Bakalaŭro estas akademia titolo ekzistanta en pluraj landoj. Ĝi estas la plej malalta akademia titolo kajmagistro sekvas ĝin. En kelkaj landoj la nomo estasabituriento aŭlicenciulo. La bakalaŭra diplomo estas akirebla kutime en tri aŭ kvar jaroj ĉeuniversitato aŭaltlernejo. Tamen, la daŭro de la bakalaŭra studado povas diferenci inter fakoj aŭ kategorioj.
Bakalaŭra studado estas speco de altlerneja studado, kiu povas esti aŭ memstara (preparanta la studentojn por la praktiko (ekzemple ĉe pedagogiaj fakultatoj), aŭ ĝi povas esti antaŭŝtupo por pli supera magistra studado. Bakalaŭraj diplomoj ĉiam temas pri unu specifa scienco aŭ sciencero.