Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azerbajĝana Respubliko
Azərbaycan Respublikası

DetalojDetaloj
Nacia himno:Azərbaycan marşı
lando(1991–)
suverena ŝtato(1991–)
lando sen maraliro
administra teritoria unuoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboBakuo, 3,200 mil.
Oficiala(j) lingvo(j)azerbajĝana lingvo, Azerbaijani Sign Language
Uzata(j) lingvo(j)azerbajĝana
Plej ofta(j) religio(j)ŝijaismo 94%,rus-ortodoksanoj 5%, aliaj 1%.
Areo86 600 km²
- % de akvo0 %
Loĝantaro10 180 770 (2023)[1]
Loĝdenso118 loĝ./km²
Horzonoutc_offset =+4; utc_offset_DST =+5
Interreta domajno.az
LandokodoAZE
Telefona kodo994
Plej alta punktoMount Bazardüzü
Plej malalta punktoKaspio
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroprezidentoIlham Alijev (2003).
ĈefministroAli Asadov (2019).
Nacia tago28-a de majo - tago de la respubliko
Ekonomio
Valutoazerbajĝana manato
 
Membro de
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj(2009–)
Konsilio de Eŭropo(2001–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(2000–)
Banko por Azia Disvolviĝo(1999–)
GUAM(1997–)
Internacia Financa Korporacio(1995–)
Internacia Evoluiga Asocio(1995–)
Organizaĵo de la Traktato por Kolektiva Sekureco(1994–1999)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1993–)
Internacia Civildefenda Organizaĵo(1993–)
Universala Poŝta Unio(1993–)
Interpol(1992–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1992–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1992–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1992–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1992–)
Unesko(1992–)
Internacia Telekomunika Unio(1992–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1992–)
Unuiĝintaj Nacioj(1991–)
Organizaĵo de Islama Kunlaboro(1991–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro ĉe la Nigra Maro
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan), oficiale laAzerbajĝana Respubliko (azerbajĝane Azərbaycan Respublikası), estaseŭrazia lando situanta enKaŭkazio ĉe la bordo de laKaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kunRusio norde, kunKartvelio kajArmenio okcidente kaj kunIrano sude.

La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistisKaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al laarmenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kiekristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de latjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis laazeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio.

Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de laRusia Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Samtempe en Bakuo kaj apudurboj en novembro 1917 estis proklamita socialisma soveta respubliko (Baku-soveto), detruita ĝis la fino de somero 1918 deCetra Kaspia diktaturo subtenita de brita armeo.

Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post la venko debolŝevikoj en la interna milito, ĝi fariĝis ĝis 1936 parto de la Kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj en konsisto deSovetunio.

Azerbajĝano estas sekulara lando, kiu estas membro de laKonsilio de Eŭropo ekde 2001.[2] La azeroj estas la plimulta etno, el kiu la plejparto estas ŝijaismaj islamanoj. Malgraŭ tio ke ĝiaj institucioj estas similaj al la demokratiaj, la registara konduto estas kritikata proaŭtoritatismo.

La lando estis kunfondinta membro deGUAM kaj estas membro de laKomunumo de Sendependaj Ŝtatoj ekde septembro 1993.[3] Azerbajĝano havas delegitaron ĉe laEŭropa Unio kaj gastigas specialan senditon el laEŭropa Komisiono.

Inter la ĉefaj allogaĵoj de Azerbajĝano troviĝas prahistoria groto kun skribaĵoj kaj pentraĵoj de la praloĝantoj, la plej antikvaj de Eŭropo; la malnova urboparto de Bakuo kie elstaras laTuro de la Pucelino, laPlaco de la Libereco, laPalaco de Ŝirvanŝahoj, laBulvardo Bakuo kaj la Fajrotemplo el zoroastra epoko.Azerbajĝano estas unu el la landoj kiuj plej rapide ekonomie disvolviĝas danke al la nafta elfosado en la Kaspia Maro kaj la evoluigo de la turisma infrastrukturo, sed koruptado atingas altan nivelon.

Etimologio

Bildo de la zoroastrisma religio, antikva religio kiu donis la nomon al Azerbajĝano.

La nomo de Azerbajĝano venas deAtropates, persasatrapo en laAĥemenida Imperio, kiu poste estis aneksita kiel satrapo de Medes fare deAleksandro la Granda. La origina etimologio de tiu ĉi nomo eble venas de lazoroastrismo. En laAvesto aperas la "Himno al lagardanĝeloj", kaj ĝi faras la mencionâterepâtahe fravashîm ashaonô ýazamaide, kio laŭvorte estas tradukata ekde lamalnova persa kiel "ni adoras alFravaŝo en la sankta Atare-pata".

Azerbajĝano:azere, Azərbaycan (aŭ Азәрбајҹан) kajruse: Азербайджан (‘fajrolando’). Ĝia malnova persa nomo, Atropatene, signifas ‘ŝirma fajro’.

Tiu ĉi nomo estas tradicie aplikata al la samnoma irana regiono. La respubliko adoptis ĝin unuafoje en la jaro 1918.

Historio

Antikveco

Turo de la Pucelino el la 11-12-a jc. en la Malnova Urboparto de Bakuo
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGrotoj de Azerbajĝano.

La unuaj spuroj pri homa ekloĝado en la azera teritorio estis je la fino de laŜtonepoko kaj oni rilatigas ĝin kun laGuruĉaja kulturo de laGroto Aziĥo, kie arkeologiaj evidentaĵoj inkluzivis Azerbajĝanon en la mapo de la lokoj kie frue loĝis la homoj en Eŭrazio[4] En la periodo de laPaleolitiko kaj fino de laBronzepoko la atestaĵoj pri la kulturoj estas la grotoj deTağılar,Damcılı,Zar, Jatak-Jerio kaj la tombejo de Letapeje kaj Sarajtepe.

La regiono estis konkerata de laaĥemenida dinastio ĉirkaŭ 550 a.K, disvastigante lazaratuŝtrismon, pli malfrue ĝi iĝis parto de la imperio deAleksandro la Granda, kaj ĝia posteulo, laSeleŭka Imperio. Laalbanaj kaŭkazoj, praloĝantoj de la regiono establis sendependan reĝlandon ĉirkaŭ la4-a jarcento a.K sed ĉ 95-67 a.K partoj de tiu teritorio estis konkerataj deTigranes la Granda. Kiam laromianoj kaj lapartianoj ekspansiigis iliajn reĝlandojn ĉirkaŭKaŭkazio kaj Albanio, spite al Armenio, sukcesis restadi sendependa kaj subskribis pacan traktaton kun laRomia Respubliko, kiel atestasStrabono.

En lajaro252 p.K la teritorio fariĝis aliancito de laSasanida Imperio, dume kristanismo estis oficiale adoptata kiel la ŝtata religio en la 4-a jarcento p.K. Malgraŭ la multnombraj sasanidaj kaj bizancaj konkeroj, la kaŭkaza Albanio daŭre estis sendependa ĝis la 9-a jarcento p.K. La moderna teritorio de Azerbajĝano proksimume korespondas al la antikva regno de la kaŭkazaj albanoj.[5] LaOmajadoj kaj lasasanidoj estis malakceptataj en la kaŭkaza regiono de la bizancanoj kaj Albanio fariĝis aliancito de ĉi-lastaj.

Mezepoko

La Ŝirvanŝaha dinastio regis ekde la 8-a ĝis la 17-a jc. Ĝi estas maŭzoleo en laPalaco de Ŝirvanŝahoj

Komence de la11-a jarcento, la teritorio estis laŭgrade subpremata de la tjurkaj triboj venintaj elCentrazio. La unua estis laGaznavida Imperio, kiu okupiĝis pri la regiono hodiaŭ konata kiel Azerbajĝano en 1030.

La posedaĵoj de laSelĝukoj estis regataj de lokaj regantoj, kiuj estis aliancitoj de la selĝukaj sultanoj, kiuj multfoje estis faktaj regantoj. La venonta reganta ŝtato vivis malmulte kaj falis sub la konkero deTamerlano. La loka dinastio fariĝis aliancita ŝtato de la imperio de Tamerlano kaj helpis lin kontraŭToktamiŝo de laOra Hordo. Post la forpaso de tiu konkerinto, naskiĝis du rivalaj sendependaj ŝtatoj.

De 861 al 1539 ekregis alta grado je memstareco kun lokaj regantoj kaj aliancitoj. Post laSafavida Imperio, la regiono estis regata de persaj dinastioj kiel laZanda dinastio. Tamen,de jure sub laPersa Imperio, estis sendependaj ĥanatoj kiuj naskiĝis en la regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio. Pro sinsekvaj konfliktoj tiujĥanatoj estis aneksitaj al laRusia Imperio, post la ruso-persa milito komence de la19-a jarcento, kiam la Persa Imperio agnoskis la suverenecon de laĤanato de Erevano.

Moderna Epoko

Mapo de la Ĥanato de Erevano.

La du traktatoj deGulistano kajTurkmenĉajo dividis laazerojn. Post la safavida dinastio, la regiono estis regata de la iranaj dinastiojAfŝarida kajZanda kaj mallonge de lakaĝaroj. Tamen, kvankam sub persa suvereneco ĝi estisĥanato kiu fondiĝis en tiu regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio kaj en la frua epoko de la regado de la kaĝaroj. La rusa mallonga kaj sukcesa kampanjo de 1812 finiĝis per laTraktato de Gulistano, en kiuj la reklamoj de laŝaho pri la ĥanatoj deKaŭkazio okupitaj deRusio kaj kiuj estis fakte sendependaj multe pli antaŭ la rusa okupado.

La ĥanatoj uzis sian regon pri la aferoj de la internacia vojreto interCentra Azio kaj laOkcidento kiu okazigis konstantan militon, finfine tiuj ĉi ĥanatoj estis aneksitaj al laRusia Imperio en1813, post laRuso-persa militoj. La zono norde de la rivero Arakso, inter kiuj troviĝas la nun teritorio de Respubliko Azerbajĝano.

Kadre de laTraktato de Turkmenĉajo, lapersoj agnoskis la rusan suverenecon en laĤanato de Erevano, laĤanato de Naĥiĉevano kaj la ceteraj ĥanatoj.

Azerbajĝana Demokratia Respubliko

Flago de laAzerbajĝana Demokratia Respubliko 1920 - 1921.
Unu el la fondintoj de la demokratia respubliko,Mammed Amin Rasulzade, vidata kiel la nacia gvidanto de Azerbajĝano.

Post la falo de laRusia Imperio dum laUnua Mondmilito, Azerbajĝano, kune kunArmenio kajKartvelio konvertiĝis en la efemeraTranskaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. Kiam la respubliko apartiĝis en majo 1918, ĝi deklaris la sendependecon kiel laAzerbajĝana Demokratia Respubliko. Ĝi estis la unua moderna demokratia respubliko en la islama mondo.

Inter la gravaj kaj rimarkindaj atingitaĵoj de la Parlamento estis la etendiĝo de la voĉdonrajto al la virinoj. Ĝi estis la unua muzulmana nacio kiu egaligis la virinojn laŭ politikaj rajtoj. En tiu ĉi atingitaĵo, Azerbajĝano antaŭis alBritio kajUsono. Alia grava atingitaĵo estis la kreado de laŜtata Universitato de Bakuo, kiu estis la unua moderna universitato en la muzulmana mezoriento.

Enmarto1920, evidentiĝis keSovetio intencis atakiBakuon por rekuperi la landon.Vladimir Lenin diris ke la invado estis justigita pro la fakto ke laBolŝevika Rusio ne povus postvivi sen la petrolo de Bakuo.Azerbajĝano estis sendependa nur dum 23 monatoj, ĝis la invado de la 11-a Divizio de la Ruĝa Armeo. Post la venko la komunistoj establis laAzerbajĝanan Sovetan Socialisman Respublikon la28-an de aprilo1920.

Kvankam la plimulto de la azera armeo ĵuse kreita sin dediĉis al la subpremado de armena ribeliĝo estiĝinta enMontara Karabaĥo, la azeroj ne rezignis sian mallongan sendependon (1918-1920) tiom facile. Ĉirkaŭ 20.000 azeraj soldatoj mortis en la rezistado kontraŭ la nova konkero de Rusio sur la azera teritorio.

Kvankam la demokratia respubliko nur vivis 2 jarojn, la parlamenta plurpartia lando atingis sukcese plurajn aferojn naciskale kiel la konstruado de laŝtato, la edukado, la kreado de la armeo. Ĝi estis sendependa kaj ekonomie kaj politike. Ĝi atendis la agnoskadon kiel sendependa respubliko, la redaktadon de laKonstitucio kaj la establiĝon de diplomatiaj rilatoj kun diversaj ŝtatoj kiam ĝi estis okupata de la komunistoj. Tamen, tio estas grava bazo por la refondado de la demokratia respubliko post la rekuperado de ĝia sendependeco en 1991.

Soveta epoko

Flago de laAzerbajĝana SSR

Post la falo de la Rusia Imperio dum laUnua mondmilito, Azerbajĝano kune kunArmenio kajKartvelio ariĝis en laTranskaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kiu mallonge vivis. Kiam larespubliko estis disigita enmajo1918, Azerbajĝano deklaris la sendependecon kiel laAzerbajĝana Demokratia Respubliko (ADR), apud kelkaj aliaj proklamitaj ŝtatecaj unuoj sur la teritorio de la nuna ŝtato (Araksa respubliko, Mugana diktaturo kaj aliaj). La ADR estis la unua demokratia parlamenta respubliko de laislama mondo, sed nur vivis 23 monatojn — ĝin finis bolŝevisma ribelo en la ĉefurbo Bakuo, kiun subtenisRuĝa Armeo enaprilo1920[6].Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko estis proklamita samjare kun subteno de lokaj komunistoj kaj laboristoj. En 1922, Azerbajĝano iĝis parto de laTranskaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, kiu samtempe fariĝis konstitucia membro de la ĵus naskitaSovetio. En 1936, la federacia respubliko disiĝis kaj la azerbajĝana soveta respubliko fariĝis membroŝtato de Sovetio.

