Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bajezid la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bajezid la 1-a
Persona informo
بايزيد اوَّل
Naskiĝo8-an de marto1354 (1354-03-08)
en Edirne,  Otomana Imperio
Morto8-an de marto1403 (1403-03-08) (49-jaraĝa)
en Akşehir,  Otomana Imperio
TomboBursaRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioislamovd
LingvojOsmanida turkaarabapersavd
SubskriboBajezid la 1-a
Familio
DinastioOtomana dinastiovd
PatroMurad la 1-aRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoGülçiçek Hatun(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojSavcı Bey(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oOlivera Lazarević(en)Traduki
Maria Fadrique d'Aragona, Countess of Salona(en)Traduki
Devlet Hatun(en)Traduki
Devletşah Hatun(en)Traduki
Hafsa Hatun(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojSüleyman Çelebi(en)Traduki
 ( )
Musa Çelebi(en)Traduki
 (Devletşah Hatun(en)Traduki)
Ertogrul(en)Traduki
 ( )
Mustafa Çelebi(en)Traduki
 ( )
İsa Çelebi(en)Traduki
 (Devletşah Hatun(en)Traduki)
Mehmed la 1-a
 (Devlet Hatun(en)Traduki)
Fatma Hundi Hatun(en)Traduki
 ( )Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okuporeganto
poetoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojsultano de la Otomana Imperio(1389(Gregoria)–1402(Gregoria))
Beylerbey of the Anatolia Eyalet(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Bajezid la 1-a (enOtomana turka: بايزيد اول, enturka:I. Bayezid), konata ankaŭ kielBajezid la Fulmo (enOtomana turka: یلدیرم بايزيد, enturka:Yıldırım Bayezid; ĉirkaŭ  1360 – 8a de Marto 1403)[1] estis laOtomanaSultano el 1389 ĝis 1402. Li estis filo deMurad la 1-a. Li adoptis la titolonSultan-i Rûm, el kioRûm (el Romo) estis malnova islama nomo por laRomia Imperio.[2]

Historio

[redakti |redakti fonton]
Bajezido kaptiva ĉeTimur, pentraĵo de Stanisław Chlebowski (1878).

Li faris demarŝojn por kontroli la tuton de Anatolio (ĉefe per kampanjo en 1390). El 1389 ĝis 1395 li konkeris Bulgarion kaj nordan Grekion. En 1395 estis venkita enValaĥio. Li klare venkis super laKrucmilitistoj ĉe Nikopolo (en teritorio de nuntempa Bulgario) en 1396. Bajezid malsukcese sieĝis por la unuaj fojojKonstantinopolon kaj poste estis venkita kaj kaptita de lis dumjara rivalo kaj malamikoTimur en la Batalo de Ankaro en 1402, estis tenita en kaptiveco (pri kio estas diversaj nekonfirmitaj rakontoj pri mistraktado fare de Timur) kaj tiel mortis en Marto 1403 (pri kio same estas tre diversaj nekonfirmitaj rakontoj ĉu temis pri memmortigo aŭ mortigo fare de Timur); tio rezultis en la Otomana Interregno.

En 1389, dum la fama Batalo de Kosovo, la tiama sultano, lia patroMurad la 1-a estis mortigita, kaj la fontoj malkonsentas ĉu tio okazis en la komenco aŭ post la fino de la batalo. Lia plej aĝa filo nome Bajezid, kiu estris la maldekstran alon de la Otomanaj fortoj, ekprenis la regadon post tio. Lia alia filo, Jakub Çelebi, nome Jakub Bejo, kiu estris la alian alon, estis nomita al la komandeja tendo de la sultano fare de Bajezid, sed kiam Jakub Bejo tien alvenis li estis strangolita, kio lasis lian fraton Bajezidon kiel la nura postulanto al la trono.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Bayezid I - Ottoman sultan". britannica.com. Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2016. Alirita la 4an de Januaro 2022.
  2. Peirce, Leslie P. (11a de Majo 1993).The Imperial Harem: Women and Sovereignty in the Ottoman Empire. Oxford University Press.ISBN 9780195086775. Arkivita el la originalo la 23an de Septembro 2017 – tra Google Books. Alirita la 4an de Januaro 2022.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bajezid_la_1-a&oldid=8514633"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp