Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arve
La rivero Arve en Annemasse
rivero
Bazaj informoj
SituoFrancio,Svislando
Longeco107 km
Fluo
FontoBlanka Monto
- Alteco supermarnivelo2 200 m
EnfluejoRodano
- Alteco371 m
Geografio
Trairataj urbojChamonix,Annemasse,Ĝenevo
Map
vdr

Arve estas rivero, kiufontas en la masivo deBlanka Monto. Ĝi precipe fluas tra la franca departementoHaute-Savoie kaj alfluasRodanon meze deĜenevo, proksimume unu kilometron post la rodana elfluo el LagoLemano. Dum siaj 107 km, ĝi trairas la landlimon interFrancio kajSvislando. En ĉi-lasta, ĝi fluas nur 9 kilometrojn.

Urboj laŭlonge de Arve

[redakti |redakti fonton]

Trafluo

[redakti |redakti fonton]

Pro ĝia montara deveno, la trafluo de Arve estas malstabila. Somere, pro la neĝa kaj glacieja fandiĝo, la monata media alfluo superas 120 m³/s, sed vintre ĝi estas sub 50 m³/s.

Arve, dekstre, kuniĝas kun Rodano en Ĝenevo.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arve&oldid=7942114"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp