Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Artiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artiko (latine articulatio) estas movebla interligo (juntaĵo ĉeosto) de du aŭ pli da objektoj, elementoj, ostoj, ebliganta iliajn movojn. La termino estas uzata ankaŭ kielteknikamedicina esprimo.

Medicino

[redakti |redakti fonton]
Kubuta artiko de homo.

Artiko (lat.articulatio) estas interligo, juntaĵo de du aŭ pli ostoj.

Ekzistas tri kategorioj de artikoj:

  • duonmoveblaj (amfiartroj aŭ simfizoj)
  • nemoveblaj (sinartroj)
  • moveblaj aŭ veraj (diartroj), kiu havas ses specojn depende de ilia formo: glitaj, globaj, kondilaj, selaj, ĉarniraj, pivotaj.

Neveraj artikoj

[redakti |redakti fonton]

Enanatomio oni distingas inter veraj kaj neveraj artikoj. Al la neveraj artikoj apartenas:

Veraj artikoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉe la veraj artikoj troviĝas inter la ostofinoj fendo, laartika fendo. La artikaj surfacoj estas kovritaj perartika kartilago. Ĉirkaŭ la artiko troviĝasartika kapsulo, kiu konsistas el

  • eksteraMembrana fibrosa (fibreca membrano, (stratumo); streĉakonektiva histo)
  • internaMembrana synovialis (sinovia membrano,epitelosimila ligamento)

La fortaj fibraj membranoj (Membrana fibrosa) formas laartikankapsulan ligamenton. La artika kapsulo formas fermitan kavernon, laartikan kavernon. Ĝi estas plenigita per viskoza likvo, lasinovio ("artika ŝmiraĵo"), kiu estas produkto de la sinovia membrano de la artika kapsulo.

Artikaj formoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la formo de la artika surfaco, oni distingas la verajn artikojn jene:

  • ĉarnira artiko (Ginglymus): Ĝi havas nur unu movakso tiel ĝi povas sin nur fleksi kaj malfleksi: ekzemple kubuta kaj genua artiko;
  • seloartiko (Articulatio sellaris): ekz. dikfingra bazartiko, manartiko; ĝi povas sin movi en du direktoj;
  • globa artiko (Articulatio spheroidea): ekz. ŝultra, koksa artiko; ili moviĝas ĉiudirekten;
  • kondila, pivota, glita artikoj (Articulatio trochoidea): ekz. inter ulno kajkarpo;
  • elipsoida aŭ ova artiko (Articulatio ellipsoidea): ekz. interatlaso kajkranio;
  • plata artiko (Articulatio plana): ekz. inter vertebraj procesoj.

Tekniko

[redakti |redakti fonton]

Entekniko,artiko estas sistemo, kiu interligas du pecojn (ekzemplestangojnŝaftojn) perakso, ebligante rilatan movon ĉirkaŭ tiu akso. Tipoj povas esti forka, artiko, globartiko,kardana artiko ktp.

  • Artiko de genuo
    Artiko de genuo
  • Diversaj meĥanikaj artikoj
    Diversaj meĥanikaj artikoj
  • Rekta junto
    Rekta junto
  • Kardana artiko
    Kardana artiko

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Artiko&oldid=9249583"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp