Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ausejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ausejo
municipality of La Rioja(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo26513
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro808  (2024)[+]
Loĝdenso14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo42° 21′ N,2° 10′ U(mapo)42.345277777778-2.1694444444444Koordinatoj:42° 21′ N,2° 10′ U(mapo)[+]
Alto560 m[+]
Areo56,58 km² (5 658 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Ausejo (Provinco Rioĥo)
Ausejo (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Ausejo
Ausejo (Hispanio)
Ausejo (Hispanio)
DEC
Situo de Ausejo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoAusejo[+]
vdr

Ausejo [aŭSEĥo] estas vilaĝo kaj municipo deRioĥo (nordaHispanio), nome en la nordaKomarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurboLogronjo.

La municipa teritorio de Ausejo, en la nordo de la regiono.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas en la malsupra parto de la nomita Valo de Ocón je 30 km de la rioĥa ĉefurbo.

La municipa teritorio estas atingebla de la regiona ŝoseo LR-259. Laŭ tiu, Ausejo estas oriente deGalilea,Corera kajEl Redal. Aliflanke laŭ la regiona ŝoseo LR-232 Ausejo estas komunikebla oriente kunEl Villar de Arnedo kajCalahorra kaj nordokcidente kun la aŭtovojo AP-68 kajAlcanadre; krome laŭ la regiona ŝoseo LR-259 nordoriente kun la aŭtovojo AP-68 kajLogronjo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Preĝejo.
Ermitejo.

Ausejo estis menciita laŭ la nomo Ousegio en la jaro 1173 en dokumento de la grafo don Gonzalo Rodriguez de Lara al lia edzino doña Estefania. Alia dokumento kiu samem menciis temas pri la arbitrado fare de Henriko la 2-a de Anglio por solvi la militojn inter la reĝoj de Navaro kaj Kastilio por la posedo de Rioĥo. La protokolo ordonis la redonon de jenaj lokoj: Logronjo, Navarrete, Entrena, Ausejo kaj Autol. Sed ĉiuokaze la kastilia reĝo kampanjis por kapti la areon. Novaj konfliktoj kun la navara reĝo Sanĉo la 7-a rezultis en Oktobro 1207 en nova traktato en Guadalajara, kaj ĉiu monarko donis po tri kastelojn garantie: nome Irurita, Inzura kaj San Adrián fare de Navaro kaj Clavijo, Jubera kaj Ausejo fare de Kastilio.

La 29an de Oktobro 1385, Juan Ramírez de Arellano, Senjoro de Kameroj, faris enSoria sian testamenton, kaj lasis al sia nepo Ausejo kun Alcanadre, Murillo de Río Leza kaj kelkajn lokojn de Navaro, kaj ekde tiam Ausejo apartenis al Senjorlando de la grafoj de Murillo.

En la unua duono de la 19-a jarcento, oni finmalmuntis la kastelon – tialo de tiom da disputo, kaj jam iom ruinigita - por ripari la preĝejon, damaĝita de tertremo en Rioĥo – kaj ĉefe en Arnedillo - la 18an de Marto 1817.

Aktualo

[redakti |redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Ausejo, kie oni malaltiĝis el 1 600 loĝantoj ĝis nunaj 780.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur labrutobredado,agrikulturo kajturismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj, ruinoj de la kastelo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ausejo&oldid=7738045"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp