Fine de 2022 en la komunumo vivis364 loĝantoj sur areo de3,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de99 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al laarondismentoAvesnes-sur-Helpe (franceArrondissement d'Avesnes-sur-Helpe,nederlandeArrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al lakantonoAulnoye-Aymeries.
Audignies geografie kaj historie apartenas al lafranca-belga translima regionoHenegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj :paleozoika soklo,mezozoika kreto, sed ankaŭkenozoikajsablo aŭargilo plejparte kovritaj deleŭso.
La vilaĝo Audignies troviĝas proksime de la urbetojBavay kajAvesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Audignies etendiĝas sur 3,66 km².