Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Asama lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAsama)
Asama lingvo
অসমীয়াÔxômiya
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
bengala-asama lingvaro
Parolata enBarato,Bangladeŝo,Butano (lando)
RegionoAsamo
Parolantoj15 300 000 (13,079,696 en 1 991)[1]
Rango52
SkriboAsama skribsistemo
Lingvistikaklasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Orient-grupa
Bengali-Asama
Asama
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1as
  ISO 639-2asm
  ISO 639-3asm
  Glottologassa1263
Angla nomoAssamese
Franca nomoassamais
Noto
Ĉi tiu artikolo entenashind-arjan tekston.
Senrealiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.

Noto: Ĉi tiu artikolo eble entenasfonetikajn simbolojn de laIFA enUnikodo. Vidu la prononcan ŝlosilon en artikolo pri laIFA.

vdr

LaAsama Lingvo (অসমীয়াÔxômiyaIFA:[ɔxɔmija]) estas lingvo parolata en laŝtatoAsamo en nordorientaBarato. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Asamo. Ĝi estas parolata en partoj deArunaĉal-Pradeŝo kaj aliajnordorientaj barataj ŝtatoj. Malgrandaj poŝoj de asamaj parolantoj troveblas enButano (lando) kajBangladeŝo. La plej orienta el la lingvoj de lahindeŭropa lingvaro, ĝi estas parolata de pli ol 13 milionoj da homoj.[1]

La nomo "asama" baziĝas sur la vorto "Asamo" per kiu la areo konsistanta el laBrahmaputra valo estas nomata. La lokaj homoj nomas sian ŝtatonÔxôm kaj sian lingvonÔxômiya.

Formigo de la Asama

[redakti |redakti fonton]

La asama kaj la parencaj lingvoj, labengala kaj laorija, evoluis deMagadhi Prakrito, la orienta branĉo de laapabhramsa, kiu sekvis laPrakrito. Skribaĵoj en pli frua formo de la Asama skribsistemo povas esti atribuitaj al la6-a/7-a jarcento p.K. kiamkamarupa (parto de aktuala Bengalio estis ankaŭ parto de antikva Kamarupa) estis regata de la dinastioVarman. Asamalingvaj trajtoj estas malkovritaj en laCharyapada de la9-a jarcento, kiuj estas Budhismaj strofoj malkovritaj en1907 en Nepalo, kaj kiu devenis de la fino de la periodo Apabhramsa. La plej fruaj ekzemploj de la lingvo aperis en la frua14-a jarcento, verkitaj dum la regado de laKamata reĝo Durlabhnarayana de la dinastioKhen. Ekde la tempo de laCharyapada la Asama estas influata de lingvoj apartenantaj al laĉino-tibeta kajaŭstralazia familioj.

La asama fariĝis la lingvo de la kortumo de la reĝlandoAĥom je antaŭ la17-a jarcento.[2]

Skribado

[redakti |redakti fonton]

La Asama uzas laAsaman skribsistemon, varianto de laOrienta Nagario, kiu devenas de laGupta skribsistemo.[3] Estas forta tradicio de skribado de fruaj tempoj. Ekzemploj videblas en ukazoj, landaj koncedoj kaj kupraj teleroj de mezepokaj reĝoj. Asamo havis sian propran sistemon skribi sur la arboŝelo de lasaanchi-arbo, kaj per tio estis skribataj religiaj tekstoj kaj kronikoj. Aktualaj literumoj en la Asama ne nepre estas fonetikaj.Hemkoŝ, la dua Asama vortaro, prezentis literumojn bazitajn sursanskrito kiuj estas nun la normo.

Gramatiko

[redakti |redakti fonton]

Morfologio

[redakti |redakti fonton]

La Asama lingvo havas jenajn karakterizajn morfologiajn trajtoj[4]

  • Genro kaj nombro estas ne gramatike markitaj
  • Estas leksika distingo de genro en la tria-persona pronomo.
  • Transitivaj verboj estas distingigitaj de netransitivaj.
  • La agentiva kazo estas eksplicite markita anstataŭ la akuzativa.
  • Parencecaj substantivoj fleksiiĝas por persona pronoma posedo.
  • Adverboj deriveblas de la verbaj radikoj.
  • La pasiva konstruaĵo engaĝeblas neformale/idiotisme (?).

Fonemiko kaj fonetiko

[redakti |redakti fonton]

La Asama fonema inventaro konsistas el ok buŝaj vokalajfonemoj, tri nazaligitaj vokalaj fonemoj, dek kvindiftongoj (du nazaligitaj diftongoj) kaj dudek unu konsonantaj fonemoj.[5]

EnIFA-Transskribo


Vokaloj
AntaŭaCentraDorsa
Altamiu
Alta-mezaeo
Malalta-mezaɛɔ
Malaltaaɒ
Konsonantoj
LabialaAlveolaraVelaraGlotala
Senvoĉajplozivojp
t
k
Voĉaj plozivojb
d
ɡ
ɡʰ
Senvoĉajfrikativojsxh
Voĉaj frikativojz
Nazalojmnŋ
Alproksimantojwl,ɹ


Enlatina alfabeto

Por konsekvencafonema prezento de la Asama lingvo, ĉiuj Esperantaj vikipediaj artikoloj kiu inkluzivas vortojn en la Asama uzos jenan latinigan skemon:


Vokaloj
AntaŭaCentraDorsa
Altamiu
Alta-mezaeo
Malalta-mezaêô
Malaltaaå
Konsonantoj
LabialaAlveolaraVelaraGlotala
Senvoĉaj plozivojp
ph
t
(th, -a)
k
kh
Voĉaj plozivojb
bh
d
dh
g
gh
Senvoĉaj frikativojsxh
Voĉaj frikativojz
Nazalojmnng
Alproksimantojwl, r


La Asama fonetiko havas multajn apartaĵojn kompare al la aliajHind-arjaj lingvoj de la Hindeŭropa familio.

Alveolaraj plozivoj

[redakti |redakti fonton]

La Asama fonema inventaro estas unika en la hind-arja grupo de lingvoj en ĝia manko de dentala-retrofleksa distingo en koronalaj plozivoj. Historie, ladentalaj plozivoj kaj laretrofleksaj plozivoj ambaŭ intermergiĝis enalveolarajn plozivojn. Ĉi tio igas la Asaman simili ne-hind-arjajn lingvojn en ĝia uzo de lakoronala grava loko de artikulacio. La sola alia lingvo kiu antaŭigis retrofleksajn plozivojn en alveolarojn estas la proksime-parencaj orientaj dialektoj de la Bengala (kvankam kontrasto kun dentalaj plozivoj restas en tiuj dialektoj).

Senvoĉa velara frikativo

[redakti |redakti fonton]

Malkiel la plejo de orientaj hind-arjaj lingvoj, la Asama estas ankaŭ notita pro la ekzisto de lasenvoĉa velara frikativoĥ ([x]), (aŭdex, IIT,G) historie derivita de kio antaŭe estis koronalaj siblantoj. La derivaĵo de la velara frikativo de la koronala siblanto [s] estas evidenta en la Asama nomo de la lingvo mem; iuj Asamanoj preferas skribiOxomiya/Ôxômiya anstataŭAsomiya/Asamiya por speguli la sonon, prezentitan per [x] en laInternacia Fonetika Alfabeto. Ĉi tiu sono [x] ĉeestis en laVeda Sanskrito, sed malaperisis en la klasika Sanskrito. Ĝi reeniris en la fonologion de la Asama sekve delenicio de la tri Sanskritajsiblantoj. Ĉi tiu sono ekzistas en aliaj apudaj lingvoj, kiel laĈitagona.

La sono estas diverse transskribita en la IFA kiel senvoĉa velara frikativo[x], senvoĉa uvulara frikativo[χ], kaj senvoĉa velara alproksimanto[ɰ̥] far elstaraj fonologoj kaj fonetikistoj. Iom da variado de la sono estas atendata en malsamaj loĝantaraj grupoj kaj dialektoj, kaj depende de la parolanto, parolaregistro (ĝenro), kaj kvalito de registraĵo, ĉiuj tri simboloj povas aproksimi la akustikan kvaliton de la reala Asama fonemo.

Velara nazalo

[redakti |redakti fonton]

La Asama, en kontrasto al aliaj hindo-arjaj lingvoj, amplekse uzas la velaran nazalon. En tiuj lingvoj la velara nazalo estas ĉiam alfiksita alhomorgana sono, dum ke ĝi estas uzata sendepende en la Asama.[6]

Vokala inventaro

[redakti |redakti fonton]

Orientaj hindo-arjaj lingvoj kiel la Asama, laBengala, laSilheta, kaj laOrija ne havas distingojn de vokala longo, sed havas larĝan aron demalaltaj vokaloj. Ĉe la Asama, estas du fonetike malaltaj vokaloj, centraa [a] kaj ĝia dorsa rondigita respektivaĵoå [ɒ]. Ĉi tiu malalta dorsa rondigita vokaloå [ɒ] estas unika en ĉi tiu branĉo de la lingva familio, kaj al alilandanoj trege sonas kiel io inter [o] kaj [u]. Ĝi estas uzita en multaj dialektoj deBrita angla, inkluzivanta "Ricevita Prononco", kiel en la vorto [pʰɒt] "poto" (notu, ke ĉi tiu estas ne la sama vokalo en aliaj dialektoj de laAngla). Ĉi tiu vokalo troviĝas en Asamaj vortoj kiapåt [pɒt] "enterigi".

Dialektoj

[redakti |redakti fonton]

Meze de la19-a jarcento la dialekto parolata en la areoSibsagar enfokusiĝis ĉar la britoj faris ĝin la oficiala lingvo de la ŝtato, kaj ĉar la kristana misiistoj bazis sian laboron en ĉi tiu regiono. Nun la Asama parolata en kaj ĉirkaŭGuwahati, kiu situas geografie meze de la Asame parolanta regiono, estas akceptita kiel la norma Asama. La Asama instruata en lernejoj kaj uzata en ĵurnaloj hodiaŭ jam evoluis kaj enkorpigis erojn de malsamaj dialektoj de la lingvo.Banikanta Kakati identigis dudialektojn, kiujn li nomis (1)orienta kaj (2)okcidenta dialektoj. Tamen, ĵusaj lingvaj studoj identigis kvar dialektajn grupojn[1] (Morala 1992[7]), listitajn ĉi sube de oriento al okcidento:

  • Orienta grupo, parolata en la distrikto Sibsagar kaj en aliaj ĉirkaŭaj distriktoj
  • Centra grupo parolata en la aktuala distriktoNagaon kaj aligantaj areoj
  • Kamrupi grupo parolata en nedividitaj distriktoj Kamrup, Nalbari, Barpeta, Darrang, Kokrajhar kajBongaigan
  • Goalparia grupo parolata en distriktoj Goalpara, Dhubri, Kokrajhar kaj Bongaigan

Asama literaturo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAsama literaturo.

Estas kreskanta kaj forta korpo de literaturo en la Asama. La unuaj karakterizaĵoj de ĉi tiu lingvo estas videbla en laCh aryapadas verkitaj en la8th-12-a jarcento. La unuaj ekzemploj troviĝas en verkoj de kortumaj poetoj en la14-a jarcento, la plej bona ekzemplo el kiuj estasKotha Ramajano deMadhav Kandali, kaj ankaŭ populara balado en la formo deOjapali. La16-a17-a jarcento vidis floradon de Vaiŝnavida literaturo, kondukante ĝis la evoluo de modernaj formoj de literaturo en la malfrua19-a jarcento.

Gazetoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1http://www.censusindia.net/cendat/lingvo/lang_table1.PDF[rompita ligilo] Ekstraktis sur 5-a de junio,2007
  2. Guha, Amalendu The Ahom Political Sysem Social Scientist, Vol 11, No. 12 (Dec., 1983), pp3-34.
  3. Bara, MahendraThe Evolution of the Assamese Script, (~La Evoluo de la Asama Scenaro),Axom Xahitya Xabha, Jorhat, 1981.
  4. Kommaluri, Vijayanand, k.a.Demandoj en Morfologia Analizo de Nordorientaj Barataj Lingvoj[rompita ligilo].Language in India, Volumo 5 : 7-a de Julio de 2005
  5. Asamiya, Resource Centre for Indian Language Technology Solutions (~Rimedo-Centro por HindiaLingvaj Teĥnikaj Solvaĵoj), Indian Institute of Technology, Guwahati.
  6. assamese Design Guide, The Resource Centre for Indian lingvo Technology Solutions, Guwahati.
  7. Morala, Dipankar. ''A phonology of Asamiya Dialects : Contemporary Standard and Mayong, PhD Thesis,Deccan College, Pune 1992.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Asama_lingvo&oldid=8751947"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp