Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Asirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAsiria imperio)
Asirio
-2025 – -609
historia lando • imperio
Geografio
La novasiria regno
La novasiria regno
Ĉefurbo:
Aŝuro • Ekallatum • Ninivo • Tell Leilan • Kar-Tukulti-Ninurta • NimrudDur-ŜarukinHarranKarkemiŝ
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Tiglatpilezero la 3-a, fondinto de la nova asira imperio

Asirio estis antikva lando, en la norda parto deMezopotamio. Ĝi kreiĝis en la 3-a jm a.K. kaj ekzistis ĝis la 7-a jc a.K. En tiu tempo, la loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbaraBabilonio. Laasiria lingvo estis dialekto de la asiro-babilona aŭakada lingvo.Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion -Aŝuron. La ĉefurbo de la lando nomiĝis pro la dia nomo -AŝuroAsiro, kaj la lando - Asirio.

Asirio dekomence situis en la supra fluo deTigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝata de ĥuritaj kaj subaraj ne-ŝemidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-ŝemidaamorea loĝantaro, kaj de sudorient-ŝemida babilona (akada) loĝantaro. Laakada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la ŝemidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.

  • 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
  • Kom. de 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela,Ninevo ka.
  • 18-a jc. - Babilona reĝoHamurabo subigis Asirion.
  • 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regnoMitano, kiu konkeris Asirion.
  • 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
  • Fino de 15-a jc - kom. de 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
  • 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
  • 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio,Urartu, Nairi, NordaSirio,Fenicio).
  • 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj dearameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste alDur-Ŝarukin kajNinevo.
  • 9-a jc - Asirio denove prosperis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
  • fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a, Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion nomeNov-Asiria Imperion.
  • 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kajAsurbanipal (669-633) daŭras la prosperado kaj sukcesaj militoj kunMedio,Elamo,Egipto,Scitoj kajKimerianoj.
  • 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis la ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • "Proksima Oriento": Mikena kulturo, Egipta civilizo, Hitita ŝtato, kaj Asirio (verde)
    "Proksima Oriento": Mikena kulturo, Egipta civilizo, Hitita ŝtato, kaj Asirio (verde)
  • La romia provinco Assyria en 117
    La romia provincoAssyria en117

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
SPQRProvincoj de la Romia Imperio (en117)SPQR
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Asirio&oldid=9033401"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp