Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Axel Corti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel Corti
Persona informo
NaskonomoLeopold Karl Anatole Axel Fuhrmans
Naskiĝo7-an de majo1933 (1933-05-07)
en Boulogne-Billancourt
Morto29-an de decembro1993 (1993-12-29) (60-jaraĝa)
en Oberndorf
TomboArnsdorf(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoAŭstrio
FrancioRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oCecily Corti(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofilmreĝisoro
verkisto
opinia ĵurnalisto
aktoro
scenaristo
radio-prezentisto
teatra reĝisoroRedakti la valoron en Wikidata
vdr
Tombejo de Corti en Lamprechtshausen-Arnsdorf

Axel CORTI (naskiĝinta la7-a de majo1933 enParizo, mortinta la29-a de decembro1993 enOberndorf bei Salzburg) estisaŭstra reĝisoro kaj ĵurnalisto.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Corti estis la filo de itala-aŭstra komercisto kaj berlinanino de pola deveno. Dum laDua mondmilito la juda familio vivis i.a. enFranclando kajSvislando. Post la milito Axel trapasis la abiturientan ekzamenon enInsbruko kaj studis samlokeromanistikon kajgermanistikon. Li trejnitis paralele kiel aktoro kaj laboris ekde 1953 ĉeORF. kiel ĵurnalisto kaj novaĵparolisto.

23-jaraĝa li transprenis la estradon de la sekcio pri literaturo kaj radiodramo en la ORF-studiotirola kaj deĵoris surloke kvar jarojn. En 1960 li iĝis reĝisorasistanto kaj en 1962 dramaturgo kaj reĝisoro ĉeBurgteatrejo en Vieno.

Poste, en 1964, li iĝis ĉefreĝisoro enOberhausen: en 1967 li transprenis la saman postenon en la teatro deUlm. Paralele al la teatra engaĝiĝo Corti faris ankaŭ sian unuan artfilmonKaiser Joseph und die Bahnwärterstochter (1963), kiu estis cetere la lasta filmo kie aktorisHans Moser. Je la fino de la 1960-aj jaroj Corti kreis la unuajn televidajn enscenejigojn de operoj (ekz.Don PasqualeZar und Zimmermann). Lia filma verkaro de la sekvintaj jaroj plurfoje temis pri laTria Regno. Bonegajn kritikojn gajnis la televida trilogioWohin und zurück (1982 kaj 1986) pri destino de elmigrintoj. La tria partoWelcome to Vienna (1986) eĉ nomumitis porOskar-premio kaj famigis Corti internacie.

Graveco

[redakti |redakti fonton]

La filmoj de Corti danke al siaj aŭtentikeco kaj diferenciga alproksimiĝo al la koncernita temaro nombriĝas verŝajne inter la plej bonaj produktoj de la televidfilmĝenro germanlingva. La verkoEine blaßblaue Frauenschrift (1984; laŭ verko deFranz Werfel) premiitis enSan Sebastian pro tre elstara reĝisorado. Jam en la 1976-a jaro Corti ricevis la aŭstrian premionGroßer Österreichischer Staatspreis für Filmkunst.

Lia lasta verko, la filmigo deRadektzkymarsch deJoseph Roth kun Max von Sydow kaj Charlotte Rampling en la ĉefaj roloj, estis finfarita de lia kameraisto Gernot Roll, ne plu de li mem.

Aliaj filmoj

[redakti |redakti fonton]
  • Ein Dorf ohne Männer (1963)
  • Miriam (1968)
  • Die Katze auf dem Gleis (1970)
  • Der Rowdy auf der Treppe (1970)
  • In den Regen (1971)
  • Der Fall Jägerstätter (1971) pri la katolika rezistmovadanoFranz Jägerstätter
  • Ein junger Mann aus dem Innviertel (1973)
  • Der Sohn eines Landarbeiters wird Bauarbeiter und baut sich ein Haus (1975)
  • Jakob der Letzte (1976)
  • Der junge Freud (1976),
  • Man lernt nie aus (1976; serio)
  • Der Bauer und der Millionär (1977)
  • Die beiden Freundinnen (1978)
  • Der Lebemann (1979)
  • Das eine Glück und das andere (1980)
  • Wie der Mond über Feuer und Blut (1981)
  • Herrenjahre (1984)
  • Die Hure des Königs (1991)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Axel_Corti&oldid=8973168"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp