Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Avo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAvino)
Avo kaj nepo.
Avino ludanta kun nepo.

Avo estas lapatro de la patro aŭ de la patrino de homo. Tiu ĉi homo estasnepo aŭ nepino al sia avo. La patrino de la patro aŭ de la patrino de homo estas laavino. Ambaŭ estas lageavoj. Logike kaj en normalaj kondiĉoj ĉiu homo havas tiele kvar geavojn. La geavoj formas gravan parton de laetenda familio kaj en kelkaj kulturoj eĉ la plej gravan. La patro kaj la patrino de la avo aŭ de la avino estas rilate al la genepoj respektivepraavopraavino.

En la tradiciaj kulturoj, la geavoj ludis klaran rolon rilate al la kroma aŭ eksterordinara zorgado de la infanoj dum la gepatroj laboras ĉu hejme ĉu ekstere. Tio ekmalaperis pro la disvolvigo de lanuklea familio.

La tre familieca traktado fare al geavoj faras, ke en multaj lingvoj kaj kulturoj la vortoj "avo" aŭ "avino" estas anstataŭigitaj ĉefe de la genepoj perkaresnomoj. En Esperanto tiuj estasavĉjo kaj ĉefeavinjo.

Kaze ke la gepatroj ne povas havigi la taŭgan zorgadon por la gefiloj, la geavoj povas kaj rajtas plenumi la rolon de tutoroj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Avo&oldid=9088223"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp