Baĥio (hispane :Bajío, signifantemalaltebenaĵo) estas regiono de NordcentraMeksiko kiu inkludas partojn de lasubŝtatojnGvanaĥŭato,Keretaro,Agvaskaljento kajĤalisko[1][2].Baĥio estas plurfoje agnoskita kiel la regiono kun la plej bona vivokvalito kaj kiel la plej sekura regiono en Meksiko[3], ankaŭ la plej dinamika enLatin-Ameriko[4][5]. Nuntempe, estas forta servregiono kiu spertas daŭrantan socian kaj ekonomian revivigon. Ĝi estas fortakomerca kajekonomia centro[6]. La plej grandaj urbegoj de Baĥio estasLeón,Santiago de Querétaro kajAguascalientes[7].
En ĝenerala ĉiutaga parolado, ĝi estas kutime rilatata al la subŝtatoj Gvanaĥŭato kaj Keretaro, kvankam ĝi nur formas parton de ili. Ĝi estas karakterizata per sia tre mekanizatamekanizata agrikulturo, kun averaĝaprecipitaĵo de ĉirkaŭ 700 milimetroj jare (unu el la plej altaj en la lando).
Dum la epoko deNova Hispanujo, la regiono estis konata kiel la pankorbo de la lando. Ĝis hodiaŭ (duan jardekon de la21-a jarcento), la regiono produktassorgon,tritikon kajmaizon kiel siaj precipajkultivaĵoj.
Rango | Urbo | Loĝantaro |
---|---|---|
1 | León | 1 609 717 |
2 | Santiago de Querétaro | 1 097 028 |
3 | San Luis Potosí | 1 040 822 |
4 | Aguascalientes | 932 298 |
5 | Irapuato | 529 979 |
6 | Celaya | 468 387 |
7 | Salamanca | 260 769 |
8 | Guanajuato | 260 769 |
9 | San Juan del Río | 190 878 |
10 | Lagos de Moreno | 150 157 |
11 | Tepatitlán | 149 000 |
Nuntempe, la regiono estas unu el la plej rapide kreskantaj en la lando. Tio kaŭzis la altiron de multaj migrantoj el aliaj partoj de Meksiko[8][9] al la urbegoj de Baĥio.La regiono havis elstaran industrian kaj ekonomian evoluon en la lastaj 15 jaroj. La baĥiaj urbegoj havas unu el la plej altaj enspezoj pokape en Meksiko[10].
Baĥio estas konata pro esti la lulilo de la meksikasendependeco de laHispana Imperio kaj unu el la plej konservativajbastionoj de la meksikakatolikismo. Estis en Baĥio kie en aprilo 1915, dum lameksika revolucio, generaloÁlvaro Obregón provokis decidajn batalojn kontraŭFrancisco Villa. La soldatoj de Villa perdis en junio ekster Celaya.
Freŝdatajarkeologiaj studoj pri Baĥio malkovrigis ampleksan, prahistorian kulturtradicion unikan en la regiono, precipe en la riverebenaĵoj de la riverojLermao kaj Laĥao. La Baĥio-Kulturo prosperis de 300 ĝis 650 , kie kulturaj centroj inter El Cóporo en la fora nordo de Gvanaĥuato ĝis Plazuelas en la fora suda okcidento. Pli ol 1 400 ejoj estis malkovrataj ĉie en la subŝtato de Gvanaĥuato, sed nur la lokoj de Cañada de la Virgen, El Cóporo, Peralta, kaj Plazuelas ricevis ampleksan studon.