Bachant estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbetoAulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude deMaubeuge kaj oriente de laarbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la riveroSambre.
La vilaĝo Bachant troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bachant etendiĝas sur 9,37 km².
La bordoj de la rivero Sambre estas taŭga loko por agrablaj promenadoj. En la komunumo cetere videblas kolonkapeloj kaj preĝlokoj tipaj de la regioneto Avesnois.