mapo pri la lingvoj parolataj sur laIbera duoninsulo: la astura bildigita helverde
Laastura lingvo (asture asturianu [asturjanu]), ankaŭ konata kielbable estaslatinida lingvo, parolata en lanordhispania regionoAsturio (asture Asturies, hispane Asturias). Multaj asturianoj glitas kontinue inter la normahispana kaj la astura laŭ la medio. En la okcidenta parto de Asturio oni parolas lagalegan lingvon.
Ekzistas tri grupoj de dialektoj: okcidenta, centra kaj orienta astura lingvo.
La astura lingvo havasgramatikon,ortografiajn regulojn, asturlingvanvortaron nomeDiccionariu de la Llingua Asturiana.[1] Ĝi estas zorgata de laAkademio de la Astura Lingvo, kiu laboras pri komuna lingvo. kaj eĉ se ĝi ne havas oficialan karakteron en la Aŭtonoma Statuto (la lingvo nur estas konsiderata protektinda kaj ne ekzistastelevidkanalo tute en la astura lingvo, malkiel okazas enGalegio,Eŭskio aŭKatalunio)[2], unu aparta leĝo regulas la uzon de la lingvo en Asturio.
Tamen, nuntempe la lingvo suferas multe pro malprestiĝo kaj politika depremo. Kvankam ĝin parolas entute proksimume 450 000 homoj, laŭ nombrado de1991 fare de la hispana registaro (400 000 ĝis 600 000 laŭ2017-aj informoj)[3][4], nur enMiranda de Douro ĝi estas nun oficiale agnoskata lingvo. Aliloke oni eĉ ne agnoskas ke ĝi estas vera lingvo, sed insistas, ke ĝi estas nur dialekto de lahispana lingvo.
Alia nomo por la lingvo estasbable, kiun memkonsciaj parolantoj de la astura malŝategas. Ĝi estas parenca al "babili". La uzo de tiu termino montras, ke eĉ la kritikuloj sentas la fortanmalsamecon inter la astura kaj la hispana, kaj tiel montras falsa ilian pretendon ke ĝi estas nura dialekto de la hispana.
Ekzempla frazo:Munches Gracies =Koran dankon;Güei voi dir al monte =Hodiaŭ mi iros al la monto
La unua fikcia filmo realigita en la lingvo estisA fiya del xastre en2011. La unua animacia filmodublita en la asturan lingvon aperis en2010, t.e.Los viaxes de Gulliver (Gulliver's Travels, de1939)[5].