eventuale migris sudokcidenten por loĝi por mallonge en laRejnlanda areo de modernaGermanio, kie ties nomo survivas en la historia regiono konata kielSvabio.Jordanes nomigis ĝin laĜermana Maro en sia verko, laGetica.
KaboArkona en la insuloRügen en Germanio, estis sankta loko de slavoj de la tribo Rani antaŭ la kristanigo.
Komence de laMezepoko,Nordiaj (Skandinaviaj) komercistoj konstruis komercan imperion tra la tuta Balta Maro. Poste, la Nordianoj luktis por la kontrolo de Balta Maro kontraŭVendaj triboj kiuj loĝis en la suda bordo. La Nordianoj uzis ankaŭ la riverojn deRusio porkomercvojoj, eventuale trovante vojon al laNigra Maro kaj suda Rusio. Tiu Nordi-dominata periodo estas referencata kiel laVikinga erao.
El laVikinga erao, la Skandinavianoj estis referencantaj al la Balta Maro kielAustmarr ("Orienta Lago"). "Orienta Maro", aperas enHeimskringla kajEystra salt aperas enSörla þáttr.Sakso Gramatiko registris enGesta Danorum alian pli malnovan nomon,Gandvik,-vik estasmalnovnordlanda por "golfeto", kiu supozas ke la Vikingoj ĝuste konsideris ĝin kielmarbrako de la maro. Alia formo de la nomo, "Grandvik", atestita en almenaŭ unu el la anglaj tradukoj de laGesta Danorum, ŝajne estasmisliterumado).
Ĉefaj komercvojoj de laHansa ligo (Hanse).En 1649 la setlejo delatvi-parolantoj Kursenieki etendis elKlaipėda alGdańsk laŭlonge de la marbordo de la Balta Maro.
Starte jam en la11a jarcento, la suda kaj orientaj bordoj de la Balta Maro estis setlita de migrantoj ĉefe elGermanio, nome movado nomita laOstsiedlung ("orienta setlado"). Aliaj setlantoj estis elNederlando,Danio, kajSkotlando. LaPolabiaj Slavoj estis laŭgradeasimilitaj de la Germanoj.[2]Danio laŭgrade akiris kontrolon super plej el la Balta marbordo, ĝis ĝi perdis multon de siaj posedaĵoj post esti venkitaj en laBatalo de Bornhöved de1227.
La ŝipmilitaBatalo de Sundo okazis la 8an de Novembro 1658 dum laDan-Sveda Milito.La ŝipoKabo Arkona bruliĝanta tuj post la atakoj, la 3an de Majo 1945. Nur 350 survivis el la 4,500 prizonuloj kiuj estis surŝipe.
En la13a al la 16a jarcentoj, la plej forta ekonomia forto en Norda Eŭropo estis laHansa Ligo, nomefederacio de komercaj urboj ĉirkaŭ la Balta Maro kaj laNorda Maro. En la 16a kaj komenco de la 17a jarcentoj,Pollando,Danio, kajSvedio luktis militon por la politikoDominium maris baltici ("Dominado super la Balta Maro"). Eventuale, estis Svedio kiuvirtuale hegemniis en la Balta Maro. En Svedio la maro estis tiam referencata kielMare Nostrum Balticum ("Nia Balta maro"). La sveda militado dum la 17a jarcento celis fari la Baltan Maron kiel tut-svedan maron (Ett Svenskt innanhav). Tiu celo estis plenumita kun la escepto la vojo interRiga en Latvio kajSzczecin en Pollando. Tamen, estis theNederlandanoj kiuj dominis en la Balta komerco en la 17-a jarcento.
Dum laDua Mondmilito, Germanio reklamis la tuton de la suda kaj multon de la orienta bordoj okupante Pollandon kaj laBaltajn ŝtatojn. En 1945, la Balta Maro iĝis amasa tombejo por retiriĝantaj soldatoj kajrifuĝintoj entorpeditaj trupotransportejoj. La sinkigo de la ŝipoWilhelm Gustloff restas la plej gravamarkatastrofo en la historio, kio mortigis (proksimume) 9 000 personojn. En 2005, Rusa grupo de sciencistoj trovis ĉirkaŭ kvin milaviadilajnvrakojn, sinkitajnmilitŝipojn, kaj alian materialon, ĉefe el la Dua Mondmilito, en la fundo de la maro.
Ekde la fino de laDua Mondmilito, variaj landoj, kielSovetunio, laUnuiĝinta Reĝlando kajUsono, estis disponinta elkemiaj armiloj en la Balta Maro, kio okazigis aferojn demedia poluo.[3] Eĉ nuntempe ankoraŭfiŝkaptistoj hazarde trovas iome da tiuj materialoj: la plej ĵusa disponebla informo el laHelsinki Komisiono notas ke kvar malgrandskalaj kaptoj de kemiajmunicioj reprezentante proksimume 105 kg de materialo estis registritaj en 2005. Tio estis malpliiĝo el la 25 okazaĵoj reprezentantaj 1,110 kg de materialo en 2003.[4] Ĝis nun, laUsona registaro malakceptas diskonigi la precizajnkoordinatojn de vrakejoj. Putriĝintaj boteloj ellasasiperiton kaj aliajn substancojn, tiele malrapide venenigante substancan parton de la Balta Maro.
Ekde Majo 2004, kun la aliro de la Baltaj ŝtatoj kaj Pollando, la Balta Maro estis preskaŭ tute ĉirkaŭita de landoj de laEŭropa Unio (EU). La nura restanta ne-EU bordareoj estas rusaj: nome la areo deSankt-Peterburgo kaj laeksklavo de laKaliningrada provinco.
Vintraj ŝtormoj ekalvenis en la regiono dum Oktobro. Tiuj estis okazigintaj nombrajnŝipvrakojn, kaj kontribuis al la ekstremaj malfacilaĵoj por savo de pasaĝeroj de lapramoEstonia survoje elTalino, Estonio, alStokholmo, Svedio, en Septembro 1994, kio perdigis la vivojn de 852 personoj. Pli antikvaj, lignaj ŝipvrakoj kiaj laVasa tendencas resti bone konservitaj, ĉar la malvarma kaj saleta akvo ne kongruas kun laŝipvermo.
Ŝtormajinundoj estas ĝenerale okazantaj kiam la akvonivelo estas pli ol unu metro super la normalo. EnWarnemünde ĉirkaŭ 110inundoj okazis ekde 1950 ĝis 2000, averaĝo de ĝuste super po du por jaro.[5]
Historiaj inundoj estis ekzemple tiuj deĈiuj Sanktuloj de1304 kaj de la jaroj 1320, 1449, 1625, 1694, 1784 kaj 1825. Oni konas malmulte pri ties etendo.[6] Ekde la jaro 1872, estas regulaj kaj fidindaj registroj de akvoniveloj en la Balta Maro. La plej alta estis tiu de1872 kiam la akvo estis averaĝe 2.43 m super marnivelo ĉe Warnemünde kaj maksimume de 2.83 m super marnivelo en Warnemünde. En la lastaj fortaj inundoj la averaĝa akvoniveloj atingis 1.88 m super marnivelo en 1904, 1.89 m en 1913, 1.73 m en Januaro 1954, 1.68 m en 2a–4a de Novembro 1995 kaj 1.65 m la 21an de Februaro 2002.[7]
Ĝi estas ĉirkaŭ 1,600 km longa, averaĝe 193 km larĝa, kaj averaĝe 55 m profunde. La maksimuma profundo estas 459 m kiu estas ĉe la sveda flanko de la centro. La surfaca areo estas ĉirkaŭ 349,644 km²[9] kaj la volumo estas ĉirkaŭ 20,000 km³. La periferio kvantas ĉirkaŭ 8,000 km de marbordo.[10]
Partoprenantoj de BET-35 (1999) enLiepaja, Latvio.
Baltiaj Esperanto-Tagoj (mallonge: BET) estas Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio.
↑Sturmfluten an der Ostseeküste – eine vergessene Gefahr?. Informations-, Lern-, und Lehrmodule zu den Themen Küste, Meer und Integriertes Küstenzonenmanagement. EUCC Die Küsten Union Deutschland e. V.. Arkivita ella originalo je 2014-07-24. Alirita 2a de Julio 2012 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-07-24. Alirita 2017-09-06 . CitantaWeiss, D.. “Schutz der Ostseeküste von Mecklenburg-Vorpommern”,Historischer Küstenschutz: Deichbau, Inselschutz und Binnenentwässerung an Nord- und Ostsee (germane). Stuttgart: Wittwer, p. 536–567.
↑. Sturmfluten an der deutschen Ostseeküste (germane). Informations-, Lern-, und Lehrmodule zu den Themen Küste, Meer und Integriertes Küstenzonenmanagement. EUCC Die Küsten Union Deutschland e. V. (Oktobro 2003). Arkivita ella originalo je 2012-10-12. Alirita 2a de Julio 2012 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-10-12. Alirita 2017-09-06 .
↑Geography of the Baltic Sea Area. Arkivita ella originalo je 21a de Aprilo 2006. Alirita 27a de Aŭgusto 2005 . ĉe envir.ee. (arkivita) (2006-04-21). Alirita la 23an de Junio 2011.
http://www.fimr.fi/Arkivigite je 2008-02-05 per la retarkivoWayback Machine "Baltmara portalo", paĝaro de la Finnlanda Instituto pri Maresploroj: ĝeneralaj informoj kaj aktualaĵoj pri la Balta Maro en la lingvoj finna, sveda, angla kaj estona.