Dum laDua mondmilito, Azerbajĝano produktis pli ol duonon de brulaĵo por la fronto de laGranda patriota milito, dum ĉirkaŭ 600.000 azeroj batalis kontraŭ lanazioj. La Operaco Edelweiss gvidata de laWehrmacht estis direktata al tiu regiono pro ĝia graveco rilate la energian proviziadon.[7]

Kiel konsekvenco de la politiko de la "glasnosto", ekigita deMiĥail Gorbaĉov, la civilaj ribeloj kaj la etnaj bataloj naskiĝis aŭ pliiĝis en diversaj regionoj de Sovetio, inkluzive deMontara Karabaĥo, regiono en la Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko, sed loĝata de armena plimulto. En 1988 proksime de Bakuo okazis kontraŭarmenaSumgaita pogromo, ŝokinta la tutan landon.

Sendependiĝo

En1990, la Supera Konsilio de laAzerbajĝana SSR forigis la vortojn "Socialisma Soveta" de la oficiala nomo de la lando; aprobis la Suverenan Deklaracion de la Azerbajĝana Respubliko kaj restaŭris la flagon de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La8-a de septembro1991 estis elektata la prezidento en naciaj balotadoj.

La18-a de oktobro 1991, la Supera Konsilio de Azerbajĝano adoptis deklaron pri sendependeco kiu estis subskribata dum nacia referendumo en sekvanta decembro kiam Sovetio formale disiĝis. La unuaj jaroj de la sendependa lando estis eklipsataj pro laMilito en Montara Karabaĥo. Post la fino de la milito en 1994, Azerbajĝano perdis la regon de 16% de sia teritorio.[8][9] En 1993 la prezidanto estis venkita de militista ribeliĝo kiu entronigis la eks-sovetian prezidanton de Azerbajĝano.

LaTaliŝa-Muĝana Aŭtonomia Respubliko (Taliŝe: Толъш-Мъғонә Мохтарә Республикә) estis efemera aŭtonoma respubliko en Azerbajĝano, kiu daŭris de junio al aŭgusto 1993. En 1995, estis evitata ŝtatpuĉo de la komandanto de la militista polico, kiu okazigis la forpaso de la komandanto kaj la disiĝo de la azera militista polico.

La konflikto kunArmenio pro MontaraKarabaĥo kaŭzis malordojn en la lando dum 1988-1989 jaroj. En1990 sovetaj milittrupoj eniris en Bakuo kaj deklaris militan staton. En 1991 azerbajĝanaj ĉefuloj subtenis moskvan puĉon. Azerbajĝano deklaris sendependecon kaj en 1991 membriĝis en KIŜ. En 1992 fariĝis membro de UN. Renovigis la militon en Karabaĥo. Naciista prezidanto Abulfaz Elĉibej cedis sian lokon al iama komunisto Gejdar Alijev. En lastaj jaroj estis kelkaj senrezultaj provoj de milita renverso.

Inter 2000 kaj 2001 pliiĝis la intencoj por plibonigi la rilatojn kun la ceterajlandoj de laregiono kaj restariĝis la negocado pri la estonteco deMontara Karabaĥo, kun la perado deFrancio kajTurkio. Ankaŭ en 2001, Azerbajĝano oficiale anstataŭis la cirilan alfabeton kaj adoptis la latinan kun la celo alproksimiĝi alOkcidento.[10]

Ilham Alijev sukcedis lian patron kiel prezidanto en 2003.[11]

Registaro kaj politiko

La struktura formo de la politika sistemo de Azerbajĝano kompletiĝis per la aprobado de la nova konstitucio de la lando, la 12-an de novembro 1995. Laŭ la artikolo 23 de la Konstitucio, la nacia simbolo de la azera respubliko estas laflago, lablazonŝildo kaj lanacia himno. La ŝtata povo en Azerbajĝano ne estas limigita de la leĝo por internaj aferoj, sed ankaŭ por internaciaj aferoj, kiuj krom la landa registaro, ankaŭ estas limigita de la interkonsentoj de la internaciaj institucioj.

La Registaro de Azerbajĝano baziĝas sur la disiĝo de la povo inter la branĉojleĝdona,plenuma kajjuĝista povoj. La leĝdona povo estas regata de unuĉambra nacia asembleo kaj la Nacia Supera Asembleo de la Aŭtonoma Naĥiĉevana Respubliko. La parlamentaj balotadoj estas okazigataj ĉiun kvinan jaron, la unua novembra dimanĉo. La rezultoj de la balotado estas verigita kaj konfirmita de la Azera Konstitucia Tribunalo.

Laplenuma povo estas regata de laprezidento, kiu estas elektata por kvin-jara periodo per rekta elekto. La prezidanto estas rajtigita formi la Gabineton de Ministroj, plenumiga organisma (malsupera), submetita al li. La Konsilio de Ministroj, ĉefe konsistanta el laĈefministro, la Deputitoj kaj la Ministroj. La prezidanto ne rajtas disigi la Nacian Asembleon, sed li rajtas nuligi la decidojn. Por nuligi la prezidentan decidon, la Parlamento devas atingi 95 kontraŭajn voĉdonojn. Lajuĝista povo rezidas ĉe la Konstitucia Tribunalo, la Supera Azerbajĝana Tribunalo kaj la Azerbajĝana Ekonomika Tribunalo. La prezidanto nomumas la juĝistojn de tiuj ĉi tribunaloj.

Kvankam Azerbajĝano celebris plurajn prezidentajn balotadojn ekde kiam ĝi rekuperis la sendependecon kaj posedas multajn instituciojn tipaj de demokratiaj landoj, ili ankoraŭ estas klasifikitaj kielne liberaj kaj la prezidanto agas kial diktatoro.

Politik-administra organizo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAdministraj unuoj de Azerbajĝano.
Naĥiĉevano estas enklavo kiu apartenas al la nacia teritorio de Azerbajĝano.

Azerbajĝano dividiĝas en 59rajonoj, 11 distriktaj urboj kaj aŭtonoma respubliko (Naĥiĉevano), kiu subdividiĝas en 7 rajonoj kaj 1urbo. La prezidanto de Azerbajĝano nomumas la regantojn de tiuj administraĵoj, dume la naĥiĉevana registaro estas elektata kaj aprobata de la Aŭtonoma Naĥiĉevana Respubliko. La lokajregistaroj de laregionoj kajurboj sub armena okupado, kiel Ĥankendi aŭ Ŝuŝa, funkcias en la ekzilo.[12] Ekde la konflikto pro la sendependiĝo deMontara Karabaĥo en lajaro1991 kaj lamilito ĝis1993, tiu regiono kiu laŭleĝe apartenas al Azerbajĝano, estas regata dearmenoj kiuj estas la plimulto. Kiel konsekvenco de la milito la armenaj trupoj ne nur okupis la armenan Karabaĥon sed ankaŭ la ĉirkaŭon. Naĥiĉevano kiu estas aŭtonoma respubliko ankaŭ havas sendependisman movadon kvankam verŝajne ĝi ne estas tiom danĝera por la sekureco de tiu teritorio.

Eksteraj rilatoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkstera politiko de Azerbajĝano.
Azeroj en la milito de Irako.
Landoj kun diplomatiaj misioj de Azerbajĝano.
La mapo de la regiono. Oranĝkolora parto estas regata deRespubliko Montara Karabaĥo

La efemeraAzerbajĝana Demokratia Respubliko sukcesis establi diplomatiajn rilatojn kun ses landoj kaj la sendado de diplomatiaj reprezentantoj elGermanio kajFinnlando[13]. La procezo pri internacia agnoskado de la sendependeco de Azerbajĝano disdeSovetunio daŭris ĉirkaŭ unu jaro. La lasta lando kiu agnoskis ĝin estisBarejno, la6-an de novembro1996[14]. La egalrajtaj diplomatiaj rilatoj, inkluzive de la reciprokaj interŝanĝoj de misioj, establiĝis unuafoje kunTurkio,Argentino,Usono,Irano kajIsraelo[15].Nuntempe Azerbajĝano havas diplomatiajn rilatojn kun 158 ŝtatoj kaj ĝi apartenas al 38 internaciaj organizoj[16]. Ĝi estas observanto en laMovado de Nealiancitaj Landoj kaj laMonda Organizaĵo pri Komerco kaj ĝi estas korespondanto de laInternacia Telekomunika Unio. kaj samtempe, ekzistas ĉirkaŭ 12 centroj por la etnaj malplimultoj ene de Azerbajĝano, inkluzive de la germana societo "Karelhaus", laslava kulturcentro, lajuda kulturcentro kaj aliaj. La 9-an de majo 2006 Azerbajĝano estis elektita membro de la ĵuse kreataKonsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La prioritatoj de la ekstera politiko de Azerbajĝano estas: unue, la reestablado de la nacia teritorio, la forigado de la negativaj konsekvencoj de la perdo de Montara Karabaĥo kaj aliaj sep regionoj de Azerbajĝano[17], la evoluo de la politiko pri bonaj rilatoj kaj reciprokaj avantaĝoj kun najbaraj landoj, la promociado de la sekureco kaj stabileco en la regiono, la eŭropa integriĝo en la sekureco kaj la strukturoj de kunordigado kaj la plifortigo de la ekonomio, projektoj pri transportado inter aliaj.

La registaro de la lando, fine de 2007, deklaris ke la longigado de la disputo pri la memproklamita sendependeco deMontara Karabaĥo kaj la teritoria okupado de Armenio en sep azeraj regionoj povas estigi novan militon se oni daŭre ne trovas solvon al la situacio. La registaro troviĝas en procezo por pligrandigi la militan buĝeton, danke al la ingresoj de lapetrolo kajgaso. Krome, la ekonomiaj punoj flanke deTurkio okcidente kaj de Azerbajĝano mem oriente, kuniĝis por konsiderinde malfortigi la ekonomion deArmenio, kiu plialtigas la prezojn de bazaj produktoj kaj granda malpliigo en la ingresoj de la armena ŝtato.

Azerbajĝano estas aktiva membro de la internaciaj koalicioj kontraŭ la internacia terorismo. La lando kontribuas al la stabileco enKosovo,Afganio kajIrako. Azerbajĝano estas aktiva membro de programoAsocio por la Paco deNATO. Ĝi havas bonajn rilatojn kun laEŭropa Unio kaj ĝi povus iam peti la aliĝon al ĉi tiu komunumo.

Geografio

Mapo de Azerbajĝano

La reliefo de Azerbajĝano estas markata de la kaŭkaza montaro, kiu atingas altecon de 4.480 metroj en la montaroBazar Djuzi. La nordo kaj sudokcidento de la lando estas montaraj kaj nur la suda parto taŭgas por la terkultivado, ĉar transirata de la riveroKura, la plej longa de la lando.[18]Naĥiĉevano estaseksklavo de Azerbajĝano kiu landlimas kun Armenio, Turkio kaj Irano. La regionoMontara Karabaĥo nuntempe estas regata de armenaj trupoj kvankamde jure apartenas al Azerbajĝano; ĝi fakte estas sendependa ŝtato.

Ankaŭ ekzistas tri malgrandaj azeraj eksklavoj ene de la armena teritorio:Kjarkio (armene:Tigranaŝen; enklavo de Naĥiĉevano),Barĥudarlo kajJuĥar-Askiparo (Supra Askiparo), kvankam ekde la Milito en Montara Karabaĥo la tri enklavoj estas regataj de la armena armeo; pro tio la azeraj trupoj regas antikvan armenan eksklavon deArcvaŝeno, ene de la azera teritorio.

Duoninsulo Abŝeron (azerbajĝane Abşeron yarımadası) estas duoninsulo ĉe la okcidenta flanko de la Kaspia Maro, en plej orienta Azerbajĝano. Sur la duoninsulo situas Bakuo, la ĉefurbo de Azerbajĝano kaj ĝia plej granda urbo, same kiel la due plej granda urbo,Sumgaito.

Vido el Bakuo al la Kaspia Maro.

Lateritorio de la Azera Respubliko estas tre riĉa je multnombraj endemiaj specioj. La azera teritorio estas diversa kie troveblas labiomoj eldezerto,prato kajmezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Laŭ laMonda Natur-Fonduso (WWF), kvarekoregionoj el lapalearkta ekozono troveblas: la plejparto de la lando, la altebenaĵo situanta inter Granda Kaŭkazo kaj Malgranda Kaŭkazo, apartenas al lastepo kaj arbustiva dezerto de Azerbajĝano; la suda ekstremo iĝas parto de lahirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj, la montaraj zonoj de Kaŭkazio norde kaj okcidente apartenas al lakaŭkazaj miksaj arbaroj, dume la enklavo Naĥiĉevano estas ene de lamontara stepo de orienta Anatolio.

La enklavo Naĥiĉevano troviĝas tuj apud la landlimo kun Turkio. Ĝi troviĝas en la kaŭkaza montaro, inter la Nigra Maro kaj Kaspio. La montaro de Granda Kaŭkazio iĝas parto de ĝia norda landlimo kaj enhavas la monton Bazarduzo, de 4.466 metroj, la plej alta pinto de Azerbajĝano.

La plej altaj montaroj de Malgranda Kaŭkazio formas la sudorientan landlimon kaj atingas 3 500 metrojn.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolojAkvaĵoj en Azerbajĝano,Lagoj en Azerbajĝano kajEkstremaj punktoj de Azerbajĝano.

Ekonomio

Laekonomio forte rilatiĝas al la nafta elfosado kaj eksportado, kaj al rilatantaj industrioj, kiel la konstruado demaŝinoj, nafta rafinado, teksa kaj kemia industrioj. LaBakua Borso estas servo kiu utilas por sekvi la evoluon de la ekonomio de Azerbajĝano kaj de Bakuo, kies bazo estas lanafto.

La terkultivado reprezentas trionon de laMEP. La ŝprucejoj estas tre etendiĝitaj. En la plataj terenoj, proksime de laKaspia Maro laklimato permesas la kultivadon dekotono,fruktoj,teo,tabako kaj aliaj tipaj kultivoj de la subtropikaj klimatoj. Lasilkraŭpo estas kultivata en la teksaindustrio. En la nordaj kaj okcidentaj montaraj zonoj oni bredasbovojn,ŝafidojn kajkaprojn. En la Kaspia Maro la komerca fiŝkaptado estas tre grava por la ellaborado de la azera kuirarto.

Kaj la ekonomio kaj la socio suferas la tiel nomatanederlandan malsanon: la nafta ekspluatado kreskigis la eksportan sektoron damaĝe al aliaj ekonomiaj sektoroj, kiujn la inflacio pro la naftaj enspezoj malpliigas la eksportan konkurencon. La pliiĝo de la enspezoj de malplimulto provokadas la pliiĝon de socia malegaleco kaj la malriĉigo de ampleksaj sociaj sektoroj de la azera loĝantaro. Oni ankaŭ devas aldoni al tio la registaran koruptadon.

Turismo

Kaskadoj enLeriko

La sektoroturismo estas tre grava por laekonomio de Azerbajĝano. La abundeco de naturaj kaj kulturaj allogaĵoj igas ĝin ekzota kaj altira turisma destino por multaj vizitantoj. La lando estis tre konata turisma celo en lajardeko1980, tamen, laMilito en Montara Karabaĥo, dum lajardeko1990 paralizis la turisman industrion kaj negative damaĝis la bildon de Azerbajĝano kiel turisma lando.[19].

Ne estis ĝis lajaroj2000-2009 kiam la turismaindustrio denove komencis vigliĝi kaj resaniĝi. En tiuj ĉi jaroj la lando spertis altan kreskadon de la nombro de vizitoj kaj tranoktadoj de turistoj el multaj landoj kvankam ankoraŭ la plimulto de laturistoj venas deRusio[20].

LaRegistaro de Azerbajĝano disvolvigas Azerbajĝanon kiel altkvalitan turisman lokon. Temas pri nacia strategio por igi la turismon unu el la ĉefaj kontribuantoj al la nacia ekonomio[21].

Grotoj de Azerbajĝano nombras kelkmil. Ili estas kalkŝtonaj kaj vulkanaj (lafaj tuneloj). Kelkaj el ili estas publike alireblaj kiel turistaj objektoj. Tiuj kavernoj ankaŭ estis la unuaj rifuĝintoj kaj hejmoj de primitivaj popoloj.

Gobustana Rokarto estas grava bildaro de flaŭro kaj faŭno, ĉasado, vivostiloj, kaj kulturo de pra-historiaj ĝis mezepokaj tempoperiodoj. Ĝi estas en sudoriento de Granda Kaŭkazo en Azerbajĝano. Ĝi estas proksimume 64 km el la centro de Baku.

Loĝantaro

Tipaj azeraj vestaĵoj.

El la tuta loĝantaro de 8 milionoj en 2006, estis4 380 000 (preskaŭ 51%) urbaj loĝantoj dume la kamparana loĝantaro estis4 060 000 (49%)[22]. 51% de la tuta loĝataro konsistis el virinoj. Estas ankoraŭ duoblo da azeroj kiuj loĝas en Irano ol en Azerbajĝano. Oni taksas ke ili estas ĉirkaŭ 16 milionoj da loĝantoj aŭ 24% de la irana loĝantaro, samtempe la plej grava malplimulto enIrano[23].

La kreskado de la loĝantaro estis 0,66%, kompare kun la 1,14% mondskale. Grava faktoro kiu bremsas la kreskado de la loĝantaro estas la elmigrado. Ĉirkaŭ tri milionoj da azeroj, multaj el ili per laborkontraktoj, foriras alRusio. En 2006, Azerbajĝano suferis la elmigradon de -4,38 / 1000 personoj. En 2005 la ĉefa mortokaŭzo estis pro spiraj problemoj (806,9 malsanulo po10 000 personoj de la tuta loĝantarol)[24]. La etna konsisto de Azerbajĝano laŭ la censo de 1999: 90,6%azeroj, 2,2%lezgoj, 1,8%rusoj, 1,5%armenoj (preskaŭ ĉiuj loĝas proksime deMontara Karabaĥo), 1,0%taliŝoj, 0,6%avaroj, 0,5%turkoj, 0,4%tataroj, 0,4%ukrainoj, 0,2%caĥuroj, 0,2%kartveloj, 0,13%kurdoj, 0,13%tatoj, 0,1%judoj, 0,05%udinoj, aliaj 0,2%. La rusa komunumo estas la plej grandamalplimulto. Laŭ la censo de 1989, estis392 000 rusoj en Azerbajĝano, aŭ la 5,6% de la loĝantaro[25].

Laŭ la censo en 2009 en Azerbajĝano loĝis6 100 kurdoj, sed okcidentaj etnologoj opinias ke efektive en Azerbajĝano loĝas pli ol200 000, kiuj konsistigas proksimume 2,8% de la loĝantaro[26].

Lingvoj

Kvankam laazera lingvo (aŭ azerbajĝana) estas la plej parolata lingvo en Azerbajĝano kaj en du provincoj de Irano, en la lando oni parolas denaske aliajn 13 minoritatajn lingvojn[27]. Kelkaj el tiuj lingvoj apartenas al malgrandaj etnaj komunumoj, aliaj estas iom pli gravaj sed ĉiam kadre de la etna komunumo. Nuntempe la azera uzas modifitan latinan alfabeton, sed antaŭe ĝi uzis la araban alfabeton (ĝis 1929), kaj poste komencis uzi la cirilan alfabeton dum la sovetia periodo ĝis la falo de Sovetio.

Religio

14-jarcenta moskeo en laPalaco de Ŝirvanŝahoj

Ĉirkaŭ 95% de la azerbajĝana loĝantaro estasŝijaismajislamanoj. Multaj aliaj religioj estas praktikataj de la diversaj etnoj en la lando. Laŭ la artikolo 48 de la Konstitucio de Azerbajĝano, la lando estas sekulara ŝtato kaj garantias la religian liberecon. Inter la religiaj minoritatoj de la nacio,kristanoj konsistigas la 3% - 4% de la loĝantaro, el kiuj la plimulto apartenas al laRusa Ortodoksa Eklezio, al laKartvela Ortodoksa Eklezio kaj al laArmena Apostola Eklezio (la armena komunumo draste malkreskis pro la milito inter ambaŭ landoj).[28] .

