Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Avangardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAvangardismo)
Multaj avangardistoj konsideras la poetonArthur Rimbaud kiel intelekta patro.
Multaj artistoj de tiu periodo partoprenis en la Unua Mondmilito.
Kovrilpaĝo de la unua eldono deOdiseo deJames Joyce.
La jalousie,kolaĝo de1914 de la hispanaJuan Gris.

La terminoavangardoavangardismo (de lafrancaavant-garde, termino de la milita vortotrezoro kiu aludas al la plej antaŭenirita parto de la armeo, kiu konfrontus la «unuan linion» de batalo) uzita poste por nomigi, en laarta tereno, la nomitajnhistoriajn avangardojn, serio de artaj movadoj de komencoj de la20a jarcento kiu serĉis novigon en la arta produktado; ili elstaris por la radikala renovigo en la formo kaj la enhavo; ili esploris la rilaton inter arto kaj vivo, kaj ili serĉis reinventi la artoi konfrontante antaŭajn artajn movadojn.

Enkonduko kaj ĉefaj konsideroj

[redakti |redakti fonton]

La avangardismo manifestiĝas tra pluraj movadoj kiuj, laŭ diferencaj perspektivoj, tuŝas la renovigon de la arto aŭ la demando por ties socia funkcio, disfaldante rimedojn kiuj rompu aŭ distordu la plej akceptitajn sistemojn de reprezentado aŭ arta esprimo, enteatro,pentrarto,literaturo,kino,arkitekturomuziko, inter aliaj.

La esenca karakterizaĵo de la avangardismo estas laesprimlibero, kiu manifestiĝas ŝanĝante la strukturon de la verkoj, tuŝante temojntabuajn kaj malaranĝante la parametrojn kreajn: en poezio oni rompas kun la metriko kaj oni enspezas protagonismajn aspektojn antaŭe palajn, kiaj latipografio; en arkitekturo oni forigas la simetrion, por malfermi paŝon al malsimetrio; en pentrarto oni rompas kun la linioj, la formoj, la neŭtraj koloroj kaj laperspektivo.

Kultura kaj historia kuntekstoj

[redakti |redakti fonton]

De la vidpunktohistoria, la unua triono de la20a jarcento karakterizis pro grandaj streĉiĝoj kaj alfrontoj inter la potencojeŭropaj. Siaflanke, laUnua Mondmilito (inter1914 kaj1918) kaj laRusa Revolucio (en oktobro de1917) nutris la esperojn en diferenca ekonomia reĝimo por laproletaro.

Post lafeliĉaj1920-aj jaroj, epoko de disvolviĝo kaj ekonomia prospero, venis lagranda katastrofo de la Burso deWall Street (1929) kaj venis epoko derecesio kaj konfliktoj kiuj, kunigitaj al la malfacilaj kondiĉoj postulitaj al la venkitoj de laUnua Mondmilito, ili provokus la aperon de lasistemoj totalismaj (faŝismo kajnaziismo) kiuj kondukos al laDua Mondmilito.

De la kultura vidpunkto, venis epoko regita de la transformoj kaj de la scienca kaj teknologia progresoj (la apero de laaŭto kaj de laaviadilo, lakino, lagramofono, ktp.). La ĉefa valoro estis tiu de la moderneco.

Siaflanke, en la medioliteratura estis necesa profunda renovigo. De ĉi tiu volo de rompo kun ĉio antaŭa, de lukto kontraŭ lasentimentaleco, de la ekzalto de lanekonscio, de ĉio racia, de la libereco, de la pasio kaj de la individuismo naskiĝus la avangardoj en la unuaj jardekoj de la20a jarcento.

Kontraŭ tiu situacio reagis en1905Pablo Picasso kajGeorges Braque per siaj kubismaj ekspozicioj, kaj lafuturismo kiu, en1909, iluzia pro la progresoj de la moderneco kaj scienca kaj teknologia, lanĉis sian unuan manifeston por la futuro kaj malakcepto de ĉio antaŭa.

Tiel oni donis la unuajn paŝojn de la avangardo, kvankam la momento de definitiva eksplodo koincidis, logike, kun laUnua Mondmilito, kun la konscienco de la absurda ofero kiun ĉi tiu signifis, kaj kun la promeso de malsama vivo kuraĝigita de la triumfo de lasocialisma revolucio enRusio.

En1916, enZuriĥo (neŭtrala teritorio dum la milito),Tristan Tzara, poeto kaj rumana filozofo, rifuĝinto elmilitaj devigoj, decidis fondi laCabaret Voltaire aŭ la movadon dedadaismo, eksplodonihilista kiu proponis la totalan malakcepton.

Iuj de la partianoj deDada, estritaj deAndré Breton, pensis ke la cirkonstancoj postulis ne nur laanarkion kaj la detruon, sed ankaŭ la propono; estas tiel kiel ili apartiĝis de Tzara (kio donis punkton finon al la movado dadaista) kaj oni iniciatis la aventuronsuperrealisman.

La furio Dada estis estinta la unua kaj nemalhavebla paŝo, sed estis alveninta al ties limojn. Breton kaj la superrealistoj kunigis la juĝan decidon deArthur Rimbaud (kiu, kune kunCharles Baudelaire, laGrafo de Lautréamont,Alfred Jarry,Vincent van Gogh kaj aliaj artistoj de la19a jarcento, estus rekoninta la superrealistojn kiel unu el ties «gepatroj»): «oni devas ŝanĝi la vivon» kune al la juĝa decido deKarl Marx: «oni devas transformi la mondon».

Ŝprucis tiel la superrealismo je la servo de la revolucio kiu pretendis rekuperi tion de la homo kiu la socio, ties kondiĉaroj kaj subpremoj estis farintaj kaŝi: ties pli pura esenco, tiesMio baza kaj aŭtentika.

Tra la reakiro de lanekonscio, de lasonĝoj (estas la epoko deSigmund Freud kaj la originoj de lapsikoanalizo), de liberigi la paŝon al la pasioj kaj al la deziroj, de laaŭtomata skribo (kiun poste oni pridubis kiel tekniko), de la nigra humuro, la superrealistoj provus marŝi al nova socio en kiu la individuo povus vivi en pleneco (lautopio superrealisma).

En ĉi tiu plena ekzerco de la libereco kiun signifis la superrealisma sinteno, tri vortoj kuniĝis en ununura signifo:amo,poezio kajlibereco.

Diversaj tendencoj

[redakti |redakti fonton]

Famaj avangardistoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  • Barck,KarlheinzÄsthetische Grundbegriffe, 2001, isbn = 3-476-01657-9
  • De Micheli, Mario,Las vanguardias artísticas del siglo xx, 2002, isbn = 84-206-7883-x
  • Bürger, Peter,Teoría de la vanguardia, 1974, isbn = 84-8307-060-X

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • (en hispana)
  • Niemeyer, Katharina (2004).Subway de los sueños, alucinamiento, libro abierto. La novela vanguardista hispanoamericana, Madrid - Fráncfort del Meno: Iberoamericana (ISBN 84-8489-126-7) - Vervuert (ISBN 3-86527-104-9).
  • Schwartz, Jorge (2002).Las vanguardias latinoamericanas. Textos programáticos y críticos, México: Fondo de Cultura Económica (ISBN 968-16-5621-0).
  • Verani, Hugo J. (Ed.) (1996).Narrativa vanguardista hispanoamericana, México: UNAM-Ediciones del Equilibrista (ISBN 968-36-4980-7).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Avangardo&oldid=9036925"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp