Arubo estas konstitucieparto de laNederlanda Reĝlando, kies oficiala nomo estas pluralecaReĝlando de la Nederlandoj; ĝia pozicio do nun samas al tiu deCuraçao kajSint Maarten. Tiu ĉi formalaĵo kondukas foje al malgrandaj problemoj, ekzemple en2008, kiam Arubo konstatis ke ĝi ne volas rekoni la oficialecon de lagejanupto; sed ĉar ĝi estasparto de Nederlando, ĝi ne povas ne rekoni ties oficialan validecon.
La administracia centro estasOranjestado.San Nicolas estas la dua plej granda loĝloko de Arubo.
La ankoraŭ ekzistanta 'natura ponto', je la fono la golfeto kie la malnova disfalis.
Konata allogaĵo estis laNatura Ponto, la plej longa natura ponto enKaribio. Je la 2-a de septembro 2005 ĝi disfalis, sendube pro la longdaŭra erozio pro marakvo kaj vento. Pli malgrandaj naturaj pontoj cetere ankoraŭ troviĝas sur la insulo, el kiuj unu flanke de la restaĵo de la disfalinta ponto.
Apud la natura ponto estas alia vidindaĵo kiu nature ekestis, la Natura Naĝejo. Laŭ longe la rokeca norda marbordo de la insulo troviĝas, per rokoj ŝirmita, izola peco de oceano kun diametro kaj profundo de kelkaj metroj. Ĉar la aspra maro en la nordo de la insulo kaŭzas altajn ondojn kiuj rompiĝas sur la rokoj, la natura naĝejo pleniĝas per akvo kaj faŭro kaj faŭno tuj el la oceano. La loka loĝantoj asertas ke de tempo al tempo oni kaptas etajn ŝarkojn en la natura naĝejo. La natura naĝejo nur atingeblas perajnagrunda aŭtomobilo kunkvarrada propulso.
LaAltovistakapelo apud Noord estas alia vidindaĵo. Ĝi estas eta kirko meze en rokeca neloĝata areo kun elvido al la aspra maro je la norda flanko de Arubo.
Lanacia parko Arikok estas parko kiu kovras grandan parton de la insulo. La parko konsistas el vila monteca pejzaĝo kun multaj ŝtonoj kajkaktoj. La parko estas libere alirebla per aŭto sed ajnagrunda aŭtomobilo estas forte rekomendinda.