Astrobiologio (ankaŭkosmobiologio,eksterbiologio, eĉekzobiologio) estas la spekulativa kampo debiologio en kiu oni konsideras la eblon, kaj eblan karakteron deekstertera vivo.
Kvankam la kampo estas spekulativa, lamalekzisto devivo en la resto de launiverso estas hipotezofalsebla, kaj tiel astrobiologio estas valida kampo porscienca esploro.
Tial laserĉado por ekstertera vivo estas gravega por astrobiologistoj. Iuj konstatas, ke la kvanto daplanedoj kun inteligenta eksterterana vivo estus taksebla per laformulo de Drako se kaj kiam ni ekkonis la valorojn de ĝiaj parametroj. Tamen, pro la malcerteco pri la termoj de la formulo, estas neeble antaŭvidi ĉuvivo estas rara ĉu ofta. Alia kunligita temo de astrobiologio estas laparadokso de Fermi kiu demandas, se vivo oftas en la universo, kial ne troviĝas evidenta signalo de ĝi?
Aktuale, ne estas evidenteco por la ekzisto de ekstertera vivo (ĝis mez-2002). Tamen ekzamenado deaerolitoj elAntarkto, kiuj devenas elMarso provizis tion, kion iuj sciencistoj kredasfosilietoj de ekstertera vivo mikroskopskala, sed tiu interpreto de la evidenteco restas ankoraŭ debatebla.