Abul Muzaffar Muhy-ud-Din Muhammad Aurangzeb Alamgir (urdue: ابلمظفر- محىالدين - محمد اورنگزيب- عالمگیر, hinde: अबुल मुज़फ्फर मुहिउद्दीन मुहम्मद औरंगज़ेब आलमगीर ) (n. la4-an de novembro1618 enDahod - m. la3-an de marto1707), pli ofte konata kielAŭrangzebo (hinde :औरंगज़ेब) aŭ de lia elektita imperiestra titolo Alamgir (hinde: आलमगीर) ("Mondkonkeranto", urdue:عالمگیر), estis la sesaMogola imperiestro deBarato, kies regado daŭris de 1658 ĝis la morto en 1707.
Badŝah Aŭrangzeb Alamgir la 1-a regis la plej grandan parton de la hinda subkontinento por preskaŭ duona jarcento, li estis la dua mogola imperiestro kiu pli regis post la legenda Akbar. En tiu periodo li provis forte ricevi pli grandan areon, precipe en suda Barato, sed post lia morto en 1707, laMogola Imperio iom post iom komencis malkreski. Gravaj kialoj inkludas la malfortan ĉenon de posteuloj, neadekvatan konservadon de la centra administracio kaj laŭpaŝan malplenigon de la riĉaĵoj amasigitaj fare de liaj antaŭuloj kaj la kresko de sendependismaj sentoj inter la aliaj komunumoj de la imperio.
Male al siaj antaŭuloj, Aŭrangzebo vivis aŭstere kaj pie. Lia strikta aliĝo alIslamo kaj la plenumado de laŜario estis la pilieroj de lia regado. Li forlasis la religian toleron de la antaŭuloj, kaj dum lia regado, multnombraj hinduaj adorejoj estis detruitaj kaj multaj baratanoj islamaniĝis.