Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Baazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baazo
حزب البعث العربي الاشتراكي
emblemo
flago
partioRedakti la valoron en Wikidata
Komenco7-a de aprilo 1947vd
Fino23-a de februaro 1966vd
PosteBa'ath Party • Ba'ath Partyvd
Lando(j)BarejnoJordanioSudanoJemenoLibanovd
SidejoDamasko
Ideologio

antiusonismokontraŭcionismo • Ba'athism • araba naciismo • Naserismo • Tutarabismosekularecounupartiismo • araba socialismo • aŭtoritatismokontraŭimperiismo • socialisma patriotismo • maldekstra naciismo

Fondinto(j)Michel Aflak • Salah ad-Din al-Bitar • Zaki al-Arsuzivd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Michel AflakRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr

La partiojBaazBa'ath aŭ Ba'as (arabe بعث, signifanterenaskiĝoreviviĝo) estas grupo de partioj kaj movado, disvolviĝintaj en laaraba mondo, kiuj okupis la povon enSirio kajIrako. Gi ankaŭ estis politike aktiva en aliaj arabaj landoj, kielEgiptio,Libano,Jemeno,Jordanio, kaj ankaŭ la politiko de lapalestinanoj. Hodiaŭ neniu el la partioj, krome en Sirio, havas signifan potencon.

Ĝi estis kreita en1947 enDamasko, kiel movadonaciista,tutaraba kajkontraŭkoloniisma. Lia ĉefa ideologo estisMichel Aflak.

Ĝi baldaŭ dividiĝis ĉefe en du branĉoj, kiuj malamikiĝis de tiam. Unu prenis la povon en Sirio(1963-1966 kaj de1970 ĝis2024) kaj la alia enIrako (1963, kaj poste de1968 al2005).

Fine de 2024 koalicio de islamistaj armitaj grupoj atingisDamaskon kaj likvidis la reĝimon de Baŝar al-Asad. Tiu finiĝis ankaŭ la reĝimo de la Baaza partio en la lando.

La moto de la movado tekstas: "Ŭahdah, Hurrijah, Iŝtirrakijah" (unuiĝo, libereco, socialismo)

Baazismo

[redakti |redakti fonton]

Baazismo estas araba ideologio, kiu celas krei socialisman tutaraban ŝtaton sub gvidado de unu partio. Ideologo estis Michel Aflaq, kiu volis veki araban identecon kaj konstrui novan tutaraban ŝtaton spite al okcidenta koloniismo.

Partio Baazo kreskis el movado kaj estis influita fare de sovetia komunista partio en 1950–60. Ĝi provis kombini marksisman analizon kun tutaraba ideo, socialismon kun deziro al nacia unueco sen islamo. Partio devis kapti politikan povon kaj ŝanĝi socion perforte en nomo de la plej alta bono.

En praktiko, partio komencis uzi teruron, kiam ĝi sukcesis preni potencon. Nunaj Baazo-partioj en Sirio kaj Irako apogas unupartian ŝtaton kunsekreta polico, kiuj uzas torturon por kontraŭiopozicion. Du gvidantoj de partioj estis Hafez al-Assad en Sirio kaj Saddam Hussein en Irako, sed ili diferencis de siaj historiaj antaŭuloj nur per sia manko de moralajrimorsoj. Renverso de Saddam Hussein kaŭzis dissolvon de iraka partio Baazo, sed morto de Hafez al-Assad ankoraŭ ne ŝanĝis pozicion de partio en Sirio, kie ĝin regas prezidento Baŝar al-Asad, filo de Hafez.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
    Ĝermo pri politiko
    Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pripolitiko.
    Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Baazo&oldid=8976771"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp