Asvaka | |
---|---|
izolita homa grupo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Asvaka aŭAspasioj,Aśvaka (enSanskrito: अश्वक), konataj ankaŭ kiel Aŝvakan, Aśvakajana, aŭ Asvajana kaj latinigite kiel Assacenii, Assacani, Aspasii aŭ Aspii, estis popolo kiu vivis en tio kio estas nuntempe nordaAfganio. La regiono en kiu ili vivis estis nomita ankaŭ Aśvaka. En nuntempo, oni supozas, ke Asvaka estas konservita en nuntempajPaŝtunoj, kaj ankaŭ la terminoAfgano derivis el Asvakan.
Antikvgrekaj historiistoj kiuj dokumentis la konkerojn deAleksandro la Granda referencas la tribojn de Aspasioi kajAsakenoj Assakenoi (Ἀσσακηνοί) inter liaj kontraŭantoj. La historiisto Rameŝ Ĉandra Majumdar diris, ke tiuj vortoj estas probable koruptoj de Aśvaka. Eble tiu korupto de nomoj okazis pro regionaj diferencoj en prononcado. Rama Ŝankar Tripati kredas, ke eble la Asakenoj estis ĉu aliancanoj ĉu branĉo de Aspasioj. La grekoj registris ambaŭ grupojn kiel loĝantajn en diferencaj areoj, nome la Aspasioj ĉu en Aliŝang ĉu en la valo de la rivero Kunar dum la Asakenoj estus loĝintaj en laSŭat-valo.
La Asakenoj deplojis 2 000 kavalerianojn, 30 elefantojn kaj 30 000 infanterianojn kontraŭ Aleksandro dum sia kampanjo en Hindio, kiu startis en la jaro 327 a.n.e., sed ili finfine devis kapitulaci post perdoj de lokoj kiel Beira, Massaga kaj Ora. La Aspasioj fuĝis al la montetoj, detruinte sian urbon Arigaion; 40 000 el ili estis kaptitaj, kun 230 000 bovoj.Diodoro registris la forton de la opozicio fare de Aśvaka, notante, ke eĉ virinoj luktis arile kun la viroj, preferante "gloran morton anstataŭ senhonoran vivon". La reĝino Kleofis estis la ĉefa estro de Asvaka dum sia milito kontraŭ Aleksandro.