Arthur MILLER (naskiĝis la17-an de oktobro1915 enNovjorko, mortis la10-an de februaro2005 en sia loĝlokoRoxbury enKonetikuto) estisusonaverkisto.
El lia socikritika verkaro plej famas la dramoDeath of a Salesman (=Morto de vojaĝa komizo): Pro ĝi li en la jaro 1949 gajnis laPremion Pulitzer.
En1956 li devis aperi antaŭ laKomitato pri Kontraŭusona Aktiveco de laUsona Kongreso, ĉarElia Kazan estis malkaŝinta komunan partoprenon enkomunismaj kunvenoj.En1957 la Usona Kongreso deklaris lin kulpa pri malrespekto, ĉar li rifuzis malkaŝi la nomojn de anoj de literatura rondo suspektata pri komunismo.En1958 la Apelacia Kortumo nuligis tiun juĝon.
De 1956 ĝis 1961 li estis la edzo de la aktorinoMarilyn Monroe.
En 1985 li vizitis Turkion kun la brita verkistoHarold Pinter. Ĉe aranĝo de la usona ambasadejo por honorigi Miller-on, Pinter estis elĵetita pro tio, ke li parolis pri torturo en Turkio, kaj Miller foriris kun li por montri subtenon.
- Fokuso (Focus, romano, 1945)
- Ĉiuj miaj filoj (All My Sons, dramo, 1947)
- Morto de vojaĝa komizo (Death of a Salesman, dramo, 1949)
- La Fandujo (The Crucible, dramo, 1953)
- Vido el ponto (A View From the Bridge, dramo, 1955)
- La Nekontentuloj (The Missfits, filmscenaro, 1961)
- Post la falo (After the Fall, dramo, 1964)
- La Premio (The Prize, dramo, 1968)