En 2003 estis 250katolikoj[29]. Aliaj kristanaj grupoj ekde 2002 inkluzivas la sekvantojn deLuteranismo,Baptismo kajMolokanismo[30]. Aliaj religioj estas laJudismo,Bahaismo[31],Harekriŝno kajAtestantoj de Jehovo inter aliaj. LaZoroastrismo (kune kunmanikeismo) havis longan historion en tiu ĉi lando. Tio videblas en lokoj kiel laFajrotemplo de Bakuo. Tamen, post la islamigo de la lando preskaŭ ĉiuj kredantoj konvertiĝis en islamanoj. Nuntempe la zoroastra komunumo atingas ĉirkaŭ 2.000. kredantoj.

Laŭ enketo, Azerbajĝano troviĝas inter la plej nereligiaj landoj de la mondo, kie ĉirkaŭ 50% de la enketitoj respondis ke la religio apenaŭ aŭ tute ne estas grava por ili[32]. Tio estis pro la pluraj jardekoj da regado deSovetio kaj ĝia sendiiga politiko. Malgraŭ tio, la religia toleremo en Azerbajĝano kelkfoje estis minacita, kvankam ĝi daŭre membras en laEŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. La atestantoj de Jehovo (kiel en la cetero de la aliaj sud-kaŭkazaj respublikoj) estis ĝenataj, arestataj, enkarcerigataj kaj en kelkaj kazoj fizike atakitaj de la polico pro ilia religia aktiveco. Tamen, ili poste estas liberigitaj.

Kulturo

Lakulturo de Azerbajĝano evoluis kial la rezulto de multaj influoj. Hodiaŭ la plimulto de ĝia influo venas de Okcidento pro la globaliĝo kaj ĝia alproksimiĝo al Eŭropo.

La azerbajĝana kulturo estas mozaiko de la diversaj etnoj kiuj loĝas en la lando, sed ĉefe de la azeroj kiuj reprezentas la plimulton de la loĝantaro. Ĉi tiuj etnoj loĝas dise en la lando. Kelkaj tipaj tradiciaj kostumoj estas laĉoĥo kajpapaĥo. Ekzistas radioelsendoj en larusa,armena,kartvela,kurda,lezga kajtaliŝa lingvoj, kiuj estas financataj perŝtata buĝeto. En Bakuo pluraj ĵurnaloj estas eldonataj en la rusa, kurda (Denguikurd kurdo), lezga (Samur) kaj taliŝa lingvoj. La judoj eldonas la ĵurnalonAziz en la hebrea.

LaNacia Akademio de Sciencoj de Azerbajĝano (azere: Azərbaycan Milli Elmlər Akademiyası (AMEA)), estas la ĉefa organizo dediĉita al la esploro en Azerbajĝano. Ĝi estis fondita en 1945 kaj situiĝas en la ĉefurbo de la lando, Bakuo.

LaUnio de Azerbajĝanaj Verkistoj (azerbajĝaneAzərbaycan Yazıçılar Birliyi) estas neŝtata organizo unuiganta azerajn azerbajĝanlingvajn verkistojn (romanverkistoj, poetoj, eseistoj, ktp.).

Arkitekturo

Filharmonia Halo de Bakuo.

La arkitekturo de Azerbajĝano tradicie kombinas elementojn de la okcidenta kaj orienta kulturoj. Multaj el la antikvaj historiaj trezoroj kiel laTuro de la Pucelino kaj laPalaco de Ŝirvanŝahoj en la Malnova urboparto de Bakuo, postvivis la modernan Azerbajĝanon.

Monda heredaĵo de Unesko

La registaro proponis al Unesko aldoni jenajn konstruaĵojn al la Listo deMonda heredaĵo de UNESKO: laGobustanaj rokmemorindaĵoj, laFajrotemplo de Bakuo, laMaŭzoleo de Momine Jatun kaj laSomerpalaco de la Ĥano en la urboŜaki, sed nur ĉi lasta enlistiĝis en la jaro 2019.

Inter aliaj mezepokaj arkitekturaj trezoroj kiuj reklektas la influon de diversaj skoloj troviĝas la palaco de la Ŝaho Ŝirvan en Bakuo, la Templo de Suraĥano, pluraj pontoj sur larivero Arakso, kaj kelkaj maŭzoleoj.

Shaki khan palace façade
Somerpalaco de la Ĥano en Ŝaki.

Kinarto

La unua filmejo en Bakuo, kreita fine de la 19-a jc.

Lakin-industrio de Azerbajĝano estas tre malnova kaj ĝi komenciĝis en la jaro1898. Fakte, ĝi estis unu el la unuaj landoj kiuj disvolvigis lafotografion. Iom post kiam lafratoj Lumière deFrancio premieris la unuan filman surbendigon enParizo la28-an de decembro1895, ĝi famiĝis en pluraj landoj inkluzive de Azerbajĝano tri jarojn poste.Kvankam ŝajnas ekzota la frueco de ĝia apero enBakuo, ĉi tiu kaŭkaza urbo ĉe la Kaspia Maro, en tiu epoko produktis pli 50% de la tutmonda petrol-konsumado. Same kiel hodiaŭ tiu industrio allogis plurajn investintojn kaj laboristojn.En1919, dum la ekzisto de laAzerbajĝana Demokratia Respubliko, dokumentfilmo nomataLa celebrado de la sendependeco de Azerbajĝano estis filmita en la tago de la sendependeco de Azerbajĝano, la28-an de majo, kaj unuafoje montrita enjunio 1919 en pluraj teatroj de Bakuo.Post kiam lasoveta registaro establiĝis en1920,Nariman Narimanov, Prezidento de la Revolucia Komitato de Azerbajĝano, subskribis ŝtatigan dekreton de la kinarto de la lando.[33]En1991, post ĝia sendependeco disdeSovetunio, komenciĝis celebri en Bakuo, ĉefurbo de la lando, la unuaBakua Internacia Festivalo pri Orient-Okcidenta Kino.

Kuirarto

Tipaj manĝaĵoj de la azeria kuirarto.

Laazeria kuirarto[34], laŭlonge de la jarcentoj, estis influata de la kuirartoj de diversaj kulturoj, ĉefe pro la politikaj kaj ekonomiaj procezoj de la lando. Tamen, ĝi konservas la unikan kaj distingigan karakteron de ĝia originala tradiciakuirarto. Multaj pladoj estas unikaj de la lando, kiuj poste ankaŭ aperis en aliaj kulturoj pro la strategia situo de la lando interEŭropo kajAzio. Por laazeroj, la kuirarto estas tre grava parto de la kultura vivo de la lando kaj ĝi estas enradikiĝita en la historio, tradicioj kaj valoroj de la nacio. Specialaĵo de Azerbajĝano estaskutabo.

La azeria kuirarto dependas de laklimato kaj la fruktodoneco de la grundo de la tuta azera teritorio. La tipaj pladoj konsistas elfiŝoj de laKaspia Maro,viando (ĉefe ŝafaĵo kaj bovidaĵo), kaj abundeco de laŭsezonaj legomoj. Alia manĝaĵo tre fama kaj tradicia estas la rizo jesafrano (pilafo) kaj lanigra teo estas la nacia trinkaĵo.

Tradiciaj dancoj

Azerbajĝano havas plurajn unikajn dancojn. Ĉi tiuj tradiciaj dancoj estas tre malnovaj kaj melodiaj. Kvankam la azeroj moderniĝis laŭ la vestmaniero, dum la popolaj festoj estas uzataj la tipaj vestaĵoj por la dancado. La dancistoj uzas tipan vestaĵon kaj ĉapon. La muziko havas tre rapidan ritmon, pro kio la dancisto devas esti tre sperta kaj lerta[35].La nacia danco de Azerbajĝano reflektigas la karakterizon de la azera nacio. Ĉi tiuj dancoj diferenciĝas de aliaj dancoj, pro ĝia rapideco kaj optimismo. Tio reprezentas la kuraĝecon de la nacio. La nacia kostumo estas bone konservita ene de la naciaj dancoj.

Azerbajĝano estas unu el la landoj kie la tradicioj estas bone konservataj.Novruzo ("Nova Tago") estas la plej antikva festo kiu celebras la Novjaron kaj la alveno de la printempo. Ĝi estas festata la 21-a de marto pere de multaj dancoj kaj festivaloj.

Azera tapiŝo kiu baziĝas surLejla kaj Maĵnun romano deNizami Ganjavi en la 12-a jc.

Ĝia origino estas zoroastra kaj nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj festoj de Azerbajĝano.

Popola arto

La azeroj havas riĉan kaj distingigan kulturon, unu el la gravaj partoj estas la dekorarto. Ĉi tiu arto estas reprezentata per ampleksa gamo de manartaĵoj. Ĉi tiu arto estas tre riĉa pro la fakto ke ĉiu etno kreas ĝin laŭ ilia kulturo, tradicioj, religioj kaj legendoj. Unu el la famaj branĉoj estas la kreado de juveloj, gravurado sur metalo, ĉizado de ligno, ŝtono kaj osto, fabrikado de tapiŝoj, teksaĵoj kaj brodaĵoj. Multaj el tiuj ĉi altkvalitaj manartaĵoj estis mendataj de multaj komercistoj, vojaĝantoj kaj diplomatoj kiuj vizitis la urbon en diversaj epokoj. Nuntempe ĝi vivas danke al la kreskanta sektoro de la turismo.

Muziko

Uzeyir Hajibeyov tradicia miksado de azera muziko kaj okcidentaj stiloj el la 20-a jc.

La azera muziko baziĝas sur la popolaj muzikaj tradicioj kiuj havis siajn originojn antaŭ preskaŭ 1000 jaroj. Dum jarcentoj, la azera muziko fariĝis simbolon de lamonodio, kiuj produktis diversajn ritmojn[36].

Mugamo estas unu el la multaj muzikaj tradicioj de Azerbajĝano. Mugamo ĝenerale estas muzikigita poemo kun instrumentaj interludoj. Dum la realigado de Mugamo, la kantistoj transformas siajn emociojn en kanto kaj muziko. Unu el la plej famaj kantistoj de mugamo estasAlim Qasimov kiu estas omaĝata kiel unu el la kvin plej bonaj mugamkantistoj el ĉiuj epokoj[37]. UNESKO inkluzivis ĝin kielMonda Heredaĵo la7-an de novembro2003.

Mejĥano estas speco de tradicia populara azera kanto sen muzikiloj kaj ĝenerale kantata de pluraj personoj kiuj improvizas pri ia ajn temo.La naciaj muzikiloj estas dek kvararĉinstrumentoj, okfrapinstrumentoj kaj sesblovinstrumentoj[38] .

Aŝiko estas mistikatrobadoro aŭ vojaĝantabardo kiu kantas kaj ludas labaglamon. Ĉi tiu tradicio originas el laŝamanaj kredoj de la antikvajtjurkoj el kiuj devenas la azeroj. La aŝikaj kantoj estas duon-improvizitaj surbaze de komunaj bazoj. Aŝiko ankaŭ troviĝas en la listo de laMonda heredaĵo de UNESKO ekde la30-a de septembro2009[39].

Azerbajĝano (vidu:Azerbajĝano en la Eŭrovido-Kantokonkurso) debutis enEŭrovido en la jaro 2008, kaj atingis la 8-an pozicion inter 43 konkurantoj.La kanto reprezentita deAysel kajAraŝ en la jaro 2009 gajnis la trian lokon[40]. 2010 la lando denove troviĝis en la plej bonaj konkursantoj, 5a-range kun Safura Alizadeh. Azerbajĝano unuafoje venkis la kantokonkurson en 2011 kun la gekantistoj Ell & Nikki.

Sporto

La sporto en Azerbajĝano havas tre antikvajn radikojn, kaj eĉ en la nuntempo, multaj tradiciaj sportoj estas ludataj de la junularo kaj la loĝantaro ĝenerale.

Ramil Gulijev, unu el la plej famaj azeraj atletoj

La luktosporto estas tradicie konsiderata kiel la nacia sporto de Azerbajĝano, tamen, en la nuntempo la plej popularaj sportoj estaspiedpilko kajŝakludo.

Triktrako, estas ludo kiu havas antikvajn radikojn en laPersa Imperio, ĝi ludas gravan rolon en la kulturo de Azerbajĝano. Ĉi tiu ludo estas tre populara en Azerbajĝano kaj amplekse ludata de la loka loĝantaro. Azerbajĝano estas konata kiel granda potenco de la ŝako; malgraŭ la falo deSovetunio, la ŝakludado estas tre populara. Inter la rimarkindaj ŝakludistoj de la lando troviĝasTejmour Raĝabov,Ŝahrijar Mammedjarov,Vladimir Makogonov,Garri Kasparov,Vugar Gaŝimov kajZejnab Mamedjarova. La lando gastigis plurajn internaciaj ŝak-turneojn kaj konkursojn kaj ĝi gajnis en laEŭropa Ĉampioneco por ŝak-teamoj en 2009.Futsalo estas alia populara sporto en Azerbajĝano. Ĝia nacia teamo atingis la kvaran lokon en 2010.

Aliaj konataj atletoj estasNamig Abdulajev,Rovŝan Bajramov,Marija Stadnik kajFarid Mansurov. Enluktosporto,Ramil Gulijev enatletismo,Elnur Mammadli kajMovlud Miralijev. Enjudo,Rafael Aghajev. Enkarateo,Valerija Korotenko kajNatalja Mammadova. Envolejbalo kajK-1Zabit Samedov.

Vidu ankaŭ artikolojnAzerbajĝano en la Vintra Olimpiko 2010,Azera virina nacia teamo de futbalo.

Transporto kaj komunikiloj

Jaĥtoklubo en laGolfeto de Bakuo

La favora situo de Azerbajĝano en la vojkruciĝo de la ĉefaj internaciaj trafikvojoj, kiel laSilka Vojo kaj la koridoro Sudo-Nordo, estas tre grava sektoro por la landa ekonomio.En 2002, la Registaro de Azerbajĝano kreis la Ministerion de Transporto kun ampleksa gamo de funkcioj kaj regularo. En la sama jaro, la lando aniĝis en laViena interkonsento pri trafiko. La nuna prioritato estas la modernigado de la transport-reto kaj la transformado de la transportservoj en unu el la ĉefaj avantaĝoj de la lando, ĉar tio estus tre favora por la disvolviĝo de aliaj sektoroj de la ekonomio.La sektoro pri transporto inkluzivas ŝoseojn, fervojojn, metroon, flughavenojn kaj martransportado.Laekonomio de Azerbajĝano estis tre forta en la lastaj jaroj kaj ĝi multe progresis en la sektoro de telekomunikado. Tamen, ankoraŭ ĝi alfrontas kelkajn problemojn. Ĉi tiuj inkluzivas la malbonan infrastrukturon de reguliga reĝimo en la nematuraj telekomunikadoj. Tamen, ĝi estas la unua lando en laKomunumo de Sendependaj Ŝtatoj laŭ nombro de telefonoj pokapo.

Metroo

LaMetroo de Bakuo (azere: Bakı Metropoliteni, antaŭe adına Bakı Metropoliteni,ruse: Бакинский метрополитен имени В. И. Ленина - la metroo V.I. Lenin Baku) estas la metrosistemo kiu funkcias en la ĉefurbo,Bakuo. Ĝi estas la sola metroo de Azerbajĝano. Malfermita en1967, la sistemo ampleksiĝis kiel moderna reto. Kial la plimulto de la aliaj metrooj de la eksaSovetio, multaj el la metrostacioj estas naciaj ornamaĵoj tre profundaj kaj eskvizite dekoraciataj, kelkfoje kun sovetia ideologio.

Lametroo de Bakuo funkcias je standarda soveta dizajno kiu karakteras per ĝiaj pluraj radiaj linioj kaj interkonektiĝo en la urbocentro. Pro la malsama reliefo de la urbo kelkaj metrostacioj estas tre profundaj dume aliaj estas tre supraĵe.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. The International Population Day, The demographic situation in Azerbaijan, The State Statistical Committee of the Republic of Azerbaijan, 11 July 2011. Arkivita ella originalo je 2013-07-25. Alirita 2012-01-27 .
  2. http://www.coe.int/t/cm/prs_EN.asp
  3. US State Department 1993 Country Reports on Economic Practice and Trade Reports: Azerbaijan. Arkivita ella originalo je 2010-07-10. Alirita 2009-05-02 .
  4. National report on institutional landscape and research policy Social Sciences and Humanities in AzerbaijanArkivigite je 2015-12-31 per la retarkivoWayback Machine.
  5. Minorsky, V. "Caucasica IV",Bulletin of the School of Oriental and African Studies, University of London, Vol. 15, No. 3. (1953), p. 504
  6. Pri la ribelo:В Баку на бронепоездах: как красные захватили Азербайджан. 100 лет назад началось восстание большевиков в Баку
  7. Swietochowski, Tadeusz(1995)Russia and Azerbaijan: A Borderland in Transition, Columbia University, p. 133
  8. Thomas De Waal.Black Garden: Armenia And Azerbaijan Through Peace and War. New York: New York University Press, p. 286.ISBN 0-8147-1945-7
  9. CIA — The World Factbook. Azerbaijan.. Arkivita ella originalo je 2016-07-09. Alirita 2009-06-03 .
  10. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-09-15. Alirita 2009-05-02 .
  11. http://www.cafebabel.com/spa/article/13210/azerbaiyan-la-unica-democracia-heredada-de-europa.html[rompita ligilo]
  12. LLRX. com - A Guide to the Republic of Azerbaijan Law Research. Arkivita ella originalo je 2007-09-27. Alirita 2009-05-02 .
  13. CountryStudies.ushttp://countrystudies.us/azerbaijan/36.htm
  14. http://www.mfa.gov.az/eng/foreign_policy/bilat.shtml
  15. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-07-21. Alirita 2011-07-21 .
  16. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2003-07-31. Alirita 2003-07-31 .
  17. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-03-03. Alirita 2010-02-22 .
  18. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-04-04. Alirita 2009-05-02 .
  19. Власти Азербайджана обеспокоены состоянием исторических памятников в Нагорном Карабахеruse
  20. http://www.azadliq.org/content/article/388501.html Azərbaycan Qarabağın turizm imkanlarını təbliğ edir
  21. Ministry of Culture and Tourism of Azerbaijan: Goals
  22. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2007-05-10. Alirita 2010-02-22 .
  23. CIA – The World Factbook.CIA.govArkivigite je 2012-02-03 per la retarkivoWayback Machine "Iran".
  24. http://www.mednet.az/index1en.htm
  25. Southern Caucasus: Facing Integration Problems, Ethnic Russians Long For Better Life. EurasiaNet.org. August 30, 2003.
  26. Esplorante kurdan kvartalon en Azerbajĝano (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2023-03-28). Arkivita ella originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-28 .
  27. http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=AZ
  28. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/aj.html%7Ctitle=CIA[rompita ligilo] the World Factbook
  29. Catholic Church in Azerbaijan |http://www.catholic-hierarchy.org/country/az.html%7C
  30. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2007-07-09. Alirita 2010-02-22 .
  31. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-02-19. Alirita 2010-02-22 .
  32. GALLUP WorldView – data accessed on 17 January 2009
  33. Celebrating 100 Years in Film, not 80 by Aydin Kazimzade. Azerbaijan International, Autumn 1997
  34. http://www.spainexchange.com/guia/AZ-gastronomy.htm
  35. Culture of Aerbaijan – THe Arts and Humanities
  36. Энциклопедический музыкальный словарь, 2-е изд., Москва, 1966 (Encyclopedical Music Dictionary (1966), 2nd ed., Moscow)
  37. "Alim Qasimov: the living legend you’ve never heard of"Arkivigite je 2011-06-16 per la retarkivoWayback Machine on timesonline.co.uk.
  38. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2007-08-26. Alirita 2010-02-22 .
  39. Today.az. Azerbaijan’s ashug art included into UNESCO list of Intangible Cultural Heritage. 01 October 2009
  40. http://www.youtube.com/watch?v=HmA82DlI-Pc
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
v  d  r
Ŝtatoj enAzio


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Elstara artikolo
Elstara artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la22-a semajno de la jaro2010.
Tiu ĉi artikolo estas la nunaartikolo de la monato.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Azerbajĝano&oldid=9304191"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp