Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Astarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astarto
dio pri fekundeco • milita dio • greka dio
Informoj
Originala nomo𒀾𒁯𒋫
Eble samaInanoAfroditoIŝtar • Ba‘alat Gebal
Seksoina
Edzo/EdzinoBaalo
InfanojMelqart
vdr

AstartoAstartea (enfenica 𐤀‏𐤔‏𐤕‏𐤓‏𐤕‏ [ʔštrt],ʾAŝtart) estas la asimiligo fenic-kananea de diinomezopotamia kiu estis konata desumeroj kielInano, deakadoj,asirianoj kajbabilonanoj kielIŝtar kaj de israelanoj kielAstarot.

Moneroj reprezentataj Iŝtar.
Siriaka Astartea.1877.Rossetti.

Ŝi reprezentis la kulton al la natura patrino, la vivo kaj la fekundeco, same kiel la elstarigo de amo kaj de volupto. Laŭlonge de la tempo, ĝi iĝis ankaŭ diino de milito kaj ricevis sangelverŝan adoradon fare de siaj sekvantoj. Ŝi estis fote reprezentata nuda aŭ apenaŭ kovrita per fajna zono, staranta sur leono.

Francisko Azorín faras detalan priskribon de Astartea jene:

Citaĵo
 Dia patrino-virgino adorita de pluraj antikvaj ŝemidaj popoloj, nomita Iŝtar de la fenicoj. Kiel la grekaAfrodita naskiĝis de la maro, estis reprezentita per la luno k. simbolis la belecon, volupton, fruktiĝon. 

[1]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 24.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Astarto&oldid=7968091"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp