Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aviadiko

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je1 mar. 2023.

Aviadikoavioniko estasvortokunfandoj da "aviado" kaj "elektroniko". Ĝi konsistas el elektronikaj sistemoj porflugmaŝinoj,artefaritaj satelitoj kajkosmoveturiloj, konsistante elkomunikado,navigado,administrado kaj laekrano de multoblaj sistemoj. Ĝi ankaŭ ampleksas la centojn de sistemoj kiujn oni adaptas al flugmaŝinoj por specifaj roloj — tiel simpla kielserĉolumo por policahelikoptero aŭ kiel malsimpla kiel lataktika radarplatformo poraera fruaverto kaj rego.[1]

Historio

[redakti |redakti fonton]

La termino "aviadiko" ne uziĝis ĝenerale ĝis komenco de la1970-aj jaroj. Ĝis tiu punkto instrumentoj, radioj, radaro, benzinsistemoj, motorkontroloj kaj radiaj navigacio-helpoj formis individuajn (kaj ofte mekanikajn) sistemojn.

Oni aljuĝas ke la ĵurnalistoPhilip J. Klass devizis la terminon "avioniko".[2] Militistaj uzoj, ne civila aviado, puŝis la fruan evoluadon de aviadiko. Militaviadiloj fariĝis flugaj sentilplatformoj, kaj la kunlaborigo de multoblaj elektronikaj ekipaĵoj fariĝis la nova defio. Hodiaŭ, aviadiko preskaŭ ĉiam formas la plej grandan parton de la evolubuĝeto al iu nova militaviadilo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Wragg, David W.. (1973)A Dictionary of Aviation. Osprey.ISBN 9780850451634.
  2. Robert Sheaffer, "'Unexplained Cases'—Only if you ignore all explanations"('Neklarigeblaj okazoj'—nur se vi ignoras ĉiujn klarigojn),Skeptical Inquirer, marto/aprilo 2011, p. 58.


Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aviadiko&oldid=8000186"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp