Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elBaku)
Monda heredaĵo de UNESKO
Koordinatoj:40° 23′ 43″ N49° 52′ 56″ O / 40.39528 °N, 49.88222 °O /40.39528; 49.88222(mapo)
Bakuo
azerbajĝane Bakı
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Blazono
şəhər • ŝtata ĉefurbo
 
Ĝemelurboj
KievoTbilisoStavangerKristianstedVũng TàuSivasBasraBordeauxHustonoIstanbuloIzmiroMajencoNapoloSarajevoTabrizoĜidoAmanoDakaroKonyaSankt-PeterburgoAkapulkoBalakovoLondonoVenecioPretorioRio-de-Ĵanejro • Kantono Honoluluo • AberdeenHonoluluovd
Oficiala nomo: Bakı
Deveno de nomo: persaj nomojBad-kube - "Urbo, kie vento blovas" aŭBaghkuh - "Dia monto"
LandoAzerbajĝano Azerbajĝano
DuonisuloApŝeron
Historiaj regionoj
MemorindaĵoMalnova Urbo
SituoBakuo
 - alteco−28 m s. m.
 - koordinatoj40° 23′ 43″ N49° 52′ 56″ O / 40.39528 °N, 49.88222 °O /40.39528; 49.88222(mapo)
Areo260,00 km² (26 000 ha)
Loĝantaro2 045 815 (2011)
Denseco7 868,52 loĝ./km²
Loĝigoantaŭ 10000 jaroj
 - unua skribmencio885
UrbestroEldar Azizov

(Nova Azerbajĝana Partio)
(ekde 15-a de novembro 2018)

UrbestroGaĝibala Abutalibov
HorzonoAT (UTC+4)
 - somera tempoAST (UTC+5)
PoŝtkodoAZ1000
Telefona antaŭkodo+994 12
Aŭtokodoj10 AZ 90 AZ
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoPalaco de Ŝirvanŝahoj kajTuro de la Pucelino
Bakuo (Azio)
Bakuo (Azio)
DEC
Situo enkadre de Azio
Bakuo (Azerbajĝano)
Bakuo (Azerbajĝano)
DEC
Situo de Bakuo enkadre de Azerbajĝano
Bakuo (Bakuo)
Bakuo (Bakuo)
DEC
Situa mapo de Bakuo
Vikimedia Komunejo: Baku
Retpaĝo: www.bakucity.az
Map
vdr

Bakuo (azerbajĝane Bakı) estas ĉefurbo deAzerbajĝano, la plej granda urbo de la Azera Respubliko, kaj unue menciita en885.

La urbo situas sur la suda bordo de laduoninsulo Abŝeron, sur la okcidenta flanko de laKaspia Maro.

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis2 300 500 loĝantoj sur areo de2 140 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 075 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Bakuo situas ĉe la okcidenta parto deKaspia Maro, ĉe bordo deApŝeron-duoninsulo. En la urbo loĝas ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj[1].

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Laklimato de Bakuo estassemiarida (Klimata klasifiko de Köppen: BSk). Lasomero estas kutime varma kaj seka kun tre malgrandapluvo. Lavintro estas malvarma kaj modere malsekaj, kun oftajfrostoj kaj fojaj sed jaraneĝo. La pluvado estas malofta, kun mezuma ĉiujara pluvado de 200 mm. La urbo estasventa tuta jaro kun iafoje aperantaj orkanfortaj ventoj.

En novembro 2024 okazos la Konferenco priklimata ŝanĝo de laUnuiĝintaj Nacioj (COP) en Bakuo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Bakuo estis unue skribe menciita en885, sed arkeologoj datumas la unuan setliĝon antaŭ 10.000 jaroj. La persa Ŝivan Ŝaĥo Ahistan la 1-a igis Bakuo en la14-a jarcento ĉefurbo.

Ekzistas pluraj teorioj pri deveno de la urbonomo, la plej populara estas la derivado de la persabad kube kun signifoUrbo de la ventoj.

Bakuo konsistas el tri urbopartoj:

  • malnova urbo (Azereideri shekher),
  • nafta urbo (komence de 20-a jc.)
  • sovetia urbo.

La malnova urbo – kiu estas mem fortikaĵo - situas en la centro de Bakuo. En2000 oni surlistigis la kvartalon ene de la fortikaĵa muro inter laMonda kulturheredaĵo deUNESCO. La plimulto de la muroj kaj turoj, kiujn oni firmigis post la rusa okupado (1806), staras jam ekde la persa epoko.La kvartalo kun labirinto el mallarĝaj stratoj kaj altaj domoj estas pitoreska. Mondfama estas la palaco de Ŝirvan Ŝaĥo, la karavanserajoj, la virgulina turo el la11-a jarcento, la banejoj kaj la Djumamoskeo. La malnova urbo havas dekduojn da malgrandaj moskeoj, ofte sen distinga signo.

La nafta urbo situas sude de la malnova arbo kaj estas konstruita post la enorma nafto-furoro komence de la20-a jarcento. La naftobaronoj konstruigis novgotikaj kajJugendstil-palacojn fare de okcidenteŭropaj arkitektoj. En la iamaj posedaĵoj de la antaŭrevoluciaj milionuloj nuntempe funkcias arto-, historio- kaj literaturmuzeoj.

Nuntempo

[redakti |redakti fonton]
Urba mapo
Bakua ĝardeno nokte

La moderna Bakuo etendiĝas ekster la fortikaĵaj muroj. La stratoj kaj konstruaĵoj suprengrimpas la montetojn ĉirkaŭ lagolfo de Bakuo. Bakuo havas 11 distriktojn kaj 48 urbajn komunumojn. Oni kalkulas al tiuj la komunumojn sur la insuloj kaj naftorokoj, kiuj foje troviĝas 100 kilometrojn for de Bakuo en la Kaspia Maro.

En la urbo funkcias multajuniversitatoj,altlernejoj kajteatroj. La martira tombejo estas dediĉita je memoro de ĉiuj, kiuj mortis en milito kontraŭArmenio, sed ĝi ankaŭ memorigas pri 137 homoj, kiuj estis mortigitaj la 19-an kaj 20-an de januaro en1990, kiam sovetiaj tankoj inundis la stratojn de Bakuo.

LaBakua Borso estas servo kiu utilas por sekvi la evoluon de la ekonomio de Azerbajĝano kaj de Bakuo, kies bazo estas lanafto. La ekzisto de nafto jam konatas ekde la8-a jarcento. En la15-a jarcento oni prenis nafton por lalampoj el fontoj, kiuj aperis sur la terosurfaco. La unua naftoborado de la mondo okazis en1848 en Bakuo. La ekonomia ekspluatado de nafto komenciĝis en1872 kaj ĝis komence de la 20-a jarcento, la naftokampoj de Bakuo estis la plej grandaj de la mondo. Tiam ili donis duonon de la monda produktado. Fine de la 20-a jarcento, la naftorezervoj sub la seka tero elĉerpiĝis, la boradoj okazis plu en la maro. Bakuo estas la plej grava centro pri produktado de naftoindustriaj ekipaĵoj. Dum ladua mondmilito, labatalo de Stalingrad okazis pri la regado de la naftokampoj de Bakuo.

LaBakua Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2024 okazis en Bakuo de la 11-a ĝis la 22-a de novembro 2024.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ Bakuo troviĝas kelkaj geografiaj limŝtonoj kiel la Janar Dag (Yanar Dag), amaso da tergaso kiu brulas dum miloj da jaroj. Pro tio Janar Dag estas kial la nomo Azerbajĝano laŭvorte signifas "lando de fajro".

Petroglifoj en la nacia parko Gobustan
Petroglifoj en la nacia parko Gobustan

Nacia Parko Gobustan: ĉi tie estas ĉirkaŭ 6 000petroglifoj, kovrante periodon de 12.000 jaroj. Tiu ĉi parko estis deklaritaMonda heredaĵo de Unesko en 2007. Estas proksimume 400ŝlimvulkanoj en la parko, kio estas proksimume duono de la nombro da ŝlimvulkanoj tutmonde.

Statuoj inter kiujStatuo de liberigita virino

Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro Aĥundov de Azerbajĝano

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Transporto

[redakti |redakti fonton]

Trolebusa transporto en Bakuo estis sistemo detrolebusoj formanta parton de la publika transporto en Bakuo, dum proksimume 65 jaroj ekde 1941.

Tramtransporto en Bakuo estis reto de tramoj formanta parton de la publika transporto en Bakuo, inter 1889 kaj 2004.

LaFunikularo de Bakuo (azerbajĝane Bakı funikulyoru) kunligas placon en Avenuo Neftjanikov kun Parko Nagornij. La direktoro estas Tofig Ismajlov.

Famaj bakuanoj

[redakti |redakti fonton]

En la urbo naskiĝis, i.a.:

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Bakı şəhəri - Azərbaycan Dövlət Statistika Komitəsi. Arkivita ella originalo je 2012-06-30. Alirita 2012-02-02 .
Panorama vido de la urbo je oktobro 2012
Panorama vido de la urbo je oktobro 2012
v  d  r
Plej grandaj urboj deAzerbajĝano
2013 Demographic statistics according to the administrative divisions
RangoUrboEkonomiaj regionojLoĝ.RangoUrboEkonomiaj regionojLoĝ.
1BakuoAbŝeron2,150,80011KaĉmazGuba-Kaĉmaz64,800
2SumgaitAbŝeron325,20012AgdamAlto Karabaĥo59,800
3GanĝaGanĝa-Kazaĥ323,00013ĜalilabadLenkoran56,400
4MingaĉevirAran99,70014XankendiAlto Karabaĥo55,100
5LenkoranLenkoran85,30015AĝabediAran46,900
6ŜirvanAran80,90016ŜamaĥiDalig-Ŝirvan43,700
7NaĥiĉevanoNaĥiĉevano78,30017FüzuliAlto Karabaĥo42,000
8ŜamkirGanĝa-Kazaĥ69,60018SalyanAran41,300
9ŜakiŜaki-Zakatala66,40019BardaAran38,600
10YevlaĥAran66,30020NeftĉalaAran38,200
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo
v  d  r
Aziajĉefurboj
Azio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bakuo&oldid=9042363"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp