Ateno (grekeΑθήνα, Athína; engreka prononco: [aˈθina];antikve-grekeἈθῆναι, Athênai; en arĥaika Esperanta lingvouzo de la 19-a jarcento, ankaŭ malofte nun:Atenoj), estas la nunaĉefurbo kaj plej granda urbo deGrekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.
La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nun (same kiel dum laantikva epoko) nomiĝasAtiko, kaj Ateno estas la regiona centro. La urba havenoPireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko. La internaciaflughaveno de la urbo estas nomata laŭEleftherios Venizelos. Ekzistasmetroo.
Lacivito Ateno estis dum laantikva epoko unu el la unuajdemokratioj, kaj estis tre grava centro de lahelena civilizo. Ĝi estas unu el la plej antikvai urboj de la mondo, kaj tiesregistrita historio etendiĝas al ĉirkaŭ 3,400 jaroj, kaj ties plej antikva homa setlado ekis iam inter la 11a kaj la 7a jarmilo a.K.[1]
Laklasika Ateno estis potencaurbo-ŝtato kiu stariĝis kongrue kun la pliiĝanta disvolvigo de la haveno de Pireo, kiu estis dekomence aparta urbo antaŭ ties aligo al Ateno en la 5a jarcento a.K. Ateno estis centro porarto, lernado kajfilozofio, hejmo de laAkademio de Platono kaj de laLiceo de Aristotelo,[2][3] kaj ĝi estis amplekse referencata kiel lalulilo de la okcidentacivilizo kaj la naskoloko de lademokratio,[4][5] ĉefe pro ĝia kultura kaj politika influo sur la Eŭropa kontinento, kaj partikulare sur laromianoj.[6] En moderna epoko, Ateno estas granda kosmopolita metropolo kaj centro por la ekonomia, financa, industria, marvetura, politika kaj kultura vivo en Grekio. En 2012, Ateno estis rangigita kiel la 39a plej riĉa urbo de la mondo laŭ aĉetopovo[7] kaj la 67a plej multekosta[8] laŭ studo de la financa entrepreno UBS.
Ateno estas agnoskita kielmonda urbo pro sia loko kaj gravo por ŝipaj konstruado kaj administrado,financo,komerco,amaskomunikiloj,distrado,artoj,internacia komerco,kulturo,edukado kajturismo. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj centroj ensudorienta Eŭropo, kun granda financa sektoro, kaj ĝia havenoPireo estas kaj la plej granda haveno por pasaĝeroj en Eŭropo[9][10][11][12] kaj la dua plej granda en la mondo.[13] La municipo (urbo) Ateno havis 664 046 loĝantojn (en 2011)[14] ene de siaj administraciaj limoj, kaj terareon de 38.96 km²;[15][16] laŭ la stato de 2021 estis643 452 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de16 499 loĝantoj/km². Laurba areo de Ateno (Granda Ateno kaj Granda Pireo) etendas trans ties administraciaj municipaj urbolimoj, kun loĝantaro de 3 090 508 (en 2011)[17] en areo de 412 km².[18] LaŭEurostat[19] en 2011, lafunkcia urba areo de Ateno estis la 9-a plej loĝata en la Eŭropa Unio (nome la 6-a plej loĝata ĉefurbo de la EU), kun 3 828 000 loĝantoj. Ateno estas ankaŭ la plej suda ĉefurbo de la eŭropa kontinento (sed ne, se enkalkuli la eŭropajn insulajn teritoriojn).
La heredo de laklasika epoko estas ankoraŭ evidenta en la urbo, reprezentata de antikvajmonumentoj kaj artaĵoj, el kiuj la plej fama estas laPartenono, konsiderata mejloŝtono de la komencoj de laokcidenta civilizo. La urbo plutenas ankaŭ monumentojn el laRomia kajBizanca epokoj, same kiel pli malgrandan nombron deOtomanaj monumentoj.
Laŭ unu teorio, la nomo de la urbo venas de laHindeŭropa radikoath- = kapo, supro, ĉarAkropolo, sur la samnoma monteto, estas la "fundamanta kerno" de la urbo. La elekton de tiu radiko klarigas la mito pri la nasko de diinoAtena, kiu eliris tute armita el la kapo deZeŭso. Antikve, la nomo estis Ἀθῆναι /Athễnai (plurala vorto)[21]. En moderna lingvo, Αθήνα /Athína estas la oficiala urba nomo.
Enantikva greka, la nomo de la urbo estisἈθῆναι (Athēnai, [a.tʰɛ̂ː.nai̯] en klasika atika), kio estas plurala formo. Tamen en pli frua variaĵo de la greka, kiel en laHomera greka, la nomo estis normale en la singulara formo, nomeἈθήνη (Athēnē).[22] Eble ĝi estis transformita al la plurala formo poste, kiel tiuj deΘῆβαι (Thêbai) kaj deΜυκῆναι (Μukênai). La radiko de la vorto estas eble ne de greka aŭ eĉ dehindeŭropa origino, kaj estas ebla restaĵo de la antaŭgreka substrato de Atiko,[23] kaj povus esti la nomo de la diinoAtena (atikeἈθηνᾶ,Athēnā, ionikeἈθήνη,Athēnē, kajdoreἈθάνα,Athānā), kiu estis ĉiam rilata al la urbo Ateno. Dum la mezepoka periodo la nomo de la urbo estis ŝanĝita denove en la singularan formonἈθήνα. Tamen, post la establo de la moderna greka ŝtato, kaj parte pro konservismo en la tiam superreganta skriba lingvaĵoKatarevuso,Ἀθῆναι [aˈθine] iĝis denove la oficiala nomo de la urbo. Tiel restis ĝis la forlaso deKatarevuso en la 1970-aj jaroj, kiam Ἀθήνα,Athína, iĝis la oficiala nomo.
Origina mito kiu klarigis kiel Ateno estis akirinta sian nomon estis bone konata inter antikvaj Atenanoj kaj eĉ iĝis la temo de la skulptaĵo ĉe la okcidenta frontono de laPartenono. La diino de saĝo, nomeAtena, kaj la dio de la maroj,Posejdono estis havante multajn malkonsentojn kaj batalojn inter ili, kaj unu el tiuj estis konkurenco por esti la Patrona Dio de la urbo. En klopodo allogi la popolon, Posejdono kreis salakvanakvofonton frapante la grundon per sia tridento, simbolantanŝiparan povon. Tamen, kiam Ateno kreis laolivarbon, simbolantepacon kajprosperon, la Atenanoj, sub ilia regantoCekropso, akceptis la olivarbon kaj nomigis la urbon laŭ Atena.
Oni proponis diversajn etimologiojn, nune plej ofte malakceptitaj, dum la 19a jarcento.Christian Lobeck proponis kiel la radiko de la nomo la vortonἄθος (áthos) aŭἄνθος (ánthos) kun la signifo "floro", por indiki Atenon kiel la "floranta urbo".Ludwig von Döderlein proponis la radikon de la verboθάω, nome θη- (tháō,thē-, "suĉi") por indiki ke Ateno havas fekundan grundon.[24]
En klasika literaturo, la urbo estis foje referencata kiel la Urbo de la Viola Krono, unuafoje dokumentata en teksto de Pindaro kiel ἰοστέφανοι Ἀθᾶναι (iostéphanoi Athânai), aŭ kielτὸ κλεινὸν ἄστυ (tò kleinòn ásty, "la glora urbo"). En mezepokaj tekstoj, variaj nomoj estis Setines, Satine, kaj Astines, ĉiuj derivaĵoj inkludantaj falsajn etimologiojn de prepoziciaj frazoj.[25] Nune la esprimoη πρωτεύουσα (ī protévousa), "la ĉefurbo", iĝis iome komuna.
Vido de laPartenono en la Akropolo.Atena, patrona diino de Ateno; (romepoka statuo deAtena Partena,Nacia Arkeologia Muzeo)Akropolo de Ateno. Stare la teatro de Herodo Atiko, fone la Likabeto.Akademio de Ateno.Statuo defTezeo ĉe la kvartalo Tiseio. Tezeo estis responsa, laŭ la mito, de lasinoikismos ("kunvivado") — nome politika unuigo deAtiko sub Ateno.
La plej antikva informo pri loĝantaro homa en Ateno estas el 11a al 7a jarmilo a.K. Ĉirkaŭ la 1400 a.K, en lamikena epoko, Ateno jam estis grava setlejo, kiu posedis fortikaĵon en la Akropolo, kun la karakteraj muregoj el ŝtonegoj propraj de tiu civilizo. Oni ne konas ĉu Ateno estis detruita fine de la mikena epoko, ĉirkaŭ la 1200 a.K., kiel okazis ĉe aliaj urboj, sed ja tuŝis al ĝi la dekadenco de la urba civilizo kiu okazis en la venontaj jarcentoj.
Dum la1-a jarmilo a.K., Ateno kreskis laŭ gravo kaj povo kaj iĝis unu de la hegemoniajurboŝtatoj en la klasikaGrekio. Proksimume inter la jaroj500 a.K. kaj323 ĝi estis unu el ĉefaj kulturaj kaj intelektaj centroj de la mondo, kaj okazigis multajn ideojn poste difinajn de la okcidenta civilizo, inter tiuj la koncepto dedemokratio.
La malvenko kontraŭSparto en la jaro 431 a.K., la hegemonio deMakedonio en la posta helenisma epoko kaj fine la konkero romia restis kaj povon kaj prestiĝon al Ateno. La fino de la klasika epoko situiĝas en la jaro529, kun la fermo de la filozofiaj lernejoj.
La diino de Ateno en la klasika epoko estisAtena rilata al la propra urbo kaj al la saĝeco.
LaAtena duklando estis ŝtato instituita en 1205 en la grekaj regionoj Atiko, Beocio, Lokrido kaj Megarido post la konkero de la Bizanca Imperio fare de Frankoj dum lakvara krucmilito.
Dum la tempo de laBizanca Imperio Ateno dekadencis, dum la centro de bizanca povo en la aktuala teritorio de Grekio translokiĝis alMistrao. Inter la 13a kaj la 15a jarcentoj la urbo falis en manoj de grekoj (bizancaj),frankoj kajitaloj de laLatina imperio, kiuj eĉ starigis la menciitanduklandon en Ateno; ankaŭaragonanoj kajsicilianoj okupis la urbon en diversaj momentoj, kaj la Duklando de Ateno kun tiu de Neopatrio, pasis al povoaragona. Finfine, en 1456, ĝi estis konkerita de laOtomana Imperio.
En la venontaj tempoj unue la loĝantaro konsiderinde malpliiĝis, ĝis nur 4.000 loĝantoj minimume. La otomanoj faris el la urbokaza (nome administra centro) kaj permesis religian liberon al ne-islamanoj. Ekde la 17a jarcento oni starigis la sistemon kaj politikan kaj administran de “millet”, laŭ kiu la neislamanoj de la Imperio subigis al suvereneco pere de reprezentantoj (nomedimogerontes) elektitaj de la propraj subuloj, kiuj peris inter la turkaj austoritatoj kaj la loka greka popolo. Estis paco en Ateno kaj la loĝantaro atingis 15 mil kun revenintoj. En tiu pacepoko en Ateno la loka ekonomio floris.[26]
Ateno suferis atakon fare deVenecio en1687, dum kiu la bombardado fare de venecianoj responsis por la eksplodo de eksplodaĵujo kiu ruinigis la Partenonon. Post laMilito de Greka Sendependigo (1821-1829) Ateno ekformis parton de la nova greka ŝtato, kaj estis nomumita oficiale ĉefurbo de Grekio la 18an de septembro de1834 pro historiaj kaj sentimentalaj tialoj. Tiame ĝi estis urbo tre malgranda konstruita ĉirkaŭ la piedo de la Akropolo. La unua reĝo de Grekio, nomeOtto de Bavario, kommisiis la arkitektojn Stamatios Kleantis kaj Eduard Schaubert por desegni modernan urbomapon kongrue por la ĉefurbo de ŝtato.
La unua moderna urbomapo konsistis el triangulo difinita de la Akropolo, la antikva tombejo Keramikos kaj la nova palaco de la Bavaridevena reĝo (nune hejmo de laGreka Parlamento), skizante la kontinuecon inter moderna kaj antikva Ateno. Novklasikismo, fakte la internacia stilo de tiu epoko, estis la arkitektura stilo tra kiu Bavaraj, Francaj kaj Grekaj arkitektoj kiaj Hansen, Klenze, Boulanger aŭ Kaftantzoglou desegnis la unuan gravajn publikajn konstruaĵojn de la nova ĉefurbo. En1896, la urbo estis ejo de la unuaj modernajOlimpikoj. Dum la 1920-aj jaroj nombraj grekaj rifuĝintoj, elpelitaj el Malgranda Azio post laGreka-turka milito, pligrandigis la loĝantaron de Ateno; sed estis ĉefe post laDua Mondmilito, kaj el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam la loĝantaro de la urbo eksplodis, kaj Ateno vidis laŭgradan etendon.
En la 1980-aj jaroj evidentiĝis ke lafumnebulo el fabrikoj kaj la pliiĝanta aŭtaro, same kiel manko de taŭga libera spaco pro premiĝo, estis evoluinta al la plej graca defio de la urbo. Serio de kontraŭ-poluaj mezuroj deciditaj de la urbaj aŭtoritatoj en la 1990-aj jaroj, kombine kun substanca plibonigo de la urba infrastrukturo (kiaj la aŭtoŝoseo Attiki Odos, la etendo de laAtena Metroo, kaj la nova Atena Internacia Flughaveno), konsiderinde mildigis iom la poluon kaj transformis Atenon en multe pli funkcia urbo. Post tiuj de1896, en Ateno okazis ankaŭ la interaj Olimpikoj de1906 kaj la urbo ankoraŭ gastigis ankaŭ laSomeran Olimpikon dum2004.
Monto Likabeto, vidita el la Akropolo.Vido de laMonto Penteliko, nome la dua plej alta monto ĉirkaŭ Ateno.
Ateno situas sur duoninsulo intermontoj kaj marbordo. Ateno etendas tra la centra ebenaĵo Atiko kiu estas ofte referencata kiel la Atena aŭ Atika Baseno (greke: Λεκανοπέδιο Αττικής). Tiu baseno estas limigita de kvar grandaj montoj: nome Monto Aigaleo okcidente, Monto Parniza norde,Monto Penteliko nordoriente kaj Monto Himeto oriente.[27] Trans la Monto Aegaleo kuŝas la Triazia ebenaĵo, kiu formas etendon de la centra ebenaĵo okcidente. LaSarona Golfo kuŝas sudokcidente. La Monto Parniza estas la plej alta el la kvar montoj (1,413 m),[28] kaj estis deklaritanacia parko.
LaMonto Likabeto (antikve-grekeΛυκαβηττός) aŭLykavittos estas monteto deAtiko apartenanta al montaroPenteliko ĉe Ateno. Formita dumKretaceo, ĝi konsistas elkalkoŝtono. Ĝi kulminas je 277 metroj kaj konsistigas la plej altan pinton de urbo Ateno: la panoramo kiun ĝi ofertas al la urbo igas ĝin populara turisma celo.Funikularo, inaŭgurita en 1965, ebligas atingi la supron sur kiu troviĝas Kapelo Sankta Georgo (Hagios Georgios), konstruita en la 19-a jarcento.
La geomorfologio de Ateno estas konsiderata unu el la plej komplika en la mondo ĉar ties montoj okazigas temperaturan inversigan fenomenonon kiu, kun la malfacilaĵoj kiujn suferas la greka registaro por kontroli la industrian poluon, estis responsa pri la aerpoluaj problemoj kiujn suferas la urbo.[29] Tiu afero ne estas unika de Ateno; por ekzemplo, ankaŭLos-Anĝeleso kajMeksikurbo suferas pro similaj geomorfologiaj inversiĝaj problemoj.[30]
La riveroj Cefiso, Iliso kaj Eridano estas la historiaj riveroj de Ateno.
La klimato estas duonarida kun varmaj somerojMediteranea klimato (Klimata klasifiko de Köppen: BSh al Csa). La dominanta trajto de la Atena klimato estas alternado inter longaj varmaj kaj sekaj someroj kaj mildaj al malvarmaj vintroj kun modera pluvokvanto.[31] Kun averaĝo de 419.1 milimetroj de jaraprecipitaĵo, la pluvo okazas ĉefe inter la monatoj de Oktobro kaj Aprilo. Julio kaj Aŭgusto estas la plej sekaj monatoj, dum ŝtormoj okazas dise unufoje aŭ dufoje monate.
La jara precipitaĵo de Ateno estas tipe pli malalta ol ĉe aliaj partoj de Grekio, ĉefe en okcidenta Grekio. Kiel ekzemplo,Ioanino ricevas ĉirkaŭ 1,300 mm jare, kajAgrinio ĉirkaŭ 800 mm jare. Tagaj averaĝaj maksimumoj por Julio (1987–2016) estis mezuritaj je34.5°C,[32] sed kelkaj partoj de la urbo povas esti eĉ pli varmaj, partikulare ties okcidentaj areoj parte pro industriigo kaj parte pro nombraj naturaj faktoroj, kies kono estis disponebla el la mezo de la 19a jarcento.[33][34][35]
Ateno suferas pro la efikoj de laurba varmo-insulo en kelkaj areoj kio estas okazigita de la homa agado,[36][37] kio ŝanĝas la temperaturojn kompare kun la ĉirkaŭaj ruraj areoj,[38][39][40][41] kaj okazigas damaĝajn efikojn al la energia uzado, elspezojn por malvarmigo,[42][43] kaj atakojn kontraŭ la sano.[44] La urba varminsulo estis ankaŭ tialo almenaŭ parte pri la ŝanĝoj de la klimatologia temperatura tempo-serio de specifaj meteologiaj stacioj de Ateno, pro ties efiko sur la temperaturoj kaj sur la temperaturtendencoj registritaj de kelkaj meteologiaj stacioj.[45][46][47][48][49] Aliflanke, specifaj meteologija stacioj, kiaj la stacioj de la Nacia Ĝardeno kaj de Tisejo, estas malpli tuŝitaj aŭ ne spertas la efikon de la urba varminsulo.[50][51]
Ateno tenas la rekordon de laMonda Organizaĵo pri Meteologio por la plej alta temperaturo iam registrita en Eŭropo, nome48.0°C (118.4℉), kiu estis registrita en la ĉeurboj Elefsina kaj Tatoi de Ateno la 10an de Julio 1977.[52]
Ateno iĝis la ĉefurbo de Grekio en 1834, postNafplio, kiu estis la provizora ĉefurbo el 1829. La municipo (urbo) de Ateno estas ankaŭ la ĉefurbo de laAtika regiono. La termino Ateno povas referenci ĉu al la municipo Ateno, al la Granda Ateno, aŭ al la tuta Atena Urba Areo.
La municipo (urbo) Ateno estas laplej loĝata urbo de Grekio, kun 664,046 loĝantoj (en 2011)[53] kaj areo de 38.96 km²,[54] formante la kernon de la Atena Urba Areo ene de laAtika Baseno. Ekde 1-a de januaro 2024, la nuna urbestro estas Haris Doukas.. La municipo estas dividata en sep municipaj distriktoj kiuj estas uzataj ĉefe por administraciaj celoj.
Je la censo de 2011, la loĝantaro de ĉiu el la sep municipaj distriktoj de Ateno estas la jena:[55]
1a: 75,810
2a: 103,004
3a: 46,508
4a: 85,629
5a: 98,665
6a: 130,582
7a: 123,848
Po la Atenanoj la plej populara divido de la urbo estas pere de kvartaloj kiaj Pangrati, Ambelokipi, Eksarĥeia, Patisia, Ilisia, Petralona, Kukaki kaj Kipseli, ĉiuj el ili kun sia propra distinga historio kaj karakteroj.
La Atena municipo formas la kernon kaj centron de laGranda Ateno, kiu konsistas el la Atena municipo kaj 34 pliaj municipoj, dividitaj en kvarregionaj unuoj (Centra, Norda, Suda kaj Okcidenta Atenoj), ĉirkaŭkalkulante 2,641,511 personojn (en 2011)[53] ene de areo de 361 km².[56] Ĝis 2010, tiuj kvar regionaj unuoj estis formintaj la poste abolitanAtenan Prefekturon. La municipoPireo, nome la historia Atena haveno, kun siaj 4 ĉeurbaj municipoj formas laregiona unuo Pireo, kiu siavice formas laGrandan Pireon.
Granda Ateno kajGranda Pireo kombinitaj formas la kontinuan konstruaĵaron nomitaAtena Urba Areo (grekeΠολεοδομικό Συγκρότημα Αθηνών), nomita ankaŭ laUrba Areo de la Ĉefurbo (grekeΠολεοδομικό Συγκρότημα Πρωτεύουσας) aŭ simpleAteno (la plej ofta komuna uzo de la termino), kiu etendas al ĉirkaŭ 412 km²,[57] kun 3,090,508 loĝantoj je 2011. Atena Urba Areo estas konsiderata ke formas la urbon Ateno kiel tuto, spite siajn administraciajn dividojn, kiu estas finfine la plej granda urbo en Grekio kaj unu el la plej loĝataj urbaj areoj enEŭropo.
LaAtena Metropola Areo (grekeΜητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας), kun areo de 2928.717 km² kaj loĝata de 3,753,783 personoj en 2011,[53] konsistas el laAtena Urba Areo kun la aldono de urboj kaj vilaĝoj deOrienta kajOkcidenta Atikoj, kiuj ĉirkaŭas la densan urban areon de la greka ĉefurbo. Ĝi fakte etendas al la tuta duoninsulo deAtiko, kiu estas la plej grava parto de laregiono Atika, eksklude lainsuloj.
Klasigo de regionaj unuoj ene de Granda Ateno, Atena Urba Areo kaj Atena Metropola Areo
Tegmentoj de tradicistilaj domoj enPlaka.Zapejo.Urbodomo (ark.Panagis Kalkos) ĉe la Placo Kotzia.Du apartamentaj konstruaĵoj en centra Ateno. La maldekstra estas modernisma konstruaĵo de la 1930-aj jaroj, dum la dekstra estis konstruita en la 1950-aj jaroj.
Ateno utiligisarkitekturajn stilojn range el Grek-Romia kajNovklasika al modernaj tempoj. Ili ofte troviĝas en la samaj areoj, ĉar Ateno ne estas markita de uniformeco de arkitektura stilo.
Por la plej granda parto de la 19a jarcentoNovklasikismo dominis Atenon, same kiel kelkaj devojiĝoj el ĝi tia kiaEklektikismo, speciale en la komenco de la 20a jarcento. Tiele, laMalnova Reĝa Palaco estis la unua grava publika konstruaĵo kiu estis konstruita, nome inter 1836 kaj 1843. Poste en la mezo kaj fino de la 19a jarcento,Teofilo Hansen kajErnst Ziller partoprenis en la konstruado de multaj novklasikaj konstruaĵoj kiaj laAtena Akademio kaj laZapejo. Ziller ankaŭ desegnis multajn privatajn domojn en la centro de Ateno kiuj laŭgrade iĝis publikaj, kutime pere de donacoj, kiaj laIliou Melathron deSchliemann.
Komence en la 1920-aj jaroj,Moderna arkitekturo kia tiu deBauhaus kajArt Deco ekinfluis kiel sur preskaŭ ĉiuj grekaj arkitektoj, kaj konstruaĵoj kaj publikaj kaj privataj estis konstruitaj kongrue kun tiuj stiloj. Lokoj kun granda nombro de tiaj konstruaĵoj estasKolonaki, kaj kelkaj areoj de la centro de la urbo; kvartalo disvolvigita en tiu periodo estas Kipseli.[58]
En la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj dum la etendigo kaj disvolvigo de Ateno, ankaŭ aliaj modernaj movadoj kiaj laInternacia stilo ludis gravan rolon. La centro de Ateno estis ege rekonstruita, konduke al la detruado de nombraj novklasikaj konstruaĵoj. La arkitektoj de tiu epoko uzis materialojn kiajvitro,marmoro kajaluminio, kaj multajn miksitajn modernajn kaj klasikajn elementojn.[59] Post laDua Mondmilito, internacie konataj arkitektoj desegnis kaj konstruis en la urbo kielWalter Gropius, kun sia desegno por la Usona Ambasado, kaj, inter aliaj,Eero Saarinen, kun sia postmilita desegno por la orienta terminalo de laInternacia Flughaveno Ellinikon.
LaMetroo de Ateno estas la subtera metrosistemo de Ateno, konstruita de la metrokompanio Attiko (Αττικό Μετρό) (laŭlitere “metroo de Atiko”) kaj la kompanio ISAP (Ilektrikoi Sidirodromoi Athinon-Pireos/Ηλεκτρικοί Σιδηρόδρομοι Αθηνών-Πειραιώς) (elektraj fervojoj de Ateno al Pireo).
LaInternacia Flughaveno Ellinikon, foje literumita ankaŭ Hellinikon (en greka: Ελληνικόν) estis la internacia flughaveno de Ateno dum sesdek jaroj ĝis 2001, kiam ĝi estis anstataŭata de la nova Atena Internacia Flughaveno "Eleftherios Venizelos".
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn elEŭropo. Jen kiel oni prezentas Atenon:
↑"v4.ethnos.gr – Οι πρώτοι… Αθηναίοι". Ethnos.gr.[1] Alirita la 29an de Majo 2017.
↑"Contents and Principles of the Programme of Unification of the Archaeological Sites of Athens". Hellenic Ministry of Culture. www.yppo.gr.[2]Arkivigite je 2016-08-21 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 29-an de majo 2017.
↑CNN & Associated Press (16a de Januaro 1997). "Greece uncovers 'holy grail' of Greek archeology". CNN. Arkivita el la originalo la 6an de Decembro 2007.[3] Alirita la 29an de Majo 2017.
↑"Athens".[4] Alirita la 29-an de majo 2017. "Ancient Greek Athenai, historic city and capital of Greece. Many of classical civilization's intellectual and artistic ideas originated there, and the city is generally considered to be the birthplace of Western civilization"
↑BBC History on Greek Democracy –[5] Alirita la 29-an de majo 2017
↑Encarta Ancient Greece from the Internet Archive–[6] Alirita la 28an de Februaro 2012. Arkivita la 31-an de oktobro 2009.
↑"City Mayors: World's richest cities by purchasing power". City Mayors. 2008. Arkivita el la originalo la 6-an de majo 2008.[7] Alirita la 29-an de majo 2017.
↑"City Mayors: Cost of living – The world's most expensive cities". City Mayors. 2008. Arkivita el la originalo en la 24-a de decembro 2008.[8] Alirita la 29an de Majo 2017.
↑"Port of the month: Piraeus Port Authority". European Sea Ports Organisation V.Z.W./A.S.B.L. (ESPO). 30-a de aprilo 2014. "The Port of Piraeus is a port of large sizes. It is the largest passenger port and one of the largest commercial ports in Europe."[9]Arkivigite je 2015-07-13 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 29an de Majo 2017.
↑Qihao Weng (23-a de majo 2014). Global Urban Monitoring and Assessment through Earth Observation. CRC Press. p. 259.ISBN 978-1-4665-6450-3. "Piraeus port, the chief port in Greece and the largest passenger port in Europe."[10] Alirita la 29an de Majo 2017.
↑SPIEGEL ONLINE, Hamburg, Germanio (9-a de aprilo 2015). "China Seeks Gateway to Europe with Greek Port". SPIEGEL ONLINE.[11] Alirita la 29-an de majo 2017.
↑"Piraeus by Maritime Database". www.maritime-database.com.[12] Alirita la 29an de Majo 2017.
↑"ANEK Lines – Piraeus". www.anek.gr. Arkivita el la originalo la 3-an de decembro 2008.[13] Alirita la 29an de Majo 2017.
↑"Απογραφή Πληθυσμού – Κατοικιών 2011. ΜΟΝΙΜΟΣ Πληθυσμός" (en greka). Helena Statistika Aŭtoritato.
↑"Population & housing census 2001 (incl. area and average elevation)" (PDF) (en greka). Nacia Statistika Servo de Grekio. Arkivita el la originalo (PDF) la 21-an de septembro 2015.[14] Alirita la 29an de Majo 2017.
↑"Characteristics". Hellenic Interior Ministry. www.ypes.gr. Arkivita el la originalo la 4-an de januaro 2007.[15] Alirita la 29-an de majo 2017.
↑"ΕΛΣΤΑΤ Απογραφη 2011" (PDF). www.statistics.gr. Arkivita el la originalo (PDF) la 11-an de oktobro 2011.[16] Alirita la 29-an de majo 2017.
↑Tung, Anthony (2001). "The City the Gods Besieged". Preserving the World's Great Cities: The Destruction and Renewal of the Historic Metropolis. New York: Three Rivers Press. p. 266.ISBN 0-609-80815-X.
↑Founda D. (2011). "Evolution of the air temperature in Athens and evidence of climatic change: A review". Advances in Building Energy Research, 5,1, 7–41,[19].
↑Το αρχείο του Θησείου (greke). Meteoclub.[20] alirita la 1an de Junio 2017.
↑Κωνσταντίνος Μαυρογιάννης, Αθήναι (1981).Παρατηρήσεις επί του κλίματος των Αθηνών και της ενεργείας αυτού επί της ζωϊκής οικονομίας σελ 29.
↑hpanitsidis (22a de Junio 2007). "ΕΡΓΟ ΑΝΑΒΑΘΜΙΣΗΣ ΔΙΥΛΙΣΤΗΡΙΟΥ ΕΛΕΥΣΙΝΑΣ" (PDF).[21] Alirita la 1an de Junio 2017.
↑Giannopoulou K., Livada I., Santamouris M., Saliari M., Assimakopoulos M., Caouris Y.G. (2011). "On the characteristics of the summer urban heat island in Athens, Greece". Sustainable Cities and Society, 1, pp. 16–28.
↑Giannakopoulos C., Hatzai M., Kostopoulou E., McCarty M., Goodess C. (2010). "The impact of climate change and urban heat islands on the occurrence of extreme events in cities. The Athens case". Proc. of the 10th International Conference on Meteorology, Climatology and Atmospheric Physics, Patras, Greece, 25–28 May 2010, pp. 745–752.
↑"European Space Agency ESA helps make summer in the city more bearable". Arkivita el la originalo en 22a de Novembro 2010.[22]Arkivigite je 2010-04-11 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 1an de Junio 2017.
↑Katsoulis B.D., Theoharatos G.A. (1985). "Indications of the Urban Heat Island in Athens, Greece". Journal of Applied Meteorology, vol. 24, Issue 12, pp.1296–1302
↑Stathopoulou M., Cartalis C., Andritsos A. (2005)."Assessing the thermal environment of major cities in Greece". International Conference "Passive and Low Energy Cooling for the Built Environment", Majo 2005, Santorini, Greece, pp. 108–112.
↑Kassomenos P.A. kaj Katsoulis B.D. (2006). "Mesoscale and macroscale aspects of the morning Urban Heat Island around Athens, Greese", Meteorology and Atmospheric Physics, 94, pp. 209–218.
↑Santamouris M., Papanikolaou N., Livada I., Koronakis I., Georgakis A., Assimakopoulos D.N. (2001). "On the impact of urban climate on the energy consumption of buildings". Solar Energy, 70 (3): pp. 201–216.
↑Santamouris M. (1997). "Passive Cooling and Urban Layout". Interim Report, POLIS Research Project, European Commission, Directorate General for Science, Research and Development and human wellbeing and health.
↑Santamouris M., Papanikolaou I., Livada I., Koronakis C., Georgakis C, Assimakopoulos D.N. (2001). "On the impact of Urban Climate to the Energy Consumption of Buildings". Solar Energy, 70, 3, pp. 201–216.
↑"European Space Agency ESA helps make summer in the city more bearable"
↑Katsoulis, B. (1987). "Indications of change of climate from the Analysis of air temperature time series in Athens, Greece". Climatic Change. 10 (1): 67–79. doi:10.1007/BF00140557.
↑Repapis, C. C.; Metaxas, D. A. (1985). "The Possible influence of the urbanization in Athens city on the air temperature climatic fluctuations at the National Observatory". Proc. of the 3rd Hellenic-British Climatological Congress, Athens, Greece 17–21 April 1985: 188–195.
↑Philandras, C. M.; Metaxas, D. A.; Nastos, P. T. (1999). "Climate variability and Urbanization in Athens". Theoretical and Applied Climatology. 63 (1–2): 65–72. doi:10.1007/s007040050092.
↑Philandras, C. M.; Nastos, P. T. (2002). "The Athens urban effect on the air temperature time series of the National Observatory of Athens and New Philadelphia stations". Proc. of the 6th Hellenic Conference on Meteorology, Climatology and Atmospheric Physics, Ioannina Greece, 25–28 September 2002: 501–506.
↑Repapis, C. C.; Philandras, C. M.; Kalabokas, P. D.; Zerefos, C. S. (2007). "Is the last years abrupt warming in the National Observatory of Athens records a Climate Change Manifestation?". Global NEST Journal. 9 (2): 107–116.
↑Livada, I.; Santamouris, M.; Niachou, K.; Papanikolaou, N.; Mihalakakou, G. (2002). "Determination of places in the great Athens area where the heat island effect is observed". Theoretical and Applied Climatology. 71 (3–4): 219–230. Bibcode:2002ThApC..71..219L. doi:10.1007/s007040200006.
↑53,053,153,2"Απογραφή Πληθυσμού – Κατοικιών 2011. ΜΟΝΙΜΟΣ Πληθυσμός" (en greka). Hellenic Statistical Authority. [www.statistics.gr/documents/20181/1210503/resident_population_census2011rev.xls] Alirita la 3a de Junio 2017.
↑"Censo de loĝantaro kaj loĝado de 2001 (inkl. areon kaj averaĝan alton)" (PDF) (en greka). Nacia Statistika Servo de Grekio. Arkivita el la originalo (PDF) en la 21a de Septembro 2015.[24] Alirita la 3an de Junio 2017.
↑PAGE-themes. statistics.gr. Arkivita ella originalo je 6a de Oktobro 2014. Alirita 3a de Oktobro 2014 .
↑"Characteristics". Hellenic Interior Ministry. www.ypes.gr. Arkivita el la originalo en la 4a de Januaro 2007.[25] Alirita la 3a de Junio 2017.
↑Fessas-Emmanouil, Helen.Ελληνική Αρχιτεκτονική Εταιρεία: Αρχιτέκτονες του 20ού αιώνα: Μέλη της Εταιρείας, Ποταμός, Athens, 2009, p. XXV kaj p. XXI,(ISBN 960-6691-38-1)
↑Fessas-Emmanouil, Helen. Ελληνική Αρχιτεκτονική Εταιρεία: Αρχιτέκτονες του 20ού αιώνα: Μέλη της Εταιρείας, Ποταμός, Athens, 2009, p. XXXI,ISBN 960-6691-38-1