Atabako (portugale:atabaque) estastamburo debrazila muziko, kiun oni uzas antaŭ ĉio en la kultoj de afrikobrazilaj religioj (kandombleo,umbando kajmakumbo), por la akompanado de la bataldancokapoejro kaj en lasambo.
Sur rita kampo tamburaro konsistas el tri instrumentoj: La plej malalta kaj granda estas nomiĝasrumo (port.:rum, proks. 120 centimetrojn), pli alte agordita estas larumpo (port.:rumpi, proks. 90 centimetrojn), la plej alta kaj malgranda nomiĝasleo (port.:lê, proks. 70 centimetrojn). La mezuroj povas treege varii.
Simile alkongao atabako estas barelforma tubotamburo, kiun fakte ofte ankoraŭ produktasbarelfaristoj. Ĝi tamen estas pli longeca, malpli ventreca kaj maldikiĝas, aparte je la malsupra finaĵo, pli klare ol kongao. Pro la mallarĝa kaldrona malfermaĵoj atabako kuŝas kutime en starigilo, kaj oni ludas ĝin pro ĝia grandeco starante. La felon (kutime el kaprohaŭto) pli frue oni agordis per ŝnuro kaj paliseto, nun oni uzas plej ofte ŝraŭbostreĉilon.
Ĉu oni ludas atabakon kiel mantamburo aŭ per lignajbastonetoj, dependas de la kult(ur)a kunteksto de ĝia uziĝo. Plej okulfrapa estas ja la ludo per iom dika bastono kaj unu libera mano sur la rumo, respektive per du longa, maldikaj bastonoj sur rumpo kaj leo. Tiu ĉi ludoteĥniko estas karakteriza por la muziko de kandombleo. Ĉiuj aliaj stiloj estas ludataj permane. La teĥniko estas plejparte identa kun la kongaa frapteĥniko, tamen oni ne uzas fermitajn, sed nur malfermajn batojn.
Kiel la muziko ludata sur ĝi ankaŭ la instrumento mem estasafrikdevena. La araba influo (en laaraba lingvotabaq, pl.atabaq estas la nomo por bareltamburo) kaj tiu de Portugalujo ne jam estas klarigita.