Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Atajala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atajala lingvo
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
Atayalic
Parolantoj80 000
Skribolatina alfabeto
Lingva statuso2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3tay
  Glottologatay1247
Angla nomoAtayal
Franca nomoatayal
vdr

La atajala lingvo (ankaŭtaĵala,ataiyal, attayal, bonotsek, shabogala, taijyal, taiyal, takonan, tangao, tayal, tyal, yukan; ISO 639-3:tay) estasla lingvo de laatajala popolo deTajvano[1] kaj apartenas alla formozaj lingvojde la aŭstronezia lingvaro. La du ĉefaj dialektoj de la lingvo estas*squliq* kaj*c'uli'* (aŭ*c'ole '*). La lingvo estas konsiderataendanĝerigita. Ĝiaj plej proksimaj parencoj inkluzivas la lingvojnseediq kaj labunun.

Ekde 2009 estis publikigitaj laAtayal-English Dictionary kaj pluraj gramatikoj. En 2002 estis publikigita tradukode la Biblio al la atajala. Lernolibroj estis ciferecigitaj kaj edukaj retejoj estis kreitaj, kiuj ebligas senpage kaj rete studi la atajalan kaj aliajn indiĝenajn lingvojn de Tajvano[2] .Wikipedia en la atajala lingva komencis funkcii komence de 2021[3]. La ekspansio de indiĝenaj lingvoj en Vikipedion malrapidiĝis ĉefe pro la manko de komuna kaj reguligita skribsistemo.

Statuso kaj parolantaro

[redakti |redakti fonton]

La nombro da parolantoj de la lingvo estas taksita je 84 000. Ekde la1990-aj jaroj, la atajala lingvo estas instruata en lernejoj kiel laŭvola fako en regionoj kie ĝi estas parolata[4].

En2017, la tajvana parlamento aprobis leĝon, kiu levis la atajalan lingvon, kune kun aliaj lokaj indiĝenaj lingvoj, al la statuso de nacia lingvo. Tio garantias al ili, interalie, registaran subtenon por lingva promocio kaj instruado[5].

La atajalo estas, kune kunseediq, substrata lingvo de lajilana, japandevena kreola lingvo[6]. La kreola japana ankaŭ estis konsiderata dialekto de la atajalo, sed iuj atajaloj havis sufiĉe severan vidpunkton pri tio[7].

Alfabeto

[redakti |redakti fonton]

Kiel aliaj minoritataj lingvoj en Tajvano, la atajala lingvo havas skribsistemon bazitan sur lalatina alfabeto[8].

Fonologio

[redakti |redakti fonton]

La atajala fonetika sistemo inkluzivas 19 konsonantojn, 6 vokalojn kaj 6 diftongojn. La akcento en atajala lingvo ĝenerale falas sur la lasta silabo.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

(angle) Rau, DV "A grammar of Atayal" priskribasSquliq Atayal, Cornell University, 1992. 220 paĝoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

(angle)La atajala enEthnologue

Vikipedio en la atajala

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (en)Atayal,Ethnologue, alirite la 20-an de novembro 2021.
  2. (en)Spoken L1 Language: Atayal, Glottolog, alirite la 30-an de junio 2025
  3. (en)Atayal and Sediq added to Wikipedia’s languages, Taipei Times, la 17-an de aprilo 2021.
  4. (en)Atayal alphabet, prounciation and language omniglot.com. Alirite la 20-an de novembro 2021.
  5. (en)Indigenous Languages Development Act 14.6.2017. Ministry of Justice. Alirite la 20-an de novembro.2021.
  6. (eo) Abdulrosheed Fadipe,La jilana kreola lingvo de Tajvano: Revigligante la solan japan-bazitan kreolan lingvon en la mondo, eo.globalvoices.org, la 20-an de majo 2025
  7. (en)Yilan Creole in Taiwan: a Unique Case of Language Contact. TAM - Sin Yee Melody Li - SEALS 2021, YouTube
  8. (en)Atayal written with Latin script, scriptsource.org,alirite la 20-an de novembro 2021.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Atajala_lingvo&oldid=9134730"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp