Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Babilonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Babilonio
19-a jarcento a.K.E. – -539
ŝtato
Geografio
la regno de Hamurabi, 1792 - 1750 a.K.
la regno deHamurabi, 1792 - 1750 a.K.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
 
Partoj
Unua Babilonia Dinastiovd
vdr

Babilonio estis antikva regno enMezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto deakada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'.

La babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riverojEŭfrato kajTigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidentaAzio.

Administrado

[redakti |redakti fonton]

La babilonian socion gvidis absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.

Socio

[redakti |redakti fonton]

La babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj.

La supera klaso, 'avilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'muŝeknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.

Ekonomiko kaj kulturo

[redakti |redakti fonton]

La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluintaj. Babilonio subtenis eksteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando. Por tiaj aferoj oni disvolvigis sistemon deBabilonaj ciferoj.

La urboj babiloniaj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite.

Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj desumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluintan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj.

Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.

Historio de Babilonio

[redakti |redakti fonton]

La frua historio de Babilonio estas ligita kunSumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj -Babilono.

-1900 a.K.Ŝemidaj tribojAmoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn enBabilono.
-1792Post la ekrego deHamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono.
1760Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefeElamon kaj Larsan.
18-a jc (2-a duono)Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝoSamsu-iluna (-1750--1712 a.K.), filo deHamurabo. Liaj fortaj oponentoj estasKasitoj kaj popoloj elMalgrand-Azio.
17-a jcBabilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj.
-1595Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝonSamsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio.
1600Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravajliteraturaj verkoj, inter iliEnuma Elish.
-1350Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon.
-1160Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn.
1120Dum la regado deNebukadnecaro la 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion.
11-a jcPost la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn.
9-a jcĤaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno deMezopotamio.
8-a jcMultaj amaraj militoj okazis kunAsirio.
625Ĥaldea reĝo,Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas.
612Kun alianco deMedio, Babilonia reĝo Nabopalassar (-626--605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando.
-605ReĝoNebukadnecaro la 2-a venkas ankaŭ superEgiptanoj ĉeKarkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture.
-562Post la morto deNabuko la 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio.
-539Post la kaptado de la reĝoNabonido de Babilonio,Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita dePersio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Babilonio&oldid=8982220"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp