Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aventuro

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

Tiu ĉi artikolo estas pri la eventa aventuro. Ankaŭ ekzistas artikolo pri laprograma Aventuro.


Fridtjof Nansen akiris internacian famon post siaekspedicio al lanorda poluso en 1893–1896 batis rekordon kaj atingis latitudon 86 ° 14 ′.
La libro de Lewis Carroll "Alice's Adventures in Wonderland."

Aventuro (el lalatina:adventura, evento) estas ekscita, neatendita kaj neordinara, foje riska, sperto. Aventuro ege malsimilas al ĉiutaga vivo, do la fremdeco de la spertitaj kondiĉoj ludas grave kaj estas grandsignifa.

La pli ĝenerala ampleksa signifo de la termino rilatas al iu ajn iniciato, kiu implikas fizikan, financan aŭ psikologian riskon kaj streĉigon, celantan profitigi la vivon de la aganta individuo, ekzemple: komerca entrepreno, afero aŭ alia gravadevontigo, kiu grave influas vivmanieron.

Iafoje temas pri farado de aŭdaca aŭ eĉ danĝera ago, kun rezultoj neatenditaj aŭ ne antaŭe konataj. Aventuroj, kiuj estas agadoj, kiuj implikas fizikan danĝeron, estas ekzempleĉielplonĝado,montgrimpado,flosado sur la rivero aŭ partoprenado enekstremaj sportoj kaj defiaj. Kutime temas pri unuespertitavojaĝo iaspeca, ĉu tra lando ĉu tra tempo aŭ menso.

Povas temi pri vera okazaĵo aŭ prifikcio.

Kiel unuan raporton pri aventuro oni konsideras laeposon pri Gilgameŝ.

Motivo

[redakti |redakti fonton]

Aventura sperto kaŭzas psikologian ekscitiĝon, kiu povas esti interpretata negative (ekz. Timo) aŭ pozitive (ekz. Fluiĝo). Por iuj homoj, aventuro fariĝas la celo en si mem. Laŭ la aventuristoAndre Malraux, en sia libroLa Condition Humaine (1933), "Se homo ne volas riski sian vivon, kie estas lia honoro?". Simile,Helen Keller diris, ke "la vivo estas aŭ aŭdaca aventuro, aŭ nenio."

Aventuraj agadoj okazantaj ekster la hejmo kutime okazas por distraj aŭ ekscitaj celoj, ekzemple:vetkuroturismo. Aventuraj agadoj ankaŭ povas konduki al sciencajmalkovroj, kiel tiuj faritaj debrita serĉisto-pioniro aventuristoJason Lewis, kies aventuroj celis ĉerpi eblajn lecionojn pri tutmondadaŭripovo.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Aventuro"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp