Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aspiracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenasfonetikan informon en laIFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Enfonetiko,aspiracio estas la forta ekblovo deaero kiu akompanas aŭ la eklason aŭ, en kaze depreaspiracio, la fermon de iujobstruantoj.

Por senti aŭ vidi la diferencon inter aspiraciaj kaj senaspiraciaj sonoj, oni povas meti la manon aŭ brulantan kandelon antaŭ la buŝon, kaj elparole (angle)tore ([tʰɔɹ]) kaj tiam (angle)store ([stɔɹ]). Oni devus aŭ senti ekbloveton de aero aŭ vidi turbuliĝon de la kandela flamo pertore kian oni ne ricevas perstore. En la Angla, lafonemot devus esti aspiracia entore kaj senaspiracia enstore.

Ladiakrito por aspiracio en laInternacia Fonetika Alfabeto (IFA) estassuperskripta "h",[ʰ] . Senaspiraciajkonsonantoj ne normale estas eksplicite markitaj, sed ekzistas diakrito por ne-aspiracieco en laEtendita IFA, la superskripta egalsigno,[⁼].

Senvoĉaj konsonantoj estas produktataj kun lavoĉkordoj malfermaj. (Voĉado engaĝas interproksimigon de la voĉkordoj.) Senvoĉa aspiracio okazas kiam la voĉkordoj restas malfermaj post kiam eklasiĝas konsonanto. Tio facile mezureblas per notado de laekvoĉa tempo de konsonanto, ĉar la voĉado de sekvantavokalo ne povas komenciĝi ĝis kiam fermiĝos la voĉkordoj. Tamen, aspiraciaj konsonantoj ne ĉiam estas sekvataj de vokaloj aŭ aliaj voĉaj sonoj; ja, en la Orient-armena, aspiracio kontrastivas eĉ vortfine:


Fina aspiracio en la Orient-Armena
bard͡zkapkuseno
bart͡s⁼malfacila
bart͡sʰalta

Ĉikaze temas fakte prialveolarajafrikatoj voĉa,ejektiva kaj senvoĉa.

En laAnglasenvoĉajplozivoj estas aspiraciaj por la plejo dadenaskaj parolantoj kiam ili estas vort-inicaj (vort-komencaj) aŭ komencasakcentan silabon, kiel enpen ("plumo"),ten ("dek"),Ken (nomo). Ili estas senaspiraciaj por por preskaŭ ĉiuj parolantoj kiam la plozivo tuje sekvas vort-inicans, kiel enspun ("girita"),stun ("batŝoki"),skunk ("mefito"). Aldone, posts, ili estas ankaŭ aliloke en vorto normale senaspiraciaj, krom kiam laaglomero estas heteromorfema (dividiĝas inter duradikojmorfemoj) kaj la plozivo apartenas allibera morfemo; komparudis[t]end ("streĉi") kontraŭdis[tʰ]aste ("mal-ŝato"). Vort-finaj senvoĉaj plozivoj opcie (libervole) povas aspiraciiĝi.

En multaj lingvoj, kiaj laĉinaj,hindia,islanda,korea,taja, kajhelena (antikva greka), lafonemoj[p⁼ t⁼ k⁼]ktp. kaj la fonemoj[pʰ tʰ kʰ]ktp. estas tute malsamaj.

LaAleman-Germanaj dialektoj havas senaspiraciajn[p⁼ t⁼ k⁼] aldone al aspiraciaj[pʰ tʰ kʰ]; tiu lasta serio kutime estas konsiderata kielkonsonantaj aglomeroj. En laDana kaj la plejo da sudaj variaĵoj de laGermana, la "lenisaj" konsonantoj, transskribataj pro historiaj kialoj kiel<b d g>, estas distingaj disde siaj "fortisaj" respektivaĵoj<p t k> precipe per sia manko de aspiracio.

LaIslanda havaspre-aspiraciajn[ʰp ʰt ʰk]; iuj fakuloj konsideras ankaŭ tiujn kiel konsonantajn aglomerojn. Preaspiraciaj plozivoj troviĝas ankaŭ en iujSameaj lingvoj; ekz. en laSkolt-Samea la senvoĉaj plozivaj fonemojp,t,c,k estas prononcataj preaspiracie (ʰp,ʰtʰcʰk) kiam ili troviĝas en meza or fina pozicio.

Ekzistas gradoj de aspiracio. LaArmena kaj laKantona havas aspiracion kiu daŭras ĉirkaŭ tiom longe kiom Anglalingvaj aspiraciaj plozivoj, aldone al senaspiraciaj plozivoj kiel la Hispanaj. La Korea havas leĝere aspiraciajn plozivojn kiuj sin trovas engame inter la Armenaj kaj la Kantonaj senaspiraciaj kaj aspiraciaj plozivoj, aldone al forte aspiraciaj plozivoj kies aspiracio daŭras pli longe ol tiuj de la Armena aŭ la Kantona. (Vidu la artikolonekvoĉa tempo.) Malnova simbolo en la IFA por leĝera aspiracio estis[ ʻ ] (tio estas, kvazaŭ renversitaejektiva simbolo), sed tiu ne plu ordinare uziĝas. Ne estas specifa simbolo por forta aspiracio, sed[ʰ] ikonece duobligeblas por, ekz., la Korea *[kʻ ] kontraŭ *[kʰʰ]. Notu tamen, ke la Korea estas preskaŭ ĉiam transskribata per[k] kontraŭ[kʰ], kun la detaloj de ekvoĉa tempo numere donitaj.

Aspiracio ankaŭ varias laŭloko de artikulacio. La Hispanaj /p t k/, ekzemple, havas ekvoĉajn tempojn (en:"VOT"-oj) je ĉirkaŭ 5, 10, kaj 30milisekundojn longaj, dum ke la Angla /p t k/ havas je ĉirkaŭ 60, 70, kaj 80 ms. La Korea estas mezurita je 20, 25, kaj 50 ms por/p t k/ kaj 90, 95, kaj 125 por/pʰ tʰ kʰ/.

La vorto 'aspiracio' kaj la aspiracia simbolo estas fojfoje uzataj kun voĉaj plozivoj, kia[dʰ]. Tamen, tia "voĉa aspiracio", nomata perspira voĉomurmuro, estas malpli ambigue transskribebla per dediĉita diakrito, aŭ[d̤][dʱ]. (Iuj lingvistoj limigas lasubskriptan diakriton[  ̤] alsonorantoj, kiajvokaloj kajnazaloj, kiuj estas murmurataj tute tra sia daŭro, kaj uzas la superskripton[ʱ] por la murmurata eklaso de obstruantoj.) Kiam tiu estas includita kiel aspiracio, la senvoĉa aspiracio estas nomata ĝuste tion por eviti ambiguon.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  • Taehong Cho kaj Peter Ladefoged, "Variations and universals in VOT". EnFieldwork Studies of Targeted Languages V: UCLA Working Papers in phonetics vol. 95. 1997.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aspiracio&oldid=9225110"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp