Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aŭgusto Cezaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAugustus)
Gajo Julio Cezaro Aŭgusto
Persona informo
Imperator Caesar Divi filius Augustus
Naskonomolatine Gaius Iulius Caesar Augustus
Naskiĝo63 a.K.
enRomo,Romia Respubliko
Morto19-a de aŭgusto14 (77-jara)
en Nola, Romia Imperio
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboMaŭzoleo de AŭgustoRedakti la valoron en Wikidatavd
ReligioRomia religiovd
Lingvojlatinavd
ŜtatanecoRoma regnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioJulia-Klaŭdia dinastio • Julioj-Cezaroj • Octavii Rufivd
PatroGajo Oktavio kajJulio CezaroRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoAtioRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojOktavia la pli juna kajOktavia la pli maljunaRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oKlodja Pulkra(42 a. K.–40 a. K.)
Skribonia(40 a. K.–38 a. K.)
Livia(37 a. K.–14 dC)Redakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloSalvia Titisenia(mul)Traduki
Sarmentus(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojJulia la pli aĝa
 (Skribonia)
Tiberio,adopted stepson(en)Traduki
 (Tiberius Claudius Nero(en)TradukiLivia)
Lucio Cezaro,adoptita filo
 (Marko Vipsanio AgripoJulia la pli aĝa)
Gaius Caesar(en)Traduki,adoptita filo
 (Marko Vipsanio AgripoJulia la pli aĝa)
Agripo Postumo,adoptita filo
 (Marko Vipsanio AgripoJulia la pli aĝa)Redakti la valoron en Wikidatavd
ParencojJulio Cezaro (praonklo,adoptopatro)
Juliino la Juna (patrina avino)
Marcellus(en)Traduki (nevo,bofilo)
Nero Claudius Drusus (vicfilo)
Tiberio (vicfilo)
Cornelia(en)Traduki (vicfilino)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okuporomia politikisto
romia militististo
regantoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojromia senatano(nekonata valoro–nekonata valoro)
mona magistrato(43 a. K.–36 a. K.)
triumvir rei publicae constituendae(en)Traduki(43 a. K.–33 a. K.)
konsulo(33 a. K.–33 a. K.)
romia imperiestro(27 a. K.–14 dC)
Ĉefpontifiko(13 a. K.–)
censoro
tribunusoRedakti la valoron en Wikidatavd
Romia imperiestro
Dum-44 -14
AntaŭuloJulio Cezaro
Diktatoro de laRomia Respubliko
SekvantoTiberio
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Gajo Julio Cezaro Aŭgusto aŭ simpleAŭgusto (naskiĝis la23-an de septembro63 a.K., mortis la19-an de aŭgusto14 p.K;latinlingveGaius Iulius Caesar Augustus), estis la unuaimperiestro de laRomia imperio, kvankam li nomis sin nur la "Unua Civitano" (princeps), kaj la "Patro de la Patrujo" (pater patriae). Antaŭ 44 a.K. oni nomus linOktavio (Gaius Octavius Thurinus), inter 44 - 27 a.K.,Oktaviano (Gaius Iulius Caesar Octavianus), kaj je 27 a.K., li akiris la nomonAŭgusto (Augustus). Li partoprenis en ladua triumviraro kaj estis la pra-nevo kaj heredonto deJulio Cezaro. Kiel triumviro kaj poste kiel imperiestro, Aŭgusto regis la Roman imperion dum 57 jaroj, de-43 ĝis14. Li konsideris sin nedenaska membro de la historia romia familiarogens iulia, pro tio ke li estis adoptita fare de Julio Cezaro, kaj krome konsideris sin ankaŭ nedenaska ano de la samepatricia familiarogens claudia, pro tio ke lia tria edzinoLivia Drusilla estis el tiu familio: per tio do li laŭ sia memkompreno duoble estis romianobelo, nome el laJuli-Klaŭdia dinastio.

Post la murdo de Julio, Oktavio kune kunMarko Antonio venkisMarkon Bruton kaj larespublikanojn en laBatalo de Filipio je-42. Oktavio estis malsana dum la batalo, do Antonio estis la vera venkinto. Post Filipio, Oktavio kaj Antonio kajMarko Lepido dividis Romion inter si kaj formis laduan triumviraron. Sed poste Oktavio venkis Lepidon kaj, en laBatalo de Aktio je la2-a de septembro-31, li venkis Antonion mem. Antonio klare estis la plej bona generalo, sed lia pasia amo porKleopatra nubigis lian juĝon.

Post la venko de Antonio, neniu povis stari kontraŭ Oktavio. Do je-27, la Senato donis al li la nomon Aŭgusto (latine,Augustus, "altigita") kaj donis al li la potencon de imperiestro.

La Respubliko kaj ties libereco estis delonge mortintaj —ili efektive mortis sur la kampo de Filipio— sed cent jaroj de militoj, internaj kaj eksteraj, estis anstataŭigitaj de paco, bona regado, sufiĉa monkvanto, bonaj komunikvojoj,libera komerco kajpoŝto, kiu alvenas. La longa romia paco komencis...

Vivo

[redakti |redakti fonton]

La vivhistorio de la imperiestro Aŭgusto temas pri du tute kontraŭaj personecoj: unuflanke pri juna ambicia, foje kruelapolitikisto, kiu agnoskis nek leĝon nek skrupulojn por atingi la plej altan potencon, kaj aliflanke pri imperiestro, kiu - atinginte tiun potencon - ege lerte uzis ĝin kaj anstataŭis la respublikon skuitan de 100-jarainterna milito per la principato, tute nova daŭra ŝtatordo.

Deveno kaj junaĝo

[redakti |redakti fonton]
La morto de Cezaro en la senato, 44 a.K.
(historia pentraĵo deJean-Léon Gérôme, 1867)

Aŭgusto kaj lia fratinoOktavia estis la gefiloj deGajo Oktavio kaj de ties edzinoAtio, nevino de Julio Cezaro.[1]La familio de lia patro apartenis al laEques, la romiaj kavaliroj, do al la malalta plebeja kampara nobelaro.[2] Ĝi estis riĉa, sed ne tre influa. Gajo Oktavio ŝajne estis monpruntedonanto, sed eniris la senaton kaj atingis lapretorecon. Post la morto de la patro en la jaro 58 a.K. la juna Gajo kreskis unue en la kampara bieno de sia avino Julia, fratino de Cezaro, enVelletri,[3] poste en la domo de lia duonpatroLucio Marcio Filipo en Romo. LaŭSuetonio li faris en la jaro 51 a.K. la funebran paroladon por sia avino kaj survestis en la jaro49 a.K. laviran togon,(toga virilis).

Ĉar Cezaro ne havis laŭleĝe agnoskitan filon, li zorgis pri sia pranevo. Tiel danke al la propono de Cezaro li aniĝis al la kolegiaro de lapontifiko en 48 a.K. En -47 Oktavio iĝis urbaprefekto. En-46 Cezaro partoprenigis lin ĉe la romia triumfo pro la venkoj en la enlanda milito. En la sekva jaro la juna Gajo Oktavio akompanis sian praonklon al ties milito kontraŭ la filoj dePompeo alHispanujo, kie li ŝajne impresis Cezaron per sia braveco. Li devis ankaŭ partopreni la planitan militon kontraŭ laPartoj kiel rajdantestro (magister equitum) kaj estis antaŭsendita kun siaj amikoj Marko Vipsanio Agripo kaj Kvinto Salvidieno Rufo Salvio jam post Apollonia en la nunaAlbanujo. Tie atingis lin printempe de la jaro-44 la novaĵo pri la mortigo de Cezaro. Hejmenvenante al Romo li eksciis, ke la romiadiktatoro pertestamento adoptis lin kaj igis lin ĉefa heredanto de siaj privataj riĉaĵoj.

Al potenco

[redakti |redakti fonton]
Bronza busto de Oktavio
(Trovaĵo elMeroe,Nubio; nuntempe enLondono,Brita Muzeo)

La pertestamenta adopto de plenkreskulo ja estis malofta, sed laŭleĝa.[4]Tial reveninte al Romo, Gajo Oktavio akceptis la testamenton kaj ĉiujn rilatajn devojn kaj nomis sin de tiam laŭ sia adopta patro Gajo Julio Cezaro. En la konflikto inter ties sekvuloj (ĉirkaŭantajMarko Antonio) kaj la respublikemaj murdistoj de Cezaro ĉirkaŭ Gajo Kasio Longino, Marko Tunio Bruto kaj Decimo Junio Bruto Albino, li komence ne ludis rolon.

Kiel militista komandanto de Cezaro kaj ties kunkonsulo en la jaro -44, Marko Antonio postulis por si la gvidadon de la cezara partio. Tiel li rifuzis unue transdoni la posedaĵojn de la diktatoro al Oktavio. Tiu tamen pagis la en la testamento de Cezaro menciatajn sumojn al veteranoj kaj al la popolo de Romo. Li uzis tiucele la militkason konfiskitan en Apollonia, kiu devis financi la militon kontraŭ la partoj, sed vendis ankaŭ proprajn posedaĵojn. Tia agado estigis al li grandan nombron de sekvuloj kaj do ankaŭ politikan povon. La influriĉa romia senatoro kaj konsulo Marko Tulio Cicerono subtenis la ŝajne senspertan junulon, esperante uzi lin kiel politika kontraŭpotenco kontraŭMarko Antonio. Oktavio ŝajne akceptis tion, sed sekvis siajn proprajn planojn subtenata de propraj spertaj konsilistoj.

Inter tiuj estis personaj amikoj, kiel la riĉa Gajo Meceno, Marko Vipsanio Agripo kaj Kvinto Salvideno Rufo Salvio kaj la duonpatro de Oktavio,Lucio Marcio Filipo. Kiel instruiston kaj filozofan konsiliston Oktavio elektis Atenodoron elTarso kaj Areion elAleksandrio. Aparte grave estis, ke Oktavio tuj transprenis du el la plej proksimaj konsilistoj de Cezaro: Gajo Opio kaj Lucio Kornelio Balbo Major. Opio antaŭe administris la korespondecon de Cezaro kaj estris ties novaĵservon; Balbo estis privata sekretario de Cezaro kaj gvidis dum ties oftaj forestoj neoficiale la postenajn aferojn en Romo. Opio kaj Balbo iĝis gravaj konfidenculoj de Oktavio, kiuj forte influis lin dum siaj unuaj paŝoj kiel heredinto de Cezaro. Tiel la ŝajne sensperta Oktavio disponis ekde la komenco de sia politika kariero vastan konsilistaron, kiu efike subtenis lin.[5]

Unua konflikto kun Antonio

[redakti |redakti fonton]
Busto de Aŭgusto en laKapitolaj Muzeoj, Romo.

Decimo Bruto malakceptis redoni la TransalpanGaŭlion, kaj tiele Antonio sieĝis lin ĉeMutina.[6] Antonio malakceptis la decidojn aprobitaj de la Senato por haltigi la violenton, ĉar la Senato ne havis propran armeon por defii lin. Tio havigis oportunon por Oktaviano, kiu jam havis armitajn fortojn.[7] AnkaŭCicerono defendis Oktavianon kontraŭ la ĉikanoj de Antonio pri la manko de Oktaviano de nobela stirpo kaj la imitado de la nomo de Julio Cezaro, asertante ke "ni ne havas pli brilan ekzemplon de tradicia pieco inter nia junularo."[8]

Je urĝado fare de Cicerono, la Senato nomumis Oktavianon kiel senatano la 1an de Januaro 43 a.K., kaj li ankaŭ ricevis la povon por voĉdoni kun la iamaj konsuloj.[7][9] Aldone, Oktaviano estis nomumitapropraetor imperium (komandanta povo) kio rajtigis la komandon de trupoj, sendante lin liberigi la sieĝon kun Aŭlo Hirtio kaj Gajo Vibio Pansa Cetroniano (konsuloj el 43 a.K.).[7][10] En Aprilo 43 a.K., la fortoj de Antonio estis venkitaj en la bataloj de Forum Gallorum kajMutina, devigante Antonion retiriĝi al laGallia Narbonensis. Ambaŭ konsuloj estis mortigitaj, tamen, lasante Oktavianon kiel nura komandanto de siaj armeoj.[11][12]

La senato amasigis pli multajn premiojn al Decimo Bruto ol al Oktaviano pro la venko super Antonio, tiam li klopodis doni komandon de konsulaj legioj al Decimo Bruto — ankoraŭ Oktaviano ne decidis kunlabori.[13] Anstataŭe, Oktaviano restis en laPada Ebenaĵo kaj malakceptis helpi ajnan pluan ofensivon kontraŭ Antonio.[14] En Julio, ambasado decentestroj senditaj de Oktaviano eniris en Romo kaj postulis ke li ricevu la konsulecon lasitan vaka de Hirtio kaj Pansa.[15]

Oktaviano postulis ankaŭ ke la dekreto kiu deklaris Antonion publika malamiko estu nuligita.[14] Kiam tio estis malakceptita, li marŝis al la urbo kun ok legioj.[14] Li ne trafis militistan opozition en Romo, kaj la 19an de Aŭgusto 43 a.K. estis elektita konsulo kun sia parenco Kvinto Pedio kie kun-konsulo.[16][17] Dume, Antonio formis aliancon kunMarko Lepido, alia grava Cezariano.[18]

La dua triumviraro

[redakti |redakti fonton]
Aŭreo de la du triumvirojMarko Antonio (antaŭo) kaj Oktavio (malantaŭo), 41 a.K.

Proskriboj

[redakti |redakti fonton]

En renkonto ĉeBolonjo en Oktobro 43 a.K., Oktaviano, Antonio, kaj Lepido formisjunton nome laDua triumviraro.[19] Tiu klara alproprigo de specialaj povoj daŭra kvin jarojn estis poste subtenita de leĝo aprobita de laplebo, malkiel la neoficialiaUnua triumviraro formita dePompeo, Julio Cezaro, kajKraso.[19][20] La triumviroj tiam validigismalpermeson per kiu 300 senatanoj kaj 2,000 kavaliroj estis konsideritajeksterleĝuloj kaj senigitaj el propraĵoj kaj, ĉe tiuj kiuj malsukcesis fuĝi, el la vivo mem.[21]

La ĉirkaŭkalkulo ke 300 senatanoj estos proskribitaj estis prezentita deApiano, kvankam lia pli frua samtempulo nomeLivio asertis ke nur 130 senatanoj estis proskribitaj.[22] Tiu dekreto iniciatita de la triumviraro estis motivita parte de neceso akiri monon por pagi la salajron de iliaj trupoj por la venonta konflikto kontraŭ la murdistoj de Cezaro, sassins,Marko Bruto kajKajo Kasio Longino.[23] Premioj pro la arestoj kuraĝigis Romanojn kapti tiujn proskribitajn, dum la propraĵoj de tiuj arestitaj estis kaptitaj de la triumviroj.[21]

Tiutempaj Romiaj historiistoj havigas kontraŭdirajn informojn pri kiu triumviro estis plej responsa pri la proskriboj kaj mortigoj. Tamen, la fontoj interkonsentas ke aprobi la proskribojn estis rimedo por la tri frakcioj por elimini politikajn malamikojn.[24]Velleius Paterculus asertis ke Oktaviano klopodis eviti proskribi oficirojn dum Lepido kaj Antonio estis kulpigitaj iniciati ilin.[25]Kasjo Diono defendis ke Oktaviano klopodis eviti tiom multe kiom eble, dum Antonio kaj Lepido, estante pli aĝaj kaj implikitaj en politiko pli delonge, havis multajn pli malamikojn nuligeblajn.[25]

Tiu postulo estis malakceptita de Apiano, kiu argumentis ke Oktaviano kunhavis egalan intereson kun Lepido kaj Antonio por elradikigo de siaj malamikoj.[26]Suetonio diris ke Oktaviano estis malinklina proskribi funkciulojn, sed li persekutis siajn malamikojn pli akre ol la aliaj triumviroj.[24]Plutarĥo priskribis la proskribojn kiel senkompata kaj malpia interŝanĝado de amikoj kaj familio inter Antonio, Lepido, kaj Oktaviano. Por ekzemplo, Oktaviano permesis la proskribon de sia aliancano Cicerono, Antonio la proskribon de sia patrinflanka onklo Lucio Julio Cezaro (la konsulo de 64 a.K.), kaj Lepido de sia frato Lucio Emilio Lepido Paŭlo.[25]

Denaro stampita ĉ. 18 a.K. Antaŭe: CAESAR AVGVSTVS; malantaŭe: DIVVS IVLIV[S] (DIVINE JULIUS).

Bataloj por aŭtokratismo

[redakti |redakti fonton]
Mapo de laromia imperio post la traktado de Mizeno:
La regiono estrita de Oktavio
La regiono estrita de Antonio
La provincoj de Lepido
La mara imperio de Seksto Pompeo
La reĝlando Egiptujo de Kleopatro
Romiajsatelitaj ŝtatoj
La parta imperio

La 1an de Januaro 42 a.K., la Senato postmorte agnoskis Julion Cezaron kiel diaĵo de la Romia ŝtato,Divus Iulius. Oktaviano kapablis pligrandigi sian partion emfazante la fakton ke li estasDivi filius, "Filo de Dio".[27] Antonio kaj Oktaviano tiam sendis 28legiojn mare por fronti la armeojn de Bruto kaj Kasjo, kiuj estis konstruinta ilian bazon de povo en Grekio.[28] Post dubataloj de Filipio en Makedonio en Oktobro 42, la Cezara armeo estis venkinta kajBruto kajKasio farismemmortigon. Marko Antonio poste uzis la ekzemplojn de tiuj bataloj kiel rimedo por malestimi Oktavianon, ĉar ambaŭ bataloj estis klare venkitaj per la uzado de la fortoj de Antonio.[29] Aldone por postuli respondecon pri ambaŭ venkoj, Antonio ankaŭ konsideris Oktavianon kiel malkuraĝa ĉar lasis sian rektan militkontrolon alMarcus Vipsanius Agrippa anstataŭe.[29]

Post Filipio, oni organizis novan teritorian aranĝon inter la membroj de la Dua Triumviraro.Gaŭlio kaj la provincoj de Hispanio kaj Italio estis metitaj en la manoj de Oktaviano. Antonio veturis orienten al Egipto kie li aliancis kun la reĝinoKleopatro, iama amanto de Julio Cezaro kaj patrino de la filo de Cezaro nomeCezariono. Lepido estis lasita ĉeprovinco Afriko, malhelpita de Antonio, kiu donis ankaŭ Hispanion al Oktaviano.[30]

Oktaviano devis decidi kie en Italio setligi la dekojn da miloj de veteranoj de la Makedonia kampanjo, al kiuj la triumviroj estis promesintaj elarmeigon. La dekoj da miloj kiuj estis luktintaj en la respublika flanko kun Bruto kaj Kasio povus facile alianciĝi kun ajna politika opozicianto de Oktaviano se ili ne estus kontentigitaj, kaj ili postulis ankaŭ teron.[30] Jam ne estis pli da registar-kontrolita tero atribuota kiel setlejoj por tiuj soldatoj, kaj tial Oktaviano devis elekti unu el du ebloj: malamikiĝi kun multaj Romiaj civitanoj konfiskante siajn terojn, aŭ malamikiĝi kun multaj Romiaj soldatoj kiuj povus munti konsiderindan opozicion kontraŭ li en la Romia kernoteritorio. Oktaviano elektis la unua menciita.[31] Estis tiom multaj kiom ĝis dekok Romiaj urboj tuŝitaj de la novaj setlejoj, kun tutaj loĝantaroj forigitaj aŭ almenaŭ kun partaj forigoj.[32]

Ribelo kaj geedz-aliancoj

[redakti |redakti fonton]

Estis disvastigita malkontento kun Oktaviano pri tiuj setlejoj de liaj soldatoj, kaj tio kuraĝigis multajn aliri al la partio de Lucio Antonio, kiu estis frato de Marko Antonio kaj estis subtenita de majoritato en la Senato.[32] Dume, Oktaviano petis divorcon elKlodja Pulkra, nome filino deFulvia (edzino de Marko Antonio) kaj de ŝia unua edzo Publio Klodjo Pulker. Li revenigis Klodja-n al ŝia patrino, plendante ke ili geedziĝo neniam estis plenumita. Fulvia decidis agadi. Kun Lucio Antonio, ŝi organizis armeon en Italio por lukti por la rajtoj de Antonio kontraŭ Oktaviano. Lucio kaj Fulvia entreprenis politikan kaj militan agadon en opozicio al Oktaviano, tamen, ĉar la Romia armeo ankoraŭ dependis el la triumviroj por iliaj salajroj.[32] Lucio kaj liaj aliancanoj finigis per defenda sieĝo ĉePerusia (modernaPerugia), kie Oktaviano devigis ilin al kapitulaco komence de la 40 a.K.[32]

Lucio kaj lia armeo estis pardonita, pro lia parenceco kun Antonio, la forta homo en Oriento, dum Fulvio estis ekzilita alSikiono.[33] Oktaviano ne montris pardonon, tamen, por la amaso de aliancanoj fidelaj al Lucio; la 15an de Marto, la jariĝo de la murdo de Julio Cezaro, estis jam 300 Romiaj senatanoj kaj kavaliroj estis ekzekutitaj pro ilia alianco kun Lucio.[34] Krome Perusia estis rabita kaj bruligita kiel averto por aliaj.[33] Tiu sangelverŝa okazaĵo makulis la reputacion de Oktaviano kaj tiu estis kritikita de multaj, kiel de la Aŭgusta poetoSeksto Propercio.[34]

Freskaj pentraĵoj ene de laDomo de Aŭgusto, lia rezidejo dum sia regado kiel imperiestro.

Seksto Pompeo estis la filo de la Unua Triumviro Pompeo kaj ankaŭ konvertita generalo post la venko de Julio Cezaro super sia patro. Li setlis enSicilio kajSardio kiel parto de interkonsento atingita de la Dua Triumviraro en 39 a.K.[35] Kaj Antonio kaj Oktaviano estis konkurencaj por alianco kun Pompeo, kiu estis membro de la respublika partio, ironie, ne de la Cezara frakcio.[34] Oktaviano sukcesis en portempa alianco en 40 a.K. kiam li edziĝis alSkribonia, filino de Lucio Skribonio Libo kiu estis sekvanto de Seksto Pompeo same kiel lia bopatro.[34] Skribonia naskis la nuran naturan filon de Oktaviano, nomeJulia, kiu naskiĝis la saman tagon kiam li divorcis el ŝi por edziĝi alLivia Drusila, iom pli ol unu jaron post sia edziĝo.[34]

En Egipto, Antonio estis entrepreninta aferon kunKleopatra kaj patrigis tri filojn kun ŝi.[36] Konscia pri sia damaĝita rilato kun Oktaviano, Antonio lasis Kleopatron; li navigis al Italio en 40 a.K. kun granda forto por opozicii al Oktaviano, kaj sieĝis Brundisium. Tiu nova konflikto montriĝis neeltenebla kaj por Oktaviano kaj por Antonio, tamen. Ties centestroj, kiuj estis iĝantaj gravaj figuroj politike, malakceptis lukti por la Cezara flanko, dum la legioj sub ilia komando sekvis ilin.[37][38] Dume, en Sikiono, la edzino de Antonio Fulvia mortis pro subita malsano dum Antonio estis survoje por renkontiĝi kun ŝi. La morto de Fulvia kaj la ribelo de iliaj centestroj ebligis ke ambaŭ restis triumviroj por ebligi reamikigon.[37][38]

Aŭtune de 40, Oktaviano kaj Antonio aprobis la Traktaton de Brundisium, laŭ kiu Lepido restos en Afriko, Antonio en Oriento, Oktaviano en Okcidento. LaItala Duoninsulo estis lasita malferma al la rekrutado de soldatoj, sed reale, tiu decido estis neutila por Antonio en la Oriento.[37] Por plue cementigi rilatojn de alianco kun Marko Antonio, Oktaviano donis sian fratinon,Oktavia Minor, geedze al Antonio en la fino de 40 a.K.[37] Dum ilia geedzeco, Oktavia naskis du filinojn (konataj kielAntonia la Maljuna kajAntonia la Juna).

Milito kontraŭ Pompeo

[redakti |redakti fonton]
Denaro de Seksto Pompeo, stampita pro sia venko super la ŝiparo de Oktaviano; unuflanke la lumturo deMesino, kiu venkis super Oktaviano, aliflanke la monstroScilo.

Seksto Pompeo minacis Oktavianon en Italio malhelpante la liveradon de greno tra laMediteranea Maro al la duoninsulo. La propra filo de Pompeo estis metita kiel ŝipkomandanto en klopodo por okazigi disvastigitan malsategon en Italio.[38] La kontrolo de Pompeo sur la maro ebligis al li preni la nomonNeptuni filius, "filo deNeptuno".[39] Provizora pactraktato estis atingita en 39 a.K. pere de la traktato de Miseno; la blokado al Italio estis finigita kiam Oktaviano garantiis al PompeoSardion,Korsikon,Sicilion, kaj laPeloponezon, kaj certigis al li futuran postenon kiel konsulo el 35 a.K.[38][39]

La teritoria interkonsento inter la triumviraro kaj Seksto Pompeo ekmalfortiĝis kiam Oktaviano divorcis el Skribonio kaj edziĝis al Livia la 17an de Januaro 38 a.K.[40] Unu el la ŝipara komandanto de Pompeio perfidis lin kaj havigis Korsikon kaj Sardion al Oktaviano. Al Oktaviano mankis rimedojn por fronti Pompeon sola, tamen, tamen oni atingis etendon de la interkonsento kun la Dua Triumviraro por alia kvin-jara periodo komence en 37 a.K.[20][41]

Subtenante Oktavianon, Antonio esperis akiri subtenon por sia propra kampanjo kontraŭ laPartia Imperio, deziranta revenĝi la Romianmalvenkon ĉe Carrhae en 53 a.K.[41] En interkonsento atingita enTarentum, Antonio havigis 120 ŝipojn al Oktaviano por ĝia uzado kontraŭ Pompeo, dum Oktaviano sendos 20,000legianoj por ke Antonio uzu ilin kontraŭ Partio.[42] Oktaviano sendis nur dekonon el tiuj promesitaj tamen, kio Antonio konsideris intenca provoko.[42]

Oktaviano kaj Lepido lanĉis kunlaboran operacion kontraŭ Seksto en Sicilio en 36 a.K.[43] Spite malvenketojn de Oktaviano, la ŝiparo de Seksto Pompeo estis preskaŭ tute detruita en la 3a de Septembro fare de la generalo Agripo ĉe la marbatalo de Naŭloĥo.[44] Seksto fuĝis orienten kun la restintaj fortoj, kie li estis kaptita kaj ekzekutita enMileto fare de unu el la generaloj de Antonio la venontan jaron.[44] Ĉar Lepido kaj Oktaviano akceptis la kapitulacon de la trupoj de Pompeo, Lepido klopodis postuli Sicilion por li mem, petante ke Oktaviano foriru.[44] La trupoj de Lepido dezertis el li, tamen, kaj aliĝis al Oktaviano ĉar ili estis tre lacaj pro luktado kaj estis allogitaj de la monpromesoj fare de Oktaviano.[44]

Lepido kapitulacis al Oktaviano kaj estis permesita reteni la postenon dePontifex Maximus (estro de la pastraro), sed li estis forigita el la Triumviraro, lia publika kariero finiĝis, kaj fakte li estis ekzilita alvilao en Kabo Circeo en Italio.[23][44] La Romiaj teritorioj estis tiam dividitaj inter Oktaviano en Okcidento kaj Antonio en Oriento. Oktaviano sekurigis al Romaj civitanoj pri iliaj posedrajtoj por teni pacon kaj stabilecon en sia parto de la Imperio. Tiun fojon, li setligis siajn elarmeigitajn soldatojn ekster Italio, dum li ankaŭ revenigis 30,000 sklavojn al iliaj iamaj Romiaj posedantoj — sklavoj kiuj estis fuĝintaj por aliĝi al la armeo kaj ŝiparo de Pompeo.[45] Oktaviano sukcesis ke la Senato garantiu al li, lia edzino, kaj lia fratinotribunusan imunecon aŭsacrosanctitas, por sekurigi sian propran sekurecon kaj tiun de Livia kaj Oktavia post li revenis al Romo.[46]

Milito kontraŭ Antonio kaj Kleopatra

[redakti |redakti fonton]
Antonio kaj Kleopatra, deLawrence Alma-Tadema.

Dume, la kampanjo de Antonio turniĝis katastrofa kontraŭ Partio, kio makuligis lian bildon kiel estro, kaj ĉirkaŭ 2,000 legianoj senditaj de Oktaviano al Antonio apenaŭ estis sufiĉaj por plenigi liajn fortojn.[47] Aliflanke, Kleopatra povis restarigi lian armeon per tuta ties forto; li jam estis engaĝiĝinta en amafero kun ŝi, kaj tiele li decidis sendi Oktavia-n reen al Romo.[48] Oktaviano uzis tion por disvastigipropagandon implikante ke Antonio estis iĝante malpli Romiano ĉar li malakceptis laŭleĝan Romanan edzinon por "Orienta amafero".[49] En 36 a.K., Oktaviano uzis politikan komploton por ŝajnigi sin malpli aŭtokrata kaj Antonio plimaliculo proklamante ke la enlandaj militoj estis finigantaj, kaj ke li rezignos kiel triumviro, nur se ankaŭ Antonio faru la saman. Antonio malakceptis.[50]

Romiaj trupoj konkeris laReĝlandon Armenio en 34 a.K., kaj Antonio faris sian filon Aleksander Helios la reganto de Armenio. Li ankaŭ donis la titolon "Reĝo de reĝoj" alKleopatra, agoj kiujn Oktaviano uzis por konvinki la Romian Senaton ke Antonio havas ambiciojn por malpliigi la elstarecon de Romo.[49] Oktaviano iĝis konsulo denove la 1an de Januaro 33 a.K., kaj li malfermis la venontan sesion en la Senato per arda atako kontraŭ la havigo de Antonio de titoloj kaj teritorioj al liaj parencoj kaj al sia reĝino.[51]

LaBatalo de Aktio, deLorenzo A. Castro, pentrita en 1672, Nacia Marmuzeo, Londono.

La fendo inter Antonio kaj Oktaviano pelis grandan parton de Senatanoj, same kiel ambaŭ konsulojn de tiu jaro, lasi Romon kaj fuĝi al Antonio. Tamen, Oktaviano ricevis du ŝlosilajn dizertinoj el Antonio aŭtune de 32 a.K.: nome Munacio Planko kaj Marko Ticio.[52] Tiuj dizertintoj havigis al Oktaviano la informon kiujn li bezonis por konfirmi al la Senato la akuzojn kiujn li estis farintaj kontraŭ Antonio.[53]

Oktaviano perforte eniris en latemplon de la Vestaj Virgulinoj kaj kaptaĉis la sekretan testamenton de Antonio, kiun li tuj publikigis. La testamento estus fordoninta ĉiujn Rom-konkeritajn teritoriojn kiel regnoj por ke regu ilin liaj filoj, kaj deklarintaAleksandrion kiel la loko por tombo por ŝi kaj lia reĝino.[54][55] Fine de 32 a.K., la Senato oficiale nuligis la povojn de Antonio kiel konsulo kaj deklaris militon kontraŭ la reĝimo de Kleopatra en Egipto.[56][57]

Komence de la jaro 31 a.K., Antonio kaj Kleopatra estis portempe staciigitaj en Grekio kiam Oktaviano atingis dekomencan venkon: la ŝiparo sukcese transigis trupojn tr laAdriatika Maro sub la komando de Agripa.[58] Agripa fortranĉis la livervojojn de la ĉefa forto de Antonio kaj Kleopatra mare, dum Oktaviano surteriĝis en la kontinenta tero antaŭ la insulo Korcira (nuntempaKorfuo) kaj marŝis suden.[58] Kaptita mare kaj tere, dizertantoj de la armeo de Antonio fuĝis ĉiutage al la flanko de Oktaviano dum lia trupoj estis sufiĉe trankvilaj por fari preparojn.[58]

TiuRomia murpentraĵo de la mezo da la 1a jarcento a.K. enPompejo, Italio, montranteVenuson kunKupido estas plej verŝajne priskribo deKleopatra la 7-a dePtolemea Egipto kielVenuso Genera, kun ŝia filoCezariono kiel la kupido, simila laŭ aspekto al la nune perdita statuo de Kleopatra starigita deJulio Cezaro en la Templo de Venuso Genera (ene de laCezara Forumo). La posedanto de la Domo de Marko Fabjo Rufo en Pompejo surmurigis la ĉambron de tiu pentraĵo, plej verŝajne kiel tuja reago al la ekzekuto de Cezariono por ordono de Aŭgusto en 30 a.K., kiam artaj priskriboj de Cezariono estis konsideritajpolemika temo por la reganta reĝimo.[59][60]

La ŝiparo de Antonio navigis tra la golfo de Aktio en la okcidenta marbordo de Grekio en senespera klopodo liberiĝi el laŝipa blokado. Tie la ŝiparo de Antonio frontis la multe pli grandan ŝiparon de pli malgrandaj, pli manovreblaj ŝipoj sub la komandantoj Agripa kaj Gajo Sosio en laBatalo de Aktio la 2an de Septembro 31 a.K.[61] Antonio kaj liaj restintaj fortoj saviĝis nur pro finfina savoperaco fare de la ŝiparo de Kleopatra kiu estis atendinta proksime.[62]

Oktaviano persekutis ilin kaj venkis iliajn fortojn en Aleksandrio la 1an de Aŭgusto 30 a.K. — post kio Antonio kaj Kleopatra memmortigis sin. Antonio falis sur sia glavo kaj estis portita de siaj soldatoj reen al Aleksandrio kie li mortis sur la brakoj de Kleopatra. Ŝi mortis tuj poste, ŝajne pro la veneniga mordo deserpento aŭ rekte per veneno.[63] Oktaviano estis utiliginta sian postenon kiel heredanto de Cezaro por pluigi sian politikan karieron, kaj li bone konsciis pri la danĝeroj permesi al aliulo fari la samon. Li tiele sekvis la konsilon de Arjo Didimo ke "du Cezaroj estas tro multaj", ordonante la mortigon deCezariono, nome la filo de Julio Cezaro kun Kleopatra, dum li pardonis la filojn de Kleopatra kun Antonio, kun la escepto de la pliej aĝa filo de Antonio, nome Marko Antonio Antilo.[64][65] Oktaviano jam antaŭe estis montrinta malmultan pardonemon al kapitulacigitaj malamikoj kaj agadis laŭ manieroj kiuj montriĝis malpopularaj inter la Romia popolo, kvankam ŝajne li pardonis multajn el siaj opoziciintojn post la Batalo de Aktio.[66]

Nura reganto de Romo

[redakti |redakti fonton]
Aŭreo de Oktaviano, ĉirkaŭ 30 a.K.,Brita Muzeo.

Post la Batalo de Aktio kaj la malvenko de Antonio kaj Kleopatra, Oktaviano estis en situacio regadi la tutan Respubliko laŭ neoficialaprinclando[67] — sed li devis atingi tion pere de pliampleksigo de povoj. Li faris tion flatante la Senaton kaj la popolon dum subtenis la respublikajn tradiciojn de Romo, ŝajnigante ke li ne aspiris al diktatoreco aŭ monarkio.[68][69] Marŝante al Romo, Oktaviano kajMarko Agripa estis elektitaj kiel duopajkonsuloj fare de la Senato.[70]

Jaroj de enlanda milito estis lasinta Romon en stato de preskaŭ senjureco, sed la Respubliko ne estis preparita akcepti la kontrolon de Oktaviano kiel despoto. Samtempe, Oktaviano ne povis simple forlasi sian aŭtoritaton sen risko de pluaj enlandaj militoj inter la Romiaj generaloj kaj, eĉ se li ne deziris ajnano postenon de aŭtoritato, lia posteno postulis ke li zorgu pri la bonfarto de la urbo Romo kaj de laRomiaj provincoj. La celoj de Oktaviano ekde tiam estis revenigi Romon al stato de stabileco, tradicia laŭleĝeco, kaj civileco pere de la malpezigo de la politika premo metita sur la juraj tribunaloj kaj sekurigo de libera balotado— almenaŭ teorie.[71]

Aŭgusto kiel triumfanto (kameo).

Unua interkonsento

[redakti |redakti fonton]
Oktaviano kiel magistrato. La marmora kapostatuo estis farita ĉirkaŭ 30–20 a.K., dum la korpo estis skulptita en la 2a jarcento p.K. (Luvro,Parizo).

En 27 a.K., Oktaviano ŝajnigis revenigi la tutan povon el la Romia Senato kaj rezigni sian kontrolon de Romiaj provincoj kaj de armeoj.[70] Sub lia konsuleco, tamen, la Senato havis malmultan povon por iniciati leĝofaradon enkondukante leĝoproponojn por la senata debato.[70] Oktaviano ne havis plu rektan kontrolon de la provincoj kaj de ties armeoj, sed li retenis la fidelecon de aktivaj operacaj soldatoj kaj veteranoj.[70] La karieroj de multaj klientoj kaj adheruloj dependis el liamecenateco, ĉar lia financa povo estis senrivala en la Romia Respubliko.[70] HistoriistoWerner Eck asertas:

Citaĵo
 La sumo de lia povaro derivis unue el la variaj oficejaj povoj delegitaj al li fare de la Senato kaj la popolo, due el lia enorma privata riĉaro, kaj trie el nombraj patron-klientaj rilatoj kiujn li establis kun individuoj kaj grupoj tra la tuta imperieca Romio. Ĉiuj el ili kunigitaj formis la bazon de liaauctoritas (aŭtoritato), kion li mem emfazis kiel la fondo de sia politika agado.[72] 

Je pli granda etendo, la publiko estis konscia pri la vastaj financaj rimedoj kiujn Oktavian estris. Li malsukcesis kuraĝigi sufiĉajn senatanojn por financi la konstruadon kaj bontenadon de la vojretoj en Italio en 20 a.K., sed li entreprenis rektan respondecon por tio.[73] Tio estis publikigita en la Roma valuto stampita en 16 a.K., post li donacis vastajn monkvanton al laaerarium Saturni, nome la publika trezoro.[73]

Laŭ H. H. Scullard, tamen, la povo de Oktaviano estis bazita sur la plenumado de "elstara militista povo kaj... la lasta fundamento de lia aŭtoritato estis forto, tamen multo el tiu fakto estis maskita."[74]

La Senato proponis al Oktaviano, venkinto de la enlandaj militoj de Romio, ke li denove prenu komandon de la provincoj. La Senata propono estis fakte ratifo de la ekster-konstitucia povo de Oktaviano. Danke al la Senato, Oktaviano kapablis pluigi la ŝajnon de ankoraŭ funkcianta konstitucio. Ŝajnigante malakcepton, li akceptis dek-jaran respondecon por superrigardi provincojn kiuj estas konsideritaj kaosaj.[75][76]

La provincoj lasitaj al li por tiu dek-jara periodo enhavis multon de la konkerita Romia mondo, inklude ĉion elHispanio kajGaŭlio,Sirio,Kilikio,Kipro, kajEgipto.[75][77] Krome, komando de tiuj provincoj havigis al Oktaviano la kontrolon super la majoritato de la Romiaj legioj.[77][78]

Dum Oktaviano agadis kiel konsulo en Romo, li sendis senatanojn al la provincoj sub sia komando kiel liaj reprezentantoj por administri provincajn aferojn kaj certigi ke liaj ordonoj estis plenumitaj.[78] La provincoj kiuj ne estis sub kontrolo de Oktaviano estis regitaj de guberniestroj elektitaj de la Romia Senato.[78] Oktaviano iĝis la plej pova politika figuro en la urbo Romo kaj en plej el ties provincoj, sed li ne havis monopolon sur la politikaj kaj militistaj povoj.[79]

La Senato ankoraŭ kontrolisNordafrikon, grava regiona produktanto degreno, same kielIlirion kaj Makedonion, nome du strategiaj regionoj kun kelkaj legioj.[79] Tamen, la Senato havis kontrolon de nur kvin el ses legioj distribuitaj inter tri senataj prokonsuloj, kompare kun dudek legioj sub kontrolo de Oktaviano, kaj ilia kontrolo de tiuj regionoj ne havigis eblon de politika aŭ milita defio al Oktaviano.[68][74]

La kontrolo de la Senato super kelkaj el la Romiaj provincoj helpis pluhavis respublikan ŝajnigon por la aŭtokrata Princlando.[68] Krome, la kontrolo fare de Oktaviano super tutaj provincojn sekvis antaŭaĵojn de la Respublika epoko kun la celo sekurigi pacon kaj krei stabilecon, laŭ kiuj elstaraj Romanoj kiel Pompeo ricevis garantie similajn militajn povojn en tempo de krizo kaj malstabileco.[68]

Ŝanĝo al Aŭgusto

[redakti |redakti fonton]
Busto de Aŭgusto, portanta lacivilan kronon.Gliptoteko,Munkeno.

La 16a de Januaro 27 a.K. la Senato donis al Oktaviano la novajn titolojn deAugustus kajPrinceps.[80]Augustus derivas el la Latina vortoAugere (signife pliigi) kaj ĝi povas esti tradukita kiel "la plej brila".[66] Ĝi estis titolo de religia aŭtoritato pli ol de politika aŭtoritato.[66] Laŭ la romiaj religiaj kredoj, la titolo simbolis stampon de aŭtoritato super la homaro — kaj fakte super la naturo — kiu iris trans ajna konstitucia difino de ties statuso. Post la akraj metodoj uzitaj por plifirmigi lian kontrolon, tiu ŝanĝo en la nomo utilis por markigi lian bonfaran regadon kiel Aŭgusto el lia regado de teroro kiel Oktaviano.

Lia nova titolo deAugustus estis ankaŭ pli favora olRomulus, la antaŭa kiun li uzis por si mem reference al la historio dela legenda fondinto de Romo, kio simbolis duan fondon de Romo.[66] La titolo deRomulus estis asocia tro forte kun nocioj de monarkio kaj reĝeco, bildo kiun Oktaviano klopodis eviti.[81]Princeps derivas el la Latina esprimoprimum caput, "la unua kapo", origine signifante la plej aĝa aŭ plej distingita senatano kies nomo aperus la unua en la senata anlisto. Ĉe Aŭgusto, tamen, ĝi iĝis preskaŭ reĝa titolo por estro kiu estas la unua en posteno.[82] AnkaŭPrinceps estis titolo dum la Respubliko por tiuj kiuj estis servinta bone la ŝtaton; por ekzemplo, Pompeo estis posedanta tiun titolon.

Aŭgusto ankaŭ nomigis sin kielImperator Caesar divi filius (komandanto Cezaro filo de Dio).[80] Per tiu titolo, li fanfaronis pri sia familia ligo al la diigita Julio Cezaro, kaj la uzado deImperator signifis permanentan ligon al la Roma tradicio de venko.[80] La vortoCaesar estis simple nomo por unu branĉo de laJulia familio, kvankam Aŭgusto transformisCaesar en nova famililinio kiu ekis el li mem.[80]

Aŭgusto ricevis la rajton surmeti lacorona civica super sia pordo, nome la "civila krono" farita el kverko, kaj havi laŭrajn ornamaĵojn ĉe siaj pordofostoj.[79] Tiu krono estis kutime tenita super la kapo de Romia generalo dumtriumfo, dum la individuo tenanta la kronon zorgis pri kontinue ripeti al la generalo "memento mori", aŭ "memoru ke vi mortos". Aldone, laŭraj kronoj estis gravaj en kelkaj ŝtataj ceremonioj, kaj laŭraj kronoj estis havigitaj al ĉampionoj deatletiko, kurado, kaj teatraj konkurencoj. Tiele, kaj laŭraj kaj kverkaj kromojo estas integraj simboloj de Romia religio kaj ŝtataneco; kaj oni metis ilin ĉe la pordofostoj de Aŭgusto estis simile al deklaro de lia hejmo kiel plej ĉefa.

Tamen, Aŭgusto malakceptis fanfaronaj simbolojn de povo kiaj tenado desceptro, surmetado dediademo, aŭ surmetado de la ora krono kaj de la purpuratogo de lia antaŭulo Julio Cezaro.[83] Se li malakceptis simboligi sian povon surmeti kaj porti tiujn aĵojn sur sia persono, la Senato tamen havigis al li oran ŝildon montritan en la kunvenejo de laCuria, portanta la surskribonvirtus,pietas,clementia,iustitia — "kuraĝo, pieco, kompato kaj justeco."[79][84]

Dua interkonsento

[redakti |redakti fonton]
Portretoj de Aŭgusto montras la imperiestron kun idealigitaj trajtoj.

Ĉirkaŭ 23 a.K. kelkaj el la ne-Respublikaj implikoj evidentiĝis koncerne al la elstarigo de 27 a.K. La reteno fare de Aŭgusto de jara konsuleco vekis atenton al siade facto dominado super la Roma politika sistemo, kaj duonigis la oportunojn por aliaj por atingi tion kio estis ankoraŭ laŭnome la plej elstara posteno en la Romia ŝtato.[85] Krome, li estis okaziginta politikajn problemojn dezirante ke lia nevo Marko Klaŭdjo Marcelo sekvu sian vojon kaj eventuale ekhavu la Princecon siavice,[86] malproksimigante siajn tri plej grandajn subtenantojn – nome Agripa,Mecenaso, kaj Livia.[87] Sentinte premon el la kerna grupo de adheruloj, Aŭgusto turniĝis al la Senato por helpo.

Li nomumis la respublikanonKalpurnio Piso kiel kun-konsulo en 23 a.K., post lia elekto de Aŭlo Terencio Varo Murena (kiu estis luktinta kontraŭ Julio Cezaro kaj subtenisKasjon kajBruton[88]) estis plenumita konsekvence de sia impliko en la afero de Marko Primo,[89] cele al apogo de sia subteno inter Respublikanoj.

Fine de la printempo Aŭgusto suferis gravan malsanon, kaj sur sia supozita mortolito faris aranĝojn kiuj sekurigi la pluigon de la Princeco iel,[90] dum trankviligis la supozojn de senatanoj pri sia kontraŭ-respublikismo.[91][92] Aŭgusto prepariĝis por transdoni siansigelan ringon al sia favorita generalo Agripa.[91][92] Tamen, Aŭgusto transdonis al sia kun-konsulo Piso ĉiujn siajn oficialajn dokumentojn, rakonton de publikaj financoj, kaj aŭtoritaton super listitaj trupoj en la provincoj dum Marcelo nome la supozite favorita nevo Aŭgusto rezultis senigita.[91][92] Tio estis surprizo al multaj kiuj kredis ke Aŭgusto devus nomumi kiel heredanton al sia posteno neoficialan imperiestron.[93]

Aŭgusto havigis nur propraĵojn kaj posedojn al siaj nomumitaj heredantoj, ĉar evidenta sistemo de instituciigita imperia heredigo estus provokinta reziston kaj malamikecon inter la respublik-mensaj Romianoj timemaj el monarkio.[69] Rilate al la Princeco, estis evidenta al Aŭgusto ke Marcelo ne estis preta ekhavi lian postenon;[94] tamen, havigante sian sigelringon al Agripa, Aŭgusto intencis doni signalon al la legioj ke Agripa estu lia sukcedanto, kaj ke escepte konstitucian proceduron, ili devus plue obei al Agripa.[95]

La kameo Blakas montranta Aŭguston portantagorgoneion sur tritavolaoniksa kameo, 20–50 p.K.

Tuj post la malgraviĝo de sia malsano, Aŭgusto rezignis sian konsulecon.[92] La nuraj tri aliaj fojoj ke Aŭgusto servos kiel konsulo estos en la jaroj 5 kaj 2 a.K.,[92][96] ambaŭfoje por enkonduki siajn nepojn al la publika vivo.[88] Tio estis inteligenta ruzaĵo de Aŭgusto; ĉesi servi kiel unu el du ĉiujare du elektitaj konsuloj ebligis al aspirantaj senatanoj pli bonan ŝancon por atingi la konsulan postenon, dum ebligis al Aŭgusto plenumi pli ampleksan patronecon ene de la senatana klaso.[97] Kvankam Aŭgusto estis rezigninta sian konsulecon, li deziris reteni sian konsulanimperium ne ĝuste en siaj provincoj sed tra la tuta imperio. Tiu deziro, same kiel la afero de Marko Primo, kondukis al dua kompromiso inter li kaj la Senato konata kiel Dua Elstarigo (aŭ Dua Interkonsento).[98]

Ĉefaj tialoj por la Dua Interkonsento

[redakti |redakti fonton]

La ĉefaj tialoj por la Dua Interkonsento estis jenaj. Unue, post Aŭgusto rezignis la ĉiujaran konsulecon, li ne estis plu en oficiala posteno por regadi la ŝtaton, kvankam lia dominanta posteno restis neŝanĝita super siaj Romiaj, 'imperiaj' provincoj kie li estis ankoraŭprokonsulo.[92][99] Kiam li por unu jaro tenis la postenon de konsulo, li havis la povon por interveni en la aferoj de aliaj provincaj prokonsuloj nomumitaj de la Senato tra la tuta imperio, kiam li konsideris ĝin necese.[100] Kiam li lasis la ĉiujaran konsulecon, li laŭleĝe perdis tiun povon ĉar liaj prokonsulaj povoj aplikiĝis nur al siaj imperiaj provincoj. Aŭgusto volis reteni tiun povon.

Dua problemo poste leviĝis montrante la neceson por Dua Interkonsento en tio kio iĝis konata kiel "Afero de Marko Primo".[101] Fine de la jaro 24 aŭ komence de la 23 a.K., aperis akuzoj kontraŭ Marko Primo, iama prokonsulo (guberniestro) de Makedonio, ĉar faris militon sen antaŭa aprobo de la Senato en laOdrisia regno deTrakio, kies reĝo estis Romia aliancano.[102] Li estis defendita de Lucio Lucinio Varo Mureno, kiu diris al la tribunalo ke lia kliento estis ricevinta specifajn instrukciojn el Aŭgusto, ordonantajn al li ataki la klientan ŝtaton.[103] Poste, Primo atestis ke la ordonoj venis el la ĵus forpasinta Marcelo.[104] Tiaj ordonoj, se vere donitaj, estus konsideritaj rompo de la Senata privilegio sub la Konstitucia Interkonsento de 27 a.K. kaj ties sekvo — t.e., antaŭ Aŭgusto ricevis la titolonimperium proconsulare maius — ĉar Makedonio estis Senata provinco sub la Senata jurisdikcio, ne imperia provinco sub la aŭtoritato de Aŭgusto. Tia agado estus fordisŝirinta la kovron de la Respublika restaŭrado helpita de Aŭgusto, kaj eksponinta lian fraŭdon esti la unua civitano, nome launua inter egaluloj.[103] Eĉ plej malbone, la impliko de Marcelo havigis ioman pruvaron ke la politiko de Aŭgusto sukcesos ke la junulo ekhavis sian lokon kielPrinceps, instituciante formon de monarkio – akuzo kiu jam estis elĉerpita.[94]

Aŭgusto kielJupitero, tenante sceptron kaj globon (unua duono de la 1a jarcento p.K.).

La situacio estis tiom grava ke Aŭgusto mem aperis en la tribunalo, kvankam li ne estis alvokita kiel atestanto. Subĵure, Aŭgusto deklaris ke li ne donis tian ordonon.[105] Murena ne kredis la ateston de Aŭgusto kaj malakceptis sian klopodon subrompi la tribunalon uzante sianauctoritas. Li akre postulis scii kial Aŭgusto estis turniĝinta al tribunalo al kiu li ne estis alvokita; Aŭgusto respondis ke li venis pro la publika intereso.[106] Kvankam Primo estis trovita kulpa, kelkaj juĝistoj voĉdonis por senkulpigo, signife ke neniu kredis la ateston de Aŭgusto, kio estus insulto al la 'Unua Aŭgusto'.[107]

La Dua Konstitucia Interkonsento estis kompletigita parte por malpliigi konfuzon kaj formaligi la juran aŭtoritaton de Aŭgusto por interveni en Senataj provincoj. La Senato garantiis al Aŭgusto formon de ĝeneralaimperium proconsulare, aŭ prokonsula imperio (povo) kiu aplikiĝis tra la tuta imperio, ne nur al liaj provincoj. Krome, la Senato pliigis la prokonsulan imperion de Aŭgusto enimperium proconsulare maius, aŭ prokonsula imperio aplikebla tra la tuta imperio kio estis plie (maius) aŭ pli granda ol tenita de aliaj prokonsuloj. Tio fakte havigis al Aŭgusto konstitucian povon superan al tiu de aliaj prokonsuloj en la imperio.[98] Aŭgusto restis en Romo dum la plinoviga procezo kaj havigis al veteranoj grandajn donacojn por akiri ilian subtenon, kaj tiele sekurigis sian statuson de prokonsula imperiomaius estis plinovigita en 13 a.K.[96]

Aldonaj povoj

[redakti |redakti fonton]

Dum la dua interkonsento, Aŭgusto ricevis ankaŭ la povon detribunuso (tribunicia potestas) por la tuta vivo, kvankam ne la oficialan titolon de tribunuso.[98] Dum kelkaj jaroj, Aŭgusto ricevistribunicia sacrosanctitas, nome imuneco donita altribunusoj. Tiam li decidis ekhavi la tutajn povojn de magistrataro, plinovigitajn ĉiujare, por la tuta vivo. Laŭleĝe, tio estis fermita nur porpatricioj, nome statuso kiun Aŭgusto estis akirinta nur kelkajn jarojn antaŭe kiam li estis adoptita de Julio Cezaro.[97] Tiu povo permesis al li kunigi la Senaton kaj la popolon en iliaj deziroj kaj fari negocojn antaŭ ili, por haltigi la agadon de ĉu la Asembleo aŭ la Senato, por prezidi super balotadoj, kaj por paroli la unua en ĉiu kunsido.[96][108] Ankaŭ inkluditaj en la tribunusa aŭtoritato de Aŭgusto estis povoj kutime rezervitaj por lacensoroj; tiuj estis ekzemple la rajto superrigardi publikan moralon kaj kribri la leĝojn por sekurigi ke ili estas de publika intereso, same kiel la kapablo faricenson kaj determini la membrecon de la Senato.[109]

Kun la povoj de censoro, Aŭgusto alvokis al virtoj de Romia patriotismo malpermesante ĉiun vestaĵon escepte la klasikan togon enirante la Forumon.[110] Ne estis antaŭaĵo en la Romia sistemo por kombinado de la povoj de tribunuso kaj de censoro en unusola posteno, nek Aŭgusto mem estis elektita al la posteno decensoro.[111] Ankaŭ Julio Cezaro estis ricevinta similajn povojn, laŭ kiuj li zorgis por superrigardi la moralon de la ŝtato. Tamen, tiu posteno ne etendis la kapablon de la censoro por fari censon kaj determini la liston de aliĝintoj al la Senato. La posteno de latribunus plebis ekperdis sian prestiĝon pro la amasigo de tribunusaj povoj fare de Aŭgusto, tiele li plivivigis sian gravon farante mandatan nomumon por ajna plebano kiu deziris la postenon depretoro.[112]

Kapo de Aŭgusto kielPontifex Maximus, Romia artaĵo de la fino de la Aŭgusta periodo, lasta jardeko de la 1a jarcento a.K.

Aŭgusto ricevisimperium nur ene de la urbo mem, aldone al la ricevo de prokonsulaimperium maius kaj la tribunusan aŭtoritaton por la tuta vivo. Tradicie, prokonsuloj (Romiaj provincaj guberniestroj) perdis sian prokonsulan "imperium" kiam ili trapasis laPomerium – nome religia limo de Romo – kaj eniris en la urbon. En tiuj situacioj, Aŭgusto povis havi povon kiel parto de sia tribunusa aŭtoritato sed lia konstituciaimperium ene dePomerium estus malpli granda ol tiu de servanta konsulo. Tio estus signifante ke, kiam li estis en la urbo, li povis ne esti la konstitucia magistrato kun la plej alta aŭtoritato. Danke al lia prestiĝo aŭauctoritas, liaj deziroj povis esti kutime obeitaj, sed povus esti ioma malfacilo. Por plenigi tiun povo-truon, la Senato voĉdonis ke laimperium proconsulare maius (supera prokonsula povo) de Aŭgusto povis ne haltiĝi kiam li estis ene de la urbomuroj. Ĉiuj armitaj fortoj en la urbo estis iam sub la kontrolo de la urbaj pretoroj kaj konsuloj, sed tiu situacio estis nune lokinta ilin sub la nura aŭtoritato de Aŭgusto.[113]

Aldone, Aŭgusto ricevis plian prestiĝon el ĉiu posta Romia milita venko post tiu epoko, ĉar la majoritato de la Romaj armeoj estis staciitaj en imperiaj provincoj estritaj de Aŭgusto pere delegatoj kiuj estis deputitoj de laprinceps en la provincoj.[114] Krome, se okazis batalo en Senata provinco, la prokonsulaimperium maius de Aŭgusto permesis lin ekkomandi (eĉ nur konsidere) ajnan ĉefan militan venkon. Tio signifis ke Aŭgusto estis la nura individuo kapabla ricevi triumfon, tradicio kiu komencis ĉe Romulo, nome la unua reĝo de Romo kaj la unua triumfa generalo.[114] Lucio Kornelio Balbo estis la lasta homo ekster la familio de Aŭgusto kiu ricevis tiun premion, en 19 a.K.[114] Balbo estis la nevo de la granda agento de Julio Cezaro, kiu estis guberniestro de Afriko kaj konkerinto deGaramantoj.) Tiberio, la plej aĝa filo de Aŭgusto el la geedzeco kun Livia, estis la nura alia generalo kiu ricevis triumfon — pro venkoj en Germanio en 7 a.K.[115]

Konspiro

[redakti |redakti fonton]
Anoj de la imperiestra familio,
reliefo ĉe la suda muron de laAra Pacis,Romo.

Multaj el la politikaj subtilaĵoj de la Dua Interkonsento ŝajne ne atingis la komprenon de la Pleba klaso, komponita de la plej grandaj subtenantoj kaj klientoj de Aŭgusto. Tio okazigis ke ili insistis al la partopreno de Aŭgusto en imperiaj aferoj el tempo al tempo. Aŭgusto malsukcesis starigi por elekto kiel konsulo en 22 a.K. kaj aperis timoj ke li denove estis premita el la povo de la aristokrata Senato. En 22, 21, kaj 19 a.K., la popolo tumultis kiel reago, kaj permesis ke estu elektita ununura konsulo por ĉiu el tiuj jaroj, evidente por lasi la alian postenon malferme por Aŭgusto.[116] Same, okazismalsatego en Romo en 22 a.K., kio levis panikon, dum multaj urbaj plebanoj alvokis por ke Aŭgusto ekhavu diktatorajn povojn por persone superrigardu la krizon.[96] Post teatreca montro de malakcepto antaŭ la Senato, Aŭgusto finfine akceptis aŭtoritaton super la grenliverado al Romo "pro graco de lia prokonsulaimperium", kaj li finiĝis la krizo preskaŭ tuje.[96] Nur ĝis la jaro 8 p.K. tia krizo ebligis ke Aŭgusto establupraefectus annonae, nome permanenta prefekto kiu zorgu pri la grenliverado al Romo.[117]

Kolosa statuo de Aŭgusto, sidanta kaj portantalaŭrokronon.

Tamen, estis kelkaj malkonsentaj pri la etendo de povoj havigitaj al Aŭgusto fare de la Dua Interkonsento, kaj tio venis al pinto kun la ŝajna konspiro de Fanjo Kepjo.[101] Iom antaŭ la 1a de Septembro 22 a.K., ia Kastricio havigis al Aŭgusto informon pri konspiro estrita de by Fanjo Kepjo.[118] Lucio Lucinio Varono Murena estis listigita inter la ŝajnaj konspirantoj, nome la honesta Konsulo kiu defendis Primon en la afero de Marko Primo. La konspirantoj estis juĝitajin absentia (foreste) kaj Tiberio agadis kiel akuzisto; la ĵurio trovis ilin kulpaj, sed tio ne estis unuanimaverdikto.[119] Ĉiuj akuzitoj estis kondamnitaj al mortopuno pro perfido kaj ekzekutitaj tuj post ili estis kaptitaj — eĉ sen permesi ilian ateston por ilia defendo.[120] Aŭgusto sekurigis la pluigon de la fasado de la Respublika registaro per efika kaŝkovro de la okazaĵoj.[121]

En 19 a.K., la Senato havigis al Aŭgusto la titolon de 'generala konsula imperio', kio estis probable 'imperium consulare maius', kiel la prokonsulaj povoj kiujn li estis ricevinta en 23 a.K. Kiel lia tribunusa aŭtoritato, la konsulaj povoj estis alia klopodo akiri povon el postenoj kiujn li ne fakte tenis.[122] Aldone, Aŭgusto estis rajtigita porti la konsulajn simbolojn publike kaj antaŭ la Senato,[113] same kiel sidi en la simbola seĝo inter la du konsuloj kaj teni lafaskojn, nome emblemo de konsula aŭtoritato.[122] Tio ŝajne pacigis la popolaĉon; senkonsidere ĉu Aŭgusto estis konsulo aŭ ne, la gravo estis ke ambaŭ aperis kiel unu antaŭ la popolo kaj povis plenumi konsulan povon se necese. La 6an de Marto 12 a.K., post la morto deLepido, li aldone ekhavis la postenon depontifex maximus, nome la plej alta pastro de la Pontifeksoj, nome la plej grava posteno en la Romia religio.[123][124] La 5an de Februaro 2 a.K., Aŭgusto ricevis ankaŭ la titolonpater patriae, aŭ "patro de la lando".[125][126]

Stabileco kaj povikapto

[redakti |redakti fonton]
Aŭgusto kiel plej alta sacerdoto
(Romo, nacia muzeo).

Fina tialo por la Dua Interkonsento estis havigi al la Princlanda konstitucian stabilecon kaj povoreteno por la okazo ke io okazos al laPrinceps Augustus. Lia malsano de la komenco de la 23 a.K. kaj la konspiro de Kepio nontris ke la ekzisto de la reĝimo dependis el la fajna fadeno de la vivo de unu homo, Aŭgusto mem, kiu fakte suferis el kelkaj gravaj kaj danĝeraj malsanoj laŭlonge de sia tuta vivo.[127] Se li estus mortinta pro natura okazigo aŭ viktimo de murdo, Romo estus povinta veni al alia serio de enlandaj militoj. La memoroj de Farsalo, la Idusoj de Marso, la proskriboj, Filipi, kaj Aktio, apenaŭ dudek kvin jarojn distantaj, estis ankoraŭ ankritaj en la mensoj de multaj civitanoj. Prokonsula imperio estis havigita alAgripa por kvin jaroj, simile al la povo de Aŭgusto, por plenumi tiun konstitucian stabilecon. La preciza naturo de la havigo estas necerta sed ĝi probable kovris la imperiajn provincojn de Aŭgusto, kaj en oriento kaj en okcidento, eble sen aŭtoritato super la provincoj de la Senato. Tio venis poste, kun la zorge deziritatribunicia potestas.[128]

La akumulado de povoj fare de Aŭgusto estis tiam kompleta. Fakte, li datigis sian 'regadon' el la finkompletigo de la Dua Interkonsento, en la 1a de Julio, 23 a.K.[129] Preskaŭ tiom grave, la Princlanndo tiam havis konstitucian stabilecon. Poste Romiaj imperiestroj estis ĝenerale limigitaj al la povoj kaj la titoloj origine havigitaj al Aŭgusto, kvankam ofte ĵus nomumitaj imperiestroj povis malakcepti unu aŭ pliajn el la honoraj titoloj havigitaj al Aŭgusto por montri humilecon. Dum iliaj regadoj progresis, la imperiestroj povis alproprigi ĉiujn el la titoloj, senkonsidere ĉu ili estis havigitaj al ili fare de la Senato. Poste imperiestroj eksurmetis la civilan kronon, la konsulajn simbolojn, kaj la purpurajn vestaĵojn de triumfanta generalo (toga picta), kiu iĝis la imperia simbolo ankaŭ en laBizanca epoko.

Milito kaj etendo

[redakti |redakti fonton]
La venka avanco deHermann, priskribo de laBatalo de Varus de la jaro 9 p.K., de Peter Janssen, 1873

Aŭgusto elektisImperator ("venka komandantor") kiel sian unuan nomon, ĉar li volis fari emfaze klaran konekton inter li mem kaj la koncepto de venko, kaj sekve li iĝis konata kielImperator Caesar Divi Filius Augustus (Imperiestro Aŭgusto Cezaro Filo de Dio).[130] Ĉirkaŭ la jaro 13, Aŭgusto fanfaronis 21 okazojn en kiuj liaj trupoj proklamis lin "imperator" kiel sia titolo post sukcesa batalo.[130] Preskaŭ la tuta kvara ĉapitro en liaj publikigitaj memoroj de atingoj konataj kielRes Gestae estis dediĉitaj al liaj militaj venkoj kaj honoroj.[130]

Aŭgusto ankaŭ helpis la idealon de supera Romia civilizacio kun la tasko regadi la mondon (ĝis la etendo laŭ kiu la Romianoj konis ĝin), sento enkorpigita en vortoj kiujn la tiutempa poetoVirgilio atribuis al la legenda praulo de Aŭgusto:tu regere imperio populos, Romane, memento —"Romiano, memoru per via forto regadi la popoloj de la Tero!".[110] La elano porekspansiismo estis ŝajne elstara inter ĉiuj klasoj en Romo, kaj ĝi ricevis eĉ dian sankcion fare de Jupitero en la verko de Virgilio nome en la Libro 1a deEneado, en kiu Jupitero promesas al Romoimperium sine fine, "senfinan suverenecon".[131]

Ĉirkaŭ la fino de lia regado, la armeoj de Aŭgusto estis konkerintaj nordanHispania (nuntempaj Hispanio kaj Portugalio)[132] kaj laAlpajn regionojnRaetia kajNoricum (nuntempaj Svisio, Bavario, Aŭstrio, Slovenio),[132]Iliriko kajPannonia (nuntempaj Albanio, Kroatio, Hungario, Serbio, ktp.),[132] kaj estis etendintajn la limojn de laAfrika Provinco oriente kaj sude.[132]

Busto deTiberio, sukcesa milita komandanto sub Aŭgusto antaŭ li estis nomumita lia heredanto kaj sukcedanto.

Judeo estis aldonita al laprovinco Sirio kiam Aŭgusto elpostenigisHerodon Arĥelaon, sukcedanto al laklienta reĝoHerodo la Granda (73–4 a.K.).[132] Sirio (kiel Egipto post Antonio) estis regata de alta prefekto de kavalira klaso pli ol de prokonsulo aŭ legato de Aŭgusto.[132]

Denove, ne necesis milita klopodo en 25 a.K. kiamGalatia (nuntempa Turkio) estis konvertita al Romia provinco post Amintaso de Galatio estis murdita de revenĝa vidvino de murdita princo el Homonada.[132] La ribelaj triboj deAsturio kajKantabrio en nuntempa Hispaniofinfine falis en 19 a.K., kaj ankaŭ la teritorio falis sub la provincojHispania kajLusitania.[133] Tiu regiono montriĝis kiel ĉefa enspezejo por la financado de la estontaj militaj kampanjoj de Aŭgusto, ĉar ĝi estis riĉa en mineralaj kuŝejoj kiuj povis estis utiligitaj en Romiajminadaj projektoj, ĉefe la tre riĉaj kuŝjeoj eloro deLas Médulas.[133]

Konkeri la popolojn de la Alpoj en 16 a.K. estis alia grava venko por Romo, ĉar ĝi havigis grandan teritorianbufron inter la Romiaj civitanoj de Italio kaj la malamikoj de Romio en Ĝermanio norde.[134]Horacio dediĉisodon al la venko, dum la monumento Trofeo de Aŭgusto ĉeMonako estis konstruita por honoro de la okazo.[135] La kapto de la Alpa regiono utilis ankaŭ por la venonta ofensivo en 12 a.K., kiam Tiberio komencigis la ofensivon kontraŭ la Panoniaj triboj de Iliriko, kaj lia fratoNero Claudius Drusus atakis kontraŭ la Ĝermanaj triboj de orientaRejnlando.[136] Ambaŭ kampanjoj estis tre sukcesaj, ĉar la fortoj de Drusus atingis la valon de la riveroElbo ĉirkaŭ la jaro 9 a.K. — kvankam li mortis tuj post la elfalo el sia ĉevalo.[136] Oni registris ke la pia Tiberio piediris antaŭ la korpo de sia frato la tutan vojon reen al Romo.[137]

Muziris en la Ĉera Regno deSuda Barato, kiel montrita en laTabula Peutingeriana, kun priskribo de "Templo de Aŭgusto" ("Templum Augusti"), ilustraĵo pri la Hind-Romiaj rilatoj de tiu periodo.
Monero deKuŝana reganto Kuĝula Kadfises, en la stilo de la Romia imperiestro Aŭgusto.Brita Muzeo.

Por protekti la Romian orientajn teritoriojn el laPartia Imperio, Aŭgusto fidis sur laklientaj ŝtatoj de Oriento kiuj agis kiel teritoriajbufroj kaj areoj kiuj povis starigi proprajn trupojn por defendo.[138] Por sekurigi la orientan flankon de la Imperio, Aŭgusto staciigis Romian armeon en Sirio, dum lia lerta duonfilo Tiberio negocis kun la Partoj kiel Romia diplomato al Oriento.[138] Tiberio estis responsa por la restaŭrado de Tigranes la 5-a al la trono de la Regno de Armenio.[137]

Parto redonanteromian aglon, reliefo en la heroakiraso de la statuo de Aŭgusto de Prima Porta.

Ŝajne liaj plej grandaj diplomataj atingoj estis negocadi kun Frates la 4-a de Partio (37–2 a.K.) en 20 a.K. por la revenigo de la batalaj standardoj perditaj deKraso en laBatalo de Carrhae, simbola venko kaj granda fiero de moralo por Romo.[137][138][139] Werner Eck asertas ke tio estis granda desaponto por Romianoj kiu serĉas revenĝi la venkon de Kraso pere de militaj rimedoj.[140] Tamen, Maria Brosius klarigas ke Aŭgusto uzis la revenigon de la standardoj kielpropagando simboligante la submeton de Partio al Romo. La okazaĵo estis celebrita en arto kiel ĉe la brustokirasa desegno de la statuo de Aŭgusto de Prima Porta kaj en monumentoj kiaj laTemplo de Marso Ultor ('Marso la Venĝulo') konstruita por hejmo de la standardoj.[141]

Partio ĉiam metis minacon al Romio en la Oriento, sed la reala batalkampo estis laŭlonge de la riverojRejno kajDanubo.[138] Antaŭ la fina batalo kontraŭ Antonio, la kampanjoj de Oktaviano kontraŭ la triboj deDalmatia estis la unua paŝo por la etendo de la Romiaj teritorioj al la valo de Danubo.[142] Venko en batalo ne estis ĉiam porĉiama sukceso, ĉar la ĵus konkeritaj teritorioj estis konstante rekonkeritaj de la malamikoj de Romio en Ĝermanio.[138]

Grava ekzemplo de Romia perdo en batalo estis laBatalo de la Arbaro Teŭtoburgo en la jaro 9 p.K., kiam tri kompletaj legioj estritaj dePublio Kvintilio Varo estis detruitaj deArminio, estro de laĤeruskoj, ŝajna Romia aliancano.[143] Aŭgusto kontraŭatakis sendante Tiberion kaj Druson al la Rejno por pacigi ĝin, kio havis ioman sukceson kvankam la batalo de la jaro 9 p.K. markis la finon de la Romia etendo en Ĝermanion.[144] La Romia generaloGermaniko profitis el la interna milito de Ĥeruskoj inter Arminio kaj Segestes; ili venkis super Arminio, kiu fuĝis el tiu batalo sed estis mortigita poste en la jaro 21 pro perfido.[145]

Morto kaj entombigo

[redakti |redakti fonton]

Somere de la jaro 14 la imperiestro ekvojaĝis alCapri kajBenevento. Jam sur Capri li malsaniĝis pridiareo, tamen daŭrigis la vojaĝon alNapolo kaj Nola, ŝajne en la saman domon, kie 71 jarojn antaŭe mortis lia patro Gajo Oktavio. Tie mortis la imperiestro la 19-an de aŭgusto de la jaro 14 en la ĉeesto de sia edzino Livio kaj serion de alkurintaj altranguloj. La dato estis tiu de la tago, kiam 50 jarojn antaŭe li komencis sian unuan konsulecon. LaŭSuetonio la viro, kiu portis tiom da maskoj en sia vivo adiaŭis per formulo, kiun uzis aktoroj fine de spektaklo:"Se nun la tuto plaĉis al vi, tiam aplaŭdu, kaj lasu nin iri hejmen dankite".

Sekvoj

[redakti |redakti fonton]

La monatoaŭgusto estis nomita laŭ li.

Esperanta literaturo

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Krome Aŭgusto estis pere de sia avo Marko Atio Balbo parenco de Gnaeo Pompeio Mangno. La avo de Pompejo Magno, Gnaeo Pompejo, estis samtempe praavo de Aŭgusto.
  2. Suetonius (Aug. 2.1) uzas la esprimonminores gentes, kiun oni uzis por plebejaj familioj, reprezentitaj en la romia senato.
  3. La simpla infanĉambro de la juna Oktavio, kiu ne estis pli granda ol stokejo(cella Augusti), estis jarcentojn poste publika pilgrimejo de romianoj. Aŭgusto tiom identiĝis kun la ĉambro, ke en la popola kredo la regiono de la urbo Velletri estis konsiderata lia naskiĝloko (vidu ĉe Suet.Aug. 6).
  4. Bleicken,Augustus (2000), p. 35ff. kaj p. 692ff., Kienast,Augustus (1999), p. 6ff. kaj Bringmann,Augustus (2007), p. 256: germane:„Wahrscheinlich ist, dass im ersten Jahrhundert v. Chr. kein Unterschied mehr zwischen der Adoption unter Lebenden und der Namensübertragung durch testamentarische Verfügung gemacht wurde.“ (Verŝajnas, ke en la unua jarcento a.K. ne plu estis diferenco inter la adopto de vivantoj kaj la nomotransdono per testamenta indiko.) Kontraŭe Leonhard Schumacher opinias enOktavian und das Testament Caesars (Oktavio kaj la testamento de Cezaro), en:Zeitschrift der Savigny-Stiftung für Rechtsgeschichte. (Gazeto de la Savigny-Stiftung pri jurohistorio.) Romanistische Abteilung. 116, 1999, p. 49–70, ke Oktavio per la akcepto de la testamento unue nur heredis la posedaĵojn de Cezaro, kaj iĝis membro de la familio Julio (gens Iulia) nur en 43 a.K., post kiam la firmigo de la adopto okazis laŭjure.
  5. Vidu ankaŭ Klaus Bringmann,Augustus (2007), p. 38.
  6. Rowell (1962), 24.
  7. 7,07,17,2Eck (2003), 12.
  8. Chisholm (1981), 29.
  9. Rowell (1962), 23.
  10. Syme (1939), 167.
  11. Syme (1939), 173–174
  12. Scullard (1982), 157.
  13. Rowell (1962), 26–27.
  14. 14,014,114,2Rowell (1962), 27.
  15. Chisholm (1981), 32–33.
  16. Eck (2003), 14.
  17. Rowell (1962), 28.
  18. Syme (1939), 176–186.
  19. 19,019,1Eck (2003), 15.
  20. 20,020,1Scullard (1982), 163.
  21. 21,021,1Eck (2003), 16.
  22. Southern (1998), 52–53.
  23. 23,023,1Scullard (1982), 164.
  24. 24,024,1Scott (1933), 19–20.
  25. 25,025,125,2Scott (1933), 19.
  26. Scott (1933), 20.
  27. Syme (1939), 202.
  28. Eck (2003), 17.
  29. 29,029,1Eck (2003), 17–18.
  30. 30,030,1Eck (2003), 18.
  31. Eck (2003), 18–19.
  32. 32,032,132,232,3Eck (2003), 19.
  33. 33,033,1Rowell (1962), 32.
  34. 34,034,134,234,334,4Eck (2003), 20.
  35. Scullard (1982), 162
  36. Aleksander Helios,Kleopatro Seleneo, kaj Ptolemeo Filadelfo.
  37. 37,037,137,237,3Eck (2003) 21.
  38. 38,038,138,238,3Eder (2005), 19.
  39. 39,039,1Eck (2003), 22.
  40. Eck (2003), 23.
  41. 41,041,1Eck (2003), 24.
  42. 42,042,1Eck (2003), 25.
  43. Eck (2003), 25–26.
  44. 44,044,144,244,344,4Eck (2003), 26.
  45. Eck (2003), 26–27.
  46. Eck (2003), 27–28.
  47. Eck (2003), 29.
  48. Eck (2003), 29–30.
  49. 49,049,1Eck (2003), 30.
  50. Eder (2005), 20.
  51. Eck (2003), 31.
  52. Eck (2003), 32–34.
  53. Eck (2003), 34.
  54. Eck (2003), 34–35
  55. Eder (2005), 21–22.
  56. Eck (2003), 35.
  57. Eder (2005), 22.
  58. 58,058,158,2Eck (2003), 37.
  59. Roller (2010), 175.
  60. Walker (2008), 35, 42-44.
  61. Eck (2003), 38.
  62. Eck (2003), 38–39.
  63. Eck (2003), 39.
  64. Green (1990), 697.
  65. Scullard (1982), 171.
  66. 66,066,166,266,3Eck (2003), 49.
  67. Gruen (2005), 34–35.
  68. 68,068,168,268,3CCAA, 24–25.
  69. 69,069,1Gruen (2005), 38–39.
  70. 70,070,170,270,370,4Eck (2003), 45.
  71. Eck (2003), 44–45.
  72. Eck (2003), 113.
  73. 73,073,1Eck (2003), 80.
  74. 74,074,1Scullard (1982), 211.
  75. 75,075,1Eck (2003), 46.
  76. Scullard (1982), 210.
  77. 77,077,1Gruen (2005), 34.
  78. 78,078,178,2Eck (2003), 47.
  79. 79,079,179,279,3Eder (2005), 24.
  80. 80,080,180,280,3Eck (2003), 50.
  81. Eck (2003), 149
  82. Eck (2003), 3, 149.
  83. Eder (2005), 13.
  84. Eck (2003), 3.
  85. Wells, p. 51
  86. Li agis laŭ ordono de Marcelo kaj Aŭgusto – vidu Southern, p. 108 kaj Eck (2003), p. 55
  87. Holland, p. 294
  88. 88,088,1Davies, p. 259
  89. Ando, p. 140; Raaflaub, p. 426; Wells, p. 53
  90. Southern, p. 108; Holland, p. 295
  91. 91,091,191,2Eder (2005), 25.
  92. 92,092,192,292,392,492,5Eck (2003), 56.
  93. Gruen (2005), 38.
  94. 94,094,1Stern, Gaius,Women, children, and senators on the Ara Pacis Augustae: A study of Augustus' vision of a new world order in 13 BC, p. 23
  95. Holland, pp. 294–95; Southern, p. 108
  96. 96,096,196,296,396,4Eder (2005), 26.
  97. 97,097,1Gruen (2005), 36.
  98. 98,098,198,2Eck (2003), 57.
  99. Gruen (2005), 37.
  100. Eck (2003), 56–57.
  101. 101,0101,1Southern, p. 109; Holland, p. 299
  102. Wells, p. 53
  103. 103,0103,1Southern, p. 108
  104. Holland, p. 300
  105. Syme, p. 333
  106. Syme, p. 333; Holland, p. 300; Southern, p. 108
  107. Wells, p. 53; Raaflaub, p. 426
  108. Eck (2003), 57–58.
  109. Eck (2003), 59.
  110. 110,0110,1Eder (2005), 30.
  111. Bunson (1994), 80.
  112. Bunson (1994), 427.
  113. 113,0113,1Eck (2003), 60.
  114. 114,0114,1114,2Eck (2003), 61.
  115. Eck (2003), 117.
  116. Dio54.1,6,10.
  117. Eck (2003), 78.
  118. Swan, p. 241; Syme, p. 483
  119. Wells, p. 53; Holland, p. 301
  120. Davies, p. 260; Holland, p. 301
  121. Holland, p. 301
  122. 122,0122,1Gruen (2005), 43.
  123. Bowersock (1990), p. 380. Tiu dato estis havigita per surskribitaj kalendaroj; vidu ankaŭ Aŭgusto,Res Gestae10.2. Kasjo Diono27.2 informa pri tio ĉirkaŭ 13 a.K., probable la jaron en kiu Lepido mortis (Bowersock (1990), p. 383).
  124. Eder (2005), 28.
  125. Mackay (2004), 186.
  126. Eck (2003), 129.
  127. Suetonio,Aŭgusto81.
  128. Syme (1939), 337–338.
  129. Everett (2006), 217.
  130. 130,0130,1130,2Eck (2003), 93.
  131. Eck (2003), 95.
  132. 132,0132,1132,2132,3132,4132,5132,6Eck (2003), 94.
  133. 133,0133,1Eck (2003), 97.
  134. Eck (2003), 98.
  135. Eck (2003), 98–99.
  136. 136,0136,1Eck (2003), 99.
  137. 137,0137,1137,2Bunson (1994), 416.
  138. 138,0138,1138,2138,3138,4Eck (2003), 96.
  139. Brosius (2006), 96–97, 136–138.
  140. Eck (2003), 95–96.
  141. Brosius (2006), 97; see also Bivar (1983), 66–67.
  142. Rowell (1962), 13.
  143. Eck (2003), 101–102.
  144. Bunson (1994), 417.
  145. Bunson (1994), 31.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Ando, Clifford, Imperial ideology and provincial loyalty in the Roman Empire, University of California Press, 2000.
  • André, Jean-Marie,Le siècle d'Auguste, Paris, Payot, 1974.
  • Bivar, A. D. H. (1983). "The Political History of Iran Under the Arsacids", in The Cambridge History of Iran (Vol 3:1), 21–99. Edited by Ehsan Yarshater. London, New York, New Rochelle, Melbourne, and Sydney: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-20092-9.
  • Bowersock, G. W. (1990). "The Pontificate of Augustus". In Kurt A. Raaflaub and Mark Toher. Between Republic and Empire: Interpretations of Augustus and his Principate. Berkeley: University of California Press. pp. 380–94.ISBN 978-0-520-08447-6.
  • Brosius, Maria. (2006). The Persians: An Introduction. London & New York: Routledge.ISBN 978-0-415-32089-4 (hbk).
  • Bunson, Matthew. (1994). Encyclopedia of the Roman Empire. New York: Facts on File Inc.ISBN 978-0-8160-3182-5
  • Chisholm, Kitty kaj John Ferguson. (1981). Rome: The Augustan Age; A Source Book. Oxford: Oxford University Press, in association with the Open University Press.ISBN 978-0-19-872108-6
  • Cosme, Pierre,Auguste, Paris, Perrin, 2005.
  • Davies, Mark; Swain, Hilary; Davies, Mark Everson, Aspects of Roman history, 82 BC-AD 14: a source-based approach, Taylor & Francis e-Library, 2010.
  • Dio, Cassius. (1987) The Roman History: The Reign of Augustus. Tradukita de Ian Scott-Kilvert. London: Penguin Books.ISBN 978-0-14-044448-3.
  • Eck, Werner; tradukita de Deborah Lucas Schneider; nova materialo de Sarolta A. Takács. (2003) The Age of Augustus. Oxford: Blackwell Publishing (hardcover,ISBN 978-0-631-22957-5; paperback,ISBN 978-0-631-22958-2).
  • Eder, Walter. (2005). "Augustus and the Power of Tradition", in The Cambridge Companion to the Age of Augustus (Cambridge Companions to the Ancient World), ed. Karl Galinsky, 13–32. Cambridge, MA; New York: Cambridge University Press (hardcover,ISBN 978-0-521-80796-8; paperback,ISBN 978-0-521-00393-3).
  • Etienne, Robert,Le siècle d'Auguste, Paris, Armand Colin, 1970.
  • Everitt, Anthony (2006) Augustus: The Life of Rome's First Emperor. Random House Books.ISBN 1-4000-6128-8.
  • Green, Peter (1990). Alexander to Actium: The Historical Evolution of the Hellenistic Age. Hellenistic Culture and Society. Berkeley, CA; Los Angeles; London: University of California Press.ISBN 0-520-05611-6.
  • Gruen, Erich S. (2005). "Augustus and the Making of the Principate", in The Cambridge Companion to the Age of Augustus (Cambridge Companions to the Ancient World), ed. Karl Galinsky, 33–51. Cambridge, MA; New York: Cambridge University Press (hardcover,ISBN 978-0-521-80796-8; paperback,ISBN 978-0-521-00393-3).
  • Holland, Richard, Augustus, Godfather of Europe, Sutton Publishing, 2005.
  • Mackay, Christopher S. (2004). Ancient Rome: A Military and Political History. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-80918-4.
  • MacMullen, Ramsay,La Romanisation à l'époque d'Auguste, Paris, Les Belles Lettres, 2003.
  • Néraudau, Jean-Pierre,Auguste, Paris, Les Belles lettres,1996ISBN 2-251-44082-8
  • Raaflaub, Kurt A.; Toher, Mark, Between republic and empire: interpretations of Augustus and his principate, University of California Press, 1993.
  • Roller, Duane W. (2010). Cleopatra: a biography. Oxford: Oxford University Press.ISBN 9780195365535.
  • Rowell, Henry Thompson. (1962). The Centers of Civilization Series: Volume 5; Rome in the Augustan Age. Norman: University of Oklahoma Press.ISBN 978-0-8061-0956-5
  • Scott, Kenneth. "The Political Propaganda of 44–30 B.C." Memoirs of the American Academy in Rome, Vol. 11, (1933), pp. 7–49.
  • Scullard, H. H. (1982) [1959]. From the Gracchi to Nero: A History of Rome from 133 B.C. to A.D. 68 (5th ed.). London; New York: Routledge.ISBN 978-0-415-02527-0.
  • Southern, Pat. (1998). Augustus. London: Routledge.ISBN 978-0-415-16631-7.
  • Syme, Ronald (1939). The Roman Revolution. Oxford: Oxford University Press.ISBN 0-19-280320-4.
  • Walker, Susan. "Cleopatra in Pompeii?" in Papers of the British School at Rome, 76 (2008), pp. 35–46 kaj 345-8.
  • Wells, Colin Michael, The Roman Empire, Harvard University Press, 2004.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloAugustusangle.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la26-a de septembro 2020 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
v  d  r
Romiaj imperiestroj
Principato
(27 a.K – 235)
Krizo de la 3-a jarcento
(235-284)
Dominato
(284-395)
Okcident-Romia Imperio
(395-476)
Bizanca imperio
(395-1204)
Flavio Arkadio •Teodozio la 2-a •Marciano •Leono la 1-a la Traco •Leono la 2-a (Bizancio) •Zenono la 1-a •Basilisko •Anastazio la 1-a •Justino la 1-a •Justiniano la 1-a •Justino la 2-a •Tiberio la 2-a Konstantina •Maŭrico la 1-a •Focas •Heraklio •Konstanteno la 3-a •Heraklonas •Konstanto la 2-a •Konstanteno la 4-a •Justiniano la 2-a •Leontio la 2-a •Tiberio la 3-a •Filipiko •Anastazio la 2-a •Teodozio la 3-a •Leono la 3-a •Konstanteno la 5-a •Artabasdo •Leono la 4-a •Konstanteno la 6-a •Ireno •Nikeforo la 1-a •Staurakio •Mikaelo la 1-a •Leono la 5-a la Armena •Mikaelo la 2-a •Teofilo la 2-a •Mikaelo la 3-a •Bazilo la 1-a •Leo la 6-a •Aleksandro la 3-a •Konstanteno la 7-a •Romano la 1-a •Romano la 2-a •Nikeforo la 2-a •Johano la 1-a •Basilo la 2-a kajKonstanteno la 8-a •Zoe kunRomano la 3-a tiamMikaelo la 4-a tiamMikaelo la 5-a tiamKonstanteno la 9-a •Teodora •Mikaelo la 6-a •Isaako la 1-a Komnena •Konstanteno la 10-a •Romano la 4-a •Mikaelo la 7-a •Nikeforo la 3-a •Aleksio la 1-a •Johano la 2-a Komneno •Manuelo la 1-a Komneno •Aleksio la 2-a •Androniko la 1-a •Isaako la 2-a Angelo •Aleksio la 3-a •Aleksio la 4-a •Aleksio la 5-a
Nicea imperio
(1204-1261)
Bizanca imperio
(1261-1453)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aŭgusto_Cezaro&oldid=9219372"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp