Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Artropodkapa problemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Segmentoj kajtagmata de artropodo.[1] Klare videblas kapo, torako kaj abdomeno.

Laartropodkapa problemo estas long-daŭrazoologia disputo koncerne el la segmenta kompono de la kapoj de la variajartropodaj grupoj, kaj kiel ili estasevolucie rilataj unuj al aliaj. Kvankam la disputo historie centriĝis al la preciza formado de la kapo deinsektoj, ĝi plilarĝiĝis por inkludi aliajn vivantajn artropodojn kiaj lakrustacoj kaj lakeliceruloj; kaj eĉ lafosiliajn formojn, kiel la multaj artropodoj konataj el la escepte bone konservata faŭno deKambrio. Kvankam la temo estis klasike bazita sur la insekta embriologio, en ĵusaj jaroj iĝis disponebla granda kvanto el disvolviga molekula informaro. Oni publikigis dekojn da pli malpli diferencaj solvoj al la problemo, date eĉ el almenaŭ 1897,[2] ĝis kelkaj el la2000-aj jaroj.

Laartropodkapa problemo estas populare konata kiel senfina disputo, nome la titolo de fama artikolo pri la temo fare de Jacob G. Rempel en 1975,[3] reference al ties ŝajne netraktebla naturo. Kvankam oni faris ioman progreson ekde tiame, la preciza naturo de ĉefe lalabrum kaj de la antaŭbuŝa regiono de artropodoj restas tre polemikiga.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ruppert, Fox & Barnes (2004), pp. 518–522
  2. Goodrich, E. S. (1897), "On the Relation of the Arthropod Head to the Annelid Prostomium", Quarterly Journal of Microscopical Science (s2–40): 247–268
  3. Rempel, J. G. (1975), "The Evolution of the Insect Head: the Endless Dispute", Quaestiones Entomologicae, 11: 7–25
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Artropodkapa_problemo&oldid=7942078"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp