Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Babel (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Babelo
Oskar-premiito
Internacia afiŝo
Internacia afiŝo
filmo
Originala titoloBabel
ProduktadlandoMeksiko,Usono,Francio
Originala lingvoangla,hispana,araba,berbera,japana,Japana signolingvo,franca
Kina aperdato23-a de majo2006 (Festivalo de Cannes)
Daŭro2h22
ĜenroDramo
KameraadoRodrigo Prieto
Buĝeto25 000 000USD
Reĝisoro(j)Alejandro González Iñárritu
Produktisto(j)Steve Golin,Jon Kilik,Alejandro González Inárritu
ScenaroGuillermo Arriaga
Laŭ la verko de---
Filmita enMaroko,Meksiko,Japanio,Usono
Loko de rakontoMeksikoTokioKalifornioJapanioMaroko
Muziko deGustavo Santaolalla
RolantojBrad Pitt • Cate Blanchett • Adriana Barraza • Gael García Bernal • Rinko Kikuchi • Kōji Yakusho • Elle Fanning • Nathan Gamble • Michael Peña • Clifton Collins Jr. • Mohamed Akhzam • Peter Wight • Driss Roukhe • Michael Maloney • Harriet Walter • Satoshi Nikaidō • Dermot Crowley • Trevor Martin • Matyelok Gibbs • André Oumansky • Robert Fyfe • Emilio Echevarría • Shigemitsu Ogi • Aaron D. Spears • R. D. Call • Kaori Shimizu • Ayaka Komatsu • Margareto de Britio • Alex Jennings • Kana Harada • Mónica del Carmen
Laboratoriaj kaj optikaj efektojLola Visual Effects (Usono),Intelligent Creatures Inc. (Kanado)
Produktinta firmaoEvolution Entertainment (Usono),Zeta Film (Meksiko),Central Films (Francio)
DistribuoParamount Pictures (Usono)
HonorigojAkademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • National Board of Review: Top Ten Films • Prize of the Ecumenical Jury Cannes
IMDb
vdr

Babel estas internacie produktita2006-a dramafilmo reĝisorita deAlejandro González Iñárritu. Ĝi estas la tria opuso demortotema trilogio kies du unuaj filmoj nomiĝasAmores perros (2000), kaj21 Grams (2003). La filmon ĉefrolasBrad Pitt,Cate Blanchett,Kikuchi Rinko,Adriana Barraza,Yakusho Kôji, kajGael García Bernal.

Ĝi estis nomumita por laakademia premio kiel Plej Bona filmo kaj Plej Bona reĝisoro kaj finfine gajnis tiun de la Plej Bona muziko.

La filmo estis originale registrita en diversaj lingvoj :angla,hispana,araba,berbera,japana,Japana signolingvo,franca. La temo estas internacia komunikproblemo pro manko de komuna lingvo kion bone spegulas la elektita titoloBabel (Babelo). Laŭ Chris Roberts kiu recenzas[1] la filmon, la idealo de Inarritu estus fari filmon en Esperanto.

Aperdatoj

[redakti |redakti fonton]

La filmo unue aperis okaze de lafilmfestivalo de Cannes la23-an de majo2006 kaj estis poste montrita al publiko en aliaj festivaloj tutmonde kiel tiu deToronto kajZagrebo.

Filmtitolo

[redakti |redakti fonton]

La filmtitolo aludas lababelan turon,biblia epizodo trovebla en laGenezo. Ĝi rakontas ke la filoj de Noa volis starigi turegon en Babelo (hebrea nomo deBabilonio) por atingi laĉielon. Tiam,Dio por puni homojn, kreis la lingvaron kiun ni nun parolas, por ke la homoj ne plu povus kompreni unu la alian. La meksika reĝisoro Alejandro González Inárritu deziris«signifi unuvorte la kompletan ideon de homa komunikado, ĝiaj ambicioj, ĝia beleco kaj ĝiaj problemoj. Mi pensis pri multaj nomoj, sen vere konvinkiĝi, kaj mi tiam ekinspiriĝis de la Genezo. Estis kvazaŭrevelacio! Estas metaforo por la filmo: ni ĉiuj parolas nian propran lingvon, malsama de la ceteraj, sed ni ĉiuj posedas la saman spiritan strukturon».

Ĉefrolantoj

[redakti |redakti fonton]

Krom la steluloj Brad Pitt, Cate Blanchett kaj Gael García Bernal, preskaŭ ĉiuj aktoroj estas komencantoj. Laŭ la reĝisoro«Kunlaboradi kun ne profesiaj aktoroj estis vera defio, sed ĝi ankaŭ igas pli realan ŝajnon. Kiam ni komencis la aktorelekton, mi komprenis ke la profesiaj aktoroj en Maroko ne similis al dezertaj loĝantoj, ĉar ilia haŭto estis tro milda, ilia aspekto estis tro prizorgita. Finfine, la kontribuo de neprofesiuloj estis la plej bona decido de mia filmo!».

Rakonto

[redakti |redakti fonton]
Averto:La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kvar medioj, kvar tragediaj destinoj, pluraj lingvoj. Por sia tria filmo, Iñárritu volis filmi la aktualan vivon kaj vivajn kutimajn malfeliĉaĵojn de homoj sur nia planedo, kaj sugesti ke finfine, malgraŭ niaj malsamaj kulturoj, ĉiuj el ni havas multaĵojn komunajn. Laste, oni komprenas la ligon inter tiuj kvar rakontoj, kiel iu povas, senkonscie, eligi ion kio finfine rezultos en la malfeliĉaĵo de aliulo.

