Bahaa kredo (perseدین بهائی, alilingve ankaŭ kielBahai[1]), ankaŭ konata kielbahaja religio aŭbahaismo[2] estasmonoteismareligio[3] naskiĝinta enIrano meze de la 19-a jarcento kiu substrekas la spiritan unuecon de Dio, de la religio kaj de la homaro[4]. Ĝi havas ĉirkaŭ 7 milionojn da kredantoj tra la tuta mondo[5]. Ĝia profeto-fondinto estasBahá'u'lláh (1817-1892), kies instruojn sekvas la adeptoj de la Bahaa Kredo, la bahaanoj.
La bahaismaj instruoj emfazas la unuecon de la ĉefaj mondreligioj. Religia historio estas vidata kiel la disvolviĝon de la vero tra kelkaj diaj mesaĝistoj, nomataj manifestiĝoj de Dio, de kiu ĉiu el ili fondis religion adaptitan al la bezonoj de sia tempo kaj al la kompreno de la tiutempaj kredantoj. Inter tiuj mesaĝistoj,Abraham,Kriŝno,Budho,Jesuo kajMohamedo estas la plej konataj. Por bahaanoj la plej lastatempa kaj grava mesaĝisto estas Bahá'u'lláh.
Celaro
Laŭ bahaanoj la ĉefcelo de ilia religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizo de paco kaj harmonio, kies efektiviĝon ili antaŭvidas. Bahaanoj kredas, ke siareligio malsimilas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia noveco; ke efektive ĝi estas kiel la aliaj religioj ankaŭ parto de unusola daŭre evoluanta religio donita deDio al la homaro.
Ili opinias, ke sia religio radikas enIslamo same kielKristanismo radikas enJudismo aŭBudhismo fontas enHinduismo, kaj keBahá'u'lláh plenumas la mesiajn promesojn kaj aliajn spiritajn sopirojn de ĉiuj tiuj diversaj antaŭintaj religioj.
Bahaismo kaj Esperanto
Bahá'u'lláh kaj Shoghi Effendi klarigis ke neniel certas ke Esperanto fine estos elektita kiel internacia helplingvo de la mondo. Tamen Bahá'u'lláh instigis la bahaanojn lerni ĝin kiel praktikan paŝon por antaŭenigi la koncepton de la adopto de internacia helplingvo por rompi la barilojn de miskompreno inter la popoloj[6].
Malgraŭ tio laUniversala Domo de Justeco enĤajfo petis (en majo 1974) al la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) ne institucie varbi por Esperanto[7][8] inter bahaanoj, kvankam la fondinto de tiu religio (Bahá'u'lláh) rekomendis helplingvon kiel Esperanto inter ĝiaj kredantoj[9][10].
Tial, nuntempe tiuj bahaanoj, kiuj duone interesiĝas pri la lingva principo, turnas sin al la angla versio de la retpaĝo de BEL kie ili trovas multajn sed relative malgravajn instituciajn leterojn deShoghi Effendi, kiuj iagrade ŝajnas kritiki la potencialon de Esperanto. Tiel eĉ BEL ne apelaciis kontraŭ la decidon de la Universala Domo de Justeco (en 1974) kiu malpermesas al BEL kiel institucio rekomendi la studadon de Esperanto inter bahaanoj[7][8].
Duncan Charters, prezidanto deUniversala Esperanto-Asocio. deklaris la 5-an de septembro 2023 ke "Klare gravas daŭre atentigi la konkludojn de la fondintoj [de la Bahaa religio] pri Esperanto", tio estas "lerni Esperanton kiel praktika paŝo por antaŭenigi la koncepton de la adopto deinternacia helplingvo por rompi la barilojn de miskompreno inter la popoloj[6].
la unuecon de Liaj profetoj aŭ mesaĝistoj aŭ, en bahaa terminologio, "manifestiĝoj"
la unuecon de la homaro
Ĉi tiuj principoj profunde influas la teologiajn kaj sociajn instruojn de la religio.
Por klarigoj pri la transskribado de la vortoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la paĝonBahaa Ortografio.
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ».
Progresa Revelacio
Bahaanoj rigardas religion kiel progrese disvolviĝantan procezon de edukado fare de Dio per Liaj mesaĝistoj al ĉiam-evoluanta homa familio.Bahá'u'lláh estas konsiderata kiel la plej juna kaj pivota, sed ne fina, el la mesaĝistoj de Dio.
Bahaanoj kredas je procezo, kiun ili nomas "progresa revelacio", agnoskante ĉiujn fondintojn de la grandaj mondreligioj, inkluzive deAdamo,Noa,Zaratuŝtro,Kriŝno,Abraham,Moseo,Budho,Jesuo, kajMohamedo, kaj ankaŭ la pli junajBáb kajBahá'u'lláh. Bahaanoj interpretas religian historion kiel serion de profetaj epokoj. ĈiuProfeto aŭ "Manifestiĝo de Dio" alportas iom pli vastan kaj altnivelan revelacion. Bahaanoj kredas, ke tiu ĉi procezo havas nek komencon, nek finon.
La Bahaa Kredo estas nesinkretisma kombinaĵo de religioj, sed distingita religia tradicio kun pli ol 160 jaroj da sankta historio. Ĝi kredas je la dia fonto de tio revelaciita pere de sinsekvo da antaŭaj profetoj, sed havas proprajn skribaĵaron, instruojn, kaj leĝojn.
Principoj
La sekvaj 12 "principoj" ofte listiĝas kiel mallonga resumo de la bahaaj instruoj. Ili estas ĉerpitaj el transskriboj de paroladoj faritaj de`Abdu'l-Bahá (vidusube) dum lia vojaĝado traEŭropo kajNordameriko (1911-1913). La listo ne estas aŭtoritata kaj kelkaj variaĵoj cirkulas.
Laŭ bahaanoj la celo de la homa vivo estas ekkoni Dion, akiri virtojn, evolui spirite, kaj antaŭenporti ĉiam antaŭeniran civilizon.
Persona evoluado de la homo kompreniĝas kvazaŭ organika procezo por akiri virtojn kaj kvalitojn, kiu kontinuas post la fizika morto, kiel la evoluo de feto kontinuas post la naskiĝo.Bahá'u'lláh instruis pri postvivo, en kiu laanimo povas senfine progresi tra pli-kaj-pli-altaj spiritaj regnoj.Paradizo kajInfero kompreniĝas kiel referenco al la proksimeco aŭ al la foreco de individuo rilate al Dio, kaj ne kiel ekskluzivaj aŭ fizikaj lokoj.
Bahaanoj kredas, ke kvankam la vera esenco de Dio estas por ĉiam tute for de la komprenpovo de la homoj, ili povas ekkompreni Dion pere de Liaj nomoj kaj atributoj. Ĉi tiuj kompariĝas algemoj, kaj inkluzivas diajn kvalitojn kiel kompaton kaj saĝecon. Edukado (aparte de spirita naturo) servas por riveli la diajn gemojn, per kiuj Dio dotis la animojn de la homoj.
Leĝoj
La leĝoj de la Bahaa Kredo fontas ĉefe el laKitáb-i-Aqdas, (en Esperanta traduko: "Plej Sankta Libro"). La observado de la plejmulto de la bahaaj leĝoj estas afero de konscia submetiĝo flanke de la individuaj kredantoj kaj ne estas iel kontrolata. Kelkajn leĝojn tamen la administraj instancoj de la komunumo, laSpiritaj Asembleoj povas obeatigi iugrade. Aliaj leĝoj ankoraŭ ne estas efektivigitaj ĉar ili estas antaŭviditaj por spirite pli evoluinta socio, kies laŭgrada estiĝo estas antaŭvidata. La leĝoj de laKitáb-i-Aqdas estas enkondukataj kaj aplikataj iom post iom fare de laUniversala Domo de Justeco.
Bahá'u'lláh ne vidis leĝojn kielleĝisman strukturon, sed kiel nemalhaveblan parton de homa kaj socia spirita progreso kaj parto de lamistika vojo.
"Ne pensu ke Ni rivelis al vi nuran sistemon de leĝoj. Ne, male, Ni malsigelis la elektindan Vinon per la fingroj de forto kaj potenco.
Jen kelkaj ekzemploj de leĝoj kaj bazaj religiaj observendaĵoj el laKitáb-i-Aqdas :
Ili recitu deviganpreĝon ĉiutage. Bahaanoj povas elekti inter tri tiaj preĝoj reciteblaj en ajna lingvo.
Ili legu, recitu kaj meditu matene kaj vespere la Sanktajn Versojn, originalajn aŭ tradukitajn.
Plenaĝaj bahaanoj en bona sanstato observu deknaŭ-taganfaston de sunleviĝo ĝis sunsubiro ĉiujare de la2-a de marto ĝis la20-a de marto.
Se eblas, ili farupilgrimon al la Sanktaj Lokoj almenaŭ unufoje dum sia vivo.
Ili purigu siajn riĉaĵojn per honesta laborado kaj per volonta donaco malavara al la malriĉuloj.
Ili sin detenu de murdo, ŝtelado, kalumniado kaj klaĉado, kiuj estas malpermesataj kaj riproĉataj.
Ili obeu la leĝojn kaj la registaron de sia lando, kaj ili ne enŝovu sian nazon en politikan vazon.
Ili recitu specifan frazon okaze de sia geedziĝa atesto, kaj ĉiuj vivantaj gepatroj devas konsenti pri la geedziĝo de siaj gefiloj.
Seksuma rilato estas permesata nur inter edzo kaj edzino.
Estas malpermesate al bahaanoj trinkialkoholaĵojn aŭ uzidrogojn, escepte se ili estas san-cele preskribitaj de kompetenta kuracisto.
Bahaa spiriteco ĉefe konsistas el teksta studado, preĝado, meditado, kaj socia agado.Monaĥismo estas malpermesata, kaj bahaanoj provas fonti sian spiritecon en ĉiutaga vivado. Fari utilan laboron, ekzemple, estas ne nur devige, sed ankaŭ rigardate kiel maniero de adorado.
Unu el la ĉefaj instruoj de la Kredo estas unueco, kaj bahaanoj kredas, keBahá'u'lláh garantiis la kontinuan unuecon de la Kredo per la atribuo de certaj aŭtoritatoj al certaj institucioj, kiuj estas priskribataj pli detale sube. Tiu ĉi dia garantio de la kontinueco kaj integreco de la bahaa komunumo nomiĝas la "Interligo de Bahá'u'lláh" kaj pretendas distingi la Bahaan Kredon de aliaj kun egale diaj originoj. Bahaanoj kredas, ke Dio protektos ilian Kredon de la sorto de antaŭaj religioj, kiuj per skismoj dividiĝis en sektojn. Ili sekve karakterizas provojn krei dividojn kiel vanajn, abortajn klopodojn. La vico deposteuleco estis ekde la komenco klare difinita, tiel ke tiuj, kiuj provis krei sektojn apenaŭ trovis subtenon.
En tiu urbo Li proklamis je la23-a de majo1844 (5a deJamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), ke Li estas laBáb (باب "Pordego" en laaraba), novaprofeto de Dio.
Ordonita aperi antaŭ la ŝtat-aŭtoritatoj enTabrizo kaj en la ĉeesto de la KronprincoNáṣiri’d-Dín S͟háh, laBáb deklaris al ĉiuj ĉeestantoj, ke li estas la Promesito de Islamo: "Mi estas, Mi estas, Mi estas la Promesito! Mi estas Tiu, Kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je Kies mencio vi leviĝis, Kies alvenon vi sopiris vidi, kaj rapidigi la horon de Kies Revelacio vi preĝis al Dio." (Nabíl-i-Zarandí,Herooj de la Nova TagiĝoArkivigite je 2012-10-13 per la retarkivoWayback Machine,ĉapitro 3-a)
Dum la instruoj de laBáb disvastiĝis, la islama registaro vidis la kreskantan movadon kiel minacon de la ŝtatreligio kaj komencis sisteman ekstermadon de la babanoj. Pluraj armeaj kontraŭstaroj okazis inter registaraj kaj babanaj fortoj, el kiuj rezultis ĉirkaŭ 20.000 babanajmartiroj. LaBáb mem estis enprizonigita en la fortikaĵoj deMáh-kú (1847-1848) kajC͟hihríq (1848-1850) kaj fineekzekutita de pafistaro en Tabrizo je la tagmezo de la9-a de julio1850 (28-a deS͟ha'bán 1266 p.H.). Li estis tridekjaraĝa kaj en la sepa jaro de Sia misio.
Lia tombejo, nome laMaŭzoleo de la Báb, situas sur la deklivo deMonto Karmel enĤajfo,Israelo, kaj estas grava pilgrimcelo por bahaanoj. Vespere de la pafmortigo kontraŭ laBáb en la kazerno de Tabrizo, Liaj fizikaj restaĵoj estis ĵetitaj en fosaĵon ekster la urbo, de kie babanoj ŝtelume forportis ilin dum la tria nokto sekvanta. Poste tiuj sanktaj relikvoj restis pie kaŝataj en diversaj lokoj sinsekvaj, ĝis kiam oni sekrete alportis ilin deIrano al laSankta Lando, je la31-a de januaro1899. Fine`Abdu'l-Bahá entombigis ilin je la21-a de marto1909 en la maŭzoleo tiucele konstruita ĉe loko specife montrita deBahá’u’lláh mem en1891.
Kvankam laBaba Kredo havas siajn proprajn skribaĵojn kaj religiajn instruojn, bahaanoj kredas, ke ĝia daŭro estis laŭ destino tre mallonga. La skribaĵoj de laBáb antaŭvidas koncepton de"Tiu, Kiun Dio manifestos" (,arabeمن یظهر الله, man yuẓhiruhu'lláh,perseمظهر کلّیه الهی ), tiun promesitan en la skribaĵoj de ĉiuj grandaj mondreligioj. Bahaanoj konsideras la Baban Kredon kiel novan religion sendependan sed ankaŭ kiel antaŭinton de la Bahaa Kredo. Ili kredas, ke la celo de la Baba Kredo plenumiĝis enBahá’u’lláh, kiam Li deklaris en1863 Sian pretendon esti tiu Mesio anoncita de laBáb.
Bahá’u’lláh
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBahá'u'lláh.
Mírzá Ḥusayn `Alí Núrí naskiĝis enTeherano, la ĉefurbo dePersio, je la12-a de novembro1817 (2-a deMuḥarram 1233 p.H.). Li estis la filo de persa nobelo kaj unu el la fruaj sekvantoj de laBáb. Li poste alprenis la titolonBahá’u’lláh (بهاءالله), kiu signifas en la araba lingvo "splendoro, gloro, lumo de Dio". Je aŭgusto1852 Li estis arestita kaj enprizonigita dum kvar monatoj en la subtera karceraĉoSíyáh-C͟hál (perseسیاه چال, signifanta "nigra truo") de Tehrano, dum periodo de severa persekutado post atenco kontraŭ la Ŝaho farita de kelkaj babanoj. Li pretendis, ke dum tiu enkarcerigo Li ricevis la unuajn sciigojn, ke Li estis Tiu antaŭvidita de laBáb kaj havis dian mision, kiun Li anoncos post pluraj jaroj unue private en aprilo1863 kaj poste publike ekde marto1866.
Nelonge poste, Li estis ekzilita deIrano alBagdado (1853-1863) en laOtomana imperio, poste alKonstantinopolo (1863, nunaIstanbulo), poste alAdrianopolo (1863-1868, nunaEdirne en la eŭropa parto deTurkio). Dum Li estis en Adrianopolo, Li skribis leterojn al kelkaj gravaj regantoj religiaj kaj politikaj tra la mondo, inkluzive de Sultano'Abdu'l-Azíz, deklarante Sin misiita kiel Mesaĝisto de Dio. RezulteBahá’u’lláh estis forsendita ĝis Sia morto al la otomana punkolonio palestina deAkko (1868-1892, en hodiaŭaIsraelo).
Jen la mapo de Liaekzilo de Teherano al Akko tra la Mez-Oriento. Je la fino de Lia vivo la strikta kaj malmilda enprizonigado iom post iom malseveriĝis kaj Li ricevis permeson loĝi en domo apud Akko, kvankam Li oficiale restis plu malliberulo de tiu urbo. Tie Liforpasis je la29-a de majo1892 (2-a deD͟hi’l-Qa’dih 1309 p.H.). Bahaanoj rigardas Lian finan restadejon, la Domegon deBahjí, kiel lakiblon al kiu ili turnas sin ĉiutage por preĝi.
Dum Sia vivoBahá’u’lláh verkis respektive revelaciis grandan skribaĵaron. LaKitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro") kaj laKitáb-i-Íqán (la "Libro de Certeco) estas konsiderataj kiel la ĉefaj teologiaj verkoj bahaaj, kaj laKaŝitaj Vortoj (Kalimát-i-Maknúnih) kaj laSep Valoj (Haft-Vádí) kiel ĉefaj mistikaj verkoj.
`Abdu'l-Bahá
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo`Abdu'l-Bahá.
`Abdu’l-Bahá (arabe: عبد البهاء, "Servanto de Bahá'") estis la plej aĝa filo deBahá'u'lláh kaj naskiĝis oficiale kiel`Abbás Effendi (perseعباس افندی). Lia patrinoÁsiyih K͟hánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per sia titoloNavváb, naskis lin en Tehrano je la23-a de majo1844 (5a deJamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), dum la sama nokto en kiu laBáb deklaris Sian mision.
Lia patro nomumis lin en Sia testamento kiel la solan aŭtoritatan interpretanton de Siaj skribaĵoj, kaj li estis konata inter bahaanoj kiel la "Centro de la Interligo", la "Interpretanto de la Sanktaj Skriboj", la "Mistero de Dio", aŭ simple kiel la "Mastro", ĉar linBahá'u'lláh Mem nomis tiel. Bahaanoj rigardas lin kiel la perfektan ekzemplon de vera bahaano.
`Abdu'l-Bahá partoprenis la ekzilan vivon de sia patro ek de Bagdado ĝis Ĥajfo. Tiu lia stato daŭris en tute 56 jarojn, ĝis kiam la revolucio de laJunaj Turkoj liberigis lin en1908.
Poste li vojaĝis tra Eŭropo kaj Nord-Ameriko de1911 ĝis1913 por diskonatigi kaj klarigi la principojn de la Bahaa Kredo. Fine li revenis al Ĥajfo kaj daŭrigis sian instruadon, klarigadon kaj gvidadon al individuoj kaj al la ĝermantaj komunumoj bahaaj.
Dum la unua mondmilito li estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de la homoj ĉirkaŭ li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apudTiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko por ĉiuj - kaj bahaanoj kaj aliaj -, kiuj suferis malsaton. Post la milito`Abdu’l-Bahá estis ordenita kiel "Kavaliro de la Brita Imperio" pro liaj nekompareblaj meritoj dum la milito. En la28-a de novembro1921 (27a deRabí-ul-Avval 1340 p.H).`Abdu’l-Bahá forpasis. La sekvantan matenon okazis la entombigo en unu el la ĉambroj de la Maŭzoleo de laBáb.
Resumo
Bahaanoj nomas la periodon ekde la deklaro de laBáb en1844 en Ŝirazo ĝis la forpaso de`Abdu'l-Bahá en1921 la Heroan aŭ Apostolan Epokon de la Kredo. Ĉi tiu estis la epoko dum kiu ĝiaj fondintoj vivis, ĝiaj martiroj mortis, kaj ĝiaj fundamentoj establiĝis en multaj landoj tra la mondo.
Post la forpaso de`Abdu'l-Bahá, la Kredo eniris la Formigan aŭ Feran Epokon, kiun karakterizas ĝiaj leviĝantaj administraj institucioj, tutmonda disvastiĝo. Estonte tiu epoko transiros al Ora Epoko, la realiĝo de la bahaa diepoko.
Kiel eksplikite en laVolo kaj testamento de `Abdu'l-Bahá, la oficoj kaj funkcioj de la institucioj de la Gardanto kaj la Universala Domo de Justeco estas komplementaj : la funkcio de la Gardanto estas interpretado, kaj la funkcio de la Universala Domo de Justeco estas leĝdona. Neniu povas surpreni la oficon de la alia. Ĉi tiuj du institucioj reprezentas la plej altan nivelon de la du branĉoj de administrado : la nomumita kaj la balote elektita. Sub ĉi tiuj estas la lokaj, naciaj, kaj internaciaj oficoj de asembleoj kaj la individuoj, kiuj responsas pri la administrado, protektado, kaj disvastigado de la Kredo.
Dum sia gardanta oficoS͟hog͟hi Effendi tradukis multajn el la plej gravaj sanktaj skribaĵoj de la Kredo, pluevoluigis laBahaan Mondcentron, amase korespondis kun komunumoj kaj individuoj tra la mondo, kaj establis la administran strukturon de la Kredo, pretigante la komunumon por la elekto de la Universala Domo de Justeco.
Pro la subita kaj neantaŭvidita forpaso deS͟hog͟hi Effendi en1957, la Kredo estis portempe gvidata de laManoj de la Afero de Dio, ĝis kiam la bahaanoj elektis je la21-a de aprilo1963 (1a tago de la Festo deRiḍván 121 BE, koincide kun la centjariĝo de la Deklaro deBahá'u'lláh enBagdado) la Universalan Domon de Justeco, kiu baldaŭ poste leĝe dekretis, ke pro la unika situacio kaj la provizaĵoj de laVolo kaj testamento de `Abdu'l-Bahá estis neeble nomumi alian Gardanton. Ne plu estos vivantaj Gardantoj sed ĉiam validos la aŭtoritato de la Gardanto fiksita en la skribaĵoj deS͟hog͟hi Effendi. La Universala Domo de Justeco hodiaŭ restas la plej supera gvidanta institucio de la Bahaa Kredo; ĝiaj naŭ membroj elektiĝas ĉiun kvinan jaron.
Aktuale
La bahaaj skriboj aludas al estonteco, kiam la plejparto de la homaro akceptos la revelacion de Bahá'u'lláh. Survoje tien laUniversala Domo de Justeco periode anoncas subcelojn kiel plurjarajn planojn. La unua grandanombra kreskado de la bahaa komunumo okazis en Afriko dum la tempo deS͟hog͟hi Effendi, kaj sekvaj jardekoj spertis sporadajn similajn kreskadojn de la nombro de bahaanoj en diversaj mondpartoj.La kvin-jara plano (2001-2006) fokusiĝas je evoluigo de institucioj kaj kreado de manieroj "subteni grandskalan disvastiĝon kaj kunsolidigon" (Riḍván 158). Ekde2001, bahaanoj tra la mondo specife fokusiĝas je la establado de infanklasoj, preĝkunvenoj kaj studcirkloj por la sistema studado de la Kredo. La plej populara studprogramo estas tiu de laRuhi Instituto, studkursaro originale verkita por uzado enKolombio, kiu jam estas larĝskale uzata. En decembro2005 al tiuj tri "kernaktivecoj" aldoniĝis kvara, nome klasoj por "pli junaj junuloj" (12- ĝis 14-jaraĝaj), kiuj celas akompani la junulojn en la ofte kriza periodo de sia vivo en kiu ili transiras de infaneco al junuleco kaj ektrovas sian rolon en la socio.
De2006 ĝis2021, sinsekvos tri kvin-jaraj planoj, kiuj kulminos je la centa datreveno de la forpaso de`Abdu'l-Bahá, kaj la kompletiĝo de la unua jarcento de la Formiga Epoko de la Bahaa Kredo.
Persekutado
La domo de la Báb enŜirazo,Irano, unu el la plej sanktaj lokoj en la bahaa mondo, estas detruita de revoluciaj gardistoj en1979. Ĝin poste neniigis la registaro.
Bahaanoj ankoraŭ frontaspersekutadon enislamisme regataj landoj, aparte en Irano, kie pli ol 200 kredantoj estis ekzekutitaj inter1978 kaj1998. Ekde lairana revolucio islama en1979, ofte la hejmoj de iranaj bahaanoj estas prirabitaj. Estas oficiale malpermesate al ili pluedukiĝi post la abituro aŭ enposteniĝi en registaraj oficoj. Kelkcentoj da ili estas enprizonigitaj pro siaj religiaj kredoj, plej ĝuste pro partoprenado en bahaaj studrondoj. Bahaaj tombejoj estas frakasitaj, kaj bahaaj posedaĵoj estas forprenitaj kaj foje detruitaj, inkluzive de la domo deMírzá Buzurg, la patro deBahá’u’lláh. La domo de laBáb en Ŝirazo, unu el tri lokoj al kiuj bahaanoj pilgrimas, estis dufoje detruita.[1]
Bahaa komunuma vivado
Lokoj de adorado
La plejmulto de bahaaj kunvenoj okazas en la hejmoj de individuoj, en lokaj bahaaj centroj nomitajHazirat'ul-Quds ("sankta hejmo" aŭ pli poezie "ŝafejo de Dio"), aŭ en luitaj lokoj. Aktuale estas sep bahaaj Domoj de Adorado tutmonde, kaj oka baldaŭ konstruota. Bahaaj skribaĵoj referencas al institucio, la t.n.Mas͟hriqu'l-Ad͟hkár (Tagiĝejo de la laŭdoj al Dio), kiu antaŭvidas ĉirkaŭ centra templo, la adorejo, aron da klerigaj kaj sociutilaj institucioj kiel hospitalon, universitaton, ktp.
Labahaan kalendaron inaŭguris laBáb. La jaro konsistas el 19 monatoj 19-tagaj, kaj kvar intermetitaj tagoj (kvin dum superjaroj) por fari plenan sunjaron.
La bahaa novjaro (nomataNaw-Rúz t.e. la "Nova Tago" en lapersa lingvo) okazas je la norda printempaekvinokso, kutime la21-an de marto, je la fino de la fastmonato. Je la komenco de ĉiu monato bahaaj komunumoj havas kunvenon nomitan laFesto de la dek-naŭa tago por kune adori, interkonsiliĝi, kaj societumi.
Bahaanoj observas naŭ sanktajn tagojn tra la jaro, dum kiuj ili devus sin deteni de laboro. Tiuj ĉi tagoj estas memore al gravaj datrevenoj en la historio de la Kredo.
Socia envolviĝo
Bahaanoj aktive laboras por socia justeco kaj spiriteco rigardante kiel agadnormon la koncepton de homara unueco. Bahaanoj ankaŭ pli envolviĝadas en projektoj de socia kaj ekonomia evoluigo tra la mondo[4]Arkivigite je 2006-09-20 per la retarkivoWayback Machine.
"La Ĉionscia Kuracisto metis Sian fingron sur la pulson de la homaro. Li perceptas la malsanon kaj preskribas, laŭ Sia senerara saĝo, la rimedon. Ĉiu epoko havas sian propran problemon, kaj ĉiu animo sian apartan sopiron. La rimedo, kiun la mondo bezonas en siaj nuntempaj afliktiĝoj neniel povas esti la sama kiel tiu, kiun sekva epoko bezonos. Estu atente koncernataj pri la bezonoj de la epoko en kiu vi vivas kaj fokusu viajn debatojn je ĝiaj postuloj kaj bezonoj."
(Bahá'u'lláh,Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 212)
Nombro de kredantoj
Precizaj statistikoj ne haveblas pro la baza logistika malfacileco kalkuli membrojn de negranda religio, kiuj estas disvastiĝintaj tra praktike la tuta mondo (inkluzive de kelkaj landoj, en kiuj ĝia ekzisto estas nerekonita). Kvankam membrolistoj estas tenataj, ĉi tiuj povas doni nur proksimuman kalkulon. Bahaaj fontoj indikas, ke la Kredo havas pli ol kvin milionojn da kredantoj, kvankam la administrado ne havas oficialan kalkulon. Nebahaanaj fontoj (enciklopedioj k.s.) taksas, ke estas iom inter du kaj ok milionoj da bahaanoj tra la mondo, plejparte taksante inter 5 kaj 7,5 milionoj.
Konata enBarato kiel la "Lotus-Templo", la bahaa domo de adorado allogas averaĝe 3,5 milionojn da vizitantoj ĉiujare.
LaŭThe World Almanac and Book of Facts 2004:
La plejmulto de bahaanoj loĝas enAzio (3,6 milionoj), Afriko (1,8 milionoj), kajLatin-Ameriko (900.000). La plej granda bahaa komunumo en la mondo estas enHindio, kun pli ol 2,2 milionoj da bahaanoj. SekvasIrano kun 350.000, kajUsono kun 150.000. Krom tiuj ĉi regnoj, nombroj ege varias. Aktuale, neniu regno havas bahaan plimulton.Gujano havas la plej grandan procenton da bahaanoj (7%).
The Britannica Book of the Year (1992–nun) donas la jenon:
La Bahaa Kredo estas la dua plej-disvastiĝinta el la sendependaj mondreligioj laŭ nombro de regnoj, en kiuj loĝas ĝiaj religianoj.
Ĝi establiĝis en 247 regnoj kaj teritorioj tra la mondo.
Ĝiaj anoj venas de pli ol 2.100 etnaj, rasaj, kaj tribaj grupoj.
Ĝi havas proksimume 7 milionojn da anoj tutmonde [2005]
Bahaaj skribaĵoj jam estas tradukitaj en pli ol 800 lingvojn, ankaŭ enEsperanto, kvankam ĝia Esperanta asocio (BEL) ne rajtas kiel institucio akceli la lernadon de Esperanto![7]
La bahaa komunumo ĝenerale tre fieras pri sia mult-etna karaktero, kaj kredas, ke la Bahaa Kredo estas unike destinita kreski nombre kaj influe.
Bibliografio
Bahaismo, religio de paco, Traduko Lidia Zamenhof, 1931
(eo)Bahaismo kaj Esperanto, Festlibro okaze de la 15-jaraĝo deBahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1997, 57 paĝoj en kiu estas listo de Bahaa literaturo en Esperanto kun pli ol 30 publikaĵoj.
(eo) J.E. Esslmont, trad. Lidia Zamenhof,Baha'u'llah kaj la nova epoko, dua ĝisdatigita eldono, Bahaa Esperanto-Ligo, 1978, 324 paĝoj, la plej grava kaj plej disvastiĝinta enkonduko en Bahaismon.
(eo) Gregory Paul P. Meyjes,La plej granda rimedo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, 2019, ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de Internacia Helpa Lingvo (IHL).
La Bahaa Kredo, Baha'i Publishing Trust UK, 1989, 16 paĝoj, multkolore ilustrite kun enkonduko en la bazajn instruojn de Bahaismo kaj la vivon de la bahaa komunumo.
Koresponda kurso, eld. Bahaa Esperanto-Ligo, 1986, 64 paĝoj, 21 lecionoj pri Bahaismo kun respondfolioj.
(en) Bahá'u'lláh, (S͟hog͟hi Effendi Tr.) (1983).Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA.ISBN 978-1-931847-22-3. Interrete legeblaĉi tie. Angle.
(en) Bahá'u'lláh.The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, 1992, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, Usono.ISBN 0-85398-999-0
(en) Britannica (Eds.) .Britannica Book of the Year, Encyclopaedia Britannica, Inc. Chicago., 1992
(en) Kompilaĵo de la tekstoj deBahá'u'lláh,Abdu'l-Bahá,S͟hog͟hi Effendi kaj de la Universala Domo de Justeco farita de S-ro Sen McGlinn en la angla lingvo pri la institucio deMas͟hriqu'l-Ad͟hkár.[5]Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivoWayback Machine
(en) Nabíl-i-Zarandí, (S͟hog͟hi Effendi Tr.) (1999).Dawn-Breakers, The: Nabil's Narrative of the Early Days of the Baha'i Revelation, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA.ISBN 0-87743-010-1.
(en) World Almanac (2003).The World Almanac and Book of Facts 2004.ISBN 0-88687-910-8.
(en)Bahá'í Faith Index Sendependa retejo kun tre diversaj informoj kaj ampleksa listo de ligiloj al pli ol 3000 bahaaj retejoj. Angle kaj alilingve.
(en)Bahá'í Library Online Klera retejo kun granda nombro da materialoj de unua- kaj duarangaj fontoj pri la Bahaa Kredo. Angle.
(en)Ocean Private-kreita, senkoste elŝutebla referenc-libraro kaj serĉilo, entenante la plenan tekstaron de la bahaaj skribaĵoj kaj multaj aliaj skribaĵoj en la angla, kaj pli ol 1000 volumoj da alia religia literaturo de la mondo. Estas pli malgrandaj elektaĵoj en ses aliaj grandaj lingvoj (tipografia ĝusteco de la tekstoj varias).
↑Noto: La uzo de la terminobahaismo estas nekonata ene de la bahaa komunumo, sed en eksterekleziaj fontoj ĝi rilatas al sekto. Sekto ofte implikas reinterpretadon de (parto de) la doktrino
↑(eo) Bernhard Westerhoff,Bahaa Esperanto-Ligo 50-jara,La Ondo de Esperanto, p. 52, n-ro 1, 2023.
↑(nl) Hoekstra, E.G.,Wegwijs in religieus en levensbeschouwelijk Nederland. paĝoj 59-60, Kok, Kampen (2000).ISBN 9043500283.
↑6,06,1(eo) Paul Desailly,La Bahaa Kredo kaj Esperanto Realigas la Mondan Pacon, paĝoj 10, 26-29, 33-35, 36, 45,49, 62, 93, 2003. En tiu libro estas ankaŭ ĉapitro pri kial Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) ne rajtus varbi Esperanton inter la bahanaro kaj ĉapitron pri la (devo) studi Esperanton ĝis la granda elekto (ĉu la angla intertempe estis formale elektita?)
↑Abdu'l Baha kaj Shoghi Effendi rilate al la helplingva principo fojon post fojo forte petis bahaanojn studi la lingvon Esperanto prefere ol defakte evidentigi ilian subtenon al la angla, la araba aŭ la persa, konsistigas ŝlosilan demandon dum antaŭ niaj okuloj kolapsas la malnova mondordo. Kial?Konsiderante ke d-roLutfullah Hakim estis la sola flua esperantisto el inter 29 elektitaj reprezentantoj estri la Universalan Domon de Justeco (p.21 – 24) ekde ĝia inaŭguro. Krome, nova scio pruvis ke: -Baha'u'llah estisEsperanisto: li ofte instrukciis ĉiujn bahaanojn studi Esperanton kaj vaste disvastigi ĝin,-Shoghi Effendi validigis tion kiel "ripetajn kaj emfazajn admonojn"
Elstara artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.