Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Atamanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atamanto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Seksovira
PatroEolo
PatrinoEnareto
Edzo/EdzinoNefeloInoa • Themisto • Gorgopis
InfanojFriksoHeloLearĥoMelikerto • Ptous • Macistus • Sĥoneo • Leucon • Erythrios • Eurycleia • Erythroe
vdr

Atamanto (heleneΑθάμας,latineAthamas) estis en lahelena mitologio filo de latesalia reĝoEolo, lia avo estisHeleno, prapatro de ĉiuj grekoj. Atamanto fariĝis reĝo en la beotiaOrĥomeno.

Liaj fratoj estis:

Atamanto edziĝis dufoje, la unua lia edzino estis diino de nubojNefelo. Ŝi naskis al li filonFrikson kaj filinonHelon. Atamanto kaŭzis malfeliĉan sorton al si kaj al la gefiloj per forpelo de Nefelo. Duafoje li edziniĝis kunInoa, filino deKadmo, reĝo deTebo. Kun ŝi pli poste li havis du filojn,Learĥon kajMelikerton. La duonpatrino Inoa la infanojn de la unua edzeco malamis tiel, ke ŝi per artifikoj kai intrigoj atingis konsenton de Atamanto kun ofero de ili al dioj, por ke li savu la reĝolandon de malsato, mizero kaj ribeloj de la popolo. Momenton antaŭ la ofera ceremonio la patrino de la infanoj, Nefelo, sendisla oran virŝafon, kiu la infanojn forportis el la templo. Ĝi transportis ilin trans maro en foranKolĥidon. Tio finiĝis bone porFrikso, sed Helo dronis en la maro.

Baldaŭ post tio Atamanto perdis favoron de la diinoHero, pro tio, ke li prizorgis malgrandanDionizon, filon de la plej granda dio kaj edzo de HeroZeŭso kaj lia amantinoSemela. Hero sendis al Atamanto frenezecon, en kiu li mortigis sian filon Learĥon. Li jam ne povis difekti la duan filon Melikerton, kiun Inoa elŝiris de li, sed ŝi jam ne kapablis fuĝi kaj kun la filo ĵetis sin en maron. Sed dioj savis ilin kaj eĉ levis ilin inter si. Inoa akceptis nomonLeŭkoteo kaj el Melikerto fariĝisPalemono. Kiam freneza Atamanto provis mortigi ankaŭ Dionizon, la knabon kaŝis la dioHermeso.

Fino de Atamanto ne estas en la mitoj atestita, memmortigon oni nur supozas. Okazaĵo de Atamanto kaj lia filo Frikso staras en la komenco de la pliaj grandaj mitoj, precipe pri la granda ekspedicio deJazono kajArgonaŭtoj en Kolĥidon por laOra ŝaffelo.

Transprenita kaj malstrikte tradukita decs:Athamás

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Atamanto&oldid=8337311"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp