Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Asteriks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAsterikso)
Ĉi tiu artikolo temas pri komiksa serio "Asteriks". Por stelforma askia signo "asterisko" rigardu la paĝonAsterisko.
Asteriks

La kasko de la gaŭla heroo
Lakasko de la gaŭla heroo

UniversoAsteriks
Kreita de
Originala versio
NomoAstérix
Lingvofranca
EldonistoDargaud
Unua apero1959
Oficiala retejohttps://www.asterix.com/
Detaloj
Seksovira
AmikojObeliks
Miraklomiks
Moŝtiks
vdr

Asteriks estaskomiksa serio desegnita deAlbert Uderzo kaj verkita deRené Goscinny. Post la morto de René Goscinny en1977, Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion. Ĝi rakontas la komikajn aventurojn de laGaŭloj Asteriks, Obeliks, Miraklomiks, Moŝtiks, Malmuziks kaj tiel plu.


Asteriks
bildliteraturo serio
En TTTOficiala retejo
Informoj
vdr

Enkonduka teksto

[redakti |redakti fonton]

Ni tempas dum la jaro 50 a.K. La tuta Gaŭlio estas okupita de la Romianoj. Ĉu la tuta Gaŭlio? - Absolute ne! Unu vilaĝo de persistemaj gaŭloj ne ĉesas rezisti kontraŭ la entrudiĝintoj. Kaj la vivo ne estas facila al la legianoj garnizonantaj en la fortikaĵoj Kalkanum, Linoleum, Kukum, Cicum...

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Kvin aventuroj de la Gaŭloj estas publikigitaj enEsperanto:

Venonta volumo

[redakti |redakti fonton]
  • La Antaŭdiristo (Le Devin)

Asteriks en lernejoj

[redakti |redakti fonton]

Asteriks-tekstoj estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn, ĉar tiuj allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Ankaŭ en Esperanto-kursoj oni povas bonege uzi ilin.

Efika metodo lerni fremdajn lingvojn estasparalela legado. Anstataŭ serĉi nekonatajn vortojn en vortaro, la lernanto nur devas kontroli la koncernan frazon en la apude kuŝanta patrinlingva libro. Tiumaniere ne nur la unusola vorto estas klarigita, sed la konstruo de la tuta frazo. La Asteriks-libroj taŭgas por tiu metodo.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nomo de Asteriks devenas de la tipografia signo uzata por marki piednoton: laasterisko (*).

Tiu de lia amiko Obeliks devenas deobelisko, tipo de egipta monumento, kaj de alia tipografia signo: laobeluso (†).

Protagonistoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ :Nomoj en Asteriks

Alilingvaj versioj

[redakti |redakti fonton]

Asteriks estas monda sukceso kaj estas legata en pli ol 107 mondajlingvoj kaj dialektoj,[1] interalie en la

Aludoj

[redakti |redakti fonton]

Artaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • EnAsteriks ĉe la Belgoj, la fina bankedo ĉe la belgoj estas montrita sur la antaŭlasta paĝo. Ĉi tiu bildo estas tute referenco al la pentraĵoKamparana Geedziĝo dePieter Brueghel.
  • Ankaŭ enAsteriks ĉe la Belgoj aperas kun urĝa bezono knabeto nomata Mannekenpix – karikaturo deManneken Pis enBruselo.
  • EnAsteriks kiel Legionnaire, post la deviga vrako, la piratoj formas scenon sur peco de vrakaĵo kiu egalrilatas alLa floso de la Meduzo deThéodore Géricault. En la origina franca eldono, la kapitano ankaŭ diras: "Je suis médusé" (esperanto: "Mi estas surprizita").
  • La pozoj adoptitaj fare de unu el la sklavoj ofertitaj fare de Tifus enLa Laŭroj de Cezaro estas pruntitaj de famaj antikvaj kaj modernaj skulptaĵoj: laDiskobolo deMirono, laLaokoonto de la Grupo de Laokoono (nun en la Vatikanaj Kolektoj), kajLa Pensanto deRodin.
  • EnLa Viziulo estasLa anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp karikaturita deRembrandt van Rijn leganta fiŝon.
  • EnLa Granda Transirejo, Asteriks muntas piedestal-similan rokon sur malgranda enmara insulo por altiri la atenton de preterpasanta ŝipo. Li tenas faskon da pergameno en sia maldekstra mano kaj levitan torĉon en sia dekstra. Tiu ĉi kunmetaĵo aludas al laLibereca statuo.
  • EnLa Granda Fosaĵo, la pentraĵo de la suna reĝoLouis XIV deHyacinthe Rigaud estas aludita kiam la gaŭla ĉefo Grobianix uzas la vortojn "Mi estas la vilaĝo", kio estas aludo al la deklaro de Ludoviko, "Mi estas la ŝtato."
  • EnLa Naskiĝtago de Asteriks & Obelix, la gaŭloj turneas muzeon enhavantan karikaturojn de famaj verkoj deLeonardo da Vinci,Eugène Delacroix,Gustave Courbet,Giuseppe Arcimboldo,Édouard Manet,Edvard Munch,Auguste Rodin kajJacques-Louis David. Vi ankaŭ povas trovi bildojn en la bildstrio, kiuj rememorigas albumkovraĵojn deBeatles,Madness kajMichael Jackson.
  • Asteriks kaj Kleopatra aludas al la rompita nazo de laSfinkso de Gizo, kiun Obelix derompas grimpante ĝin.
  • EnAsteriks ĉe la olimpikoj ludoj, la forĝisto Automatix havas grekan artiston portreti lin.La bovlo de la Edipo-farbisto (ĉirkaŭ 480 a.K.) prezentantaEdipon antaŭ la enigmo-kantantaSfinkso povas esti vidita en la malfono. En la sekva bildo la gaŭloj staras antaŭ la statuo deAtena Nike.
  • Asteriks en Italio prezentas virinon rigardantan el fenestro aspektanta kielLa Gioconda en sia bildkadro.

Nomoj de la personoj

[redakti |redakti fonton]

Tipaj por la bildstrioj de Asteriks estas priskribaj nomoj por multaj duarangaj personoj, kiuj ŝanĝiĝas de lingvo al lingvo. Jen kelkaj ekzemploj:

FiguroFrancaAnglaHispanaPortugalaGermanaItalaNederlandaGrekaSvedaFinna
Hundo de ObelixIdéfixDogmatixIdeafixIdéiafixIdefixIdefixIdefixΙντεφίξ [Idefíx]IdefixIdefix
DruidoPanoramixGetafix (UR)

Magigimmix (USA)

PanorámixPanoramixMiraculixPanoramixPanoramixΠανοραμίξ [Panoramíx]MiraculixAkvavitix
BardoAssurancetourixCacofonix (UR)

Malacoustix (USA)

AsurancetúrixCacofonix / ChatotorixTroubadixAssurancetourixAssurancetourixΚακοφονίξ [Kakofoníx]TroubadixTrubadurix
EstroAbraracourcixVitalstatistix (UR)

Macroeconomix (USA)

AbraracúrcixMatasetix / AbracourcixMajestixAbraracourcixAbraracourcixΜαζεστίξ [Majestix] Μοναρχίξ [Monarchíx]MajestixAladobix
Edzino de estroBonemineImpedimenta (UR)

Belladona (USA)

KarabellaNaftalinaGutemineBeniaminaBellefleurΜπονεμίνα [Bonemína] / Μιμίνα [Mimína]BonemineSmirgeline
MaljunuloAgecanonixGeriatrix (UR)

Arthritix (USA)

EdadepiédrixDecanonix /VeteranixMethusalixMatusalemmixNestorixΜαθουσαλίξ [Methusalíx] / Παλαιοντολογίξ [Paläontologíx]SenilixSenilix
FiŝvendistoOrdralfabétixUnhygienix (UR)

Epidemix (USA)

OrdenalfabétixOrdemalfabetix / OrdenalfabetixVerleihnixOrdinalfabetixKostunrixΑλφαβητίξ [Alphavitíx] / Καταλφαβητίξ [Katalphavitíx]CrabbofixAmaryllix
Edzino de fiŝvendistoIélosubmarineBacteriaYellosubmarin?JellosubmarineIelosubmarineForentientjeΓελοουσαμπμαρίνα [Jellousubmarína]fru CrabbofixJelousubmarine
ForĝistoCétautomatixFulliautomatixEsautomátixÉautomatix / AutomatixAutomatixAutomatixHoefnixΑυτοματίξ [Automatíx]SmidefixCaravellix
Ino, kiun Obelix ŝatasFalbalaPanaceaFalbaláFalbalaFalbalaFalbalàWalhalla?Lillfixa(n)Mimosa

Asteriks en kino

[redakti |redakti fonton]

Karikaturo filmoj

[redakti |redakti fonton]

Komputila animacia filmo

[redakti |redakti fonton]

Realbatalaj filmoj

[redakti |redakti fonton]

Videoludoj

[redakti |redakti fonton]

Multajvideoludaj adaptoj de Asteriks estis evoluigitaj ekde la 1980-aj jaroj. La ludoj aperis sur malsamaj platformoj kiel laAmiga,Commodore 64, konzoloj deNintendo,SEGA,Sony,Microsoft aŭ por la hejma komputilo sub Microsoft Windows. Unu ekzemplo estas la ludo Asteriks & Obelix XXL.[7]

Parc Astérix

[redakti |redakti fonton]

LaParc Astérix estas amuzparko malfermita en 1989 en la municipo de Plailly, 30 kilometrojn norde deParizo, al kiu hotela komplekso estas alfiksita. Dediĉita al la mondo de la komika heroo Asteriks, ĉi tiu plezurparko estas la kvara plej vizitata plezurparko en Francio kun ĉirkaŭ 1,8 milionoj da vizitantoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Asteriks-libroj en aliaj lingvoj kaj dialektoj" en la retejoasterix.com (germaneArkivigite je 2017-03-15 per la retarkivoWayback Machinefrance, angle kaj hispane)Arkivigite je 2017-02-11 per la retarkivoWayback Machine
  2. Asteriks en la pikarda (germaneArkivigite je 2017-02-25 per la retarkivoWayback Machinefrance, angle kaj hispane)Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivoWayback Machine
  3. Asteriks en la antila kreola (germaneArkivigite je 2017-02-25 per la retarkivoWayback Machinefrance, angle kaj hispane)Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivoWayback Machine
  4. Asteriks en la reunia kreola (germaneArkivigite je 2017-02-25 per la retarkivoWayback Machinefrance, angle kaj hispane)Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivoWayback Machine
  5. galerio de nun vendataj albumoj en germanaj dialektoj (germane). Arkivita ella originalo je 2017-02-25. Alirita 2017-02-24 .
  6. Asteriks en la kreta (germaneArkivigite je 2017-02-25 per la retarkivoWayback Machinekaj france)Arkivigite je 2018-01-13 per la retarkivoWayback Machine
  7. Quick Search (mobygames.com)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Asteriks&oldid=9046348"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp