Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Azova maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAzova Maro)
Azova maro
marogolfo

Satelita foto de la Azova maro

Satelita foto de la Azova maro
Profundeco
  Averaĝa8m
  Maksimuma14m
Areo37 600km²
SpecoEnlanda maro
OceanoAtlantiko
LokoApudmaro de la Nigra maro inter Ukrainio kaj Ruslando
Koordinatoj46° 6′ 0″ N,36° 30′ 0″ O(mapo)46.136.5Koordinatoj:46° 6′ 0″ N,36° 30′ 0″ O(mapo)

Geografia lokigo sur la mapo :Azova maro

(Vidu la situon sur mapo : Azova maro)
Azova maro
Azova maro
Map
Azova maro
AlfluantojDon
Insulojneniu, sed kelkajterlangoj
UrbojMariupolo,Azov,Berdjansko
Apartaĵotre malprofunda, tial en somero tre varma
Mapo de la Azova maro
Mapo de la Azova maro
Mapo de la Azova maro
vdr

LaAzova maroMaro de Azov (ukraine Азовське море,ruse Азовское море,krime-tatara:Azaq deñizi), estas duonfermita maro ligita alAtlantiko per diversaj markoloj:Kerĉa Markolo (al laNigra Maro) -Bospora Markolo (al laMarmora Maro)  -Dardaneloj (al laEgea Maro) -Ĝibraltara Markolo (alMediteraneo). Laŭ distanco de la oceano, la Azova Maro estas la plej kontinenta maro sur la planedo. La Kerĉa Markolo estas en la manoj de Rusio ekde la aneksado deKrimeo en2014 kaj depost tiamUkrainio ne plu havas aliron al la Azova Maro[1].

La Azova Maro estas la plej malprofunda maro en la mondo: la profundo ne superas 13,5 metrojn  , la averaĝa profundo estas ĉirkaŭ 7,4 m (laŭ diversaj taksoj - de 6,8 ĝis 8 m)[2]

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nomo devenas de la rusia urboAzov, kiu situas en la loko, kie la riverojDon kajKubano enfluas la maron.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Satelita bildo de la preskaŭinsuloKrimeo kaj de la Azova Maro

La ĉebordaj ŝtatoj estasUkrainio okcidente kajRusio oriente. La preskaŭinsuloKrimeo kaj laTamanja duoninsulo dividas la Azovan Maron disde la Nigra Maro. La okcidenta bordo de la maro estas malprofunda sistemo el multaj insuloj kaj duoninsuloj, golfetoj kaj lagoj de sala akvo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Ĉar la riveroDon per kanaloj estas ligita kun la riveroVolgo (kaj pere de ĝi kun laKaspia Maro, laBalta Maro kaj laBlanka Maro), la Azova Maro estas grava ligo por la ŝipa trafiko de Rusio kaj orienta Ukrainio al la direkto de la Nigra Maro - alRumanio,Bulgario,Grekio kajTurkio.

Ripozo

[redakti |redakti fonton]

La areo de la maro estas 38.000 km², kaj la pleja profundeco nur 15 m. Pro tio dum la somero la akvo atingas relative altajn temperaturojn, tre agrablajn por banado. La nekrutaj deklivoj estas aparte oportunaj por ripozo kun infanoj. Ĉe la maro situas kelkaj ripozlokoj, inter ili plej popularasJejsk,Primorsko-Aĥtarsk kajTaganrog en Rusio,Berdjansko en Ukrainio.

Fiŝkaptado

[redakti |redakti fonton]

Laŭ biologia produktivo la maro havas la unuan lokon en la mondo. Plej grande kreskas en ĝibentoso kajfitoplanktono. Tio kaŭzas ankaŭ grandan produktadon de fiŝo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (de) Alexander Rosemann,Der russische Überfall auf die Ukraine – eine militärische Lageanalyse, SIRIUS – Zeitschrift für Strategische Analysen, vol. 6, no. 3, 2022, pp. 253-270.
  2. (ru)Dobrovolsky A.D., Zalogin B.S. , Maroj de Sovetunio, 1982, 191 p.
v  d  r
Atlantiko
MarojMapo de Atlantika Oceano
Golfoj
Markoloj
Marfluoj
Ĝermo pri geografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prigeografio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Azova_maro&oldid=9026860"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp