Bach-arĥivo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
arkivo![]() | |||||
Lando | Germaniovd | ||||
Situo | Leipzig | ||||
Adreso | Thomaskirchhof 15/16, 04109 Leipzig | ||||
Estiĝo | 20-a de novembro 1950 | ||||
Koordinatoj | 51° 20′ 19″ N,12° 22′ 20″ O(mapo)51.3386512.37226Koordinatoj:51° 20′ 19″ N,12° 22′ 20″ O(mapo) | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.bach-leipzig.de | ||||
Bach-ArchivLeipzig (eo:Bach-arĥivo je Lepsiko) estas centra esplorejo kaj dokumentejo pri vivo kaj verkaro deJohann Sebastian Bach. Krom tio ĝi sin dediĉas al laFamilio Bach kaj ties muzika verkado entute.
La Bach-arĥivon fondisWerner Neumann okaze de la 200-a mortodatreveno de Johann Sebastian Bach en la jaro1950. Celo de la institucio estis la kunigado kaj centraarĥivado de ĉiuj manskribaĵoj kaj historiaj dokumentoj lige kun la komponisto same kiel la kreado de Bach-esplorejo.
Nun la Bach-arĥivo estas tutmonde renoma centro de Bach-esploro. Ĝi loĝigas ampleksan sciencan fakbibliotekon pri la temo Bach. Trans sia esplortasko la Bach-arĥivo sin turnas al vasta publiko: unuflanke per laBach-muzeo, aliaflanke per la okazigo de tutmonde renomaj aranĝoj, ĉefe de la ĉiujare okazantalepsika Bach-festivalo same kiel de la tutmondaJohann-Sebastian-Bach-konkurso.
La Bach-arĥivo rezidas en la historia domoBosehaus ĉe la lepsikaThomaskirchhof 15/16 vidalvide de laThomas-preĝejo, kien ĝi translokiĝis en 1985 ekde sia fondoloko, kasteloGohliser Schlösschen. La Bach-arĥivo estas membro de la Konferenco de Naciaj Kulturinstitucioj kaj ekde 1998privatjurafondaĵo. Krome ĝi estas enigita en la t.n.Blaubuch aperinta en 2001, listo de nacie gravaj kulturinstitucioj en orientaGermanujo.
La Bach-muzeo je Lepsiko troviĝas en la sama domaro. La arĥivo kaj la muzeo, jen aparte la enirejo, estis el- kaj alikonstruataj en la jaroj 2008 ĝis 2010 laŭ plej modernaj mezuriloj por la kolektoj kaj laŭ eduksciencaj kompreno kaj malfermataj la 20-an de marto 2010.
Ekde la 23-an de novembro 2008 la Bach-arĥivo estas oficiala ekstera instituto de laUniversitato de Lepsiko.[1]
![]() | Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bach-Archiv »germane. Rigardu lahistorion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. |