Maroko (marokanoj)

[redakti |redakti fonton]
RolantoRolato
Mohamed AnkhzamAnwar
Boubker Ait El CaidYoussef
Said TarchaniAhmed

Meze de nenio, en la marokadezerto, duknaboj, Youssef kaj Ahmed gardas aron daŝafoj. Hodiaŭ, ili trejniĝas uzi lafusilon kiun iliapatro donis al ili por ĉasivulpojn, kiuj atakas laŝafojn. La du junuloj bataletas pri la efikeco de la pafilo. Por pruvi ke ĝi povas trafi ĝisforen, Ahmed, la plej malgranda knabo pafas movantan celon. Temas pribuso, kiu hazarde veturas ĉi tie. La buso ne ŝajnas reagi, kaj la du knaboj foriras. Kelkaj momentoj poste, la veturilo haltas kaj la busanoj ekkrias. Iu estis trafita. Iom poste la du knaboj ekscias ke Ahmed trafis kaj vundis usonanon, sed timante la reagon de sia patro, Anwar, ili decidas nenion diri. Dum la internaciaj komunikiloj klamas ke novaterorista murdo okazis en Maroko, polico alvenas al la domo de Anwar, kaj elbatas kaj minacas lin por trovi la kulpulon.

Maroko (usonanoj)

[redakti |redakti fonton]
RolantoRolato
Brad PittRichard Jones
Cate BlanchettSusan Jones

Richard kaj Susan Jones estas du usonanoj sur maroka grundo. Verŝajne, ilia paro ne bone rilatas unu kun la alia kaj la dukoramikoj ŝajnas ne scii la sencon de ilia vojaĝo. Ili decidas veturi per franca buso en la marokan dezerton. Dumvojaĝe, Susan ricevaskuglon (tiu de Youssef kaj Ahmed) en la maldekstraŝultro kaj senkonsciiĝas. La buso haltas en la plej proksima vilaĝeto por provi trovikuraciston por la malbonfarta viktimo, sed bedaŭrinde ne povas trovi iun ajn, krom la vilaĝan ĉefon kiu akceptas gastigi la du usondevenulojn kaj flegi Susan. Richardtelefonas al siaambasadejo por peti rapidan transportilon por atingi taŭganhospitalon kiel eble plej baldaŭ. Bedaŭrinde, la vilaĝo estas for de ĉiajurboj. Malesperita, Richard petashelikopteron kaj trafas rifuzon. Tiam komencas longa peniga sperto por la paro, izolita en tiuvilaĝo, atendante la helpantojn.

Meksiko kaj Usono

[redakti |redakti fonton]
RolantoRolato
Adriana BarazzaAmelia
Gael García BernalSantiago
Elle FanningDebbie Jones
Nathan GambleMike Jones

Amelia estas senlegitima meksikdevenulino en sud-okcidenta Usono. Ŝi laboras kiel infanvartisto por Richard kaj Susan Jones kiuj estas vojaĝantaj. Ŝi nepre devas ĉeesti geedziĝon enMeksiko, kaj trovante neniun por gardi la infanojn dumtempe, decidas kunvenigi ilin. Estas mirinda sperto por la etuloj Debbie kaj Mike Jones kiuj malkovras tute fremdan landon. Ili veturas en laaŭto de Santiago, nevo de Amelia. Post la festo, ili revenas noktotempe Usonen. Santiago estas iomete ebria sed ŝajnas kapabli stiri. Je la landlimo, usona policisto postulas legitimaĵojn, stirpermeson, kaj ŝajnas decidita fari kompletan ekzamenon de la veturilo kaj de ties loĝantoj. Post vigla parolado, okazas disputo inter Santiago kaj la policisto, ĉar Amelia ne laboras laŭleĝe en Usono kaj la policisto kredas ke la du plenkreskuloj rabis la infanojn. Santiago decidas eskapi. Persekutita de la polico, li decidas disiĝi de Amelia kaj de la du infanoj. Terurita, Amelia troviĝas tutsola kun la du infanoj en la dezerto.

Japanio

[redakti |redakti fonton]
RolantoRolato
Kikuchi RinkoChieko
Yakusho KōjiYasujiro
Nikaido SatoshiDetektivo Kenji

En la urbego deTokio, Chieko estas junulinosurda kajmuta. Ŝi partoprenas enflugpilka matĉo kun aliaj neparol- kaj neaŭdpovuloj sed estas primokita de siaj kunulinoj ĉar ŝi ne jam spertisseksumadon. Fakte, Chieko havas problemon por komuniki kun aliaj transe de sia stato kaj precipe kun knaboj. Ŝia patrinosinmortigis kelkajn jarojn antaŭe kaj tiu evento tre influis la junulinon. Ŝia patro, Yasujiro, ne havas tempon por bone kompreni la problemon, kiun ŝi malmontras. Chieko komencas amindumi kun ĉiuj kiun ŝi renkontas, kiel la dentisto kiu ekzamenis ŝian dentaron aŭ la policisto, kiu enketas pri pafilo kiun Yasujiro antaŭe vendis al iu kiu vojaĝis maroken...

Filmadejoj

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. «Inarritu's ideal would be an film made in Esperanto.» elPlot synopsisArkivigite je 2008-09-07 per la retarkivoWayback Machine
  2. 2,02,1 Notoj de filmado (anglalingve). Arkivita ella originalo je 2007-10-14. Alirita 2009-03-20 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Babel_(filmo)&oldid=8875397"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp