Sankta Atanazio (298-373, greke,Athanasios, latine,Athanasius),kristanateologo kajepiskopo deAleksandrio, estis la ĉefa batalanto kontraŭ la herezoarianismo kaj unu el la ĉefrolantoj de la4-a jarcentoen laromia imperio. Li tre kuraĝe kaj persiste defendis laplenan diecon deJesuo Kristo kaj, spite de jaroj de ekzilo,enRomo kaj en la dezerto deEgipto, kie li skribiskontraŭ la arianoj, li finfine venkis. Lia doktrino pri Kristo-enkarniĝo— fariĝis la doktrino de la nunaj ĉefajbranĉoj de kristanismo (katolikismo,ortodoksismo kajprotestantismo).
La arianoj instruis, ke Kristo ne estas egala alDio, sed estas supernatura kreito de Dio. Do estis tempo kiam Dio ekzistis, sed Kristo ne. Tial Kristo ne estas eterna ento. Atanazio, aliflanke, diris, ke Kristo, kiel la Vorto de Dio, estasenkarniĝo aŭ kunsubstanca kun Dio: neniam estis tempo kiam Dio estis kaj la Vorto de Dio (Kristo) ne estis kaj renverse, ĉar la du estas la sama ensubstanco.
Kvankam li nur estis junadiakono en325 ĉe laUnua Koncilio de Niceo, lia estro estis la episkopo de Aleksandrio, unu el la ĉefaj episkopoj de la tiutempa kristana mondo. Pro Atanazio, la vortohomoousion ("kunsubstanca") estis enmetita en laNicean Kredon kontraŭ la arianoj.
Atanazio estis ekzilita kvinfoje, ĉar dum la 4-a jarcento potenco svingpendis inter katolikismo kaj arianismo. La katolika aŭ atanazia kompreno pri Kristo nur fine venkis per laUnua koncilio de Konstantinopolo je381, t.e. ok jaroj post lia morto, kiamSankta Bazilo,Sankta Gregoro Nisseno kajGregorio de Nazianco batalis por la atanazia doktrino.
LaNova testamento de Atanazio, kiu enhavis 27 librojn, fariĝis la oficiala Nova testamento de la Eklezio en la5-a jarcento kaj estas la Nova testamento, kiun ni konas. Li listigis la 27 librojn en Paska letero de367. Tia listo estis necesa por batali kontraŭ herezaj listoj aŭkanonoj.
LaOrtodoksaj Eklezioj (kiuj festas lin la18-an de januaro) inkludas lin inter la kvar grandajDoktoroj de la Eklezio. LaKatolika Eklezio (kiu festas lin la2-an de majo) inkludas lin inter siaj tridek sesPatroj de la Eklezio.
Devizo:Athanasius contra mundum ("Atanazio kontraŭ la mondo").
- Contra Gentes
- De Incarnatione
- Apologia Contra Arianos
- De Decretis
- De Sententia Dionysii
- Vita S. Antoni
- Ad Episcopus Aegypti et Libyae
- Apologia ad Constantium
- Apologia de Fuga
- Historia Arianorum
- Contra Arianos
- De Synodis
- Tomus ad Antiochenos
- Ad Afros Epistola Synodica
- Historia Acephala
El tiuj, la plej gravaj estasDe Incarnatione (Pri la Enkarniĝo),Contra Arianos (Kontraŭ la arianoj) kaj laVita S. Antoni (Vivo de Sankta Antonio).
Festotago: la18-a de januaro por la Orientaj ortodoksaj eklezioj, la2-a de majo por la Okcidentaj kristanaj eklezioj, la15-a de majo por la Koptaj ortodoksaj eklezioj.
Vidu ankaŭ: