 | AOK | |
|
|---|
| Nomo | Azia-Oceania Kongreso de Esperanto |
| Regiono | proksimume triono de laMondo |
| Periodo | |
| Organizanto | la komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) deUEA kaj (ĉiam alia) loka organizanto |
| Ekzistas ekde | 1996 |
| Celgrupo | |
| Informa retpaĝo | la AOK 2025 en retejo de JEI |
|
LaAzia Kongreso de Esperanto (AKE, aŭ Azia Esperanto-Kongreso), laŭ decido de 2016 ekde 2019 nomataAzia-Oceania Kongreso de Esperanto (AOK, aŭ Azia-Oceania Kongreso), okazas fare de laKomisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), ekde 2016 la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) deUEA, ĉiun 3-an jaron ĝis 2008, kaj 2-an jaron por la jaro 2010, kaj denove ĉiun 3-an jaron ekde 2010. Ekde 2016 por la preparado instaliĝisLoka Kongresa Komitato (LKK). La 10-a kongreso okazis enKoreio en novembro2022, kaj la 11-a enOkajamo,Japanio en septembro2025.
La ĝisnunaj kongresoj:
- 1-a, 21-a ĝis 25-a de aŭgusto1996;Ŝanhajo,Ĉinio; 486 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Azio kaj la 21-a jarcento"
- 2-a, 22-a ĝis 25-a de aŭgusto1999;Hanojo,Vjetnamio; 420 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Kunlaboro por Paco, Stabileco, kaj Disvolvigo"
- 3-a, 23-a ĝis 26-a de aŭgusto2002;Seulo,Koreio; 552 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Interkompreniĝado inter kulturoj"
- 4-a, 25-a ĝis 29-a de aŭgusto2005;Katmanduo,Nepalo; 173 aliĝintoj el 7 landoj (el ili pli ol 100 el Nepalo). La kongreso estis origine planita por la 4-a ĝis la 8-a de marto, sed prokrastita pro puĉo kaj la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj. La kongreso fine okazis en aŭgusto. Kongresa temo: Mondpaco el monttegmento Himalajo!
- 5-a, 11-a ĝis 15-a de februaro2008;Bengaluro,Barato; 254 aliĝintoj el 25 landoj; kun la temo "Esperanto en multlingva Azio". Ampleksaj informoj haveblas en du PDF-dokumentoj en laarkivigita eksa kongresa retejo.
- 6-a, 19-a ĝis 23-a de junio2010;Ulanbatoro,Mongolio. 254 aliĝintoj el 33 landoj; kun la temo "Azia Harmoniiĝo per Esperanto".
- 7-a, 18-a ĝis 22-a de aprilo2013;Jerusalemo,Israelo. ĉ. 160 aliĝintoj el 26 landoj[1]; informo akirebla ĉe LKK[2][3]. Kongresa temo: "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo".
- 8-a, 3-a ĝis 6-a de novembro2016;Ĉjuanĝoŭ,Ĉinio, pli ol 270 aliĝintoj el 24 landoj[4][5]. Kongresa temo: "Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko!"
- 9-a, 25-a ĝis 28-a de aprilo2019;Danango,Vjetnamio[6]. 281 aliĝintoj el 22 landoj; kun la temo "Esperanto kaj kultura diverseco de Azio kaj Oceanio"
- 10-a, 3-a ĝis 6-a de novembro2022;Pusano(Busan), Koreio, 300 aliĝintoj (inkluzive de retaj partoprenintoj).[7] Kongresa Temo: "Novan vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo".
- 11-a, 20-a ĝis 22-a de septembro2025;Okajamo,Japanio.[8][9]