Ĝi situas ĉefe en la orienta kaj norda hemisferoj kaj kunhavas la kontinentajn teramasojn deEŭrazio kun la kontinento Eŭropo. Azio kovras areon de 44.579.000 kvadrataj kilometroj, nome ĉirkaŭ 30% el la totala terareo de la Tero kaj 8,7% el la totala surfaca areo de la Tero. La kontinento, kiu estis dumlonge hejmo de majoritato de la homaloĝantaro[2], estis loko de multaj el launuaj civilizoj. Azio elstaras ne nur pro sia ĝenerala grando kaj loĝantaro, sed ankaŭ pro densaj kaj grandaj setlejoj same kiel pro amplekse grande loĝataj regionoj ene de kontinento de 4,4 mil milionoj da personoj[mankas fonto].
Ĉinio kajHindio alternis kiel la plej grandaj ekonomioj en la mondo el 1 al 1800 p.K. Ĉinio estis ĉefa ekonomia povo kaj allogis multajn orienten,[4][5][6][7] kaj por multaj la legenda riĉo kaj prospero de la antikva kulturo de Hindio personigis Azion,[8] allogantekomercon, esploradon kajkoloniismon el Eŭropo. La hazarda malkovro de Ameriko fare de Kolumbo serĉante Hindion pruvas tiun profundan fascinon. LaSilka Vojo iĝis la ĉefa komercvojo Orient-Okcidenta en Azio dum la Markolo de Malako elstaras kiel ĉefa marvojo. Azio montris ekonomian dinamismon (ĉefe ĉe Orienta Azio) same kiel fortikan loĝantokreskon dum la 20a jarcento, sed la ĝenerala loĝokresko ekde tiam falis.[9] Azio estis naskoloko de plej el la ĉefaj grandaj religioj, kiajjudismo,kristanismo,islamo,hinduismo,budhismo,konfuceismo,taoismo,ĝajnismo,sikismo,zaratuŝtrismo kajbahaismo, same kiel de multaj aliaj religioj.
Pro ties grando kaj diverseco, la koncepto de Azio — nomo kiu datas reen el la klasika antikveco — povas fakte rilati pli al homa geografio ol al fizika geografio.[10] Azio estas ege varia laŭlonge kaj ene de siaj regionoj rilate al la etnaj grupoj, kulturoj, medio, ekonomio, historiaj ligoj kaj regosistemoj. Ĝi havas ankaŭ mikson de multaj diferencaj klimatoj gamaj el ekvatora sudo tra varmega dezerto enMezoriento, moderklimataj areoj en Oriento kaj la ekstrema kontinenta centro al ampleksegaj ĉearktaj kaj polusaj areoj enSiberio.
Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.
La kontinenta termaso situas en la orienta duonsfero norde de laekvatoro, krom laĉukotka duoninsulo en orientaSiberio, kiu situas oriente de lainternacia datlinio, kaj la sudorientaj insuloj deIndonezio, kiuj situas sur la suda duonsfero de la tero.
Azio estas la plej grandakontinento de la tero. Pro ĉirkaŭ 44.614 milionoj da kvadrataj kilometroj (senRusujo 31.7 milionoj da kvadrataj kilometroj) ĝi entenas ĉirkaŭ duonon de la tuta landareo. Kune kunEŭropo Azio estas parto de la granda kontinentoEŭrazio.
Iom aparte, foje oni konsideras ankaŭ mondoregiononAzio-Pacifiko.
La marbordoj de Azio longas ĉirkaŭ 82.300 km, el kiuj 15.900 km bordas la Arktan Oceanon, 27.300 km la Pacifikon, 33.600 km la Hindan Oceanon kaj ĉirkaŭ 5.500 km laMediteraneon kaj la Nigran Maron.
La plej suda punkto de la kontinento estas la ŝtatoJohor ĉe la pinto de laMalaja duoninsulo, la plej sudorientaj insuloj de la indonezia insularo troviĝas eĉ sur la suda duonsfero de la tero.
La plej gravaj riveroj de Siberio fluas de sudo al nordo en la arktan oceanon. Tio malhelpis la malfermon de Siberio, ĉar ne eblas surakva ligo de okcidento al oriento. krome la riveroj navigeblas nur somere. Tamen riveroj havas gravan ekonomian signifon por la provizado de la regionoj situantaj norde de la transsiberia fervojo.
La plej gravaj siberiaj riveroj de okcidento al oriento estas
LaAmuro estas 2.824 km longa rivero enĈinujo kajRusujo, kiu enfluas en laPacifikon. La rivero estiĝas ĉirkaŭ 65 km okcidente de la kantono Mohe pro la kunfluo de laArguno kaj de laŜilka. La Amuro estas limrivero inter Rusujo kaj Ĉinujo.
LaFlava Rivero,ĉineHuang He estas rivero en la nordo de la popolrespubliko de Ĉinujo. Ĝi estas 5.464 km kaj tial la dua plej longa rivero de Ĉinujo. La fonto de la Flava Rivero troviĝas enTibeto, ĉirkaŭ 200 km norde de la duona linio interLasao kajXining.
LaJangzio estas pro sia longeco de 6.380 km la plej longa rivero de Azio, kaj post laNilo kaj laAmazono la plej longa rivero de la mondo. 2.800 km de la Jangzio estas navigeblaj.
LaMekongo estas rivero en sudorienta Azio. La indikoj pri ĝia longeco varias inter 4.350 km kaj ĝis 4.909 km.
La 2.092 km longaIravadio estas rivero en sudorienta Azio. Ĝi fontas en la sudoriento de Tibeto kaj enfluas en laAndamanan maron ĉirkaŭ 150 ĝis 180 km sudokcidente deRanguno, urbo enBirmo.
LaInduso estas pro siaj 3.180 km la plej longa rivero de la hinda subkontinento kaj la plej grava rivero dePakistano. La nomoHindujo devenas de la nomo de tiu rivero.
La Aralo estas senelfluasalakva lago, kiu situas po duono enKazaĥio kajUzbekio. Ĝi troviĝas en centra Azio meze de grandajdezertoj kajstepoj. Iam pro ĉirkaŭ 66.900 km² la Aralo estis la kvara plej granda lago de la mondo. Sed pro homa agado kaj por akvumigi dezerton malpli kaj malpli da akvo atingas la lagon.
LaBalkaŝo, kio signifasmarĉlago estas senelflua lago en la dezerteca stepo de orientaKazaĥio. La lago estas ĝis 18.428 km² granda.
Detalo de Ĉinasilko de la 4a jarcento a. K. La tipa komerco de silko tra laSilka Vojo konektis diversajn regionojn Ĉinajn, Baratajn, Centraziajn kaj Okcidentaziajn al Eŭropo kaj Afriko.
La marborda periferio de Azio estis la hejmo de kelkaj de la plej fruaj konataj civilizacioj de la mondo: ĉiuj el la tri regionoj evoluigis fruajn civilizaciojn ĉirkaŭ fekundaj riveraj valoj. Ĉi tiuj valoj estis fekundaj ĉar la grundo estis riĉa kaj povis porti multajn radikajn kultivaĵojn. La civilizacioj enMezopotamio, laIndusa Valo kajĈinujo estis tre similaj kaj probable interŝanĝis teknologiojn kaj ideojn kielmatematikon kaj laradon. Aliaj ideoj kiel tiu de skribo probable evoluis unuope en ĉiu areo. Urboj, ŝtatoj kaj poste imperioj evoluis en tiuj malaltaj regionoj.
En la stepa regiono longe loĝis surĉevalaj nomadoj kaj de la centraj stepoj ili povis atingi ĉiujn areojn de Azio. La nordan parton de la kontinento, kovrantan multe daSiberio ankaŭ ne povis aliri la stepaj nomadoj pro la densaj arbaroj kaj pro latundro. Tiuj areoj en Siberio estis tre maldense loĝataj.
La centron kaj la periferion malkunigis montoj kaj dezertoj. LaKaŭkazo, laHimalajo, laKarakuma Dezerto kaj laGobia Dezerto estis baroj kiujn la stepaj ĉevalistoj nur povis transiri malfacile. Dum teknologie kaj kulture la urbaj loĝantoj estis pli altnivelaj, ili povis fari malmulton por milite defendi sin kontraŭ la surĉevalaj hordoj de la stepo. Tamen, la (geografie) malaltaj regionoj ne havis sufiĉan herbaĵon por subteni grandan surĉevalan soldataron. Kaj tiel la nomadoj kiuj konkeris ŝtatojn en Okcidenta Azio estis baldaŭ devigitaj adapti sin al la lokaj socioj.
La historio de Azio prezentis gravajn evoluadojn viditajn en aliaj partoj de la mondo, samkiel eventojn kiuj influis tiujn aliajn regionojn. Ĉi tiuj inkluzivigas la komercon de laSilka Vojo, kiu disvastigis kulturojn, lingvojn, religion kaj malsanon dum Afrika-Eŭrazia komerco. Alia grava avanco estis la novaĵo depulvo en mezepoka Ĉinujo, kiu kaŭzis altnivelan militadon pro la uzo de pafiloj.
Templan areon en sudorienta Turkujo ĉeGöbekli Tepe, kun verŝajna dato ĉirkaŭ 10000 a. K., oni vidis kiel la komencon de la kulturo "Novŝtonepoka 1". Tiu ejo estis estigita de nomadajĉasistoj-kolektistoj; tion oni scias pro tio ke estas ne konstanta domaro en la proksimaĵoj. Tiu templa ejo estas la plej malnova konata homfarita adorejo. De 8500–8000 a. K. farmantaj komunumoj komencis disvastiĝi alAnatolio, Norda Afriko kaj nordaMezopotamio.
Komence de la historia epoko (do proksimume ekde 3000 a. K.), en sudaMezopotamio vivis laSumeranoj. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumerenŝemidoj; ekde proksimume la sama epoko, oni ankaŭ konstruis la famajnziguratojn, pluretaĝajn templojn.[12]
LaInduso-civilizacio estis Bronzepoka civilizacio (3300–1300 a. K.; matura periodo 2600–1900 a. K.), kiu estis centrita plejparte en la okcidenta parto de la Bharata Subkontinento; oni konsideras, ke frua formo de hinduismo estis elfarita de tiu civilizacio. Kelkaj de la grandaj urboj de ĉi tiu civilizacio estasHarapo kajMohenĝo-daro, kiuj havis altan nivelon de urba planado kaj de artoj.[13][13] La proo de la detruo de tiuj regionoj ĉirkaŭ 1700 a. K. diskuteblas, kvankam indicoj sugestas, ke ĝi estis kaŭzita de naturaj katastrofoj (precipe inundoj) kaj de Hindeŭropaj invadantoj.[14] Tiujn invadantojn oni ofte nomas laArjoj kaj ilia superregado kreis laVedan civilizon, kiu daŭris ĉirkaŭe de 1500 a. K. al 500 a. K. Dum tiu periodo, laSanskrita lingvo evoluis kaj laVedoj estis skribitaj, himnoj kiuj rakontis pri Arjaj dioj kaj militoj. Tio estis la bazo por la Arja religio, kiu poste evoluis jeHinduismo, religio bazita sur la kasta sistemo de klaso (kiu konsistis el la kvarvarnoj), sur labrahmana sacerdoceco kaj sur la evoluanta duon-monoteismo.[15]
LaAĥemenida dinastio de laPersa imperio, fondita deKiro la 2-a, regis areon deHelenujo kaj deTurkujo al laInduso kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, trecentran registaron kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, subDario la Granda, la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj. La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio.Aleksandro la Granda konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K., kreante la nelonganHelenisman periodon. Li estis nekapabla establi stabilecon kaj post lia morto, Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj laSeleŭkidan Imperion, sekvitan de laParta Imperio. Je la fino de la "Klasika epoko", Persujo estis restabiligita je laSasanida Imperio, ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.
La epokon, en Bharato, de laMaŭrja kaj de laGupta imperioj, oni nomas la Ora Epoko deBarato; ili estis markitaj de multaj inventaĵoj kaj eltrovoj en scienco, teknologio, arto, religio, kaj filozofio, kiuj kristaligis la elementojn de tio, kio estas ĝenerale konata kielBarata kulturo.
LaZhou-dinastio uzisfeŭdan sistemon donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion. Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. LaQin-Dinastio (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo) estis la unua reganta dinastio de ImperiaĈinujo; ĝi daŭris de 221 al 207 a. K.[16] La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. LaHan-Dinastio (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a. K. – 220 p. K.) estis la dua imperia dinastio de Ĉinujo, antaŭirita de la Qin-Dinastio kaj postirita de laTri reĝlandoj (220–265).
Ĉinio estas la plej loĝata lando en Azio kaj en la mondo. Jen trafiko enPekino.
Pro pli ol 4.164 milionoj da loĝantoj, Azio estasla plej loĝata kontinento de la tero. La meza loĝdenso estas ĉirkaŭ 87 loĝantoj/km².
Orienta Azio havis pro multo la plej fortan ĝeneralan plialtigon de laindico de homa disvolviĝo (IHD) de ajna regiono en la mondo, preskaŭ duoble averaĝe atingo de IHD dum la pasintaj 40 jaroj, laŭ la analizoj pri sano, eduko kaj enspezo. Ĉinio, la dua plej alta atinganto en la mondo en terminoj de plibonigo de la IHD ekde 1970, estas la nura lando el la listo de "10 Pintoj" pro enspezo pli ol atingoj en sano aŭ eduko. Ties propersona enspezo pliiĝis laŭ rimarkinda 21-oble dum la lastaj kvar jardekoj, ankaŭ eligante centojn de milionojn ekster la malriĉo. Tamen ĝi ne estas inter la pintaj plenumantoj de la regiono en plibonigo de lerneja aliro kaj vivodaŭro.[17]
Nepalo, lando deSuda Azio, aperas kiel unu el la plej rapidaj kreskantaj movantoj el la mondo ekde 1970 ĉefe pro atingoj en sano kaj eduko. Ties nunavivdaŭro estas 25 jarojn pli longa ol en la1970-aj jaroj. Pli ol kvar el ĉiu kvin infanoj de lerneja aĝo en Nepalo nune iras al bazlernejo, kompare kun nur unu el kvin antaŭ 40 jaroj.[18]
Japanio kaj Suda Koreio rangis inter landoj grupigitaj en la IHD (nombroj 11a kaj 12a en la mondo, kiuj estas en la kategorio de "tre alta homa disvolvigo"), sekvita deHongkongo (21a) kajSingapuro (27a).Afganio (155a) rangis la plej malaltaj inter la landoj de Azio el la 169 landoj taksitaj.[18]
Singapuro havas unu el la plej aktivajhavenoj en la mondo kaj estas la kvara plej granda komerccentroj de la mondo.
Azio havas la duan plej grandan nominalanMEP de ĉiuj kontinentoj, postEŭropo, sed la plej grandan kiam mezurite en aĉetpovegaleco. Aktuale en2011, la plej grandaj ekonomioj en Azio estasĈinio,Japanio,Barato,Sud-Koreio kajIndonezio.[19] Surbaze deGlobal Office Locations 2011, Azio dominis la oficejajn lokigojn kun 4 el supraj 5 kiuj estis en Azio, nomeHonkongo,Singapuro,Tokio,Seulo kajŜanhajo. Proksimume 68 procentoj de internaciaj firmaoj havas oficejon enHonkongo.[20]
Laŭ ekonomikahistoriisto Angus Maddison en aia libroThe World Economy: Millennial Perspective, Hindio havis la plej grandan ekonomion de la mondo dum 0 a.K. kaj 1000 a.K.[22][23] Ĉinio estis la plej granda kaj plej progresinta ekonomio sur la tero por multo da registrita historio,[24][25][26][27] ĝis laBrita Imperio (ekskludanteHindion) preterpasis ĝin en la mezo de la19-a jarcento. Dum pluraj jardekoj en la komenco de la20-a jarcento Japanio estis la plej granda ekonomio en Azio kaj dua plej granda de iu ununura nacio en la mondo, post superado fare deSovet-Unio (mezurita en retmateriala produkto) en 1986 kajGermanio en 1968 (NB: Kelkaj superŝtataj ekonomioj estas pli grandaj, kiel ekzemple laEŭropa Unio (EU), la NAFTA (NAFTA) aŭ APEC). Tio finiĝis en 2010 kiam Ĉinio preterpasis Japanion por iĝi la due plej granda ekonomio de la mondo.
↑"Continents of the World". The List. Worldatlas.com. Arĥivita el la originalo en la22a de julio 2011.[1] Alirita la 25an de Julio 2011.
↑"Asia's First Civilizations - India And China"[2]Arkivigite je 2016-08-29 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 14an de Septembro 2016.
↑National Geographic Atlas of the World (7a eld.). Washington, DC: National Geographic. 1999.ISBN 978-0-7922-7528-2. "Europe" (pp. 68–9); "Asia" (pp. 90–1): "A commonly accepted division between Asia and Europe is formed by the Ural Mountains, Ural River, Caspian Sea, Caucasus Mountains, and the Black Sea with its outlets, the Bosporus and Dardanelles."
↑"Professor M.D. Nalapat. Ensuring China's "Peaceful Rise".[3]Arkivigite je 2010-01-10 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 22an de Januaro, 2016.".
↑"Dahlman, Carl J; Aubert, Jean-Eric. China and the Knowledge Economy: Seizing the 21st Century. WBI Development Studies. World Bank Publications.[4] Alirita la 22an de Januaro, 2016.".
↑"The Real Great Leap Forward. The Economist. Sept 30, 2004". The Economist.[5] Alirita la 22an de Januaro, 2016.
↑"Chris Patten. Financial Times. Comment & Analysis: Why Europe is getting China so wrong.[6] Alirita la 22an de Januaro, 2016.". Arkivita el la originalo la 5an de Marto 2008.
↑"Like herrings in a barrel". The Economist. The Economist online, The Economist Group (Millennium issue: Population). 23a de Decembro 1999.[8] Alirita la 14an de Septembro 2016.
↑"Asia". AccessScience. McGraw-Hill. Arkivita el a originalo en 27a de Novembro 2011.[9] Alirita la 26an de Julio 2011.
↑Unknown Mongolia: A Record of Travel and Exploration in North-West Mongolia and Dzungaria; Douglas Carruthers; Hutchinson & Co., 1914,ISBN 81-206-0857-7
↑Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner:dtv-Atlas zur Weltgeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986)
↑"2010 Human Development Report: Asian countries lead development progress over 40 years" (PDF). UNDP.[10]Arkivigite je 2013-07-23 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 15an de Septembro 2016.
↑18,018,1"2010 Human Development Report: Asian countries lead development progress over 40 years" (PDF).