Auce | ||
Vecauce (historie),germane Alt-Autz | ||
Urbo | ||
Iama grandbieno Vecauce, ekde 1920 la praktika bazo por agrikulturaj studentoj. | ||
| ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Municipo | Dobele | |
Historia regiono | Zemgalio | |
Koordinatoj | 56° 27′ 39″ N22° 54′ 04″ O / 56.46083 °N, 22.90111 °O /56.46083; 22.90111(mapo) | |
Areo | 3,7 km² (370 ha) | |
Loĝantaro | 2 236 (29.01.2021) | |
Denseco | 604,32 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1924 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-3708 | |
![]() | ||
Retpaĝo: auce.lv | ||
Auce - jenlatve, historie ankaŭgermane Alt-Autz kajlitove Aukė, nuntempe litoveAucė - estas urbo enLatvia historia regionoZemgalio, en la sudo de Latvio. Ĝi apartenas aldistrikto Dobele kaj situas en sudokcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 33 km deDobele, 7 km deLitovia limo kaj 109 km deRigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis2 136 personoj sur areo de3,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de582 loĝantoj/km².
Ĝis la 13-a jarcento, Auce lando situis in malgranda zemgala - antikvabalta tribo - ŝtato Spārnene. Auce unue estis menciita en 1426 kielOwcze engermane skribaĵo, kiam ĝi estis en parto deLivonio, subjekto alArkidiocezo de Rigo.
En 1562 Auce trovis sin en la germanlingvaDuklando Kuronio. En 1795 la Duklando, kune kun Dobele, estis aneksita al laRusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integrigis ĝin en la Kuronia provincon. Ĉiam en la regiono plu vivisgermanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro lasekreta aldona protokolo de lapakto Ribbentrop-Molotov).
Auce, tiutempe Vecauce ("Malnova Auce"), iĝis pli granda setlejo post 1889, kiam la fervojo Rigo-Mažeikiai estis konstruita tra la vilaĝo.
Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Vecauce estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Latvio.[2] En 1924 Vecauce akiris urborajtojn. En 1925 la antaŭa nomo Auce estis restarigita.
La urbo situas en la suda parto de la Orienta Kuronia altebenaĵo, kie ĝi pasas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Daprecipitaĵo falas 650 mm jare.[3]
La fervoja linio Rigo-Jelgava-Mažeikiai ne plu estas uzata por pasaĝertransporto en 2022, sed estas planoj restarigi ĝin.
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P96 (Jelgava-Ezere) kaj P104 (Tukums-Auce-Litovio), lokaj vojoj estas V1116 (Auce-Vadakste), V1117 (Auce-Ķevele) kaj V1118 (Auce-Lielauce).
Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1939 | 3329 |
1965 | 4900 |
2000 | 3211 |
2021 | 2195 |
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 3211 | 2570 (80%) | 183 (6%) | 55 (2%) | 34 (1%) | 23 (1%) | 337 (10%) | 9 (0%) |
2021 | 2195 | 1745 (79%) | 128 (6%) | 41 (2%) | 16 (1%) | 10 (0%) | 202 (9%) | 53 (2%) |
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temoAuce enVikimedia Komunejo