Badal Sarkar | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de julio1925 (1925-07-15) en Kolkato | ||||
Morto | 13-an de majo2011 (2011-05-13) (85-jaraĝa) en Kolkato | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj![]() | ||||
Mortis per | Kojlorektuma kancero![]() | ||||
Lingvoj | bengalavd | ||||
Loĝloko | Maniktalavd | ||||
Ŝtataneco | Barato(1950–) Dominio de Barato(1947–1950) Brita Raĝo(–1947) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kolkato Universitato Jadavpur Scottish Church College(en) ![]() Scottish Church Collegiate School(en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro dramaturgo verkisto reĝisoro ![]() | ||||
Laborkampo | Dramo,teatro kajdirecting(en)![]() ![]() | ||||
Aktiva dum | 1945–vd | ||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Badal Sircar, ankaŭ konata kielBadal Sarkar, (naskita la 15-an de julio 1925 – mortis la 13-an de majo 2011), estas internacie famabengaladramaturgo. Li estas konata kiel la ĉefrolulo de teatroĝenro nomata laTria Teatro, ankaŭ konata kielBhuma Teatro[1]. Li partoprenis en la restarigo kaj disvastigo de surstrata teatro ("Nectar Natak") enBengalio en la 1970-aj jaroj, dum la tempo de lanaksalitoj, kiam li popularigis teatraĵojn ekster la scenejo al ordinaraj homoj. En tiu tempo li famiĝis pro la verkado de teatraĵoj kiuj kontraŭstaris la tiaman baratan registaron kiu siavice kontraŭbatalis la naksalitan movadon. Kiel moderna dramaturgo en Barato, la nomo de Badal Sarkar estas menciita enBengalio kune kunHabib Tanvir,Vijay Tendulkar,Mohan Rakesh kajGirish Karnad.
Lia altiĝo kiel eminenta dramaturgo en la 1960-aj jaroj estas vidata kiel la alveno de epoko de moderna baratadramaturgio en labengala.
Li estas diplomiĝinto de la Bengala Inĝeniera Kolegio (Civila) sed li neniam farisinĝenierarton sia profesio.
La 13-an de majo 2011 li forpasis enKolkato en la aĝo de 85 pro kolonkancero.
Sarkar estis la temo de du dokumento-filmoj, unu reĝisorita de filmisto kaj kritikinto, Amshan Kumar kaj alia de Sudeb Sinha (Vizaĝo en la Procesio)[2]
En 1987 Badal Sarkar lernis Esperanton. Li esperantigis kune kunProbal Dasgupta la verkon "Ho ĝo bo ro lo" de Sukumar Ray, publikigita en la revuoFonto[3] kaj poste en laNova Esperanta Krestomatio (1991, Red.William Auld).
Sarkar verkis en la bengala ankaŭ kvar lernolibretojn de Esperanto, kaj biografion deZamenhof,Ni esperu. Ĉiuj ĉi estis redaktitaj kaj arigitaj en unu volumon,Bishshobhasha Esperanto (La mondolingvo Esperanto, sen dato, Red. Probal Dasgupta).[4]
En 1994, Sarkar estis invitita kiel vizitprofesoro fare de Sangit Bhavana (la centro de arto), Visva-Bharati, Santiniketan, kie li instruis ne nur la teatrajn artojn sed ankaŭ Esperanton. Li kredis ke lia Tria Teatro kaj la planlingvo Esperanto komune havas tagordon por ebligi al la homaro kune progresi al paca, interkomprena kaj egaleca kunvivado sen enfalo en konsumismajn kaptilojn kiuj detruas la medion.
Insights into Indian English Fiction and Drama, Eld. Nawale, A. Roy, Pinak, "The First Man of the Third Theatre: Badal Sircar" New Delhi, Access-Authors Press, 2012,ISBN 978-81-921254-3-5، paĝoj 164–81.